K. R. C. Sturmer pri Frigyes Karinthy

1.3.32.

»Norda Vento« de Karinthy.

Pasis proksimume kvin jaroj de kiam mi unue legis la verkon, kaj hodiaŭ ĝi same impresas min: kelkajn el la noveloj mi trovas nelegeblaj aŭ nelegindaj, sed »Senespera Amo«, »La Unua Almozpeto«, kaj »Korpa Beleco« estas juveloj, kiuj ĵetas daŭrefikajn nuancojn en la cerbon: ili apartenas al tiu sfero, de intima kompreno kaj subtila esploro, de kiu Bullett estas ano kaj André Gide la plej alta reprezentanto.

De Karinthy mi legis en franca traduko, sendita al mi de amiko Totsche, la romanon »Vojage à Capillarie«, daŭrigon de l’ vojaĝoj de Gulliver, verkon tre subtilan kaj pensigan pri la rolo de la virino. La tradukon de lia dramo »Morgaŭ Matene« mi malfacile kaj nur parte komprenis, sed ankaŭ tie mi perceptis menson de rara kvalito. Entute mi konstatas, ke pri Karinthy povas fieri ne nur la hungara, sed efektive la eŭropa kulturo.

(Kun rideto mi memoras ke antaŭ kvin jaroj la neologismoj »evento« kaj »inkubo« (ĉi lasta vere tre malnova vorto, tamen de Bodó citita kiel neologismo) elvokis mian indignan proteston; Bodó diris at mi dum la balo en Budapest ĉe la 25a, ke pro mia recenzo tiurilate li kredis min maljuna longbarbulo. Miaflanke mi renkontis blondegan fortikan junulon, kiun mi nur poste, pro lia traduko de »La Cikoni‑Kalifo«, taksis geniulo de la tradukarto.)

Nerezistebla estas la tento fari citon post cito el »Norda Vento«: ekzemple: »Lernejo, universitataj jaroj, sentimentala amo—sinofero de viro kaj virino, pri kiu evidentiĝis je la fino, ke, sub la masko do ekstazaj kisoj, suprenturnitaj okuloj kaj larmosolvita adoro, ĝi estis la plej seka, plej kalkulema interbatalo je vivo kaj morto, pri venko kaj potenco super la alia, sencele, nur por la potenco,—ĉar ili, kiuj parolaĉis pri la perfekteco de la alia, ambaŭ atendis, ke tiu alia pereos kaj simple krevos en sia amo, pruvante per tio, kia potenco kaŝiĝas en la vekinto de tiu amo. Ami—kio alia estas ol voli bonon por la alia.

»Sed, kiu kuraĝas diri, ke la geamantoj volas bonon unu por la alia, per unu brako ĉirkaŭprenante, en la alia premante tranĉilon inter la faldoj, por piki kore la »malfidelulon«: tiun, kiu volas ĝoji ankaŭ per iu alia, ne nur per li. Kaj tiel plu—sensenca. terurita kaj teruranta, malkaŝa kaj kaŝita lukto pro la potenco, kiun ne certigas tio, ke mi havas ion—sed nur tio, ke vi ne havas.

Ombroj de Ia Rochefoucauld! Kaj jeno estas el eterno: »Nun mi jam ne estas poeto, kaj mi ne povas esprimi la neesprimeblan; per fremdaj kaj malplenaj vortoj mi povas diri nur tiom, ke dum tiuj ĉi tri tagoj, ŝajnas, mi ne vivis en la estanteco, sed en la memoroj de tiuj du jaroj, kies koloron kaj parfumon mi perdis tiel nereporteble, kiel la mortinto sian vivon. Kies manon oni detranĉis, tiu pensas eble kun tiel obtuza turmento kaj envio pri tio, ke iam, se oni batis lian manon, ĝi sciis dolori; tiel same mi memoris tiujn ĉagrenojn, kiuj hodiaŭ ne plu estas en mi—kaj pri kiuj nun mi eksciis, ke en ili estas entenata ĉio, kio estas en la vivo blindig‑brile kaj morte bela, en ili troviĝis tiu pleno de l’ ekzisto, por kies unu momento pasis miliono da jaroj, por ke klariĝu la senco de la malpleno kaj ĥaoso; la juneco kaj la fido je mi mem.«

Nu, jen ne por simplaj homoj, por kiu la vivo estas simpla afero: mais pour nous autres . . .


FONTO: Sturmer, K. R. C. Notlibro de Praktika Esperantisto (Budapest: Literatura Mondo, 1934), p. 49-51.


Aliaj verkoj:

Karinthy, Frigyes. Norda Vento, el la hungara tradukis Karlo Bodó. Berlin: Rudolf Mosse, Esperanto-Fako, 1926.

Karinthy, Frigyes. “La Poeto,” tradukita de Sándor Szathmári
     en Belarto, n-ro 2, aŭtuno 1961, 33-34.
     en La Nica Literatura Revuo, n-ro 6/1, p. 21-23.

Karinthy, Frigyes. Vojaĝo al Faremido, tradukis L. Tarkony. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1980. Kun Kapilario.

Karinthy, Frigyes. Vojaĝo al Faremido, tradukis L. Totsche. Inko, 2003. Revizio de eldono de 1933.


Esperanto Literature: Notes and Impressions by K. R. C. Sturmer

Frigyes Karinthy (enkonduko)

La Poeto de Frigyes Karinthy

Leciono de Frigyes Karinthy

Mortinto” de Frigyes Karinthy

La sama en viro” de Frigyes Karinthy, trad. Károly Bodó

La unua almozpeto de Frigyes Karinthy

La Dia Providenco” de Frigyes Karinthy, tradukis K. Kussinszky

La Poeto” de Frigyes Karinthy, tradukita de Sándor Szathmári

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto: Libroj laŭ Kategorio (1987) komp. R. Dumain

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy - Vikipedio

Frigyes KARINTHY
(Literaturo en Esperanto, Tradukita, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 15 July 2012

Site ©1999-2013 Ralph Dumain