AL JULIO BAGHY
Per frosto, mizero, veado kaj larmo
kovriĝas la perloj de via inspir’.
Sed tamen en ili ne estas malvarmo:
nur — arda sopir’!
Sopiro je nobla, perfekta homaro,
ne plu makulita de sang’ kaj mizer’;
de paco, justeco, feliĉ’ — granda maro
tra tuta la ter’.
Deziro je frata rilat’ inter homoj
kaj inter popoloj; de vir’ al virin’;
amema kunigo de ĉiuj atomoj
de l’ spaco sen fin’.
Kaj dume kor’ via — la centro de Amo —
suferas pro ĉia doloro kaj ĝem’.
Sed ĉiu fajrero de via korflamo
fariĝas poem’!
Jaume Grau Casas, L. K.
Kun spiro profunda, fekunda inspiro,
vi supren leviĝas al alta Parnas’,
per viglaj flugiloj kaj forta deziro
de nova Pegas’.
En strofoj ĉizitaj aŭ krioj liberaj,
kun ĝoj’ intelekta aŭ koremoci’,
vin ravas la koto de vivoj tre teraj
aŭ Mitologi’.
Vi estas koloso de nia liriko,
kun forto kaj digno, kun amo kaj vol’;
post viaj verkaĵoj estiĝos klasiko
por nia popol’.
Popol’ al vi mankas: al ni — la Homaro!
Sed la naskiĝanta mondliteratur’
proklamos vin iam moderna Pindaro
de l’ monda kultur’!
Jaume Grau Casas, L. K.
Vi, de verkistoj nia krem’,
Mi volus versi en naiv’
Pri vi; sed mankas — ne la em’
—
La iv’!
(Ja estas salutinda tem’,
Ke en la jar’ de jubile’
Ne jam fariĝis via krem’
— Kaze’!)
Sed krom la manko de kapabl’
Troviĝas plua malfacil’:
«Avot’» perdiĝis — al diabl’
— La il’!
Mi tial — birdo sen plumar’
Pri vers’ rezignus sen pretend’;
Sed venis pet’ el trans la mar’
— La end’!
(Se estus nur de Kalocsay,
Aŭ nur de Baghy datreven’,
L’ alia versus kvante kaj
Sen pen’;
Aŭ eĉ se mia jubile’
La temo estus de l’ salut’.
Mi dolĉe sidus sur glute’
En mut’...)
Kranion nur plenigas herb’,
La mens’ eraras en mallum’;
Ho, tuj vekiĝu mia cerb’
Al um’!
La vers’ baraktas en embri’;
Ho ve! mi spasmas en akuŝ’;
Kaj jen mi finas per ĉi ti-
U fuŝ’!
Reto Rossetti
AL KORO DE KOROJ
Al Julio Baghy de Leo Belmont
Vi ne scias, ho Baghy! — ke en ĉarmebrio
Mi, legant’, akompanis Vin, koro de koroj,
Vojaĝantan turmente en strangaj humoroj
Tra mallumo kaj frosta tundr’ de Siberio...
Sur muĝa ocean’, en arbar-idilio,
Ĉe lulilo de orfo, en sort-malfavoroj,
Sur veaj batalkampoj, en sangaj vaporoj, —
Kiomfoje renkontis mi Vin, ho, Julio!
Persekutis Vin ĉie la Vivo-pirato...
Tra tombejoj Vi longe, longe devis vagi...
Kiel Vi savis koron tiel sanan, Baghy?
Kiel savis rideton, poeto-soldato?!
Saĝul’! al mi permesu nun dolĉe imagi,
Ke mi Vin ĉirkaŭprenas kaj flustras: »Ho, frato!«
Animon de cigano al vi la Di’ destinis
Kun flamo donkiĥota,
Fadenon de la sento por vi la sorto ŝpinis
Sovaĝa kaj
dorlota.
Mil muzoj vin inspiras dum viaj tramigradoj:
Knabinoj mirokulaj,
Por kiuj vi poemas sub sudaj sunkaskadoj,
Tra kampoj nordnebulaj.
Vi ĝojon kaj suferon sur kordo sonebria
Dividas kun la
mondo,
Kaj milojn vi konsolas per lingvo lulmagia,
Lumkora vagabondo!
Henry Vatré
Baghy, Kalocsay, saluton al ambaŭ, la veraj
poetoj,
Dioskuroj en bril’ sur Esperanta ĉiel’!
Vana demando: »Kiu nu estas pli granda grandulo?!«
Ĝoju, Esperantist’, ke ili verkas por vi!
Alfred Schauhuber
Skribante pri “li” la rondelon,
Rapidas la man’ en fervor’
Kaj batas amike la kor’
Por glori poeto-modelon.
Ĉar ĉio spegulas la belon,
El lia poemo-trezor’.
Skribante pri li la rondelon,
Rapidas la man’ en fervor’!
Pruduloj, muelu kverelon
Pro Neologism’ – aŭ Amor’!
Ni mokos: ĉu riĉa kolor’
Ne igas pli bela juvelon?
Skribante pri li la rondelon...
Mad Mevo
Hej kantu, vagabond’ amika,
Kantadu tra la rid’, tra plor’!
Ekĝoju pro feliĉa hor’
Kaj veu pro la viv’ tragika.
Eltrinku el la gut’ kalika
Kaj kuru jen de flor’ al flor’!
