Frigyes Karinthy:

La Dia Providenco

— Ne povas esti optimistaj kaj esperantaj vi, kiuj ne kredas la dian providencon kaj nomas la miraklon hazardo — diris la saĝa viro. — Nur kiu spertis multe en sia vivo, kiu multfoje iradis sur la vojo de la pezega provo, nur tiu scias kion signifas en decidaj momentoj, kiam temas pri vivo aŭ morto, tiu hazarda io, kiu solvas la problemon, kiam ŝajnas jam ĉio perdota . . . Je via sano!

Kaj la saĝa viro sorbis modere el la abrikotbrando.

— Rakontu patro, — mi instigis lin, bone konjektante ke nun ni aŭdos ion pri liaj afrikaj aventuroj.

Li pensadis, poste komencis decide:

— Tio okazis borde de la Zambezi, en la praarbaro . . . Restinte malantaŭ miaj ĉasistkamaradoj, mi erarvagadis sola, meze de la implikiĝintaj lianoj . . . Tiam subite barbarsona batalkrio trafendis la timigan silenton kaj la sekvan momenton aperis duonnuda, sovaĝa gorilo, kiu sen spuro de homecaj sentoj, klakigis siajn dentojn kontraŭ mi, dume ĝi ŝiretadis sian longan vangobarbon. Ĝi jam estis ĵetonta sin al mi, kiam abrupte sago traboris la aeron, trafante la frapadantan rostron de la gorilo . . . Post la gorilo elsaltadis ruĝpentritaj negroj el inter la arboj, kaj komencis ĉaspeli min . . . Mi sukcesis sekurigi min de ili, kaŝante min en la densejo, sed tiam ekbruliĝis la arbaro pro la varmego . . . Mi devis rifuĝi . . . Restis nur unusola pado, sed sekvis miajn paŝojn la furiozantaj mongoloj kaj la brulanta arbaro . . . Kiel dirite, la pado estis kondukanta al la bordo de Nigero, kaj jam ŝajnis ke mi sukcesos atingi sendanĝeran spacon transnaĝonte la riveron . . . ĉar returniĝi estus signifinta certan morton . . . Bedaŭrinde, tio ne sukcesis. Tuj kiam mi estis ĵetonta min en la ondojn, aperis ĉirkau mi naŭ krokodiloj kun terura plaŭdegado, ekbarante la vojon de la rifuĝo. Se mi faros eĉ nuran paŝon, ili tuj englutos min . . .

— Nu kaj? — mi instigis la saĝan viron, dum mi denove verŝis.

— Nu kaj? — ankaŭ li demandis sin mem, kvazaŭ miregante pro tio, kiel li povis eliri el la kaptilo.

— Nu kaj? — ripetis mi nun jam iom severe.

— Nu kaj,  — altigis la voĉon la saĝa viro, — nun venis la dia providenco.

— Eble aglo? . . .

— Tute ne! Dio ne bezonas tiajn altruditajn solvojn. En la lasta momento, kiam la krokodiloj jam estis malfermontaj la buŝegojn, malkaŝiĝis . . . malkaŝiĝis, ke el la tuta historio rakontita nun al vi, eĉ unu vorto ne estis vera! Tiel mi povis saviĝi el tiu terura situacio, sekve de la nepenetrebla saĝeco de Dio!

Elhungarigis: Dro Kussinszky K.

Noto: La “saĝa viro” volas plue plialtigi la atenton de la aŭskultantoj, tial li parolas pri la “rostro” de la gorilo kaj “mongoloj” en Afriko.


FONTO: Karinthy, Frigyes. “La Dia Providenco,” tradukis K. Kussinszky, Norda Prismo, 1961, n-ro 4, p. 110.


La Poeto” de Frigyes Karinthy, tradukis Sándor Szathmári

Frigyes Karinthy (enkonduko)

La Poeto de Frigyes Karinthy

Leciono de Frigyes Karinthy

Mortinto” de Frigyes Karinthy

La sama en viro” de Frigyes Karinthy, trad. Károly Bodó

Norda Vento: Novelkolekto de Frigyes Karinthy, tradukis Karlo Bodó

La unua almozpeto de Frigyes Karinthy

»Norda Vento« de Karinthy de K. R. C. Sturmer

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy - Vikipedio

Norda Vento de Frigyes Karinthy

"La du animoj de Olivia" aŭ la vojo de la kariero
de Frigyes Karinthy, trad. Ferenc SZILÁGYI
Unikoda versio

Halanĝo
de Frigyes Karinthy, trad. Ferenc SZILÁGYI
Unikoda versio

Korpa beleco de Frigyes Karinthy

Li donas al mi temon de Frigyes Karinthy

Magia seĝo
de Frigyes Karinthy, trad. Ferenc SZILÁGYI
Unikoda versio

Mi instruas mian fileton
de Frigyes Karinthy, trad. E. J. FARKAS
Unikoda versio

La Poeto” de Frigyes Karinthy, trad. Sándor Szathmári
(en La Nica Literatura Revuo)

Vojaĝo al Faremido de Frigyes Karinthy, trad. L. Tarkony
(Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1980. Kun Kapilario)

Vojaĝo al Faremido de Frigyes Karinthy, trad. L. Totsche
(Inko, 2003. Revizio de eldono de 1933)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 10 August 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain