Frigyes Karinthy

Notojn vidu sur pĝ. 160.

LA SAMA EN VIRO.

Personoj:

Aleksandro
Bella
Fuks

Scenejo: la ĉambro de Aleksandro, duone kontoro, duone salono, dekstre kaj maldekstre pordoj, granda skribotablo, sur ĝi telefono. Dekstre kaj maldekstre kolonoj apud la pordoj, vazoteniloj, kun malgrandaj statuoj.

Aleksandro (sidas ĉe la skribotablo, telefonas): Hallo . . . jes....bonvolu nur alsendi, mi disponos .  . . Jes, jes, dankon! . . . morgaŭ mi sendos ĝin al la sinjoro konsilanto... mi dankas. . . hallo . . . mi havis la honoron . . . (demetas la aŭdilon, rigardas la horloĝon.) Duono antaŭ la sesa . . . (Ĝemas) Tuj ŝi venos . . . (Prenas la aŭdilon). Nun mi neniun akceptos dum iom da tempo. (Remetas la aŭdilon.) Se ŝi jam venus . . . (Prenas la starantan portreton.) Ho kara . . . kara . . .  (Remetas ĝin.) Do, ĉio en ordo. (Rigardas la horloĝon.) Duono post la kvina. (Estingas la elektron. Atentas eksteren, poste sin lokas antaŭ la skribotablo, provadante pozojn. Elektas efikan pozon, tiu ĉi pozo esprimas neglektan, meditan humoron, kun rigardo revanta en la malproksimon, kvazaŭ sidus li tiel tra horoj. Restas tiel. Frapo.) (Mallaŭte.) Envenu. . .

Bella (ĉarma virino. en vualo, venas de maldekstre, tre ekzalta, nervoza estaĵo, trostreĉita, kaj sonmambula en gestoj, voĉo kaj stilo. Tia, nekomprenata tipo dolora kaj suferanta, serĉas en ĉio la kuriozajn flankojn): Jen mi venis . . .

Aleksandro (restas sidanta): Mi dankas ke vi alvenis . . .

Bella: Nur tiel? Vi eĉ ne stariĝas? De kiam vi sidas tiel ĉi tie?

Aleksandro: De horoj,... Mi nur rigardas antaŭ min . . .

Bella: Kaj pri kio vi pensas?

Aleksandro: Mi ne scias . . . Pri io, kion mi ne povus esprimi.

Bella: Aleksandro, ... vi scias, ĉu ne; ke tio, ke mi vizitis vin, ne signifas tion, kion ĉe alia virino . . . ĉar se tion vi ne scias, mi . . .

Aleksandro (kun profunda sento): Bella . . . Ĉu vere vi pensas, ke tion vi devas al mi aparte diri? Ĉu eĉ nun vi ne kredas, ke mi komprenas vin . . . ke nur mi, nur mi komprenas vin . . . Bella . . . vian animon . . .

Bella (de tie ĉi la konversacion akomponas gestoj konfiditaj al la gusto de la du aktoroj): Mi kredas, Aleksandro . . . mi scias kaj esperas, ke vi komprenas min... Ke ĉe vi ne temas pri tiu aĉa kaj stulta aventuro, kiu animas alian ordinaran viron, kiam li petas virinon, ke ŝi vizitu lin.

Aleksandro (pasie): Bella –eĉ por momento ne intermiksu min kun tiuj . . . Mi volis nur babili kun vi, Bella . . . tra la vortoj senti vian animon . . . tra la vortoj tuŝi vian delikatan dolĉan animon . . . kiun mi amas . . . Jen, vidu, mi mallumigis la ĉambron, por ke min ne tentu tio, kio povus veki en mi krudajn kaj impertinentajn pensojn, por ke mi eĉ ne vidu, ke vi estas virino kaj mi estas viro. Nur via korpo, estas virino, Bella—via animo estas granda kaj mirinda animo,—vian animon mi amas, Bella, kaj viajn vortojn . . . pro tio mi volis esti sola kun vi. Mi ĉiam malŝatis tiujn, al kiuj sufiĉas agrabla vizaĝeto, kin, hazarde apartenas al virino. Mi ne tiel ekamis vin, ke mi vin ekvidis kaj vi ekplaĉis al mi. Ĉu vi memoras? Tie sur la Margaret-insulo . . . niaj animoj unuiĝis.

Bella (medite): Eble vi pravas . . . Ankaŭ mi multe pensis pri tiaĵoj . . . Dio! Ĉu mi scias mem, kio mi estas? Vidu, kelkfoje mi nur rigardas antaŭ min kaj pensas pri nenio.

Aleksandro: Bella—se vi scius, kiel belajn aferojn vi diris nun . . . Mi notos ilin por mi, tiel profundaj kaj veraj ili estas. Sed Bella, diru ja, kiom da homoj komprenas inter mil homoj tion, kion vi nun diris? (Li stariĝas.)

Bella: Ĉu vi komprenas?

Aleksandro: Mi komprenas, Bella—kaj mi admiras vian profundegan, belan animon.

Bello: Eble vi pravas, mi multfoje ne komprenas min mem.

Aleksandro: Mi kredas vin, Bella. Ho, parolu ja!

Bella: Multfoje mi sentas, ke mi volus esti ie aliloke, ol kie mi estas.

Aleksandro: Ĉu ne? Ĉu ne? Daŭrigu!

Bella: Mi eĉ ne scias diri, kie . . . ie, kie mi ankoraŭ neniam estis.

Aleksandro: Bella . . . kiel vera, kiel mirinda estas ĉi tio. Kiel vi diris? permesu, ke mi ĉizu tion en mian animon . . . »Ie, kie mi ankoraŭ neniam estis« . . .

Bella: Mi pensas, la homoj ne naskiĝas por tio, kio ili fariĝas.

Aleksandro: Bella, kiel prave! Kiel belege!

Bella (troige spirĝemas).

Aleksandro: Bella—nun diru al mi. kial vi ĝemas?

Bella: Kiu scias—mi eĉ mem ne scias.

Aleksandro: Mi scias, Bella . . . Ĉi tio estis respondo por mia demando. Post tiu ĉi respondo mi komprenas min kaj vin. Mi eĉ ne demandos vin plu, mi sentas, ke mi komprenas kaj admiras  vin. Mi nenion volas de vi . . . (Ĉiam pli li proksimiĝas.)

Bella (foriras de li): Ne, Aleksandro, ne proksimiĝu . . . nun mi foriros . . .

Aleksandro (dolore): Bella, ĉu vi jam foriras?

Bella: Mi foriros . . . mi havas taskon . . . kaj nun tiu ĉi momento estis tiel bela, ke ĝin ne licas daŭrigi . . . (Ŝi dorsiras.)

Aleksandro (iras post ŝin): Sed, ĉu ne . . . Bella . . .

Bella: Morgaŭ . . . morgaŭ je la sesa. Do morgaŭ.

Aleksandro: Bella ... Adiaŭ.

Bella (dorsantaue irante faligas statuon): Ve . . . kiel mi ektimis . . . Kiel mallerta mi estas!

Aleksandro (pasie): Ĉu mallerta? Ho Bella . . . kredu min, en tiu ĉi via movo estis tiom el vi, el via mirinda kvazaŭ-sonĝa estaĵo. Mi admiras vin pro tiu ĉi via movo. (Mankisas.)

Bella: Ĝis la revido, Aleksandro!

Aleksandro: Ĝis la revido, Bella! (Ili longe rigardas unu la alian, Bella subite forŝiras sian manon kaj foriras.)

Aleksandro (rigardas post ŝin, ĝemas, enpensiĝante venas al la tablo, bruligas la elektran lampon). Nu, ni resobriĝu. Ni devas labori. (Rigardas la skribaĵojn.) Nu, kio do? Ĉi tio ankoraŭi kuŝas antaŭ mi? Ke la diablo maĉu ilian ventron, ĉi tion oni ankoraŭ ne registris? (Sidiĝas.) La diablo frakasu ilian kapon! (Kriegas.) Fuks! Fuks!

Fuks (pala, grandhara, malbone vestita junulo): Ordonu, sinjoro direktoro?

Direktoro: Ĉu vi aŭdas, Fuks! Kial vi ne registris ĉi tiun aĉan gum-kontrakton en la Krakaŭer-akto?

Fuks: Pardonu, sinjoro direktoro, ĝi tute eliris el mia kapo.

Direktoro: Ĝi eliris el via kapo? De kio estas do plena via aĉa kapo, he, se tia simpla afero eliras el ĝi . . . Do kion vi faras ĉi tie 1a tutan tagon por mia mono? Ĉu vi do estas kreteno? He?

Faks: Bonvolu ne koleri, sinjoro direktoro! Mi ne scias . . . multfoje mi sentas min tiel strange.

Direktoro: Ĉu vi sentas vin strange? Ĉu eble via ventro doloras ?

Fuks: Ho ne . . . sed mi mem ne scias, bonvolu kredi min . . . kelkfoje mi nur rigardas antaŭ min kaj pensas pri nenio.

Direktoro: Vi rigardas antaŭ vin kaj, pensas pri nenio? Por mia mono? Do iru en la kreten-instituton, tie oni kuracas tiajn aferojn—ne dungigu vin en kontoro por mia mono! Impertinente!

Fuks: Bonvolu ne koleri min, sinjoro direktoro . . . multfoje, bonvolu kredi, mi sentas, ke mi volus esti ie aliloke, ol kie mi estas.

Direktoro: Ĉu aliloke? Ne dirul Nu, ne malbona ŝerco! Ĉu vi eble ne estas kontenta pri la gum-klaso, he, nazmukulo! Kompreneble, li volus iri en la alian klason, kie nur antaŭtagmeze oni devas labori. Sed ja tie ne estas necesaj tiaj stultuloj, .kia vi estas, fiĉjo, kiu ne taŭgas eĉ en tiu ĉi klaso.

Faks: Vi ne bone komprenis, sinjoro direktoro! Mi eĉ ne scias diri, kie . . . ie, kie mi ankoraŭ neniam estis.

Direktoro: En la kreteninstituto, fiĉjo, en la kreteninstituto. Tie vi taŭgas!

Fuks: Sinjorio direktoro . . . la homoj ne naskiĝas por tio, kio ili fariĝas.

Direktoro: Ne diru? Ĉu vi scias ankoraŭ kelkajn tiajn stultaĵojn? Ĉu vi ne hontas, plenkreskinta homo, paroli ĉi tie ĉiajn stultaĵojn, anstataŭ kaŝi vian stultecon.

Fuks (ĝemas).

Direktoro: Kial vi blovas? Kial vi blovas! Ĉu vivo min forblovi?

Fuks: Kiu scias? Mi mem ne scias.

Direktoro (stariĝas): Kiu scias? Ĉu vi mem ne scias? Vi respondas ĉi tion rekte al mia vizaĝo? Do vi ekscios. (Skuante la aktojn li proksimiĝas.)

Fuks (ektiminte repaŝas, faligas la alian statuon).

Direktoro: Bovo! Mallerta bovo! Ĉu vi ne vidas? Vi ne laboras, kaj krome eĉ faras malutilon. Prenu la sciigon, ke je la unua de l’ monato vi estos elĵetita! Iru en la inferon! Forportu ĉi tiun aĉaĵon! (Li ĵetas la aktojn post Fuks.) Tiajn kretenojn oni sendas al mi por min krevigi!

(Bodó.)


FONTO: Karinthy, Frigyes. “La sama en viro,” tradukis Károly Bodó, en Hungara Antologio, redaktis: Kálmán Kalocsay; kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche (Budapest: Literatura Mondo, 1933), p. 411-415.


Frigyes Karinthy (enkonduko)

La Poeto de Frigyes Karinthy

Mortinto” de Frigyes Karinthy

Leciono de Frigyes Karinthy

La Poeto” de Frigyes Karinthy, tradukis Sándor Szathmári

La Dia Providenco” de Frigyes Karinthy, tradukis K. Kussinszky

Norda Vento: Novelkolekto de Frigyes Karinthy, tradukis Karlo Bodó

La unua almozpeto de Frigyes Karinthy

»Norda Vento« de Karinthy de K. R. C. Sturmer

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje: Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy - Vikipedio

"La du animoj de Olivia" aŭ la vojo de la kariero
de Frigyes Karinthy, trad. Ferenc SZILÁGYI
Unikoda versio

Halanĝo
de Frigyes Karinthy, trad. Ferenc SZILÁGYI
Unikoda versio

Korpa beleco de Frigyes Karinthy

Li donas al mi temon de Frigyes Karinthy

Magia seĝo
de Frigyes Karinthy, trad. Ferenc SZILÁGYI
Unikoda versio

Mi instruas mian fileton
de Frigyes Karinthy, trad. E. J. FARKAS
Unikoda versio

La Poeto” de Frigyes Karinthy, trad. Sándor Szathmári
(en La Nica Literatura Revuo)

Vojaĝo al Faremido de Frigyes Karinthy, trad. L. Tarkony
(Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1980. Kun Kapilario)

Vojaĝo al Faremido de Frigyes Karinthy, trad. L. Totsche
(Inko, 2003. Revizio de eldono de 1933)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 July 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain