Odo al la Okcidenta Vento
(Ode to the West Wind)

de Percy Bysshe Shelley
tradukis K. Kalocsay

[I]

Sovaĝa okcidenta vent’, vi spiro de aŭtuno,
foliojn mortajn pelas vi, estante nevidebla,
kaj kiel kuras de sorĉist’ fantomoj, jen, en bruno

kaj ruĝ’ kaj flavo fuĝas for ĉi tiu ftizofebra,
pestinfektita multa mult’. Ho vento, kies ĉaro
nun al ilia vintra lit’ malluma kaj funebra

flugilajn semojn portas jam, ke, kiel en tombaro
la korpoj, ili kuŝu en la subo fride, svene,
ĝis via printemp‑fratinet’ lazura per fanfaro

la dorman teron vekos, kaj plenigos ĉion bene
(pelante paŝti gregojn de burĝonoj sub la blu’)
per viva odoro kaj kolor’ surmonte, surebene:

Spirito de sovaĝa fort’, vi, ĉiemova flu’,
detrua kaj konserva pov’, min aŭdu, aŭdu plu!

[II]

Vi, kies fluo en la tren’, dum la ĉiel’ sin tordas,
kiel foli‑falaĵojn, ĵus ŝiritajn el branĉaroj
de la ĉiel’ kaj ocean’: la lozajn nubojn portas,

anĝelojn de la pluvo kaj de l’ fulmo: sur la klaroj
de via blua ondsupraĵ’ aera sin etendas,
kiel sur kapo de Menad’ sovaĝe flirtaj haroj,

kaj jam eĉ de la horizont’, sur kies rando pendas
malklaro morna, trenas sin ĝis pleja alt’ zenita
la bukloj de l’ proksima ŝtorm’. Vi plorokante plendas

funebron pri l’mortanta jar’, pri l’jaro enfermita
de l’nokto: vasta sepultej’, en kies kript‑obskur’
aglomeriĝas fortoj de vaporo kunpremita,

ĝis el solida atmosfer’, el inter tomba mur’,
la nigra pluvo, fajro, hajl’ trarompos. Aŭdu nur!

[III]

Ho vi, per kies puŝo el somera dorm’ vekiĝas
la blua Mediterane’, kuŝanta en la lulo
de siaj ondoj el kristal’, dum ĝiaj sonĝoj riĉas,

en la trankvila Baja golf’, apud pumik‑insulo,
je grandaj oldaj turoj kaj palacoj, vibretantaj
en pli intense brila tag’ de la ondar‑spegulo,

kaj tute de lazura mosk’, lazura flor’ girlandaj,
pli dolĉe, ol ke eblus ĝin pripentri. Vi, titana,
laŭ kies vojo fendas sin abrupte la Atlantaj

akvonivelaj fortoj en abismo uragana,
kaj sube la mar‑floroj kaj la ŝlimaj arboj, sur
kies branĉar’ kadukas la foliaro oceana,

konante vian voĉon, tuj griziĝas de terur’
kaj tremas kaj nudigas sin. Min aŭdu, aŭdu nur!

[IV]

Ho, esti morta foliet’, ke vi min kun vi trenus,
ho, esti facilŝveba nub’, por flugi kun vi aere,
ond’, kiu eĉ sub via pov’ ĝemante, partoprenus

en la impuls’ de via fort’, eĉ, se malpli libere,
ol vi, ho neregebla! Se mi estus samanima,
kia en mia knaba aĝ’, kaj estus mi, fiere,

via vaganta kamarad’ en la ĉiel’ senlima,
kiam apenaŭ gajnis ja nur fantazio vanta
atingi vin en ĉiel‑kur’; ne vokus vin deprima

petego, kia tiu ĉi, en la mizero granda.
Min kiel ondon, nubon aŭ folion, levu fluge,
mi falis sur la dornojn de la viv’. Jen mi, sanganta.

La peza ŝarĝ’ de l’horoj min katenas, klinas nuke,
kiu orgojlis, kiel vi, facile kaj senjuge.

[V]

Faru, ke, kiel la arbar’, mi estu via liro,
eĉ se mi same estos de folioj miaj nuda.
La pov’ de via harmoni’ tumulta, per inspiro,

instigos ja nin ambaŭ por muzik’ aŭtun‑preluda,
eĉ triste dolĉa. Estu do, spirito de renverso,
spirito mia! Estu: mi! ho vi, impete kruda!

Ĉi mortajn pensojn pelu for tra l’tuta universo,
kiel foliojn velkajn, por akcel’ de nasko nova,
ekskuu kaj disŝutu, sub ensorĉ’ de mia verso,

kiel fajrerojn, cindron el ne-estingiĝi‑pova
fajrujo, miajn vortojn al la tuta homa gento,
per miaj lipoj estu do profeto‑voĉe blova

trumpet‑sonoro al la ter’ nevekiĝinta! Vento!
Ĉe vintra ven’, ĉu povas tre postlongi la Printempo?



FONTO: Shelley, Percy Bysshe. "Odo al la Okcidenta Vento" [Ode to the West Wind, 1819], tradukis K. Kalocsay, en Tutmonda Sonoro (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1981), p. 407-409.

Noto de RD: Mi aldonis sekciajn numerojn laŭ la originala angla teksto.


Kanto por la angloj
[Song - to the Men of England]
de Percy Bysshe Shelley, trad. William Auld

Al—
[To—, 1821]
de Percy Bysshe Shelley, trad. William Auld

Kanto” (A Song),
de Percy Bysshe Shelley, trad. Lajos Tárkony

La indiana serenado
de Percy Bysshe Shelley, trad. K. Kalocsay,
el Eterna Bukedo (1931)

Odo al Najtingalo”de John Keats,
elangligis John Francis

Ĉielo kaj Tero: Mistero
de Lord Byron, tradukis Eugène Noël

Gvidilo tra la Angla Poezio” de William Auld
(el Unufingraj Melodioj, 1960)

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

William Blake en Esperanto

Percy Bysshe Shelley Study Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Alireteje/ Offsite:

Percy Bysshe Shelley - Vikipedio

Nyelvi egyenlöség
(poemoj de Kálmán Kalocsay)

Kálmán Kalocsay (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 8 November 2006
Corrections made 6 June 2009
Links added 25 May & 15, 20, 29 June 2012
Links added & edited 25 November 2015
Links added 25 July 2016 & 21 Oct 2017

Site ©1999-2021 Ralph Dumain