Barabbas

Frederiko Karinthy

Kaj je la vesperkrepusko de l’ tria tago Li elpaŝis tra la mallarĝa pordego de l’ volbo kaj silente ekiris sur la vojo. Ambaŭflanke nigre fumis la ruinoj. Sube, sur la fundo de elsekiĝinta foso, Li trovis la unuan el tiuj, kiuj antaŭ la domo de Pilatus kriadis la nomon de Barabbas. Kun nigriĝinta lango li blekis al la rugaj nuboj.

Li haltis antaŭ li kaj mallaŭte diris:

“Jen mi estas.”

Kaj tiu suprenrigardis al Li kaj komencis ploregi.

“Rabbi! Rabbi!” li ploregis.

Kaj la Majstro milde daŭrigis:

“Ne ploru. Ekstaru kaj venu kun mi. Ĉar mi reiros al Jeruzalemo, antaŭ la domon de Pilatus kaj petos novan verdikton pri mi kaj pri vi, kiuj elektis Barabbas-on kaj al kiuj Barabbas faris ĉi tion.”

Kaj la mizerulo pene leviĝis kaj kaptis lian baskon.

“Majstro!” li kriis sufoke kaj inter larmoj, “ho, Majstro, mi venas! Diru, kiel mi savu min! Diru, kion mi faru. Diru, kion mi diru!”

“Nenion”, Li diris milde, “nur tion, kion vi estus devinta diri antaŭ tri tagoj, kiam Pilatus ekstaris sur la vestiblo kaj demandis vin: «Kiun mi do liberigu el ili, ĉu Barabbas-on la murdinton, aŭ la Nazaretanon?»”

“Ho, mi frenezulo!” kriegis la mizerulo, batante sian kapon per pugno, “ho, mi frenezulo, kiu kriis Barabbas-on! Barabbas-on, kiu venigis min tien ĉi!”

“Bone”, daŭrigis milde la Majstro, “nun venu do kun mi antaŭ la domon de Pilatus, zorgu pri nenio, atentu nenion, nur min, kaj kiam mi signos al vi, kriu el via tuta koro kaj el via tuta pulmo: «La Nazaretanon!» kvazaŭ vi krius: «mian vivon!»”

Kaj tiu sekvis Lin.

Kaj ili trovis dumire alian mizerulon, de kiu Barabbas prenis domon, edzinon kaj infanon kaj elpikigis la okulojn. Kaj Li silente tuŝis lian frunton kaj diris:

“Mi estas. Venu kun mi Jeruzalemon, kaj kiam mi tuŝos vin mane, kriu: «la Nazaretanon!» kvazaŭ vi krius: «mian domon! mian infanon! miajn okulojn!»”

Kaj tiu ekploregis kaj sekvis Lin.

Kaj ili trovis ankoraŭ alian homon, kies manoj kaj piedoj estis ligitaj per ŝnuro kaj maĉitaj al lia kolo, kaj lin mem kun renversita kapo premis Barabbas en putrodoran marĉon, inter vermojn kaj rampaĵojn. Kaj Li aliris, malligis liajn ŝnurojn kaj diris:

“Mi konas vin. Vi estis poeto, kiu anoncis la ekstazan flugon de l’ animo. Venu kun mi, kaj kiam mi mansignos, kriu: «la Nazaretanon!» kvazaŭ vi krius: «la liberecon! la liberecon de l’ animo kaj penso!»”

Kaj tiu kisis lian sandalon kaj petegis nur per la okuloj, ĉar lia buŝo estis ankoraŭ plena de koto.

Kaj tiel ili iris plu, kaj ĉiam pli kaj pli multaj kripluloj kaj lamuloj kaj mizeraj lepruloj aliĝis al ili, kiujn Barabbas malfeliĉigis. Kaj ĉiu el ili aparte batis plorege sian bruston kaj petegis al Li, ke Li signu, kiam ili devos krii: «la Nazaretanon!» kvazaŭ ili dirus: «paco! paco! paco sur la tero!»

Kaj vespere ili alvenis Jeruzalemon, antaŭ la domon de Pilatus.

Pilatus sidis en la vestiblo kaj vespermanĝis kun Barabbas, la murdisto. Grase kaj kun brila vizaĝo ili sidis tie, trinkis pezajn vinojn kaj manĝis karajn manĝaĵojn el la fundo de oraj vazoj: ilia skarlat-ruĝa talaro brilis malproksimen.

Kaj la Nazaretano, gvidante la homamason, kiu lin sekvis, iris antaŭ la vestiblon, kaj levinte siajn tranajlitajn manojn, milde Li ekparolis:

“La festo de Pasko ankoraŭ ne pasis, Pilatus. Estas leĝo kaj kutimo, ke paske unu el la kondamnitoj vi devas liberigi, tiel, kiel la popolo deziras. La popolo deziris Barabbas-on, kaj min vi krucumis sed mi devis reveni el mia morto, ĉar mi vidis, ke la popolo ne sciis, kion ĝi faras. Ĉi tiu homamaso, post mi ekkonis Barabbas-on kaj nun volas novan verdikton, — demandu ilin denove, kiel estas skribite en niaj leĝlibroj.”

Kaj Pilatus enpensiĝis, poste ŝultrotiris kaj, stariĝinte sur la rando de l’ vestiblo, mirante trarigardis la homamason kaj diris:

“Do kiun mi nun liberigu, Barabbas-on aŭ la Nazaretanon?”

Kaj tiam Li mansignis al ili.

Kaj tiam ekestis muĝo, kaj kvazaŭ fulmotondro sonegis la homamaso. Kaj la homamaso kriis: «Barabbas-on!»

Kaj terurite ili rigardis unu la alian, ĉar aparte ĉiu el ili kriis: «la Nazaretanon!»

Kaj la Majstro paliĝis kaj sin turninte trarigardis ilin. Kaj aparte li rekonis la vizaĝon de ĉiu, sed el ĉi tiuj multaj vizaĝoj fariĝis unu sola vizaĝo en la vespera krepusko, giganta kapo, kiu stulte kaj malice kaj impertinente rikanis en lian vizaĝon, ĝiaj sangaj okuloj palpebrumis, kaj el ĝia buŝo fluetis fetora suko, kaj el la gorĝo ĝi blekegis raŭke «Barabbas!» kvazaŭ ĝi stertorus: «morto! morto! morto!»

Kaj Pilatus embarase mallevis siajn okulojn kaj diris al Li: «Vi vidas ... !»

Kaj Li ekbalancis la kapon kaj, silente ascendinte la ŝtuparon, etendis la manojn al la ekzekutisto, ke li ligu ilin.


FONTO: Karinthy, Frigyes. “Barabbas,” en Norda Vento, el la hungara tradukis Karlo Bodó (Berlin: Rudolf Mosse, Esperanto-Fako, 1926), p. 59-62.


Pri kvin panoj” de Karel Čapek, trad. Jaroslav Huda

»Norda Vento« de Karinthy de K. R. C. Sturmer

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje: Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 15 February 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain