K. R. C. Sturmer pri Julio Baghy

3.1.32.

Kenelm Robinson. Pravege li skribis en 1930, »Ĉiuj saĝaj homoj same opinias pri ĉio en la vivo, kaj neniu saĝa homo konfesas tiun opinion«. (Se Grenereto . . . p58.)

Kial do tiel daŭras verki iu, kiu supozeble kredas sin saĝa? Eĉ se li distras sin, li evidente ne volas nur distri aliajn, li volas varbi ilin al sia vidpunkto; sed, se »ĉiuj saĝaj homoj. . . «?

Efektive, mi ofte miras, ke verkistoj geniaj konstante serĉas la veron; se ili trovus, ĝi naŭzblindigus ilin, kaj restus nevidebla por aliaj. Do, finfine mi venas al la konkludo ke Baghy pravas en vidpunkto esprimita al mi en privata letero antaŭ multaj jaroj, ke la devo de la verkisto estas fine montri la homon ne tia, kia li estas, sed tia, kia li devus esti. Siatempe mi ne konsentis. Sed eble ankaŭ mi iĝis saĝa.


19. 2. 32.

Baghy kaj la celo de la arto. Lastatempe mi relegis la leterojn de Baghy al mi en jaroj 1928-29-30. Li larĝanime skribas, ke li ŝuldas multon at mi en sia literatura evoluo: povas esti. Ne povas esti dubo, ke mi estas lia ŝuldanto pro bonvolaj kritikoj pri mia karak­tero kaj kuraĝigaj instigoj pri mia verkado.

Sed nunmomente mi pensas al li precipe, ĉar li estas la unua, kiu irigis min sur vojon kondukontan al la opinio, ke la devizo »La Arto por la Arto« estas absurda. En 1928 ni multe diskutis la aferon letere, kaj li skribis detale laŭ la sentenco: »Finfine la celo de konscia verkisto estas, ke li eduku kaj ne sole amuzu«. Tiutempe regis min koncepto, laŭ kiu la arto devas ekzisti aparte de moralo ia ajn, kaj tiutempe mi kontraŭargumentis mian amikon.

La tempo pasis, pasadis, kaj mi ŝanĝiĝis, ŝanĝiĝadis. Kaj lastatempe mi vizitis mian amikon s‑ron Sullivan. Al li mi diris, ke ankoraŭ la verko de Oscar Wilde »La Bildo de Dorian Grey« ŝajnas at mi ĉefverko do la skolo »La Arto por la Arto«. »Ho, ne kredu tion, li respondis, tiu verko reprezentas la vidpunkton de la Arto por Sinjoro Oscar Wilde.« Tiel, ŝajnas at mi nun, li donis finan baton al mia koncepto jam delonge malfortiĝanta.

Kompreneble, Wilde estis profunde morala homo, kiu havas dum longa tempo la opinion, ke la koncep­taro de sinjoro Oscar Wilde havas valoron por la hom­aro, kaj tiusence li estis homarismano same kiel André Gide, Julio Baghy, kaj K. R. C. Sturmer estas homarismanoj, kredante ke iliaj konceptoj, en literatura formo, havas valoron por aliaj homoj.

Kaj ĉu ne ankaŭ same pri la plej esotera kaj esteta poeto, kiu finfine verkas neniam por si sola, sed ankaŭ por aliaj.

Jen tio, do.


FONTO: Sturmer, K. R. C. Notlibro de Praktika Esperantisto (Budapest: Literatura Mondo, 1934), p. 12, 37.


Esperanto Literature: Notes and Impressions by K. R. C. Sturmer

Julio Baghy” de Sándor Szathmári

Sándor Szathmári pri / on Julio Baghy
(Excerpt from original with English translation by Ralph Dumain)

Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Hungara Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Danuba Voĉo” de Julio Baghy (kun citaĵoj el Baghy & Szathmári)

Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide

Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto: Libroj laŭ Kategorio (1987) komp. R. Dumain

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 July 2012

Site ©1999-2015 Ralph Dumain