Poemoj el Arĝenta Duopo (v. 1)



MALPROKSIME FOR
Al Julio Baghy

En mallum’ de l’ nokto estas time
Nur apenaŭ brulas la kandel’.
Ĉio kara restis malproksime
Kaj batali, ŝajnas, jam sen cel’.

Ĉio pasis kiel fordegelas
Sur maniko kristalet’ de neĝ’
»Hej, amiko, kial vi malhelas?
Venu al la forno. Jen la seĝ’.«

Ree la silent’ dometon tenas
Nur kraketas ligno en la forn’
Kaj malgajaj pensoj iras, venas
Pikas koron kiel akra dorn’.

»Iras via bona kor’ pilgrime
Kaj doloras pro la homa sort’
Vidas nur, ke ĉie regas krime
Triumfanta super bono mort’.

Sed esper’ ne lasu vin. Ne cedu
Ja revita baldaŭ venos temp’
En laboro vi ne estas sola, kredu
Jam venonta estas por homar’ printemp’.

Vi per viaj versoj ĝojon semu,
Vi rikoltas laŭrojn de la ŝat’,
Kiel la profeto, vi veremu,
Kiel roko estu firma, frat’.«

G. Falkonbriĝ


POETO
Al Kolomano Kalocsay

Kelk-iam mi promenas dum vesper’
Ĝis kiam vestas l’ urbon nokta nubo,
Kaptita de la poezi’ mister’
Sur Neva bord’ mi pensas pri Danubo.

Mi libron premas per karesa man’,
Imagas en krepusko liniaron
De l’ versoj karaj kiel talisman’
De l’ versoj ĝiaj mollulantan maron.

La urb’ sin miksas kune kun malklar’,
Sin perdas kiel homa vivo eta.
Kaj kies vivo rajtas je kompar’
Al lum’ eterna? — Nur poeta.

Ja ĉiam sonos laŭte lia rim’,
Aliaj venos kun la novepoko,
Sed liajn vortojn tempa malproksim’
»Reeĥos per la forta voko.«

G. Falkonbriĝ


AL K. KALOCSAY

Banale sonus ĉiu laŭd’
Al vi, poeto, destinita.
Ĉar kion povus diri mi
Per vort’ ĝistede eluzita?

Permesu premi manon nur,
Kun ĝoj’ saluti kiel fraton,
En korprofundo antaŭ vi,
Jubileul’, mallevi kapon!

Ludmila Jevsejeva


VIVU JULIO BAGHY!
VIVU KOLOMANO KALOCSAY!

Amindajn poetojn ni havas
En lando apud Danubo, —
Kantantaj je bona ekzemplo
En esperantuja templo,
Dum tempoj nigraj de dubo.

Per verkoj legindaj, kaj ravaj
Riĉigis ili altcele
La mondon literaturan; —
Farante ĝin tute maturan
Zorgadas ili fidele.

Hodiaŭ kunfestas plenĝoje
La verdstela legantaro
Arĝentan honor-jubileon,
Kaj nian komunan ideon.
Do vivu! vivadu la paro!

Friedrich Piper
Vechta, Germanujo


AL K. DE KALOCSAY

Por vin saluti kaj admiri
Laŭ mod’ malnova, ĉarma tre,
Poemon plektus mi, sed ve,
Mi amas vin, ne decas diri!

Do pezon koro devus porti,
Ne povus flugi pro balast’,
Ne volus servi per bombast’:
Mi gloras vin, ne taŭgus vorti!

Ĉe l’ altaro de l’ Perfekto
Vi klinas vin, fidela fil’.
Ve, ne sufiĉus lingvoj mil
Por mia sento kaj respekto.

Libere povus mi ja spiri,
Nur se laŭ modo ĉarma tre
Poemon plektus mi kaj se
Mi amas vin, ja decus diri!

Juliette Vatré


PRI KOLOMANO KALOCSAY

Ve! ne sufiĉas miaj fortoj,
Por Kalocsay nur imiti.
Mi sen sukceso devas ŝviti,
Dum li ĵongladas per la vortoj.

Kun ĉiam novaj vort-kohortoj
Li scias enuigon spiti.
Ve! ne sufiĉas miaj fortoj
Por Kalocsay nur imiti.

En siaj gramatik-retortoj
Li povis tutajn lingvojn friti,
Samtempe tamen kanti, spriti.
Gratuli lin per miaj kordoj.
Ve! ne sufiĉas miaj fortoj.

Martin Strümpfel


BAGHY—KALOCSAY

Hero’ de l’ sorttragiko,
trempita en komiko
de la sufer-kaliko,
trinkita per mimiko.
Hero’ de la liriko,
de rara versmuziko,
de nova viv-etiko.

Hero’ de l’ gramatiko
kaj ties polemiko,
sagaca la repliko.
Hero’ de l’ vortplastiko
kaj de la verstekniko;
la majstro de l’ kritiko
kaj de l’ Belec’ amiko.

