John Islay Francis

Okazos je la Deka

Kvin antaŭ la deka! Darok leviĝis kaj denove paŝis Ia ĉambron, frotante la ŝvitajn manojn. Jam pasis dektri horoj de la tempo kiam li lasis la valizon kun ĝia sugestia monogramo M. R. T. en la domo de kolego R. Li kun Trut kaj Mason iris kune, kaj enirinte per ŝlosilo, kiun Trut ricevis de la estraro samtempe kun la instrukcioj, ili metis la valizon sub la liton de sia kolego. Sed unue Trut funkciigis la simplan sed efikan mekanismon, prajmante ĝin per malmultekosta alarmilo, kaj Darok rimarkis, ke la eksplodhoro estos la deka precize.

Nek li nek liaj kolegoj dubis, ke R. ĉeestos, kiam la eksplodo okazos; ĉar ili antaŭlonge ĉesis ĉikani tiajn organizajn detalojn. Oni prave prognozis la foreston de R., kiam ili alvenos lian apartamenton kun la valizo, kaj same certe aranĝiĝis, ke se la eksplodo okazos je la deka, do ĝuste tiam R. estos en la ĉambro.

Tamen la eksplodo ne okazis je la deka. La apartamento de R. estas en strato tute apuda al tiu de Darok, kaj eksplodo kia la aranĝita ne povus okazi neaŭdate de Darok, kiu ja streĉe aŭskultis ĉirkaŭ la deka, sed aŭdis nenion. Li maldormis la tutan nokton aŭskultante, ĉar li ekpensis, ke li eraris pri la horo; sed li tamen aŭdis nenion. Ĉu povas esti, ke R. ne estas la kondamnito, sed simple transportanto de la valizo al la viktimo? Sed tiuokaze, kial oni fiksis la eksplodhoron tiel frua, kaj kial la bombo ne eksplodis? Ĉar eĉ eksplodo malproksima raportiĝus en la hodiaŭaj ĵurnaloj. Darok mense damnis la movadon: ĉiam vualas ĝiajn operaciojn sekreto kaj mistero. Oni ricevas sigelitan pakaĵon, foje leteron, de unu kolego, kaj transdonas ĝin al alia, ne sciante kiucele, aŭ por kies profito.

Jam restas nur tri minutoj ĝis la deka matene, kaj Darok nervoziĝas atendante denove la eksplodon; ĉar li konvinkiĝis, ke pro iu hazardo, la sonoril-langeto paneis la unuan fojon, sed ekfunkcios kiam la montrilo denove montros la dekan, farante la konekton per sia ekfrapo, kaj tiel eksplodigos la bombon dek du horojn malfrue. Eble lia horloĝo iom postlamas la alarmilon rezulte, ke eĉ nun tiu marteleto ek-

Tr-r-ring! Lia koro momente haltis; poste pumpadis furioze, malgraŭ tuja konstato, ke nur temas la pordo-sonorilon. Spitante sufokan svenemon li iris al la pordo, kaj malfermis ĝin.

Viro staras ekstere kun granda pakaĵo, kiun li proponis al Darok, samtempe dirante: “Kolego Hern petis min transdoni al vi. Retenu fermita ĝis vi aŭdos alie.” Darok kapbalancis, kaj senvorte prenis la pakaĵon. La viron li ne konis, sed “Hern” estas kuranta kodnomo, kaj la instrukcio estas tipa. La viro forrapidis laŭ la ŝtuparo, kaj Darok portis la pezan pakaĵon en sian ĉambron.

Preskaŭ la deka! Ĉu aiarmilo, kiu jam paneis, nun funkcios sen intertempa riparo? Tio estas, se R. ne trovis ĝin kaj dismuntis la mekanismon, kaj se Trut ĝuste funkciigis ĝin...

Funkciigis ĝin? Sed li ne!!! Jen la solvo! Darok ja notis, ke Trut ŝlos-glitigis seruron, kiel oni kutime faras por konektigi; sed la kontakto estis ĉe la dekstra seruro, kaj Trut seruris la maldekstran — tutsimple por teni la valizon sekura!

R. ne estas la viktimo! Estis lia tasko prajmi per simpla konekto iam ajn post la deka hieraŭ vespere kaj transdoni al la venonta erulo en la organizo laŭ la kutimo de la movado. Tiel la valizo transportiĝos pluen ĝis la viktimo...

Kun febre tremantaj manoj Darok forŝiris la paperon de la pakaĵo, kiun li ĵus enprenis, forŝiris la suban kartonon, kaj ekvidis parton de leda valizo, portantan la literojn “M. R. T.”


FONTO: Francis, John I. “Okazos je la Deka,” en: Vitralo [Stained Glass Window] (La Laguna: J. Regulo [Stafeto], 1960 [Beletraj Kajeroj; no. 4]), p. 63-65.


La Klera Despoto” de John I. Francis

La Tento de Kul” de John I. Francis

"The Temptation of Kul" by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict
translated from Esperanto by R. Dumain

Ĝeraldina” de John Islay Francis

“Ombroj en mateno” de John Francis / “Shades of Morning” translated by William Auld

Odo al Najtingalo”de John Keats, elangligis John Francis

Rimletero” (pri John I. Francis) de William Auld

John Islay Francis — Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite / Alireteje:

John I. Francis @ Ĝirafo

John Francis @ Originala Literaturo en Esperanto (Don Harlow)

La tuŝo de morto de John Francis


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 April 2013

Site ©1999-2024 Ralph Dumain