Enkonduko al nepublikigita manuskripto kun la titolo
“Elektitaj sonĝoj”

de Robert Zend

(el la angla tradukis Ralph Dumain)


Robert Zend (1929-1985) estis plurĝenra verkisto kiu fuĝis el Hungario en 1956 al Toronto, Kanado, kie li starigis karieron ĉe la ŝtata radioinstanco. Li amikiĝis kun Jorge Luis Borges kaj eminentuloj de aliaj artoj. Zend verkis hungare kaj angle kaj tradukis iom el siaj hungaraj verkoj en la anglan. Zend agnoskis inspiriĝon de Imre Madách kaj Frigyes Karinthy, kaj Zend, samkiel Sándor Szathmári, nomis Karinthy sia “spirita patro”.

Ĉi tie aperas traduko el la postmorte eldonita novelaro Daymares, kun la permeso kaj varma entuziasmo de la familio Zend, kiu mi informis, ke Zend mem estis esperantisto.


Iu diras: “Mi sonĝis pri vi.”

Kial viaj okuloj ekbrilas, kial vi avide scivolas ekkoni tiun sonĝon? Kial tiom interesas vin, kio okazis en tiu neekzistanta mondo? Kial vi volas vidi vin fari ion, kion vi neniam faris, aŭdi vin diri ion, kion vi neniam diris? Kial aŭdi pri via imagitaj seksaj plenumoj en aliula sonĝo tiom ekscitas vin? Kial vi angoriĝas, se io trista aŭ esperiga, se io feliĉa, sonĝiĝis pri vi? Kiam vi demandas, “Kion mi faris?” kial vi identigas vin kun fantomo kiu ne estas vi? Sciante ties efemeran, subjektivan malgravecon, kial vi starigas rilaton inter la sonĝoj de aliaj kaj via propra fera realo?

Etendiĝas ampleksa mistera mondo ie sub la tersurfaco (aŭ sub la supera tavolo de la kortekso), kiu konstante flustras al ni bildojn, intrigojn, kaj vortojn; tiom da mondoj kiom da kapoj kiuj sidas sur homaj ŝultroj — kapoj kiuj dum la tago funkcias laŭ la radiantaj komandoj de la ora dio, Suno. Sed tuj kiam Li sinkas sub la cirklon de la horizonto, alia registo transprenas la potencon — Obskuro —, tra kies imperio la spiralaj radioj ĵetataj de la fajra sfero ne povas penetri. Obskuro, flosanta kaj amorfa, vasta kaj ampleksiĝanta. Ŝia leĝaro tute malsamas ol tiu de la provizore detronigita reĝo: disfaleco anstataŭ kohera koncentriĝo; malklareco anstataŭ distingebleco; grandspaceco anstataŭ linieco; diseco anstataŭ kunfandiĝo; intersekceco anstataŭ aparteco; sendifineco anstataŭ ekspliceco; utereska rondeco anstataŭ protruda anguleco. La tri miliardoj da kapoj sur la surfaco de nia rivoluanta Roko ĉesas sin streĉi supren, sin akrigante al la pulsanta Sinjoro kiu velveturas Okcidenten, nur Okcidenten, ĉiam Okcidenten. Kontraste, ili klinas sin kaj velkas al enigma stato de brua silento kaj regule reokazanta kaoso kiu tute memoras, sed lude reagordas, la okazintaĵaron de antaŭa radiado, ripetas ilin nebule kaj konfuze, neesprimeble en — kaj netradukeble al —la publika lingvo. Ĉiu sonĝas private anstataŭ interrilati kun la kolektivo; tamen, dum la nokto ĉiuj kunfandiĝas kun la komune-homa pli ol dum la tago, kiam ni ĉiuj estas apartaj, nebreĉeblaj memoj.

