La Klera Despoto

(En Kiu Oni Interalie Atingas la Apogeon de la Beletro)

de John I. Francis


Kiam Tarino la Indulga mortis, lia plej aĝa filo, Tarino la II‑a, heredis la tronon de Juglando.

Tiu ĉi sobra junulo tuj konfirmis esperojn pri lia reformemo amnestiante ĉiujn malfeliĉulojn, kiuj tiam plenigis la karcerojn, ĉar ilin trafis la malfavoro de lia patro; kaj pro tiu grandkora impulso li gajnis la subtenon ne sole de la pardonitoj, sed ankaŭ de la karceraj direktantoj, kiuj nun disponis spacon por la krimuloj. Li ankaŭ maldungis multajn elegantajn oficistojn, kies sola devo dum la regado de lia patro estis fari al ilia mastro raportojn bazitajn sur sperto kaj bongusto konsilante ĉu aŭ ne akiri tiun aŭ tiun knabinon por la reĝa servo. Fine, li ordonis, ke la sklavinoj de lia patro kaj iliaj gardantoj estonte faru ankaŭ produktan laboron, kaj kvankam tiu decido komence kaŭzis krizeton pro superfluo de laborforto, tamen la malgrandigo de impostoj, kiun ĝi ebligis, kompensis la popolon—«ĉar», kiel Tarino klarigis al sia amiko Bruno, «mia patro estis amema homo, sed indulgi nur unu sekcion de la popolo, eĉ sufiĉe grandan, signifas ke la cetero devas suferi».

Do, pro la malgrandigo de la impostoj, Tarino ricevis la aklamon de la popolo.

Tarino nun deklaris, ke li intencas patroni la beletron de Juglando, kaj invitis ĉiuspecajn verkistojn al sia kortego. Krome, li nomis Brunon, kies kritikpovon li tre respektis, sia ĉefministro, kaj komisiis aliajn oficojn al diversaj verkistoj laŭ ties talento, kaj precipe laŭ la kritikpovo, kiun li elprovis petante kritikon pri unu el siaj romanoj aŭ poemoj.

La verkistoj aklamis Tarinon, kiel progreseman princon kaj patronon de la artoj.

Sed ne nur tion; ĉar en la kortego de Juglando, kie nun estis kutime kritiki kaj pridiskuti ĉiun novan artverkon, la verkistoj‑korteganoj baldaŭ decidis, ke en la sfero de prozo, kaj de poezio, la reĝo mem estas ne‑superebla. Fakte, liaj verkoj tiom imponis ilin, ke ili devis streĉi ĉiujn fortojn por trovi vortojn adekvatajn al sia ŝato, kaj apenaŭ havis okazon verki mem. Ili kvazaŭ konkuris inter si por liveri la plej trafan kritikon pri ĉiu nova verko, kaj tiujn konkurojn kutime gajnis Bruno, kiu havis la avantaĝon, ke antaŭlonge li kutimiĝis esprimi sian ŝaton pri la verkoj de sia talenta mastro.

Rimarkinte ĉion ĉi la rego bonvolis instrui al ili siajn teoriojn pri verkado por ke ili profitu lian sperton; ĉar li bedaŭris rimarki, ke pluraj el ili ankoraŭ verkas laŭ siaj antaŭaj stiloj, kaj eĉ fuŝkritikas liajn proprajn verkojn, laŭdante tion kaj tion tre fervore, sed sen la konsekvencaj trafo kaj percepto de la celtrafa Bruno.

Alvokinte ilin al la granda salono, kie oni kutimis trakti la ŝtataferojn, li komencis:

«Sinjoroj, artistoj, poetoj: Vi ĉiuj scias, ke mi estas, kvankam via suvereno, tamen senpretenda kaj modesta homo» (Aproba murmuro). «Vi tial konstatos, ke mi neniel deziras nur pro aroganta singloro trudi al vi miajn proprajn teoriojn pri verkado. Mi ne deziras elprofiti mian reĝan rangon por postuli, ke vi ĉiuj modifu la propran naturan stilon konforma kun la mia. Tio estus perforta malsaĝo, kaj domaĝus nian literaturon» (Pli laŭta murmuro, en kiu la vortoj «konsentite» kaj «kompreneble» aŭdiĝas). «Tamen, se miaj netaŭgaj verkoj» (protesta kriado) «se miaj netaŭgaj verkoj ial valoras» (protestaj krioj: «ne, taŭgaj; tre taŭgaj; eminente taŭgaj») «do, se miaj verkoj ial valoras, kaj viaj kritikoj supozigas tion, estus interese, eĉ utile, eltrovi kial» («Jes, jes, instruu nin. Ni volonte lernos»).

