La alumet' ĵetita tere ekflagris fanfaronfiere. La flava flam' kun ĉapo pinta, sur piedfingrojn starinĝinta, sin streĉis gaje, nano stranga, kun sving' alsupra kaj alflanka, la verdon mordis, volis febre belegan incendion, nepre, miraklon ruĝan, arbar-brulon, aeron ardan, ĉielpurpuron. Sed, en orgojlo, nur kvietis la arboj, ĉiu flor' ridetis, neniu pro l' danĝer' angoris, eĉ herbo seka ĝin ignoris. La febra nana flam' fridiĝis, jam laca, sur la ter' sidiĝis, ekflagris laste, kun kapklin', sur musktapiŝo mortis. Fin'. Krom mi, neniu vidis ĝin. |
FONTO: Tóth, Árpád. “Flamo,” tradukis Kálmán Kalocsay, La Espero, 1958: 6-8, p. 80; Dissemitaj floroj: originalaj poemoj kaj tradukoj ekstervolumaj de Kálmán Kalocsay, enbukedigis Ada Csiszár (Budapest, 2005), p. 178-179.
“La Nova Dio” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay
“Marto” & “Elegio al Genist-Arbeto” de Árpád Tóth
“Aprila Capriccio” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay
“Aprilo” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay
“De animo ĝis animo” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay
“De animo al animo” de Árpád Tóth, tradukis Ferenc Szilágyi
“From soul to soul” (Lélektől lélekig) by Árpád Tóth
Arĝenta Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy — Kolomano Kalocsay
Ora Duopo:
Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay
(enhavtablelo kun retligoj)
La
Kremo de Kalocsay
(enhavtabelo kun retligoj)
Hungara
Antologio (1933), redaktis Kálmán
Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka,
Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche
Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)
Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide
Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo
Alireteje/ Offsite:
Home Page | Site
Map | What's New | Coming
Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies
| Study Guides | Special
Sections
My Writings | Other
Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 14 April 2016
Site ©1999-2016 Ralph Dumain