MORTINTO

Frigyes Karinthy

Vivanton per frukto regalas somero,
Per vino regalas la vintro.
Sed scias mi, kiel mortinto sin nutras:
Per larmoj sin nutras mortinto.

Jes. Kuŝas mortinto sur fundo de tombo,
Kie estas nek frosto, nek varm’,
Vizaĝ’ lia flavas, okul’ lia kavas,
Li kuŝas, atendas je larm’.

Kaj kuŝas, atendas: ĉu iu jam plendas,
Kaj kuŝas, atendas sub humo.
Nek dankon li konas, nek petis, nek donas,
Lin logas nek sun’, nek lunlumo,

Nek memor’, nek esper’ nek fora pejzaĝo,
Nur la griza larmsuko, grandkvante.
Kiam krakas la branĉoj kaj zumas la arboj,
Kaj spasmas la gorĝo pulsante.

Kiam ŝmacas la tero, vekiĝas silento,
Sekiĝas la osto en kaŝo,
La osto, la kruda, atendas je l’ nuda
Barakta, vivanta molaĵo.

Ĉar sciu: se kurbas la buŝo je ploro,
Li plezuras kun ĝoja ridaĉ’,
Dum plor’ ne forgesu sub molaj vizaĝoj
Pri l’ rid’ malica de l’ ostovizaĝ’.

Ho, kiom mi ploris! Jam tede! Per larmoj
Mordiĝis la koro en brust’,
Kiel la supraĵo de aĝa kupraĵo
Per pigra verdaĵo de rust’.

Mi ploris, kie neniu min vidis,
En aĉaj, malpuraj anguloj,
Ĉar nauzas ja min, kaj abomenigas
Poltrona ploraĉ’' de l’ okuloj.

Sed se vi pli volas, nor signu, niortinto,
Ne ĉesis festeno. plu daŭras regal’,
Se sekos okule la akvo, mi donos
Ja sangon kaj salon, aceton kun gal’,

Disfluos mi larme, sorbiĝos en teron,
Se tion vi volas, mortinto,
El ter’ mi vin lavos, el ter’ vin elfosos,
Elvolvos mi vin el tol-vindo,

Kaj kun vi ekiros la larmo-rivero,
Ekŝvelos malpure la flu’,
Tra l’ mur’ kaj tombar’ la rivero sovaĝa
Inundos, galopos ĝi plu.

Denove diluvo englutu la. teron,
Ne restu insulo sen mergo,
Kaj supre de l’ akvoj, sur ŝaŭmo de l’ akvoj
Arke’de Noah’: via ĉerko!

Mortint’, ho mortint’, vi, patrin’, amatin’,
Edzino, infano, homfrato!
Elpaŝu el barko kaj sendu mesaĝon,
Kiam bordos vi sur Ararato.



FONTO: Karinthy, Frigyes. “Mortinto,” tradukis Kálmán Kalocsay, en Hungara Antologio, redaktis: Kálmán Kalocsay; kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche (Budapest: Literatura Mondo, 1933), p. 162-163.


Frigyes Karinthy (enkonduko)

La Poeto de Frigyes Karinthy

Leciono de Frigyes Karinthy

La sama en viro” de Frigyes Karinthy, trad. Károly Bodó

La Dia Providenco” de Frigyes Karinthy, tradukis K. Kussinszky

La Poeto” de Frigyes Karinthy, tradukis Sándor Szathmári

Norda Vento: Novelkolekto de Frigyes Karinthy, tradukis Karlo Bodó

La unua almozpeto de Frigyes Karinthy

»Norda Vento« de Karinthy de K. R. C. Sturmer

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje: Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy - Vikipedio

"La du animoj de Olivia" aŭ la vojo de la kariero
de Frigyes Karinthy, trad. Ferenc SZILÁGYI
Unikoda versio

Halanĝo
de Frigyes Karinthy, trad. Ferenc SZILÁGYI
Unikoda versio

Korpa beleco de Frigyes Karinthy

Li donas al mi temon de Frigyes Karinthy

Magia seĝo
de Frigyes Karinthy, trad. Ferenc SZILÁGYI
Unikoda versio

Mi instruas mian fileton
de Frigyes Karinthy, trad. E. J. FARKAS
Unikoda versio

La Poeto” de Frigyes Karinthy, trad. Sándor Szathmári
(en La Nica Literatura Revuo)

Vojaĝo al Faremido de Frigyes Karinthy, trad. L. Tarkony
(Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1980. Kun Kapilario)

Vojaĝo al Faremido de Frigyes Karinthy, trad. L. Totsche
(Inko, 2003. Revizio de eldono de 1933)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 14 June 2013

Site ©1999-20163 Ralph Dumain