BIBLIOTEKA TUTMONDA
Noj. 7-8

Frederiko Karinthy

Norda Vento

Novelkolekto

El la Hungara tradukis
Karlo Bodó

1926
Rudolf Mosse / Berlin
Esperanto-Fako





Pri la aŭtoro

Verkisto certe nekutima, strange originala en siaj ekpensoj, ofte aŭdace kaprica en siaj pensosaltoj, sed trans strango kaj kaprico subite kuntrenanta per lirika ardo, konsternanta per nova kapofrapa vidpunkto, preskaŭ timiga per subite malfermiĝanta profundo de vido, penso, prijuĝo. Li frapas nin ĉiam per io freŝe nova, per nekutima lumigo de nekonataj flankoj; la nova vido ofte ŝajnas komence ridige groteska, sed tiom pli surpriza kaj konsterna per la ekfulmanta perspektivo, kiun ĝi subite prezentas. Konstanta alterno de grotesko kaj filozofia tragiko ekscitas kaj emocias, kvazaŭ subita ekveo el sub ridega masko.

“Ĉiam la Absoluton mi serĉis”—li diras pri si en la Antaŭparolo al “Morgaŭ Matene”. Samloke li plendas pri la neeblo, kapti tiun ĉi Absoluton. Tamen li serĉas ĝin, postkuras ĝin tra relativoj kaj relativoj, elprovas la mondojn de sonĝo, frenezo, febra deliro, infana animo, por trovi en ili ion trans la baroj de la homa penso, ion trans la sufoka brido de la Realo, novajn eblojn, nudajn verojn, enigmosolvojn kaj savojn, freŝan, neinfektitan, ĵus eltrovitan, ĉion klarigantan rigardon, komprenon kaj senton. Kaj lia reflektoro, direktita al la sekreta nesto de la Absoluto, lumigas dumvoje la “mensogajn realaĵojn” de pozoj, konvencioj, tradicioj, kutimoj, ĉi tiujn “embarasantajn flanksimptomojn de la vivo” per akra, kruele klara lumo, penetrante tra ilia gravmiena masko, montrante ilian mizere grimacan vizaĝon. Prijuĝi grandajn kaj gravajn bagatelojn sub la vizaĝo de la eterneco, jen la plej ĉefa fonto de lia humorismo, kiu estas radike ĉiam filozofia, preskaŭ matematika, kaj profundsenca eĉ en la plej groteskaj penskaprioloj.

Lia kariero komenciĝis per volumo de literaturaj ŝercoj: “Jen kiel vi skribas”, kies grimaca spegulo taŭzis per krevige ridiga karikaturo la artajn eksteraĵojn de famaj verkoj, la artajn artifikojn kaj manierojn de famaj verkistoj. Ĉi tiuj parodioj famkonigis lin, kaj dume oni apenaŭ rimarkis liajn novelojn, ilian vivosekcan forton, amaran ardon, nudigan kuraĝon kaj kosman satiron. Plie diskoniĝis liaj ŝercaj skizoj kun la neelĉerpeblaj burleskaj ekpensoj, spiritaj transkapiĝoj. Oni ridis pri ili, preterglitante la seriozan kernon, kiun ili preskaŭ ĉiam enhavis, kaj kiu poste, ofte, elkreskinte, en granda novelo disbranĉigis definitive.

Krom la teatraĵo “Morgaŭ Matene”, kiun Esperanto jam konas, pli ampleksaj el liaj verkoj estas la du vojaĝdaŭrigoj de Gulliver: “Capillaria” kaj “Vojaĝo al Faremido”. La unua kondukas nin en la mirigan submaran landon de virinoj, kie kompatindaj etaj virvermoj vegetas por la ĝuo kaj uzo de grandiozaj, perfektvivaj inoj. Faremido estas la perfekta mondo de la maŝinoj; admirindaj metalestaĵoj vivas en ĝi sian puran, harmonian vivon; por ili la putrema organika materio estas eksterminda malpuraĵo, infekto, malsano de l’ Tero. La “Legendo pri la Milvizaĝa Animo” revas pri la ebleco, se homa animo povus pasi el korpo en korpon, senmorte, eterne. Tia ununura granda animo povus savi la mondon. Kaj la animo de Titus Telma displektas la teruran nodon de la milito, savas la homaron, kaj—pereas pro virino. Milito kaj virino, homa forto, homa malforto, ago, volo, sugestio, amo, savo, pereo, ĉiuj ĉi problemoj de la aŭtoro tordiĝas en ĥaosa nebulo en lia romano Ŝnurodanco, kun la inkubo de ekstreme streĉita fantazio, sonĝsimilaj metamorfozoj, ekfulmantaj scenoj, preme maltrankviligaj efektoj.

