De Madách al Karinthy al Szathmári & Zend

de Ralph Dumain






Konkludo

Plua projekto estas esplori la influon de Karinthy – aŭ de la hungara kvazaŭ-tradicio de Madách, Karinthy, k.a. – al aliaj aŭtoroj kaj trans landaj kaj lingvaj limoj. [13] Elstara ekzemplo estas la hungara-kanada plurĝenra verkisto Robert Zend, fuĝinto el Hungario en 1956, kiu tradukis proprajn verkojn kaj verkis anglalingve. Zend agnoskis inspiriĝon de Madách kaj Karinthy kaj samkiel Szathmári nomis Karinthy sia “spirita patro”. [14]

Mi jam en revuoj publikigis eseojn pri Madách kaj pri mia engaĝo pri hungara beletro. (Dumain, 2015, 2016). Plej stimulis mian engaĝon mia pritrakto de Sándor Szathmári. Tio kondukis min enprofundiĝi en la verkaron de Karinthy, kiu nun por mi estas ŝlosila verkisto. Ĉi-esee troveblas ĝermoj de aktualaj kaj estontaj projektoj, cele ĉefe al disvastigo pri ĉi tiu heredaĵo en Usono. Kie ajn vi situas, mi esperas, ke kaptos vin entuziasmo pri ĉi tiu temo.

Miaj esploroj ja plu entuziasmigis min, kiam mi aprezas la orienteŭropan genion je la ekzemplaj nomitaj verkistoj. Des pli gravas en ĉi tiu epoko de politika regreso omaĝi al ĝi, ankaŭ por la honoro de Hungario. La eminenta hungara verkisto Mihály Babits jene aprezis Karinthy [15]:

Se iu demandus al mi, kiu estas la hungara verkisto kiu havas la plej multon por komuniki al Eŭropo, preter Hungarion kaj sendepende de niaj tragikaj problemoj, mi elektus Frigyes Karinthy sen ajna hezito. Lia verkaro portas la plej universalan mesaĝon pri niaj plej profundaj homaj problemoj. Ni havas bonegajn verkistojn apud li kiujn ne konas aŭ nesufiĉe konas Eŭropo, kaj kiuj meritas ekkonon de la tuta mondo; ĉar li bildigis la vivon kaj emociojn de suferoza kaj nekredeble kompleksa nacio. En la koloroj de ĉi tiuj bildoj vi eltrovos la bazajn elementojn de ĉio, kio estas eterne homa. Sed en la verkoj de Karinthy ĉi tiuj elementoj ne prezentiĝas en hungaraj koloroj, pere de hungaraj problemoj. En lia verkaro la popolo ne surportas madjarajn vestojn – ne, mi ne rezistus diri, ke ili surportas neniajn vestojn. Ili estas tute kaj senembarase nudaj...

Do jen mia omaĝo al Frigyes Karinthy, hungaro kiu satiris kun animo de poeto.


Notoj

[13] Franclingvanoj jam pli bonŝancas: konsultu la retejon “Œuvres de Frigyes KARINTHY” (frigyes-karinthy.fr.nf/) kaj la franclingvan sekcion de mia anglalingva bibliografio pri Karinthy.

[14] Trovu citaĵojn, referencojn kaj retligojn ĉe mia retpaĝo “Robert Zend (Hungarian-Canadian writer, 1929-1985): Dedications, Works, Links”: autodidactproject.org/zend/zend01_dedications.html. [Retligo postprese ĝisdatigita]

[15] Mi tradukas el la angla, el enkonduko de Paul Tabori en Voyage to Faremido / Capillaria (1965).



FONTO: Dumain, Ralph. “La vivo, verkaro kaj muzikaj robotoj de Frigyes Karinthy,” Beletra Almanako, n-ro 27, oktobro 2016, p. 97-112. Jen p. 107.


Robert Zend en Esperanto

Robert Zend (Hungarian-Canadian writer, 1929-1985): Dedications, Works, Links
(includes, in English, on this site / inkluzivas anglalingve / ĉi-reteje:)
Robert Zend & Esperanto

Robert Zend: Selected Volumes: Tables of Contents

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide /
Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Robert Zend @ Reason & Society

Robert Zend @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 11 January 2017
True text & notes added 8 April 2017

©2017 Ralph Dumain