ÁRPÁD TÓTH

1928. (Pron.: árpád tót).

La voĉo de Árpád Tóth estas tiu de l’ plej perfekta kaj plej malofta muzikilo: tiu de l’ homa voĉo, kiu alspiras nin per la senpera varmo de la vivo. Kaj ĉi tiu voĉo kantas pri melankolio. Ĉar eĉ en liaj plej radiaj printempaj poemoj (kiel ftizulo, li estis adoranto de la printempo kaj suno) brilas la violkoloro de ĉi tiu sento. Li estas unukolora, sed neniam unutona: lia sukŝvela lingvo, magiaj komparoj, dolĉa versmuziko miksas el ĉi tiu koloro la plej ravajn kaj surprizajn nuancojn, Apud Babits la plej talenta poemtradukisto hungara.



MARTO.

Tra l’ verdo de la raraj branĉoj ĵetas
Radiojn densajn malproksima sun’,
Kiel senfinajn orfadenojn, riĉan
Reton de kondukdrat' ĉiela. Zumas
La arboj, kiel apudrelaj stangoj,
Se ilin arda, fluga fam’ trakuras:
Printempo telefonas al la Ter’.

Tremas la bosk’, ĉi virgulin’ freŝkreska,
Streĉiĝas pinte brustmametoj mil,
Kaj ankaŭ l’ urb’, ĉi fabriklaboristo
Malĝoja, ftiza movas sin, etendas
La brakojn: la fabrikkamenojn sekajn,
Enspiras la odoron malproksiman,
Ebriajn, brulajn kantojn li komencas.

Ho ekbrulinta mond’! Ho dolĉa Mart’!
Sezon’ de amoj, de burĝonoj, de
Ribeloj, — en fenestroj ekfulmantaj
Ektime rampas Celsius-ŝtuparon
La ekscitita sklav-hidrarg’: la aĝa,
Malvarmiĝanta mondo ree febras.
Trilas en lumo, inter vibraj, altaj

Fajrmuroj — kiel stranga kaj malmola
Turdvoĉo — peĉa fajf’ de lernantbuŝo,
Kaj raŭka aŭto-korn’, biciklo-tinto,
Kaj sub krieta relo, trotaj hufoj,
Kverel’ granita de la stratoŝtono.
Muzik’ mallaŭta de la homa spir’
Ebrie sian ritmon rapidigas.

Ho, ĉiun lokon de ĉi granda globo,
Ŝaŭmkreston kreman de murmuraj maroj,
Borderajn bordojn de riveroj, dolĉan
Aleon blanke brilan tra la bosko,
Milionon da tersulkoj sur la kampoj,
Kaj densmetitajn, brilajn domo-vicojn
De ĉiuj urboj, nun disstreĉas ia
Sopir’ sovaĝa, kiel nenombreblajn
Gigantajn dento-vicojn, spasmajn lipojn,
Ke la malhela Ter’ per ili kriu
L’ eternan spiton tra l’ Senfin’ mistera:
Ho vivo, vivo, vivo, vibra Mart’.

Kaj tremas sur la spita tron’ la Mort’.


ELEGIO AL GENIST-ARBETO.

Sterniĝas mi surdorse sur mont’, en herb’ odora
Kaj klinas sian oron sur min en densaj arkoj
La svelta kaj kvieta genisto boatflora:
Mil luliĝantaj floroj, mil etaj aerbarkoj.
Giganto pigra, iniras mi ilin; kaj la plend’
El peza kor’ ĝemspire fluganta tra la lipoj
Por ili estas vento, surpriza turnovent’:
Ektremas tuta flotil’ de orŝipoj.

Ho gajaj, gajaj ŝipoj, flirtantaj en la blua
Aer’ kvieta de la somera fru-vesper’,
Toleru, ke timigas vin per ĉi ĝemo brua
La homgigant’ inerta; ja premas lin sufer’.
Toleru, se haladzas el lia min’ anima
Vaporo de doloro: venena gasfantomo,
Ne scias vi pri l’ ŝaktoj de la mizer’ senlima,
Kiujn en koro kaŝas ĉi monstro, unu — homo.

Vi lulas vin kaj arda, pur-ora lum-inund’,
Kaj freŝa pluv’ arĝenta verŝiĝas ĝis senpene,
Senzorge riĉiĝanta subtila via fund’:
Mielo kaj odoro vin ŝarĝas riĉe, plene.
La ros’ aŭrora estas ja por vi perlo peza,
Ĝin gardas, por senkorpa trezor’ ne vagas vi.
Vin, serĉi koloniojn de la sopir’ freneza
Ne pelas kapitano krudvola: la konsci’.

Mi ankaŭ estas ŝipo, sed ŝtipojn la malĝojo
Per najloj de turmento kuntenas je ŝipkorpo.
Ŝipist’ sovaĝa pelas ĝin al freneza vojo,
Ne lasas ĝin: dolorojn enluli en milda golfo.
Kvankam ĉi feronajlojn jam la transviva viv’
Altiras mildperforte per magnetmont’ mistera:
Disfali ie pace sur muta roka rif’,
Ne flosi, rub’ stertora, sur vojo senespera.

Kaj la ceteraj, ĉiuj, la tuta homfratar’,
Ĉi naŭzaj raboŝipoj, ruinaj savboatoj,
Kiujn malnoblaj veloj, aŭ trista sango-mar’
Per tren’ terura portas: plorantoj kaj piratoj.
En la diluv’ moderna de sang’ kaj larm’ — terura
Estas la sorto de la senhelpa homboato,
Pereos eble ĉiuj kaj mankos ĉi ni pura
Noah’, kiun atendus feliĉa Ararato.

Pereos eble ĉiuj. Silentos mond’. Nur barkoj
De milion’ da floroj sin lulos per la vent’.
Surherbe ĉielarkoj, surbranĉe ĉielarkoj,
Selene muta festo, p o s t h o m a  f e s t s i l e n t’.
Ektrem’ feliĉa nun kaj ekspiras plezurĝeme
La prasubstanc’ dolora: ho! for turment’ kaj laco!
Malfermos lotusfloro la virgajn lipojn treme,
Elŝvebos ĝojaeren la neĝflugila Paco.



FONTO: Tóth , Árpád. “Marto” & “Elegio al Genist-Arbeto”, tradukis Kálmán Kalocsay, en Hungara Antologio, redaktis: Kálmán Kalocsay; kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche (Budapest: Literatura Mondo, 1933), p. 164-166.

“Elegio al Genist-Arbeto,” el la hungara tradukis Kálmán Kalocsay, en Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), p. 193-194.


Árpád Tóth (1886‑1928)

La Nova Dio” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

De animo al animo” de Árpád Tóth, tradukis Ferenc Szilágyi

De animo ĝis animo” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

Aprilo” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

Aprila Capriccio” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

Flamo” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / On other sites:

Árpád Tóth - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 13 November 2013

Site ©1999-2016 Ralph Dumain