Robert Zend

Hungara-kanada verkisto, 1929-1985

en Esperanto

Tradukoj el la angla & notoj de Ralph Dumain


Notoj de RD:

Rimarku aparte referencojn al Imre Madách & Frigyes & Ferenc Karinthy.

En “Kunfandita Personeco” (en Preter Etikedoj) Karinthy estas menciata.

Mi informiĝis, ke Zend entuziasmis pri Esperanto. Ĉi tion mi ne sciis antaŭ ol mi kontaktis la familion Zend, kiu kun entuziasmo permesas al mi publikigi kaj traduki la verkojn de Zend. Jen paĝo pri Zend, Esperanto, kaj mia tradukprojekto ĉe retejo de Robert Zend: Zend in Esperanto.

Aldone al miaj tradukoj, mi publikigos kune kun kelkaj tradukoj eseon pri Zend en Esperanto.

Ĉi tiu retpaĝo similas (sed ne tute kongruas) al mia anglalingva retpaĝo, ĉe kiu vi trovos pluajn informojn: Robert Zend (Hungarian-Canadian writer, 1929-1985): Dedications, Works, Links.

Enhavtabeloj (anglalingvaj) de antologioj: Robert Zend: Selected Volumes: Tables of Contents.

La ŝlosilaj retlokoj pri Robert Zend estas:

The Robert Zend Website (kun verkoj en la angla kaj hungara diversĝenre inkluzive de grafikaj verkoj, sonregistraĵoj, ktp.

La blogo de Camille Martin: Rogue Embryo (anglalingva). Enestas pluraj paĝoj pri Zend, sed la tuta historio troveblas ĉe . . .

Robert Zend (1929-1985): Poet without Borders [Poeto sen landlimoj] (May 4, 2016)

Ŝlosilvortoj: avangarda, azilo, beletro, bibliografio, Edeno, ekzilo, etikedoj, fantazio, fikcio, filozofio, Frederiko Karinthy, fremdeco, Genezo, gvidilo, humanismo, humuro, hungara, Hungario, Hungarujo, identeco, individuismo, kanada, Kanado, literaturo, omaĝo, poezio, retgvidilo, Robert Zend, Sándor Szathmári, satiro, sciencfikcio, traduko, utopio.

Ĉiuj verkoj de Robert Zend © Janine Zend, Ĉiuj rajtoj tenataj. Aliru The Robert Zend Website por pluaj informoj kaj por donaci monajn kontribuojn por subteno de la publikigo de la verkaro de Robert Zend en la angla lingvo.


[El Agnoskoj]

La titolo de ĉi tiu libro estas omaĝo al Frederiko Karinthy (1888-1938), eminenta hungara verkisto, humuristo kaj filozofo, mia spirita patro. La citita ĉerpaĵo [sube] devenas de la poezia eseo “La Unuo kaj la Nulo” el lia volumo Kiu demandis al vi?

La poemoj eldonataj en ĉi tiu libro estas elektitaj hazarde el malsamaj tempoj kaj humoroj de mia vivo, inter 1960 kaj 1969. Krom verki poezion hungarlingve, ekde 1964 mi verkas pli multajn poemojn anglalingve. Mi dankas al John Robert Colombo, amiko kaj konsilanto kun kiu mi laboris efektivigi miajn hungarajn poemojn anglalingve.

Pluraj miaj poemoj aperis en revuoj […] en antologioj […] kaj dissenditaj per radioprogramoj [….]

*     *     *

Inter Unu kaj Du estas serio da vojŝildoj kiel “Ekbriligu” aŭ “Zorgu” aŭ “Atentu Antaŭe” aŭ “Vivu kaj Lernu” aŭ “Streĉu Viajn Krurojn laŭ Via Litkovrilo” aŭ “Laboru dum Via Meĉo Brulas” aŭ “Pretu Batali” . . . kiu ajn obeos ilin, tiu sekure atingos la sekvan stacion, kaj alvenos de Unu ĝis Du, de Du ĝis Tri, de Tri ĝis Miliono . . . .

Sed inter Nulo kaj Unu, mankas tiaj ŝildoj, kaj eĉ se ili ekzistus, ili ne helpus. Ekzemple, kiel vi povus streĉi viajn krurojn laŭ via litkovrilo se mankas litkovrilo? Kaj kiel vi povus labori dum via meĉo brulas se vi ne havas meĉon? Sur la vojo de Nulo al Unu troveblas ne eĉ mejloŝtonoj sed nur mueloŝtonoj, jen kaj jen, jen starantaj, jen falintaj. Ĉar inter Nulo kaj Unu estas la “Nu, pri la afero mi ne povas fari ion” kaj la “Pardonu, nun mi estas tro okupata” kaj la “Bedaŭrinde, la Prezidento ne povos renkonti vin,” ĉar inter Nulo kaj Unu aperos murdo kaj frenezo kaj maleblo.

Inter Nulo kaj Unu estas hororo kaj malespero. Inter Nulo kaj Unu estas Instinkto kaj Religio, Malbono kaj Savo. Inter Nulo kaj Unu estas la Eltrovo de la Mondo.

Jes, la matematikistoj eraras: la vojo de Nuno ĝis Unu estas pli longa ol de Unu ĝis Centmil-miliono  . . . ĝi mezuriĝas preskaŭ same kiel la vojo de la vivo al morto.

Frederiko Karinthy

FONTO: Zend, Robert. From Zero to One [De Nulo al Unu], tradukis Robert Zend & John Robert Colombo (Mission, BC: The Sono Nis Press, 1973), p. [7-8].

En la sama libro rimarku ankaŭ: “Signo (por Ferenc Karinthy)” [“Sign (for Ferenc Karinthy),” p . 109].


Inter la multaj hungaraj verkistoj de tiu epoko, pluraj konservis sian honestecon. Estis unu, aparte, kiu ne akceptus ajnan etikedon, por si mem aŭ por aliaj. Lia nomo estis Frigyes Karinthy. Li ne identigis sin kun ajna grupo; li apartenis nenie, sed ĉi tiu ne-aparteno signifis por li fortegan apartenon al la Homo, al la Homaro, al Homeco. Kiel humuristo li estis ege populara, sed kiel filozofo li siatempe apenaŭ gajnis adeptojn. Aktuale, la plejmulto da hungaroj estas entuziasma pri liaj profundaj ideoj. Li estis (kaj restas) mia spirita patro, la Majstro kiu estis la unua kiu inspiris min senti, pensi, esprimi min, esti konsiderema, teni altajn idealojn, kompreni aliajn kvazaŭ ili estus mi: alivorte, verki. Almenaŭ jen tio kio signifas por mi esti verkisto. (Kompreneble, tiu fako signifas plurajn aliajn aferojn, sed jen la bazo sur kio ĉio cetera estas konstruata.)

*     *    *

En lando
kie ĉiu
serĉas
identecon,
estas mi
fremdulo
ĉar jam mi estas
identa.

            1 oktobro 1980

FONTO: Zend, Robert. El Preface [Antaŭparolo]: prezentaĵo ĉe Grupdiskuto pri Ekzileco, Programo de la Internacia Kongreso de Verkistoj, “La verkisto kaj homaj rajtoj,” helpe al Amnestio Internacia, sabaton la 3an de oktobro 1981; en Beyond Labels [Preter Etikedoj] (Toronto: Hounslow Press, 1982), p. 1-10. Pri Karinthy, p. 5; poemo, p. 10.


*     *    *

Mi dediĉas ĉi tiun libron al ĉiuj miaj Ardôs (spiritaj gepatroj):

Johann Sebastian Bach, Béla Bartók, Ludwig van Beethoven, Lucian Blaga, William Blake, Jorge Luis Borges (foto ĉe paĝo 35), Pieter Bruegel, Giordano Bruno, Charlie Chaplin, Beatrice Corrigan, Maurits Cornelius Escher (kies ‘Desegna(n)taj Manoj’ inspiris paĝon 213), D-ro Northrop Frye, József Füsi, Márta Gergely, Jesu, Tibor Kardos, Frigyes Karinthy (foto ĉe paĝo 21), Leonardo da Vinci (portreto ĉe paĝo 98), Lucretius, Imre Madách (foto ĉe paĝo 40), René Magritte, Thomas Mann, Christian Morgenstern, Sándor Petöfi, Luigi Pirandello, Rainer Maria Rilke, August Rodin, Arthur Schopenhauer, Sokrato, Panni Surányi, Jonathan Swift, Egerton Sykes, Immanuel Velikovsky, Mihály Vörösmarty, Richard Wagner, Sándor Weöres (foto ĉe paĝo 27), mia patro, Henrik (foto ĉe paĝo 85) kaj mia patrino Stephanie, ktp.

FONTO: Zend, Robert. Oāb, Book 1 & 2 [2 libroj]. Toronto: Exile Editions Ltd, 1983, 1985. [Libro 2-a en la PDF-dosiero komenciĝas je paĝo 99.] Bildo de Karinthy: Libro 1-a, p. 21 (kun teksto) [PDF-dosiero: p. 22]. Dediĉo: Libro 2-a, p. 212 [PDF-dosiero: p. 210].

Notoj de RD:

Supre estas desegnaĵo de Frigyes Karinthy; sur la sama paĝo en la libro (1-a volumo) troveblas teksto. La dediĉo devenas de la 2-a volumo. Atentu inter la spiritaj gepatroj Karinthy kaj Imre Madách, ankaŭ aliajn famajn hungarajn verkistojn, kaj aliajn verkistojn, komponistojn, artistojn, ktp. Mi aparte rimarkas William Blake, Jorge Luis Borges, Giordano Bruno, Charlie Chaplin, M. C. Escher, René Magritte, Rainer Maria Rilke, Jonathan Swift.

Karinthy ĉeestas ankaŭ en la ĉefverko de Zend—Oāb (Libroj 1 & 2; 1983, 1985). En Libro 1 aperas desegnaĵo de Karinthy. Dediĉo aperas en la Libro 2: Inter la spiritaj gepatroj situas Karinthy kaj Madách, ankaŭ aliaj hungaroj— ekzemple Béla Bartók (1881-1945), Sándor Petöfi (1823-1849), Mihály Vörösmarty (1800-1855), Sándor Weöres (1913-1989).


