Frigyes Karinthy

La poeto

El la hungara trad. Sándor Szathmári

La poeto eksidis komforte al la tablo de la kafejo. Li tiris al si la tason, enĵetis peceton da sukero kaj poste li komencis plori. Li ploris, laŭregule, egalmezure, kontinue. Li larmis unue el sia dekstra okulo, poste el la maldekstra kaj la tason li tenis lerte sub ili. Kiam la taso pleniĝis, li viŝis la okulojn per la buŝtuko, kirlis la tason per la kulero kaj malrapide komencis trinketi.

Ĉe la apuda tablo sidis tre altstatura sinjoro kaj atente rigardis lin. Subite la sinjoro ekstaris kaj alpaŝis la tablon de la poeto.

— Mi estas John Devil — li diris mallonge.

— Ĉu la diablo mem? — demandis la poeto scivoleme.

— Miaj familiaj rilatoj ne koncernas la temon. — rimarkis la altega sinjoro malvarme. — Cetere mi estas komercisto kaj mi vojaĝas pro negocaj aferoj Budapeste. Kion vi faras ĉi tie?

— Vi povas vidi. Mi posttagmezmanĝas. Aŭ eble mi povus diri, ke mi tagmezmanĝas.

— Kaj ĉu tiu varo estas tute originala?

La poeto ekskuis la ŝultron. Mister Devil levis la tason al sia nazo kaj ekflaris la enhavon. Li entrempis sian fingron kaj gustumis ĝin. Kapjesis kaj rigardĵetis al sia horloĝo.

— Post duonhoro mi vojaĝos al Manĉestro. Mi ne ŝatas la longajn pritraktadojn, do mi faras al vi mian oferton tute mallonge. Vi liveros al mi du-tri litrojn el tiu fluidaĵo kontraŭ sescent dolaroj po litro. La monon ĉiumonate antaŭpagos al via ĉekkonto la banksekcio de mia fabriko en Manĉestro. La unuan pagon vi ricevos sekvontmonate. Vian liveron mi atendas je la dekkvina de la sekvonta monato. Adiaŭ!

John Devil malaperis kaj la poeto ekfrotis siajn okulojn.

— Stultaĵo — li diris nervoze.

Sed je la unua tago de la monato li ricevis precize la diritan sumon. Dum lia komenca ekstazo li estis ravita pro la ĝojo. Li aĉetis surtuton kaj tolaĵon, luis al si ĉarman hejmon, aĉetis hejtkarbon kaj li komencis vivi.

Post unu semajno lin komencis turmenti la konsciencriproĉo. Jam estas urĝe liveri ion al la eminenta John Devil, ĉar la limtempo proksimiĝas.

Do, ĉivespere li hejmeniris pli frue el la klubo, al kiu li aliĝis. Li hejtvarmigis la ĉambron, vespermanĝis sate kaj survestis sian piĵamon. Poste li alsidis la skribotablon, metis antaŭ si delikatan kaftaseton, enĵetis sukerpeceton kaj suprenrigardis al la plafono, decidante, ke li nun eklaboros.

Li atendis la larmojn, sed dum kvin minutoj venis nenio. Maltrankvile li ekpremadis siajn okulojn.

— Nu, kio do?! — li diris embarase.

Sed eĉ nun venis nenio.

— Ek! Nur ek! — diris la poeto nervoze kaj senpacience. — Kio do?

Li kurbigis malsupren siajn lipojn kaj komencis laŭte plendadi.

— Ho, mi kompatinda, malfeliĉa, senpatra, senpatrina, forlasita, mizera vermo — diris la poeto ĉiam pli laŭte. — Ho, mi senhava almozulo!..

Vane... Nenio elfluis. La poeton kaptis la teruro. Tiel li ja ne povas plenumi la liverdevon al John Devil kaj la abunda vivo finiĝos. Sovaĝe kaj senesperiĝe li ekpremadis kaj masaĝis la okulojn, desupre al malsupre kaj ĝemadis.

— Tiel ĝi ne funkcias — li diris fine. Mi ne povas trompi miajn okulojn, ĉar ili ja vidas, ke mi ne estas almozulo. Aliajn pensojn mi devas enkapigi.

Post minuta paŭzo li rekomencis.

— Ho, vi kompatinda, malfeliĉa homaro! Ho, kiom multe vi suferas! Eĉ pripensi estas terure!.. Malfeliĉaj, malfeliĉaj miaj homfratoj...

Atente li observis sin, sed li eksciis per granda konsterniĝo, ke liaj okuloj fariĝas pli kaj pli sekaj: eĉ pli, liaj lipoj komencas rektiĝi, eĉ suprenkurbiĝi, kiel ajn li penis ilin malsuprenigi. Lia koro kunpremiĝis pro la timo, ĉar li sentis, ke lia stomako komencas ondmoviĝi.

— Kompatindaj... malfeliĉaj miaj homfratoj...

Malvarma ŝvito aperis sur lia frunto, pro la sento ke lia buŝo pli kaj pli longiĝas, baldaŭ atingos la orelojn kaj se tio daŭros ankoraŭ unu minuton, li kreviĝos pro la eksplodema ridego.

Li paliĝis. Tiel ja ĉio perdiĝos. Ĉu li perdu la abundan vivon ĝuste nun, kiam li gustumis ĝin?

Dum unu minuto li hezitis, sed subite ekbrilis liaj okuloj. Li stariĝis, aliris al la kruĉo, verŝis iom da akvo en la samovaron, varmetigis ĝin kaj verŝis en la tason. Li enmiksis kvanteton da salo kaj malmultan cindron. Zorge li kirlis ĝin, enboteligis, korkis la botelon, enpakis kaj metis sigelon sur la pakaĵon.

Tiun li ekspedis al la adreso de la manĉestra fabriko kaj kun tremanta koro li atendis la respondon. La liveron de tri litroj li plenumis akurate ĝis la monatfino.

Je la unua tago de la sekvonta monato la mono alvenis sen iu ajn rimarko.

La koro de la poeto malpeziĝis. Tuj li dungis sekretarion kaj ekdaŭrigis la produktadon. Post du monatoj li postulis la altigon de sia salajro, motivante ĝin per la prezaltiĝo de la bazmaterialoj. Ili faris novan kontrakton kaj la poeto vastigis la fabrikadon.

Poste li aĉetis la manĉestran fabrikon de John Devil kaj li mem liveris pogrande la varon al politikistoj kaj ŝtatestroj por iliaj manifestoj pri la paca evoluo kaj feliĉiĝo de la homaro.

Rimarko: “Devil” angla vorto. Signifas: diablo.


Frigyes Karinthy estis la plej konata hungara satiristo (1888-1938). Lin karakterizas profunda pensado, preciza analizo de la socio, akra ekvido de la malbonaĵoj kaj amara humoro. Lia epiteto estis: “La ridanta saĝulo”. Li estis esperantisto.


FONTO: Karinthy, Frigyes. “La Poeto,” el la hungara trad. Sándor Szathmári, Belarto, n-ro 2, aŭtuno 1961, p. 33-34. Aperas apud poemo “Du Judoj” de L. N. M. Newell, p. 34.


The Poet” by Frederick [Frigyes] Karinthy

»Norda Vento« de Karinthy de K. R. C. Sturmer

Norda Vento: Novelkolekto de Frigyes Karinthy, tradukis Karlo Bodó

La unua almozpeto de Frigyes Karinthy

Frigyes Karinthy (enkonduko)

La Poeto (poemo) de Frigyes Karinthy,
tradukis Kálmán Kalocsay

Leciono de Frigyes Karinthy

Mortinto” de Frigyes Karinthy

La sama en viro de Frigyes Karinthy, trad. Károly Bodó

La Dia Providenco” de Frigyes Karinthy, tradukis K. Kussinszky

Hungara Antologio (1933)

Belarto, n-ro 2, Aŭtuno 1961

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

La Poeto” de Frigyes Karinthy, trad. Sándor Szathmári
en La Nica Literatura Revuo

Literaturo en Esperanto (Tradukita): Frigyes Karinthy
(Don Harlow)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 8 May 2012

©2011-2016 Ralph Dumain