De animo al animo

Árpád Tóth
El la hungara: Ferenc Szilágyi

La supran nokton ĉe l’ fenestro mi
rigardas kaj tra l’ vasta arkĉiel’
kunigas en okulojn miajn la
trembrilon mildan de forspaca stel’ .

Tra spaco nigra, frostdezerta ĝi
jen venis al mi ĉi senlaca flam’,
veturis bilionajn mejlojn kaj
ĝi kiom da jarmiloj migris jam.

Mesaĝ’ ĉiela, kiu fine nun
al celo venis, al okula vart’
kaj mortas milde, dum surfermas mi
la ĉerkfermilon lacan de l’ rigard’.

Mi lernis iam, ke per filtro tra
kristala instrumento de l’ kemi’
la lum’ ĉiela nin sciigas pri
atom’, parenca al la ter’ kaj ni.

ĉi lumon ŝlosas, sorbas mi je sang’,
atentas en medito, en silent’
praplendon kian ploras ĝi al mi,
ĉiel’ al ter’—al si la element’.

Doloras l’ astrojn eble la solec’,
orfeco sola en la vasta spac’?
Ke trans glacio, foro, nokto eĉ
ne trovas ili nin en frata pac’?

Ho, kial plori, stel’ , pli fore vi
ne estas ol la homa kor’ de kor’.
Ho, kiu dirus, ĉu de Sirius’
aŭ hom’ distancas oni plie for?

Ho ve, vi anim’, ho ve, amikec’,
ve, vojo de l’ animo ĝis anim’!
Mi sentas lacajn lumojn de l’ okul’
kaj inter ni: la frosta malproksim’.


—> Son-dosiero / Sound file: deklamo de R. Dumain <—
(3:14 min, 3 MB)



De animo ĝis animo” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

From soul to soul” (Lélektől lélekig) by Árpád Tóth

Árpád Tóth (1886‑1928)

La Nova Dio” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

“Marto” & “Elegio al Genist-Arbeto” de Árpád Tóth

Aprilo” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

Aprila Capriccio” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

Flamo” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

Oggi” de Mihály Babits, el la hungara trad. Ferenc Szilágyi

Metiistoj de Lajos Kassák

“Ein Fichtenbaum steht einsam” / “En nord’ unu pino en solo”
de Heinrich Heine (13 decembro 1797 - 17 februaro 1856)

Duke Ellington Komunikas ‘Preter Kategorio’

La Sunvoranto (por Joan Miró) / The Sun-Devourer (for Joan Miró)
de/by Ralph Dumain

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & interlingvistiko

Alireteje / On other sites:

Árpád Tóth - Vikipedio

Tra Mia Prismo: Tradukoj de Ferenc Szilágyi

Árpád Tóth @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 11 August 2012
Links added 9 May, 15 June, 13-14 Nov 2013;
30-31 Mar , 14 & 20 Apr 2016
Sound file added 23 August 2015

Site ©1999-2016 Ralph Dumain