Budapeŝto estas mia hejmlando En Toronto mi nostalgias pri Budapeŝto Ĉie cetere mi nostalgias pri mia nostalgio 30 oktobro 1970 |
— Elangligis Ralph Dumain, el poemaro Preter Etikedoj (Beyond Labels, 1982) |
In TransitBudapest is my homeland In Toronto I am nostalgic for Budapest Everywhere else I am nostalgic for my nostalgia October 30, 1970 |
SOURCE: Zend, Robert. Beyond Labels, translated by Robert Zend and John Robert Colombo (Toronto: Hounslow Press, 1982), p. 136. |
Kunfandita PersonecoLa plej profundaj regionoj de mia animo verŝajne ne akceptas, ke mi dividis mian vivon kaj mian memon en du partojn, en 1956. En mia sonĝo, mia patrino alparolas min per kanada-akcentata angla lingvo, ŝi aĝas je tridek du jaroj, mi havas kvardek kvin. Ŝi petas, ke mi montru al ŝi la urbon kie nun mi loĝas (aŭ mi petas al ŝi, ke ŝi konduku min tra mian naskiĝlokon), do ni komencas longdaŭran promenon. Meze de la urbo, anstataŭ Younge-Strato, la rivero Danubo (Duna) majeste fluas, dividante la ĉefurbon en du distingatajn partojn, la montetozan Budanon okcidente, kaj la platan Toropeŝton oriente. Ŝi montras al mi Rózsadomb (Rosehill: Rozmonteto), reciproke mi montras al ŝi Rosedale. Ni tre ŝatas nian (unu la alies) urbon. La du flankoj estas konektitaj de naŭ belegaj pontoj nomitaj (de Sudo al Nordo) la Front-Bridge (Antaŭo-Ponto), la King-Bridge (Reĝponto), la Queen-Bridge (Reĝinponto), la College-Carlton-Bridge (Universitato-Carlton-Ponto), la St. Clair-Bridge (Sankta-Claire-Ponto) kaj la Eglinton-Bridge (Eglington-Ponto); la Margit-Sziget (Centra-Insulo) estas konektita ambaŭborde de la Lawrence-Bridge (Lawrence-Ponto) sudflanke, kaj la Wilson-Bridge (Wilson-Ponto) nordflanke. Mia patrino aparte fieras pri la lastatempe konstruita Ŝoseo 401, kiu ne ekzistis kiam mi foriris. Ŝi ŝategas la videjon ĉe la pinto de Gellert-Monto de kiu ŝi povas klare vidi Lagon Ontarion, la O’Keefe-Centron kaj la Novan Urbodomon. Mi preferas la panoramon el la pinto de la Turo CNN: la malnova Parlamentejo, konstruita gotike, kaj la baroka Baziliko (granda Katedralo) estas vidaĵoj neforgeseblaj. Ni hejmeniras, kie mia patro spektas televidon, en 1938. La Ĉefministro de Hungario, János Trudeau, priparolas repatriigon de la Konstitucio el Rusio. Mi adiaŭas miajn gepatrojn ĉar mi devas iri al miaj hejmoj al miaj du edzinoj Ibolya (Violet) en Sándor-utca, kaj Janine, ĉe Austin-Terrace. Mi ludas kun miaj du bebaj filinoj, Aniko en 1956 kaj Natalie en 1972. Ni konsistigas unu grandan (du malgrandajn) feliĉajn familiojn kiuj ne konas unu la alian, krom min. Post vespermanĝoj, kiel kutime, mi iras al mia favorata kafejo, la kunsidejo de poetoj, verkistoj, artistoj kaj muzikistoj. Sur la Galerio, ĉirkaŭ grandega ronda tablo sidas Karinthy, Atwood, Kosztolányi, Callaghan, Weöres, Purdy, Bartók, Gould, Kodály, Schafer, Szász, Kurelek, Kerényi, Frye kaj multaj aliaj. La konversacio estas profunda kaj amuza, mi feliĉas aparteni al ĉi tiu intima elito da kreivuloj. Ni laŭtlegas (kantas, montras) niajn plej freŝajn verkojn unu al la aliaj. Poste, mi forlasas ilin por trovi kvietan tablolokon, trinketante mian espreson kaj rapidfumante miajn cigaredojn, mi verkas poemon por la eminenta literatura revuo nomita Serĉado de Identeco. Mi skribas la titolon hungarlingve, sed mi konstatas, ke mia anglalingva legontaro ne komprenos ĝin, do mi trastrekas tion kaj reskribas ĝin anglalingve, sed nun mi pripensas miajn plej malnovajn amikojn de mia infanaĝo kiuj ne povos legi ĝin. Mia dekstra mano kiu tenas la plumon haltas en la aero dum mi cerbumas pri la problemo, sed la doloro ĉe mia dekstra ŝultro vekas min. Mi ĉirkaŭrigardas la dormoĉambron je tagiĝo kaj penas ŝtelreveni en mian molan kaj varman sonĝon, sed ĝi jam forvelkis, nun duraj kaj malvarmaj objektoj min ĉirkaŭas. 20 oktobro 1981 — Elangligis Ralph Dumain, el poemaro Preter Etikedoj (Beyond Labels, 1982) |
Fused PersonalityThe deepest regions of my soul don’t seem to accept that I split my life and my self into two, in 1956. In my dream, my mother talks to me in a Canadian-accented English, she is thirty-two years old, I am forty-five. She asks me to show her the city where I live now (or I ask her to take me around my birthplace), so we go for a long stroll. In the middle of the city, instead of Younge Street, the river Danube (Duna) flows majestically, separating the capital into two distinct parts, the hilly Budanto on the West, and the flat Toropest on the East. She shows me Rózsadomb (Rosehill), I show her Rosedale in exchange. We like very much our (each other’s) city. The two sides are connected by nine gorgeous bridges called (going from South to North) the Front-Bridge, the King-Bridge, the Queen-Bridge, the College-Carlton-Bridge, the Bloor-Bridge, the St. Clair-Bridge and the Eglinton-Bridge; the Margit-sziget (Center-island) is connected with both banks by the Lawrence-Bridge on its South-end, and the Wilson-Bridge on its North-end. My mother is especially proud of recently built Highway 401 which wasn’t there yet when I left. She loves the view from the top of Gellert-mountain from where she can clearly see Lake Ontario, the O’Keefe Center and the New City Hall. I prefer the view from the top of the CNN Tower: the old Parliament, built in Gothic style, and the baroque Basilica (great Cathedral) are an unforgettable sight. We go home where my father watches TV, in 1938. The Prime Minister of Hungary, János Trudeau, talks about repatriating the Constitution from Russia. I say farewell to my parents because I have to go homes to my two wives, Ibolya (Violet) in Sándor-utca, and Janine, on Austin-Terrace. I play with my two baby daughters, Aniko in 1956 and Natalie in 1972. We are (one big) two small happy families who don’t know about each other, except me. After dinners, as usual, I go to my favourite coffee-house, the meeting-place of poets, writers, artists and musicians. On the Gallery, around a huge round table sit Karinthy, Atwood, Kosztolányi, Callaghan, Weöres, Purdy, Bartók, Gould, Kodály, Schafer, Szász, Kurelek, Kerényi, Frye and many others. The conversation is profound and witty, I am glad to belong to this tightly knit élite-group of creative people. We read (sing, show) our latest works to one another. Then I leave them to find a quiet table, sipping my espresso coffee and chain-smoking my cigarettes, I write a poem for the excellent literary magazine called Search for Identity. I write down the title in Hungarian, but I realize that my English readership won’t understand it, so I cross it out and write it down again in English, but now I think about my oldest childhood friends who won’t be able to read it. My right hand holding the pen freezes in mid-air while I ponder the problem, but the pain in my right shoulder wakes me up. I look around in the dawning bedroom and try to sneak back into my soft and warm dream, but it has already faded away, now hard and cold objects surround me. October 20, 1981 SOURCE: Zend, Robert. Beyond Labels, translated by Robert Zend and John Robert Colombo (Toronto: Hounslow Press, 1982), pp. 140-141. Boldface added by RD. |
English versions © Janine Zend, all rights reserved. See The Robert Zend Website for further information and to make financial contributions to support Zends publications in English. Zend in Esperanto (The Robert Zend Website) |
Robert Zend
(Hungarian-Canadian writer, 1929-1985): Dedications, Works, Links
(includes, in English, on this site / inkluzivas anglalingve / ĉi-reteje:)
Robert Zend & Esperanto
Robert Zend: Selected Volumes: Tables of Contents
Esperanto & Interlinguistics
Study Guide /
Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Offsite:
Robert Zend @ Reason & Society
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 9 December 2016
Site ©1999-2016 Ralph Dumain