Kvankam la Suno deklaris ĝin falsa doktrino, ni tamen sekrete akceptas la principon de Obskuro, kiu instruas al ni, ke la regno de sonĝoj komunas por ĉiuj: ĝi konsistas ne el tri miliardoj da individue enfermitaj landoj, sed nur el unu. Ĝi obeas ne tri miliardojn da personaj leĝaroj, sed nur unu. Ĝi estas komuna lando, kie ni ĉiuj renkontas unu la aliajn, kaj ĉi tiujn kunvenojn malmemoros dum la lineara Sun-tempo la vertikale starigataj individuoj kiuj intermiksiĝas sur la kurba, kolektiva, vir-ebeno. Ni ĉiuj kredas — kvankam ni scias, ke ĝi malveras — ke la lando en kiun ni subiĝas (dum niaj horizontalaj korpoj ripozas, barakte kaj sinturne) estas reala, tiom reala se ne pli, kiom tiu el kiu ni sinkis. Origine ni ĉiuj estis la gefiloj de Obskuro: tiu estis nia antaŭnaskiĝa lando, la Atlantido-utero antaŭ ol ĝin fekundigis la ejakulitaj radioj de la ekscitita Sun-sinjoro, generante nin, kiuj elkreskas kaj eksaltas en la lumon. Ni neniam perdas nian nostalgion al la malvarmetaj, humidaj, grundecaj ombro-formoj de la utero.

Jen la mondo de sonĝoj el kiu, je la komenco de nia persona vivo, malfacilis elŝiriĝi. Jen kie ni pasigis la plejmulton da nia frua tempo, dormante. Iom post iom, dum la daŭro de niaj restadoj en tiu mondo malpliiĝis, nia tempo en la malobskura, kolektiva, klaresprima mondo proporcie pliiĝis. La glavo de kompatema morto fine liberigas nin por ĉiam de la tasko malŝpari eĉ kelkajn horojn en ĉi tiu vir-realo, por ke ni povu reveni tute al virga patrin-ekzisto. La morto relasas nin al la lando sen tempo-spaco; ĝis la eta centra punkto de nia individua memo, kiu kurioze koincidas kun la tri miliardoj da aliaj homaj centro-punktoj, kun tiuj de la mortintoj, kun tiuj de niaj pli antikvaj prauloj: naĝantaj, rampantaj, kaj flugantaj estaĵoj, enradikiĝantaj-streĉiĝantaj plantoj, kaj eble eĉ kun la centro-punktoj de aliaj, eksterteraj viv-unuoj, de vigle kirliĝantaj atomoj kaj majeste rotaciantaj galaksioj.

La efektiva malfacilaĵo, kaj por la individuo kaj la specio, ne estas lerni la lingvon de Obskuro, sed ja tiun de la Suno. Nur la miniatura pinteto de nia glacimonta animo uzas Sun-lingvaĵon. Ĝia ampleksa vastaĵo kaŝita sub la surfaco ankoraŭ parolas la antikvan lingvon de Obskuro: ni konsistas plejparte el sonĝoj kaj nur iomete el vekiteco. Laŭ kolektiva konsento inter la Sun-regataj egoo-pintoj, kiuj engaĝiĝas en labirintaj sociopolitikaj mitologioj, ĉi tiu originala lingvo markiĝas per la stampo de frenezeco. Ĉi tiu “frenezeco” kaŭranta en ni ĉiuj, eĉ je plena tagmezo, neniam haltas flustri sugestojn al niaj ŝajne menssanaj, vekitaj strukturoj. Tial ni periode naŭziĝas pri ili kaj, per sangverŝaj revolucioj, penas retroŝanĝi ilin al la originala Utopio kiu ekzistis en la Atlantida utero-pasinteco, kaj ne, laŭ la erara hipotezo, en la Suneska, brila protruda futuro. Ĉiuj ĉi provoj estas kompreneble vanaj. Ne eblas transformi rokojn en nubojn, patron en patrinon, feron en fantazion. Ni ne bezonas lerni la lingvon de la sonĝoj, ĉar ni neniam forgesis paroli ĝin: ni praktikas ĝin dum triono de ĉiu tago; ni ĉiuj devenas de ĝi, personoj samkiel specioj. Ĝi estas nia reala denaska lingvo: tradukoj en ĝin maleblas. Ĉio cetera: literaturo, komunikado, institucioj, juro, familio, socio, amo, urboj, teknologio, religio, arto kaj scienco, jam estas traduko el ĝi — krome, malsukcesaj tradukoj: kiel ruinoj diseriĝantaj en fremda medio.

Oni povas sonĝi pri leono kiu estas tiel sendanĝera kaj ĉarma kiel paskokuniklo, aŭ pri senmova kolono kiu minacas kiel seksperfortulo. Oni povas sonĝi pri amorado tiel malagrabla kiel sklaveco, aŭ pri mild-grizaj florpotoj tiel varmaj kaj sensaj kiel rozkolora karno. Traduki ilin per Sunlumigataj vortoj generas nepenetreblajn ĝangalojn da miskompreno, en kiuj sameco signifas diferencon; proksimeco forecon; flueco solidecon, sinsekvado samtempecon, kaj ripetado komparadon. Ĉi tiu lingvo ne konas vortojn, ĝiaj eventoj ne instigas emociojn, ĝiaj objektoj ne akceptas simboligon. Male, ĝi informas nin pri la bankroteco de vortoj: ĝiaj emocioj provokas eventojn kaj ĝiaj abstraktaj objektoj estas esprimoj de solidaj simboloj.

Ĝi estas diagonale renversita mondo, al kiu ni fine ŝuldas nian plej profundan dankemon. Ĝiaj fragmente memoritaj mesaĝoj povas signifi konsolajn rivelojn por ilia vera deĉifranto: jen eskapo el unuforma realo, en kiu la malebleco kaj de kaj la finiteco kaj de la infiniteco de la materia mondo ŝlosas la solvoserĉantan intelekton, la filon de Suno, en la senmuran karceron de la agnostika paradokso. Sed en la aŭtentika — kaj la nura aŭtentika — mondo de Obskuro, la Sun-problemoj ne devigas solvadon, ĉar ili ne ekzistas. La sonĝoj ne estas sonĝoj, sed realo; la frenezo ne estas frenezo, sed sankta normo; la obskuro ne estas obskura, sed brilo sen paradoksa ambiguo. Aliflanke, realo ne estas reala, sed nur sonĝo; publika mensa sano ne estas menssana, sed nenormala tagkoŝmaro, kaj klareco ne estas klara, sed malluma kaoso. Laŭ la mesaĝoj el ĉi tiu submondo, finiteco aŭ infiniteco ne plu estas paradokse interŝanĝeblaj alternativoj sed iluziaj miraĵoj en unusola tavolo de tiu unusola, ĉiea, senfina sonĝanta konscio kiun, en nia tagfrenezo, ni alterne nomas “memo” aŭ “dio” aŭ “universo” aŭ “la Movanta Fingro” aŭ “la transflanka Ŝakludisto” aŭ la “Granda Horloĝisto” aŭ “Pli Alta Dimensio” aŭ “la Supera Estaĵo” aŭ “la Alta Sonĝanto” aŭ “la Kolektiva Konscio.”

Laŭ kaj ĉirkaŭ la cirkla limo de la horizonto, kie konturiĝas krepusko kaj kie la du mondoj kunfandiĝas (simile al la arbotrunko, kiu situas inter la radiko disbranĉiĝanta malsupren kaj la folioj streĉantaj sin supren) etendiĝas la “horizontala komunaĵo”: malvasta strio el malsukcesaj tradukoj, kie vekiteco strebas rememori kaj esprimi malvekitecon kaj, manke de tio, nur balbutas kaj misparolas komike. Ĝi estas tereno kie antaŭnaska, mort-utereska Obskuro penas rememori kaj esprimi pekozan-sunozan levitan vivon, kaj manke de tio, malgracie miksas, konfuzas kaj interkovrigas tempon kaj geografion dum provado. Ĉi tie, en la stri-forma nenieslando inter la du limoj, alia, tria dio leviĝas al ekzisto. Tiu, kiu fremdas en la landoj kaj de Lumo kaj de Obskuro: lia nomo estas Humuro. Kiam li alparolas la Submondon pri la Supromondo, lia priskribo eliĝas ridinde tordita, ĉar li ne kapablas priskribi ĝuste la lumon propran al tiu mondo. Lia priskribo de la Submondo simile rezultas sensenca, ĉar li priskribas la regnon de Obskuro per la lingvo de grada, klaresprima brileco. Ĉi tiu estas la zono — Lia regno — en kiu mi, disen pelita vagabondo de profundoj kaj altoj, decidis enhejmiĝi. Ĉi tiu estas la lando en kiun mi kaj alsupris kaj desupris, provante konservi dignon en ambaŭ mondoj, por ke en la malsupra regno oni ne taksu min zorgema kolektanto de malvarmaj kaj rigidaj kuboj, dum en la supra regno oni ne stampu min freneza provizanto de suspektaj mistifikoj. Kvankam fremdulo en ambaŭ mondoj, mi klopodas enhejmiĝi en ĉiu. Do, kiam oni alfrontas min per demandoj el unu regno pri la alia, aŭ pri mia ĝusta identeco kaj idiosinkrazioj, aŭ pri miaj lojalecoj kaj apartenoj, aŭ pri miaj vidpunktoj pri la ordo de la universo, mi povas respondi per nur unusola, identa, komuna respondo: ridado. Mi esperas respekton kiel civitano de ĉi tiu nenieslando, kaj miaj ŝancoj estas favoraj: miaj vizitantoj el ambaŭ landoj ŝajne konjektas, ke ridado estas la sola lingvo de komunikado. Tio, kion ni nomas ekzisto, inkluzive de la du landoj kaj miliono da ceteraj ĝis nun ne-traktitaj, estas nenio krom la senĉesaj samcentraj cirkloj ankoraŭ sonorantaj kaj eĥiĝantaj el giganta centra rido kiu iufoje eksplodis, antaŭ multaj eternoj — rido sekvinta ŝercon kiu mem estis, kaj de tiam la senfina nombro da mondoj svarmantaj en ties sulko same estas, nur miniaturaj vezikoj-ŝercoj en la teksaĵo de tiu rido.

Ĉi tiu libro — kiel ĉiuj miaj ceteraj— devenas de la malvasta regiono de ĉi tiu tria lando, ĝin oni povas preni serioze nur se oni ne prenas ĝin serioze.

la 18-an de junio 1975

Noto: Kelkaj anglaj vortludoj malaperis en tradukado, ekz.: tagkoŝmaro = daymare (komparu nightmare); pekoza-sunoza = sinfully-sunfully. La angla erect- aludas la staton de peniso aldone al la senco tradukita per protruda, starigata, aŭ levata.

Fonto: Zend, Robert. “Introduction to an unpublished manuscript entitled Selected Dreams,” en Daymares: Selected Fictions on Dreams and Time [Tagkoŝmaroj: elektitaj fikciaĵoj pri sonĝoj kaj la tempo], de Robert Zend, red. Brian Wyatt, postparolo de Northrop Frye (Vancouver: Cacanadadada Press, 1991), p. 3-8. robertzend.ca/daymares.html

Pluaj referencoj:

Dumain, Ralph. “Robert Zend (hungara-kanada verkisto, 1929-1985) en Esperanto.” autodidactproject.org/zend/zend10_esperanto.html

____________. “La vivo, verkaro kaj muzikaj robotoj de Frigyes Karinthy,” BA27, oktobro 2016, p. 97-112. Vidu “Konkludo”, p. 107.

____________. “Vojaĝo al hungara literaturo, tereno nekonata,” Kontakto, n-ro 271 (2016:1), p. 12-15; autodidactproject.org/my/hungara_literaturo_eseo2.html

Robert Zend (Hungarian-Canadian writer, 1929-1985): Dedications, Works, Links. www.autodidactproject.org/zend/zend01_dedications.html

Schmidt, Carola. Dreamfiction as narrative art in Robert Zend’s Daymares [Sonĝfikcio kiel rakontarto en Tagkoŝmaroj de Robert Zend]. Disertacio. Ottawa, Dept. of English, Carlton University, 1993; curve.carleton.ca/e7fe561c-6e7a-45e8-a4f5-88889cca30ee/


FONTO: Zend, Robert. ‘Enkonduko al nepublikigita manuskripto kun la titolo “Elektitaj sonĝoj”,’ el la angla tradukis Ralph Dumain, Beletra Almanako, n-ro 30, oktobro 2017, p. 91-95.


Vojaĝo al hungara literaturo, tereno nekonata” de R. Dumain

De Madách al Karinthy al Szathmári & Zend de R. Dumain

Robert Zend en Esperanto

Robert Zend (Hungarian-Canadian writer, 1929-1985): Dedications, Works, Links
(includes, in English, on this site / inkluzivas anglalingve / ĉi-reteje:)
Robert Zend & Esperanto

Robert Zend: Selected Volumes: Tables of Contents

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide /
Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Robert Zend @ Ĝirafo

Robert Zend @ Reason & Society

Daymares: Selected Fictions on Dreams and Time
by Robert Zend

Dreamfiction as narrative art in Robert Zend’s Daymares
by Carola Schmidt

The Robert Zend Website

Zend in Esperanto



Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 5 May 2019

©2017-2019 Ralph Dumain