La mond’ pri heroec’ eraras,
kaj pri homaĝoj tre avaras.
La verda ŝatas la kverelon
pli ol demeti la ĉapelon.
Ha, la vento
post jarcento
forblovas la nomojn de multaj, pri kiuj ni aŭdas.
Sed Kalocsay, Baghy, vin oni ja ĉiam plu laŭdas!

Hector Vermuyten


HEROOJ

Heroo estas homo
faranta pli ol devon:
Hero’ sur batalkampo,
detruas vivo-revon;
heroo de la paco,
al viv’ estas donaco.
Tia Kalocsay
Kolomano
kaj
Julio Baghy estas
Ni tial ilin festas.

Hector Vermuyten


JULIO BAGHY

Impulsa ŝpruco vorta,
Spita rid’
De kara, varisorta
Ciganid’,

Pli ol aper’ mirakla
De fein’
En la salon’ spektakla
Sorĉas nin!

Rigardo karesdona
Ĉe la ven’
Kaj voĉo dolĉosona
Pro kompren’

Pli ol memoron lasas
Al amik’.
Kaj vibras, se li pasas,
Kormuzik’.

Ja koroj al li sklavas
Eĉ sen dir’,
Ĉar kordojn multajn havas
Lia lir’!

Juliette Vatré


SENORDA SOMERA GRATULO
DE DEKUNUJARA ETULO
AL GRANDA KVARONCENTULO

Svenas la lilio,
Sonĝas la tilio,
Flirtas ĉese, peze
Eĉ la papilio.

Ŝvitas nun Polio,
eĉ pli Kastilio,
ŝvitas nun la tuta
granda familio.

Ŝvitas nun eĉ Klio...
Kaj nenia plio
venas en la cerbon.
Mi fuŝas — Julio.

Sum’ de vigilio:
Vivu, vivu, vivu
Vi, Baghy, Julio!
Jen simpla gratulo.
Ho honto kaj punkto!
Nenia alio.
Forsendi eble risko:
Oni devus kaŝi, ke
ĝin sendis Szilágyi,
alnomo: Francisko.
Dato: Julio,
vagonare
en granda Polio.

F. Szilágyi


JULIO BAGHY

Sengitara li vagas tra mondo,
Vagabondo, kun kantoj sur lip’.
Lia vivo similas al ondo,
Poezio — al blanka tulip’.

Famkonata en kvin kontinentoj,
De Aljaska ĝis suna Bali.
Ĉiam pretaj virinregimentoj
Genuiĝas en am’ antaŭ li...

Ludmila Jevsejeva



FONTO: Poemoj de Grindel Falkonbriĝ, Ludmila Jevsejeva, Friedrich Piper, Juliette (Baudin-)Vatré, Martin Strümpfel, Hector Vermuyten, Ferenc Szilágyi, en Arĝenta Duopo, 1a volumo (Budapest: Literatura Mondo, 1937), p. 82, 82, 83, 88, 101, 109, 124, 125, 125, 142, 148.


15 poemoj de 12 aŭtoroj
(Jaume Grau Casas, Reto Rossetti, Leo Belmont, Henri Vatré, Alfred Schauhuber, Mad Mevo,
Georgo Deŝkin, Klemento Ĵikel, EMBA, Hendrik Adamson, Martin Strümpfel, Ferenc Szilágyi)

Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide

Hungara Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Danuba Voĉo” de Julio Baghy (kun citaĵoj el Baghy & Szathmári)

K. R. C. Sturmer pri Julio Baghy

Julio Baghy” de Sándor Szathmári
(tuta eseo)

Sándor Szathmári pri / on Julio Baghy
(Excerpt from original with English translation by Ralph Dumain)

"Oggi" de Mihály Babits, el la hungara trad. Ferenc Szilágyi

Leciono de Frigyes Karinthy, tradukis Ferenc Szilágyi

“Civilizo” de János Arany, trad. Ferenc Szilágyi

Fragmento el la Romano »Vivo de Homo« de Lajos Kassák, tradukis Ferenc Szilágyi

De animo al animo de Árpád Tóth, tradukis Ferenc Szilágyi
kun son-dosiero / Sound file: deklamo de R. Dumain

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Ferenc Szilágyi @ Ĝirafo

Ferenc Szilágyi - Vikipedio

Poemoj de Francisko SZILÁGYI en Dekdu Poetoj

Ferenc SZILÁGYI (Originala Literaturo - Don Harlow)

Tra Mia Prismo: Tradukoj de Ferenc Szilágyi

Ludmila Jevsejeva - Vikipedio

Donacetoj por Infanoj (1) de Ljudmila Ivanovna Jevsejeva

Benata estu tiu tag’!” de Ludmila Jevsejeva

Aŭtuna melodio” de Ludmila Jevsejeva

Autumn Melody by Ludmila Jevsejeva,
translated from Esperanto by A. Z. Foreman

Doloro” de Grindel Falkonbriĝ

Laboristino / Surskribo super dompordo / Popolkanto
de Martin Strümpfel

Hector Vermuyten - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 November 2015

Site ©1999-2016 Ralph Dumain