Lia arda revo pri la absoluta, perfekta, liberiĝinta Homo, pri la Homunkulo, “kiun ne la hazardo, sed la intelekto kreis”, plenigas lin per kvazaŭ infana ĝojo pri la akiraĵoj de scienco, de tekniko, same kiel pri la eblaj ebloj al la Nova Homo. Ĉi tiu revo lin gvidis ankaŭ al Esperanto kaj diktis al li plurfoje entuziasmajn vortojn pri ĉi tiu homunkulaĵo, kiu “la esperon parolas”.

Budapest, en Aŭgusto 1926.

La tradukinto


Antaŭparolo

Ĉi tiu estas mia kvara libro, aperanta en Esperanto. Krom la honoro kaj trans mia ĝojo mi sentas tiun saman strangan, infanan kaj ĝuste tial tre seriozan eksciton, kiel iam, unuafoje parolante en radion. Tion ĉi mi volus iel komprenigi—eble mia spontanea sento, la sincera rakonto de tiu ĉi anima aventuro donas pli bonan klarigon pri la graveco de Esperanto por mi, ol se mi eksplikus tion en gravmiena disertacio.

Jes, ĝi tre similas al la radio. Publikeco, granda publikeco—kaj tamen, tute alispeca, ol se miaj skribaĵo, vorto, tradukitaj en ĉiujn lingvojn de la mondo, per unu fojo ekvidus la taglumon. Tio estas io organika—staranta proksime al la poeto, ĉar konsistanta el sango kaj karno, la pulsado de la organikaj lingvoj estas agorditaj kun la praritmo de l’ vivo: kun la korobato. Tio ĉi estas maŝina—bezonanta helpilon; mi preskaŭ diris: meĥanismon, aŭskultilon, ricevaparaton.

Sed kiel simpla estas tiu ĉi aparato! Kiom pli simpla ol la orelo , la komplikita meĥanismo, kun ĉiuj rudimentoj de la evoluo de jarmilionoj!

Teknikaĵo—la misterio de l a religio de l’ nova mondo, la moderna Miraklo! Teknikaĵo—nova mitologio,

nova genezo, plej nova testamento: dum ses tagoj ĝi rekreas la mondon kaj la homon, pli perfekte konstruante liajn orelojn kaj okulojn kaj buŝon, ol la ducentjarmiloj de l anatura evoluo!

Teknikaĵo! Artefarita lingvo! Radio! Aeroplano! Mi kredas ĝin—ĉar ĝi estas miraklo kaj neeblaĵo!

Credo, quia absurdum!

Saluton al la leganto!

Frederiko Karinthy


E n h a v o :  (paĝo)

Pri la aŭtoro     (5)
Antaŭparolo     (8)
Norda vento    (11)
Renkonto al junulo   (18)
Novelo pri la magneta morto  (25)
Genius   (34)
Cezaro kaj Abu Kair   (41)
Senespera amo   (49)
Barabbas          (59)
Delonge   (63)
La unua almozpeto    (68)
Virhonoro   (74)
Anasrostaĵo    (79)
Ŝminko    (84)
Korpa beleco     (88)
Rimarkigoj        (92)


FONTO: Karinthy, Frigyes. Norda Vento, el la hungara tradukis Karlo Bodó. Berlin: Rudolf Mosse, Esperanto-Fako, 1926. 95 p. (Biblioteko Tutmonda; 7-8) Jen p. 3, 5-9, 95.


La unua almozpeto de Frigyes Karinthy

Frigyes Karinthy (enkonduko)

La Poeto de Frigyes Karinthy

Leciono de Frigyes Karinthy

Mortinto” de Frigyes Karinthy

La sama en viro” de Frigyes Karinthy, trad. Károly Bodó

La Dia Providenco” de Frigyes Karinthy, tradukis K. Kussinszky

La Poeto” de Frigyes Karinthy, tradukis Sándor Szathmári

»Norda Vento« de Karinthy de K. R. C. Sturmer

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje: Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 July 2013
Links added 17 Aug 2013 & 15 Feb 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain