John Islay Francis (1924‑) estas unu el la plej originalaj figuroj de la moderna Esperanta literaturo. Li debutis kiel poeto en la antologio KVAROPO (1952 kaj 1977), sed poste li turnis sin al la prozo. La novelaro VITRALO (1960) distingiĝas per sia groteska‑satira tono, dum LA GRANDA KALDRONO (1978) estas monumenta realisma romano—laŭ pluraj kritikistoj la plej bona originala romano, iam verkita en Esperanto. Nun la aklamita prozisto reaperas kiel poeto.

John Islay Francis

   

ĜERALDINA

   
     

Ĉu vivo revis vin kreante
ĉiel subliman, sen difekto?
Kvankam animoj pri perfekto
mensogas, kiam briliante

beloj kunpendas, se pedante
ni reesplorus, ia aspekto
senŝarĝus nin de l’ miskoncepto.
Do se per vi perfekt’ konstante

sin manifestas, kaj se kuŝas
obseda kaj senintermita
sorĉo sur vi, naturo fuŝas.

Sed montris ja ridet’ subita,
ke l’ antaŭdentoj kruce tuŝas—

farante ravon pli incita!

2

Nigra hararo sidas krone
super okuloj radiantaj
lumon mortigan—sed ŝirmdone
nigra hararo sidas krone.
Vido levota fine do ne
tediĝos tuj de aĵoj vantaj:
nigra hararo sidas krome
super l’ okuloj radiantaj.

3

Mi himnas vin, la Belon mem;
svatajn fuŝontojn do devancis,
ĉar tia sorĉo ĉiam lancis
plej prozajn korojn ĝis ekĝem’,

kaj stimulite al verkem’
eĉ la Komerc’ ekstravagancis.
Mi himnas vin, la Belon mem;
svatajn fuŝontojn do devancis.

Ĉu vin adoros fuŝpoem’?
Dum sort’ ankoraŭ sin balancis
feliĉe vi renkontis Francis,
kaj ekzaltite de la tem’

Li himnas vin, la Belon mem.


4

Estu kompata, kaj lasu memoron.
Kial restante perturbi sen fin’?
Nura fantomo ne rajtas adoron.

Antaŭ vi mem mi ŝajnigis ignoron,
flegmis parade kun brava obstin’.
Kial post iro do plendi la foron?

Suno mergita postlasas la gloron;
same persistas sur mia retin’
glora miraĵ’, kiu ĉendas fervoron.

Arde gravuras ĝi ĉiun kontoron;
tamen anstatau l’ konita kombin’
rete skarifas konfuzan simbolon.

Tiu spiteme fintadas esploron,
daŭre ŝanĝadas kaj retiras sin,
fone ŝvebadas rolante sufloron.

Floro plu ĉarmas lasinte odoron:
kvankam foriris vi mem Ĝeraldin’,
estu kompata, kaj lasu memoron;
nur parcimono ne rajtas adoron.

5

Vi, belo drasta, nepre el
la mitoj venis, kaj por ter’
tro brilas. Ni, mortemaj fine,
ekbrulas ja, sed brulinkline
orbitas daŭre ĉe kandel’.

Sidis en ĉambro vi domine;
la inoj gvatis—nu, virine,
kaj—jes, eĉ min—vi kuspis per
ĉi belo drasta.

Ĝin mi spitadis kun fier’,
sed fordegelis ĉi aŭster’,
kaj postnelonge (kvankam vi ne
eĉ notis tion) cedis kline,
ĉar enuigas pri liber’
ĉi belo drasta.

6

Viajn okulojn
vidinte mi vertiĝis;
sed pro blindiĝo,
aŭ post vivapogeo,
la mondo tuj griziĝis.

7

Dummanĝe ‑ SANGO?!
Frontante vin mi prenas
forkon el vango.

8

Mi iam povis ja imagi
diinojn, kies bel’ superos
naturon, kaj sukcesis blagi
al mi, ke tiaj eĉ aperos—
je kio, cedon mi preferos
al venk’ facila, sendolora;
do nun, se daŭre vi surteros,
mi estos via sklav’ fervora.

Mi lasos mian vidon vagi,
kie sorbado nur generos
avidon; igos ĝin zigzagi
ĝis tuton sate ĝi parkeros;
kaj kvankam ĉiu paŭz’ kaperos
epokon dum rigard’ devora,
ne sole Tempo min konkeros:
mi estos via sklav’ fervora.

Ĉu malprudente tiel agi:
ekstazi ĉar okuloj belas?
Ne ĉiam koren povos sagi
rigardo, kiu degeneros.
Nu, mia menso ne mizeros
sub la Praktiko diktatora,
kaj ĝuste ĉar la pens’ liberos,
ĝi estos via sklav’ fervora.

Princino mia, efemeros
Allog’ de Belo provizora;
sed dum la via tiel helos,
mi restos via sklav’ fervora.



FONTO: Francis, John Islay. “Ĝeraldina,” Hungara Vivo, 1979, n-ro 2 (84), p. 56.


“Ombroj en mateno” de John Francis / “Shades of Morning” translated by William Auld

Odo al Najtingalo”de John Keats, elangligis John Francis

La Tento de Kul” de John I. Francis

“The Temptation of Kul” by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict
translated from Esperanto by R. Dumain

La Klera Despoto” de John I. Francis

Okazos je la Deka de John I. Francis

Rimletero” (pri John I. Francis) de William Auld

John Islay Francis — Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

John I. Francis @ Ĝirafo

John Francis @ Originala Literaturo en Esperanto (Don Harlow)

La tuŝo de morto de John Francis


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 24 February 2018

Site ©1999-2024 Ralph Dumain