«Nu, jen mia principo! Trafi oni devas; nur koncizo trafas; verku, do, koncize». Admiro zumis inter la aŭskultantoj, kaj stimulis lian entuziasmon.

«Antaŭ ĉio estu konciza. Se vi havas ion aldoni, ne aldonu ĝin. Se unu frazo klarigas iun penson, forstreku ĉiun alian frazon, ĉiun vorton, kiuj esprimas la saman penson. Koncizo estas pli dezirinda ol nura belo, kaj cetere, ju pli konciza verko estas, des pli rimarkeble ĉiu belo trafas. Kiam poeto diras, ke la amatino estas bela, ĉu necesas, ke li konscience priskribu ŝin detale por emfazi sian aserton?»

Tion demandante, Tarino levis la ŝultrojn kaj ridetis konforme kun la ŝerco. La vigla Bruno, rimarkinte tion, ekridis diskrete sed aŭdeble malantaŭ la mano, kaj la aliaj senprokraste imitis lin, ĉar ĉiuj fidis pri la pravo de lia konduto en tiaj eventualoj.

Tamen, kelkaj malsaĝaj kleruloj ne kontentis bridi sian amuzon laŭ la senmanka ekzemplo de Bruno. Konstatinte, ke temas pri sprito, ili sentis neceson pruvi sian amuzon preterdube, kaj tial ridegis ĝis larmoj, tenante la flankojn kvazaŭ tiuj doloras pro ridospasmoj. Unu el ili eĉ ruliĝis sur la planko muĝante malmodere.

La malvarma voĉo de Tarino interrompis ilin.

«En troa uzo de amuzo kuŝas ruzo» li diris trafe, kaj la sango koaglis en la koroj de la ĉeestantoj, ĉar evidentis, ke la rego ĉagreniĝas, kaj lastatempe oni rimarkis, ke tio preskaŭ senescepte aŭguras malaperon de iu el la sekvantaro aŭ amikoj de lia majesta moŝto. Tarino signis, ke li volas nenion aldoni, kaj la aŭskultintoj foriris, pensante, pri tio kaj tio, sed precipe pri la konsilindo sekvi la instruon de la reĝo rilate verkadon; ĉar, kiel la veterana Vivolo la Studema flustris al Tedo el Tirno, faber quisque fortanae suae, kaj cetere pompa mortis magis terret quam mors ipsa, kiuj estas antikvaj frazoj signifantaj proksimume «ni faru saĝe, kvankam ni ja ne timas».

La sekvintan tagon la nombro de la verkistoj en la kortego malgrandiĝis per kvin: kvar troamuzitoj kaj unu maljunulo, kiu nur tre tarde kaj iom necerte ridis post la ŝerco de Tarino pri poetoj kaj iliaj amatinoj.

Ĉiuj nun tre diligente verkadis, kaj eĉ pli diligente kritikis verkojn de la reĝo. Entute, la etoso harmoniis, ĉar nun pro la valoraj klarigoj pri koncizo, ĉiuj sciis ĝuste kion pritrakti kaj laŭdi. Ankaŭ heligis la humoron de Tarino, ke li sukeesis generi fortan fileton pere de sia laŭleĝa edzino, tiel certigante heredonton. Li baptigis la bebon Tarino.

Venis tago, kiam ne la reĝo sed juna romanisto gajnis la ĉefajn laŭdojn, kaj Tarino mem pleje aklamis lin dirante:

«Vidu, mia kara Pavico, Cu mi ne antaŭlonge prognozis grandan sukceson por vi? Efektive, estis facile tion fari, ĉar viaj kritikoj pri miaj propraj verkoj montris senduban komprenon pri la sekreto de bona verkado: ĉiam vi laŭdis precipe la koncizon». Li brakumis la aprobaton. «Nun vi rikoltas la fruktojn de via diligenta studado».

La kolegoj de Pavico aplaŭdis, kaj Tarino turnis sin al ili:

«Jes, amikoj, prave vi aplaŭdas, ĉar la verko, kiun mi legos al vi estas la apogeo de nia ĝisnuna literaturo, kaj mi  esperas, ke ĉiu el vi perceptos ĝian forton, kaj konstatos la kaŭzon de tiu forto».

Li ekprenis kelkajn foliojn per unu mano, kaj kun la alia sur la kultro de la embarasita sed ĝoja Pavico li deklamis la novan verkon al la scivolemaj ĉeestantoj.

Sub la titolo Tia la Viv' la romano pritraktis la travivaĵojn de la heroo de lulilo ĝis tombo per kurtaj senornamaj frazoj. Aliaj personoj aperis nur fone, kaj al ĉiuj tiuj la aŭtoro dediĉis nur kelkajn vortojn, dirante ekzemple, ke tiu malamis la heroon kaj provis embarasi lin sed malsukcesis, ke alia dungis lin sed poste kverelis kun li kaj maldungis lin. Same lakone Pavico priskribis la diversajn okazaĵojn en la vivo de la heroo, kaj legado de la tuta romano daŭris nur dek minutojn.

Iuj homoj eble trovus tian verkon iom sensuka, sed la adeptoj de la Tarin‑skolo estis bone edukitaj, kaj sciis sian devon. Precipe la kritiko de Bruno plaĉis al la reĝo; ĉar tiu domaĝinte, ke li mem ne kaptis la okazon stimuli la aprecon de sia mastro per tia romano, koncentris ĉiun forton por almenaŭ konservi la reĝan favoron pere de elstara kritiko.

Elokvente li prifervoris la koncizon de la stilo, metafore pesante ĝin kontraŭ la impono de la titolo. «Senrezerve mi asertas», li sumigis, «ke tiu perfekte akordigita interrilato prezentas la kulminan forton de la verko, ĉar la impono de la titolo subtenas ĉiun vorton de la rakonto, dum la draste trafaj frazoj de la rakonto marteloforte tamtamas la imponon de la titolo».

Post la rezultinta aplaŭdego la rego anoncis sian kontentiĝon, ke almenaŭ du homoj komprenas lian penson pri koncizo, kaj fermis la kunsidon.

Dum la sekvaj monatoj ĉiuj penadis verki laŭ la modelo de Pavico, kaj laŭdegis la verkojn de la reĝo laŭ la kriterio starigita de la celtrafa Bruno en lia apreco de Tia la Viv'. Ankaŭ Bruno pripensis siajn vortojn, kaj ju pli li pensis, des pli li konstatis, kiel ĝuste li trafis la celon per ili—kiel per la apliko de ilia principo li povos reakiri la apartan favoron de Tarino. Tial, dum monatoj li laboris, konvinkite ke la solvo atendas lin. Polurante, rafinante, draste eltondante ĉiun balaston, li ekstazis en la koro, kiam li rimarkis kiel la romano evoluas el plumpa, vortoza rakonto en gracilan dinamikan ĉefverkon.       

Fine ĝi estis preta. Antaŭ la kunvokitaj verkistoj li prezentis la novan verkon por la apreco de Tarino, «kaj se ĝi placos al via majesta moŝto», li raŭkis provante sufoki sian ekscitiĝon, «eble vi bonvolos permesi, ke mi dediĉu ĝin al vi, mia mentoro kaj inspiro».

La reĝo bonhumore kapjesis, kaj scivoleme prenis la unuopan folion, kiun la verkinto proponis. La eterna lukto de homaro, li laŭtlegis, kaj poste silentis eble duonminuton dum liaj okuloj kuresploris la paĝon. Fine «Bruno», li flustris emocie, «mia plej kara kaj klera studento, fine vi konfirmas vian senduban talenton per verko, kiu eksmodigas nian ĝisnunan literaturon kiel eksplodanta bombo».

Tiu ĉi stranga tropo neniel konsternis Brunon, ĉar li sciis, ke li denove staras unua en la estimo de sia reĝo.

«Sinjoroj», diris tiu, «aŭskultu la historion pri la eterna lukto de homaro». Li laŭtlegis:

«‘M             O                  R                  T              O

   feblo   trompo   devo   amo   devo   trompo   feblo

   T                    I                         M                      O’»

tirprononcante per aparte sonoraj tembroj la unuajn kaj finan vortojn por komuniki ties relativecon, kaj ĉe la fino la mirigitaj aŭskultintoj brue aplaŭdis, elcerbumante konvenajn laŭdojn, ĉar ili sciis, ke temas ne nur liston da substantivoj, sed ĉefverkon pri la eterna lukto de homaro.

La okazo estis glora triumfo por Bruno. La sola domaĝo, li sentis, kuŝas en tio, ke oni ne aŭdas la plej bonan aprecon; ĉar ne tre decus, ke li laŭdu la propran verkon.

De tiu tempo la literaturo de Juglando revolucie ŝanĝiĝis, ĉar La eterna lukto de homaro fariĝis normo por romanoj kaj poemoj, dum la novelo simple malaperis kiel artformo. («Kiel vivus bagateloj inter koncizaj beloj?», demandis la reĝo misskande, traktante tion.)

La jaroj pasis, kaj la nova literaturo floris, sed Tarino ne estis tute feliĉa ĉar li konstatis, ke evoluo necesas, kaj li kiel la plej talenta verkisto devus pioniri la vojon; sed malgraŭ streĉa aplikado de lia intelekto super tiu problemo, la solvo obstine evitis lin, kaj mordis lin la timo, ke iu denove devancos lin. Cetere malgajigis lin la konduto de la eta Tarino, kies burĝona karaktero manifestas plian intereson pri la limo de sufero en dombestoj ol pri beletraj problemoj.

Ĉion ĉi la reĝo malkaŝis al sia bona amiko kaj ĉefministro Bruno, kaj tiu konsolis lin kaj sugestis eblojn pri plibonigo. Li tamen agrable surpriziĝis, kiam li iun tagon rimarkis, ke la reĝa morozo ŝajne malaperis: lia paŝo risortas, la trajtoj helas, kaj kiam li ekvidis Brunon li salutis lin entuziasme.

«Bruno, mia kara, vi trovas min sub la influo de granda inspiro. Mi sentas, ke la verko nun fetanta en mi skuos la mondon, kaj malkovros novajn horizontojn en la kampo de la literaturo».

«Gravega novaĵo, Moŝto, kaj tre ĝojiga».

«Jes, ĉu ne? Jes ja, Bruno, mi opinias, ke mi rajtas kontenti, ĉar se mi pravas — — nu! »

«Nu, Moŝto?»

«Nu, Bruno, nu».

«Kiam finiĝos la verko, majstro?»

«Vi vidos ĝin morgaŭ».

«Ĉu morgaŭ?»

«Efektive! Ĝi estas preta jam nun. Mi tenas ĝin kompleta en la kapo. Nu‑u‑u — — — pri unu afero, Bruno — — — »

«Jes, Majesto?»

«Kiam vi donos vian kritikon morgaŭ, vi memoros, ĉu ne, ke — — — nu finfine estu nur sincera; nur tiom mi postulas, vi komprenas».            1

«Mi komprenas, Moŝto».

La sekvintan tagon la kleraj korteganoj de Tarino atendis scivoleme en la ŝtatsalono la prezenton de la nova verko. Tarino envenis; rigardis la atendantojn silente dum momento; poste kun drama gesto transdonis folion al Bruno.

«Mian novan verkon», li anoncis, «mi donas unue por la apreco de la analiza Bruno».

Bruno ekrigardis la folion. Sur la supro staris blazone kaj solece la titolo, Eterno, kaj sube, en la centro de la paĝo, la verko mem, kiu konsistis el la sola vorto «Ha!»

Stultigite, Bruno gapadis, vane klopodante funkciigi sian cerbon. Streĉa silento regis dum la aliaj atendis lian verdikton; la salona horloĝo tiktakis kun kreskanta laŭto; oni apenaŭ spiris; la etoso fariĝis ne‑elteneble minaca, kaj Bruno povis senti la okulojn de la reĝo borantaj lian nukon. Li rigardis tiun.

«Nu?» siblis Tarino, kaj sub liaj palpebroj brulis fridaj fajroj. «Vi ne parolas. Ĉu vi volas nenion diri?»

La minaco en tiuj stretigitaj okuloj spronis Brunon al ekparolo:

«Se — se‑sed via majesta moŝto, k‑k‑k‑kion diri? Kion ja diri?» li ripetis, fleksante la langon kaj la pensivon samtempe, «kion diri pri verko, kiu diras ĉion?, kiu esprimis simultane ĉiun senton de la homa menso: esperon, malesperon; amon, malamon; scion, nescion: ĉiun aspiron kaj rezignon de homaro, de ĉiu raso en ĉiu epoko: de la nuno, de la paseo, kaj de la futuro?» Vidante, ke la trajtoj de Tarino heliĝas, li daŭrigis entuziasme:

«Jes, ĉion ĉi vi atingis — kaj pli; ĉar per tiu ĉi verko, kiu prezentas cetere la finan kunfandiĝon de la romana kaj poezia formoj, vi atingis la apogeon de literatura aspiro—jes, tiun neatingeblan perfekton, al kiu strebis ĉiu verkisto, vi sukcesis atingi. Via verko estas samtempe triumfo de komplekso kaj de simplo: de ĝojo kaj tristo; de klaro kaj mistero. Ĝi esprimas ĉion».

La okuloj de la reĝo ankoraŭ brulis, sed nun pro arda ĝojo.

«Nu, nu, mia brava Bruno», li ridis bonhumore, «mi sentas, ke vi iom tro entuziasmas. Tamen, vian kritikkapablon mi tre respektas, kiel vi scias, kaj eble vi pravas. Nu, ni vidu. Bonvolu, deklamu ĝin al la aliaj, kara, por ke ni juĝu la efekton».

Avertite de tiuj vortoj, kaj memorante la antaŭe strangan konduton de Bruno, la korteganoj pretigis sin kontraŭ la deklamo tiel, ke kiam Bruno kun kiom eble plej da patoso elspiris «Ha!», sekvis nur momenta silento antaŭ la aplaŭdego, kiu fariĝis pro tiu paŭzeto des pli efika.

La ĝojo de la reĝo pri la sukeeso de lia nova verko ne povis ne influi liajn kolegojn, kaj la juglanda kortego dediĉis sin al gajo kaj plezuro dum kelkaj monatoj – fakte ĝis oni konstatis la teruran veron, kiu kuŝis en la vortoj de la celtrafa Bruno — nome, la reĝo ja atingis la kulminon de sia evolueblo. Tarino mem, komprenante tion, fariĝis pli kaj pli moroza, kaj timo anstataŭis gajon en lia kortego.

Iu verkisto, provante regajigi la reĝon, verkis romanpoemon, kiu konsistis el la vorto «Ho», kaj nomis ĝin Abruptaj ekpensoj de la eterno; sed Bruno, notante la fruntosulkojn de Tarino, kondamnis ĝin kiel nuran plagiataĵon, kiu cetere manifestas dekadencajn tendencojn.

Tio plaĉis al Tarino, kaj li punis la verkinton per mortkondamno.

Alia provis reensvingi la pendolon proponante longan verkon, sed ĝin Bruno kun kreskanta aplombo nomis mallerta kaj impertinenta regreso.

Tarino aprobis tiun verdikton, kaj rimarkigante, ke «simple regresi signifas malsukcesi», mortkondamnis la pekinton.

Tiel, dum la sekvaj jaroj Tarino laborigis la ekzekutiston. Iujn verkistojn li kondamnis pro fuŝfaroj, aliaj ĉar ili faras nenion («dorloti parazitojn; meriti deficitojn!»). Dume, li trovis utila la intereson de sia kreskanta filo pri turmentado, ĉar li forte suspektis, ke iuj ribelemaj koroj ne plu havas lokon por li, ilia laŭrajta reĝo, kaj la juna Tarino havis grandan talenton konfesigi ilin pri tiuj mankoj, kaj pri iliaj samsentanoj. Eĉ kiam li malsukcesis kontentigi sian scivolemon, liaj enketoj sukcesis forigi la danĝeran obstinulon.

Fine, sole Bruno restis el la verkistoj en la kortego de Tarino, ĉar li neniam projektis ion, kaj tial neniam fuŝis. Aliflanke, oni ne povis akuzi, ke li faras nenion; ĉar, kiel Tarino mem konfesis, li bonege analizas la fuŝojn de aliaj. Sed kiam ĉiuj aliaj estis mortaj, restis neniu, kiun li povis kritiki, ĉar la novaj korteganoj apartenis al la skolo de la juna Tarino — sekve ili ne pretendis intereson pri literaturo. Baldaŭ evidentis, ke la reĝo enuas pri li, precipe ĉar li ne povas elpensi novajn variaĵojn de siaj laŭdoj pri Eterno.

«Mi estas mortonta», li murmuris al si. «Ekzistas nur unu espero», kaj li petis aŭdiencon de la juna Tarino.

«Via princa moŝto», li diris al tiu, «mi aŭdas, ke vi tre deziras enkonduki —nu — certajn reformojn, kiujn la reĝo tamen malpermesas».

«Nu?» respondis la princo singarde.

«Nu, en tiuj cirkonstancoj, moŝto, ŝajnas al mi, ke vi devos atendi vian reĝiĝon antaŭ ol vi povos — — — »

« Nu, nu — kio, do? »

«La reĝo malfidas ĉiun, Princo, inkluzive bedaŭrinde vian princan moŝton kaj viajn estimatajn amikojn. Ĉiujn li malfidas, krom sia persona gvardio, kaj — — — »

« Kaj — — — ? »

«Kaj mi, Princo».

«Bruno, mi ĉiam rekonis vin reformanto malgraŭ via inklino al literaturo. Se mi fariĝus reĝo, Bruno, vi restus mia ĉefministro — se mi fariĝus reĝo tre baldaŭ, Bruno».

«Dankon, via princa moŝto».

Bruno rapidis elserĉi la reĝon.

«Majesto», li vokis, trovinte tiun, «mi tamen elcerbumis kiel plialtigi nian literaturon».

«Bone, kiel?»

«Forsendu la gardantojn», urĝis Bruno. «Mi deziras, ke neniu aŭdu krom via majesta moŝto».

Tarino mansignis, kaj kiam la lasta gardisto jam malaperis, turnis sin al la sola alia homo, kiun li fidas, al sia malnova amiko, Bruno, kiun li intencas ekzekutigi postnelonge.

«Do?» li demandis.

«Rigardu tiun ĉi ponardon», respondis Bruno, «la klingo finiĝas je pinto pro la ĉiam pli malgrandiĝanta larĝo. Ĝuste tion faris nia literaturo. Ĝi ne povas plu progresi».

«Do?»

«Mi kredas, ke estas eble krei tute novan literaturon — refandi la klingon».

«Ĉu vere?» mokis la reĝo. «Do, ni atingis la apogeon de la beletro, sed vi povos fondi novan literaturon?»

«Jes».

«Helpe de klingoj?»

«Helpe de klingo».

«Kaj oni interesiĝos pri nova literaturo, kvankam la apogeo de beletro jam estis atingita?» .

«Espereble».

«Kiom longe?»

«Ĝis — eterne », grincis Bruno, enpuŝante la ponardon tra la ripoj de la reĝo.

«Ha!» ĝemis Tarino, kaj mortis.

Post la morto de Tarino la Klera la popolo aklamis Tarinon la III‑an, venĝinton de sia patro, kromnomitan la Scivolema.


FONTO: Francis, John I. “La Klera Despoto,” en: Vitralo [Stained Glass Window] (La Laguna: J. Regulo [Stafeto], 1960 [Beletraj Kajeroj; no. 4]), p. 15-26.


La Tento de Kul” de John I. Francis

“The Temptation of Kul” by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict
translated from Esperanto by R. Dumain

Okazos je la Deka de John I. Francis

Odo al Najtingalo”de John Keats, elangligis John Francis

Ĝeraldina” de John Islay Francis

“Ombroj en mateno” de John Francis / “Shades of Morning” translated by William Auld

Rimletero” (pri John I. Francis) de William Auld

The Perfect Citizen” by Sándor Szathmári, translated from Esperanto by Colin H. Hewitt

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite / Alireteje:

John I. Francis @ Ĝirafo

John Francis @ Originala Literaturo en Esperanto (Don Harlow)

La tuŝo de morto de John Francis


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 22 April 2007

Site ©1999-2022 Ralph Dumain