Aprila Capriccio

Árpád Tóth (1886-1928)

Vojrando — nura leontodo,
arbustoj — nura trila odo.

Ekflutas turdo — tuj el dek
anguloj eĥas fringelbek’.

Aŭskultas ĝin belforma
kastelo duondorma,

langvore levas turon blankan,
kiel streĉatan brakon, kvankam

per freŝa or’ ĝin ŝute
la sun’ jam kovris tute.

Tra l’ park’ naĝadas — rufa
orfiŝo — grase-pufa

sinjoro kun la ŝveba ventro
en flu’ de freŝa aertorento.

Nun estas sportovesto lia
sutan’ de mildo idilia,

ĉar antaŭ ol negoc’ malpura
ekiros, en la cerb’ obskura

de borsovetoj ne la mono
burĝonas nun, sed ia bono,

kiel petaloj de helblua
floreto de l’ printempo frua,

kiuj, domaĝe falos for,
se sub la ŝarĝo de l’ sinjor’

ektremos kun blek-laŭto
la nova luksa aŭto.

Ho, vojorando en april’,
vangfrape ŝerca ventflugil’,

ho sprosoj, ŝtalrisortoj verdaj,
orioloj flute trilkoncertaj,

fringlirlo de arbustoj,
parfumoj dolĉaj gustoj,

forgesi bone nun, ke l’ vivo
estas sovaĝa aĉa drivo,

ke kiom da vizaĝoj,
tiom da batalaĉoj

kaj ke skandal’ per unu foj’
eksplodus, kia eĉ, oj, oj,

se signe, ke en primavero
la trist’, malriĉo kaj sufero

paciĝas, mi, kun ŝerca gaj’
enpaŝus tiun parkon, kaj,

aprila atenculo,
al tiu potenculo

sur verton brilan puŝus mi
mildpugne rulojn du aŭ tri.



FONTO: Tóth, Árpád. Aprila Capricciotradukis Kálmán Kalocsay, La Suda Stelo 1958: 1, p. 11; Dissemitaj floroj: originalaj poemoj kaj tradukoj ekstervolumaj de Kálmán Kalocsay, enbukedigis Ada Csiszár (Budapest, 2005), p. 177-178.


Árpád Tóth (1886‑1928)

Flamo” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

La Nova Dio” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

“Marto” & “Elegio al Genist-Arbeto” de Árpád Tóth

Aprilo” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

De animo ĝis animo” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

De animo al animo” de Árpád Tóth, tradukis Ferenc Szilágyi

From soul to soul” (Lélektől lélekig) by Árpád Tóth

Arĝenta Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy — Kolomano Kalocsay

Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay
 (enhavtablelo kun retligoj)

La Kremo de Kalocsay
(enhavtabelo kun retligoj)

Hungara Antologio (1933), redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Alireteje/ Offsite:

Árpád Tóth - Vikipedio

Árpád Tóth @ Ĝirafo

Kálmán Kalocsay @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 20 April 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain