Odo al Najtingalo

de John Keats (1795-1821)

el la angla trad. John Francis

La kor' doloras, kaj obtuzo stringas
La sensojn, kvazaŭ mi ĝis lasta guto
Trinkis dormigan drogon, aŭ eksinkas
Al Lethe-flu' post sorbo de cikuto:
Ne pro envio pri feliĉa vi,
Sed pro ekstaz' je via ĝojoviglo, —
Ke vi, driad' kun flirt-flugila sorĉo
       En iu harmoni'
De verd' arbara kaj aĵura nigro,
Himnas someron per facila gorĝo.

Ho, nun glutadi vinon, kiu kuŝis
Kolde matura en profundo kela,
Kvazaŭ kampar' kaj Flora jam ĝin tuŝis,
Danco, provenca kanto, ĝoj' sunhela!
Ho, por pokalo de la varmo suda,
Plena de l' flameflusa Hipokreno
Kun perlaj blazoj en sparkanta pluro
       Kaj buŝa punc' postgluta.
Trinkadi, migri de la mondosceno,
Kaj kun vi drivi al arbar-obskuro.

Fordrivi for, solviĝi, kaj forgesi,
Kion vi eĉ ne lernos inter frondoj:
Kiom lacego povas nin opresi
Ĉi tie, kie ĝemas homaj rondoj;
Kie hargrizon skuas degenero,
Juno paliĝas, kaj sin spektre ĉerkas;
Kie ekpenso mem jam estas zorg' aŭ
       Eĉ surda malespero,
Kie okuloj de la Belo velkas,
Kaj Am' rezignos tiujn depost morgaŭ.

For! for! al vi mi fuĝos, sen sankcio
De Bakĥo kaj panteroj; sed en soro
Laŭ nevidebla flug' de Poezio
Malgraŭ la cerbaj stulto kaj langvoro.
Ĉu jam kun vi? Do nokto nun teneras,
Kaj Lun-Reĝino sidas jam sur trono
Kun siaj stelaj silfoj cirkaŭantaj;
       Sed tie ĉi malhelas,
Krom kiam de ĉielo lumfantomo
Filtriĝas tra la verdaj vojoj antraj.

La florojn ĉe l' piedoj mi ne vidas,
Nek kia estas branĉa aromato,
Sed en balzama nokto sin perfidas
La dolĉoj, kiujn dotas ĉi monato
Al herbo, bosko, kaj fruktarbo kruda;
Blanka kratago kaj eglanterio;
Violoj velkaj sub folikiteloj;
       Kaj maja bel' atuta:
Embria roz' kun rosa sekrecio —
Zuma je muŝoj dum somervesperoj.

Aŭskulti en mallumo! Mi tre ofte
Glitemis al brakum' de Morto lula,
Flatante lin per amaj rimoj softe,
Ke li min prenu al la sfer' nebula.-
Kaj nun por morto ŝajnas ja l' okazo:
Ekĉesi ĉe l' noktmezo sendolore,
Dum vi elverŝas elokventon vian
       En kia trilekstazo!
Vi kantus plu, sed mia aŭd' ignore
Pri via rekviem' surdadus tiam,

Sed ne por morto vivas vi tretite
Sub mil generacioj ĝis sufoko;
Ĉar nuna voĉo flutis retrocite
Al rego kaj regat' en praepoko.
Eble la sama kanto, kiu trilis
Tra l' kor' de Ruta, kiam nostalgie
ĝi ploris inter fremda greno, sola;
       La sama, kiu psilis
Magiajn vitrojn super maro, kie
Ŝaŭmadis ĝi en fea lando fora.

Fora! La vorto mem funebre tonas
Tirante min de vi al la rutino.
Adiaŭ! Fantazio ne imponas
Tiom forloge — elfa trompulino!
Adiaŭ do! la tristaj notoj ondas
Preter proksimaj kampoj, trans rivero,
Laŭ montdekliv'; ĝis transa valo migras,
       Kaj ombrojn sondas,
Ĉu estis ili sonĝo aŭ ĥimero?
Post tiu kant' ĉu dormas mi, aŭ viglas?



FONTO: Keats, John. “Odo al Najtingalo,”elangligis John Francis, Belarto [Suplemento al la Revuo Esperanto], n-ro 1, aprilo 1958, p. 72.


Odo al la Okcidenta Vento [Ode to the West Wind]
de Percy Bysshe Shelley, trad. K. Kalocsay

Kanto por la angloj
[Song to the Men of England] de Percy Bysshe Shelley

Al—
[To—, 1821] de Percy Bysshe Shelley

Kanto” (A Song),
de Percy Bysshe Shelley, trad. Lajos Tárkony

La indiana serenado
de Percy Bysshe Shelley, trad. K. Kalocsay,
el Eterna Bukedo (1931)

Ĉielo kaj Tero: Mistero
de Lord Byron, tradukis Eugène Noël

La Tento de Kul” de John I. Francis

"The Temptation of Kul" by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict
translated from Esperanto by R. Dumain

La Klera Despoto” de John I. Francis

Okazos je la Deka de John I. Francis

Ĝeraldina” de John Islay Francis

“Ombroj en mateno” de John Francis / “Shades of Morning” translated by William Auld

Rimletero” (pri John I. Francis) de William Auld

John Islay Francis — Retgvidilo / Web Guide

William Blake en Esperanto

Percy Bysshe Shelley Study Guide

Belarto, n-ro 1, aprilo 1958

Belarto, n-ro 2, Aŭtuno 1961

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Ode to a Nightingale” by John Keats

Ode to a Nightingale’ by John Keats (British Library)

La aŭtuno de John Keats, trad. Kálmán Kalocsay

La aŭtuno de John Keats, trad. Kálmán Kalocsay,
kun la angla originalo (Babelmatrix)

El Tutmonda Sonoro, trad. Kálmán Kalocsay:
de John Keats:
La cikado kaj la grilo
La belle Dame sans merci
Somera mateno
La aŭtuno

John Keats - Vikipedio

Romantikismo - Vikipedio

John I. Francis @ Ĝirafo

La tuŝo de morto de John Francis

John Francis @ Originala Literaturo en Esperanto (Don Harlow)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 July 2016

Site ©1999-2024 Ralph Dumain