Hej kantu, vagabond’ amika,
Kantadu tra la rid’, tra plor’.
Kaj al la homo malfortika,
Al la viktimoj de l’ dolor’
Kompatu do per frata kor’,
Kun pura sento pacifika...
Hej kantu, vagabond’ amika!
Mad Mevo
AL DU JUBILEULOJ
— Soneto —
Ne estu peno mia vana
(Ho, Muzo, min ne lasu pli!)
Ekkanti nun por Kolomano
Kalocsay kaj Baghy Juli’,
Per kies belestila mano
Riĉiĝas nia poezi’
Je granda ĝoj’ de ĉiu ano
De la verdstela famili’!...
Mi ankaŭ mem versadis iam,
Ne sen sukceso, ne sen fam’,
La Majstro min aprobis tiam...
Sed tion mi forgesis jam,
Kaj jen salutas sen envio
Vin, Kolomano, Vin, Julio!
Georgo Deŝkin
Dek-tria gasto ja mi estas
En galerio rimportreta,
Pro ĉiu verso kore festas,
Al libraĉeto ĉiam preta.
Ne dubu, kara, — mi protestas —
Pri mia vivo tro diskreta.
Dek-tria gasto ja mi estas:
Fakturo ŝajnas pruv’ konkreta.
En koro mia tim’ ne nestas
De l’ nombro dek-tri misprofeta,
Ĉar vivon ŝirmas — mi atestas —
Mirinda soroo: verk’ poeta.
Dek-tria gasto ja mi estas!
Klemento Ĵikel
Se estus mi la granda Spirito de Babelo
Fluganta muĝe super la stulta vortkaoso,
Per flama glavo aŭ per ardanta fermartelo
Mi murdus ĉion kriplan, malbelan sur amboso,
Ke vivu nur la belo de arta poezio,
Se estus mi la granda, la vortpotenca Dio.
Forĵetus mi la krudajn, rigidajn, neelastajn,
Kaj ĉion, kio al mi malplaĉus ĉe selekto.
Kaj poste la restintan eliton — vortojn ĉastajn
Mi ligus en bukedon kaj donus sen difekto
Al majstro Kalocsay, por pluvivigo, kreo,
Ĉe lia dudek kvinjara festa jubileo.
EMBA
DU PORTRETOJ
en la kurba spegulo
I.
Poeto, ĉesu tuj cerbumi,
se versas vi pri Kolomano.
Obstina kolo, lerta mano,
jen tuta li — C. E. R. Bumy,
pli brile povas al ni lumi
ol argonaŭta la orlano.
Poeto, ĉesu tuj cerbumi,
se versas vi pri Kolomano.
Verkaron nur trafoliumi
griziĝe povas la infano,
dolĉaĵoj tie, nutra pano,
sed kial do incenson fumi.
Poeto, ĉesu tuj cerbumi.
II.
Ho, vagabondo en la mondo,
vi povoscias faktojn tordi,
karesi kaj dolore mordi,
solul’ en »Familia rondo«.
Por pli hejmece vin agordi,
sieĝas vin la ĝiakondoj.
Ho, vagabondo en la mondo,
vi povoscias faktojn tordi,
facilemovajn kvazaŭ ondojn
la versojn povas vi albordi,
senĝene ankaŭ vin akordi
kun batalkrioj, kanontondroj.
Ho, vagabondo en la mondo.
Hendrik Adamson
Feliĉon por via »Pilgrimo«
Tra l’ mondo kun »Migranta Plumo«!
Kiel »Printempo en Aŭtuno«
Ĝojigu vin nia estimo!
Se »Vagabondo kantas«, limo
Ja estas strio nur el fumo:
Feliĉon do por la Pilgrimo
Tra l’ mondo kun »Migranta Plumo«!
»Hura!« Al »Donkiĥot’« sen timo,
En »Danc’-Marionet’«-kostumo,
Kun »La teatra korb’« kaj rumo:
Deziras ĉiu plum-»Viktimo«:
»Feliĉon por via Pilgrimo!«
Martin Strümpfel
Julion Baghy vi ja konas.
Emfaze, flame kaj persiste,
karese, pike, kor-insiste
al via sent’ li telefonas.
Ne dormu! Tiam li trombonas.
Aŭskultu do esperantiste;
Julion Baghy vi ja konas.
Emfaze, flame kaj persiste
por koro koron li proponas.
Kolektas korojn filateliste;
vi gajnos: ŝanĝu senreziste,
plezuron, forton li ja donas.
Julion Baghy vi ja konas.
F. Szilágyi
Se en mi reviviĝus nun ia Di’ mortinta,
Almenaŭ, se mi estus la fil’ de Aphrodite
Kaj krea fort’ ekbolus en mi sur monto pinta:
Dum ruĝa mateniĝo, mi spirus senhezite
Animon, vivon dian en tiun »Homa Homo«,
Kiun neniam kreos Berlino, Moskvo, Romo.
Mi ĝin vivigus kiel la »Granda Fort’« Adamon
Per sola spiro vokis al vivo-lukt’ eterna.
Sed mi enspirus nur la majeston, belon, amon.
Kaj se la »Homa Homo« jam estus Vivo kerna,
Mi sendus ĝin al Baghy sen ĉiuj viveraroj:
Li havu, kiun serĉis li dum dudek kvin jaroj.
EMBA
|