John Robert Colombo pri Robert Zend

Noto de RD:

Laŭ Colombo, ĉu Zend verkas hungarlingve ĉu anglalingve, Zend ŝajne verkas fremdlingve malgraŭ sia kapablo je ambaŭ lingvoj. Ĉu liaj verkoj estis verkitaj en la angla, ĉu tradukitaj de li aŭ kun alia persono anglalingven, “liaj anglalingvaj verkoj ĉiam ŝajnas iom abstraktaj kaj ‘tradukitaj’.”

“Kia estas ĉi tiu lingvo aŭ traduklingvo? Ĉu ĝi estas Esperanto de la spirito, la interlingvo de la revoj de George Steiner? Ĉu ĝi estas la kulmina beletra lingvo de la planedo Tero?”

FONTO: Colombo, John Robert. “Foreword” (June 18, 1975) [Antaŭparolo, la 18-an de Julio 1975], en Daymares: Selected Fictions on Dreams and Time [Tagkoŝmaroj: elektitaj fikciaĵoj pri sonĝoj kaj la tempo], de Robert Zend, red, Brian Wyatt, postparolo de Northrop Frye (Vancouver: Cacanadadada Press, 1991), p. ix-xiii.



Neeldonita ilustrita anglalingva traduko de la hungara klasikaĵo La Tragedio de l' Homo de Imre Madách fare de Robert Zend en 1979 situas en la Zend-Arkivo ĉe la Universitato de Toronto.


Verkoj & tradukoj de R. Dumain

Tradukoj

“Sign (for Ferenc Karinthy)” / “Signo”

“Office Memo”& “God Dead?” / “Oficeja memorando” & “Dio mortinta?”

“Enigma” / “Enigmo”

“About Souls" - “This Haiku” - “Utopia” - “The Next Day” / “Pri Animoj” - “Ĉi tiu hajko” - “Utopio” - “La Sekvanta Tago”

“A Love Letter” / “Amletero”

“In Transit” & “Fused Personality” / “Transire” & “Kunfandita Personeco”

5980 A.D.

Enkonduko al nepublikigita manuskripto kun la titolo ”Elektitaj sonĝoj”’ [“Introduction to an unpublished manuscript entitled Selected Dreams” (18 June 1975)], en Beletra Almanako, n-ro 30, oktobro 2017, p. 91-95.

Sur la teraso” [“On the terrace” (1975)], en Beletra Almanako, n-ro 33, oktobro 2018, p. 83-85.

Verkoj

Vojaĝo al hungara literaturo, tereno nekonata,” Kontakto, n-ro 271 (2016: 1), p. 12-15. Jen PDF-dosiero laŭ apero en Kontakto. La redaktoro mencias R. Dumain & hungaran literaturon ĉe p. 3 & 8.

“La vivo, verkaro kaj muzikaj robotoj de Frigyes Karinthy,” Beletra Almanako, n-ro 27, oktobro 2016, p. 97-112. Vidu “Konkludo”n, p. 107, pri Zend: De Madách al Karinthy al Szathmári & Zend.

Robert Zend @ Ĝirafo (blogo)

Podkastoj (anglalingve): priskriboj kaj retligoj ĉe radioprogramo Studies in a Dying Culture [Studoj pri Mortanta Kulturo] (subtenata de Think Twice Radio):

05/07/16 Frigyes Karinthy: the Hungarian Swift & his musical robots [Frigyes Karinthy kaj siaj muzikaj robotoj] (sondosiero, 57 min.) de R. Dumain
               (influo al Zend menciita @ 50:30 min.)

05/26/17 Robert Zend: Between Budapest & Toronto, Between Zero & One, Between Dream & Reality [inter Budapeŝto & Toronto, inter nulo & unu, inter sonĝo & realo] (sondosiero, 51 min.) de R. Dumain

Robert Zend (1929-1985): Hungarian-Canadian writer . . . & Esperantist (blog post / afiŝo)

Sonregistraĵoj de verkoj de Zend

Robert Zend, Hungarian-Canadian writer (1929-1985): selected poems in English with Esperanto translations by Ralph Dumain
Dumain deklamas, 12-13 aŭgusto 2017, 32 min.


Robert Zend’s Novel Novel Nicolette: Not Quite a Review
by R. Dumain

Ways of Thinking (artificial intelligence, cognitive science, Hungarian literature)
by László Mérő

Borges, Magritte, & Escher
by R. Dumain

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Jorge Luis Borges en Esperanto

Johannes Linnankoski (Pseudonym of Johannes Vihtori Peltonen, 1869-1913):
Literature in English & Esperanto

From Eden to Cain: Unorthodox Interpretations & Literary Transformations:
Selected Bibliography

De Edeno al Kaino:
Malkutimaj Interpretoj & Literaturaj Pritraktoj en Esperanto:
Bibliografio

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 14 December 2016
Last update 12 May 2019
Previous update 5 May 2019

©2016-2022 Ralph Dumain