Soneto 18

de William Shakespeare

Esperantigis Reto Rossetti

Ĉu mi komparu vin al tag’ somera?
Vi estas ja pli bela kaj serena:
majflorojn ofte vipas vent’ severa,
kaj tro maldaŭras la somero bena.

Jen, brogas la okulo de l’ ĉielo,
jen vualiĝas ĝia vido ora,
kaj iam senbeliĝas ĉiu belo
laŭ voj’ natura aŭ pro fat’ rigora.

Sed jam ne velkos via plensomero,
nek dekliniĝos de l’ beleco nuna;
la Morto vin ne tenos kun fiero,
se vin la vers’ eterna gardas juna:

Dum homoj spiros kaj okuloj vidos,
vivante en vivanta vers’ vi sidos.



FONTO: Auld, William. Esperanto: A New Approach, 2-a eldono (Bruselo: Heroldo de Esperanto, 1969), p. 61.


Blovadu, vintra vento (el Kiel plaĉas al vi)
de William Shakespeare, trad. William Auld

“Nacia Lingvo” de Reto Rossetti / “Mother Tongue” translated by William Auld

Jubileaj versoj de Reto Roseti

Gvidilo tra la Angla Poezio” de William Auld
(el Unufingraj Melodioj, 1960)

The Scottish School (Skota Skolo) of Esperanto Writers by Geoffrey Sutton

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Shakespeare's Sonnets: Sonnet 18

Sonnet 18 - Wikipedia, the free encyclopedia

Reto Rossetti @ Ĝirafo

Reto Rossetti - Wikipedia, the free encyclopedia

Reto Rossetti @ Literaturo en Esperanto (Don Harlow)

Reto Rossetti @ Originala literaturo Esperanta (OLE)

"La skota skolo" de John Francis


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 April 2013

Site ©1999-2018 Ralph Dumain