En siaj versoj li estas reprezentanto de l’ ekspresionismo, dadaismo, konstruktivismo. En siaj romanoj, precipe en sia tre sukcesa autobiografio li estas realisto.
Ni ne estas scienculoj, nek revemaj pastroj orbuŝaj,
Nek herooj, kiujn sovaĝa muzikbruo akompanis en batalojn,
Kaj kiujn nun kuŝas svene sur fundo de maroj, sur montoj sunlumaj,
Kaj sur kampoj tondrebatitaj, disŝutite en la tuta mondo.
Sub la blua firmamento nun sin banas la horoj en elfluinta sango,
Sed ni estas malproksime de ĉio. Ni sidas funde de obskuraj lu-kazernoj,
Senvoĉe kaj plene, kiel mem la nedispecigebla materio.
Hieraŭ ni ankorau ploris, kaj morgaŭ morgaŭ eble miros nian laboron
la jarcento.
Jes! Ĉar el niaj malbelaj senformaj fingroj jam ekkreskas la freŝa
forto
Kaj morgaŭ jam sur la novaj muroj ni trinkos festenon triumfan.
Morgaŭ el asbesto, fero kaj titana granito ni ĵetos vivon sur la ruinojn.
Kaj for la ŝtatkulisojn! la lunlumon! kaj la varieteojn!
Kolosajn nubskrapulojn ni konstruos, kopiojn de Eifelturo, lude.
Bazaltpiedajn pontojn. Sur la placoj novajn mitojn el sonoranta ŝtalo,
Kaj sur la mortintajn relojn ni puŝos; fajrajn lokomotivojn blekantajn,
Por ke ili brilegu kaj trakuru la vojojn kiel la kapturnaj meteoroj de l’ Spaco,
Novajn kolorojn ni miksos, novajn kablojn sub maro ni tiros,
Kaj gravedigos la maturajn senvirajn virinojn, ke novan rason lulu la Tero,
Kaj ĝoju la novaj poetoj kantantaj antaŭ ni la novan vizaĝon
de l’ tempoj
En Romo, Parizo, Moskvo, Londono, Berlino kaj Budapeŝto.
Sub bluaj toloj kuŝas miaj mortintoj
ho fratoj kiujn ĵetis sur bordon la akvoturnoj de mizeroj kaj bataloj
mi konas vin laŭvice mi konas la profundon de viaj sonĝoj kaj la risortojn
de viaj agoj
en la florkrono de mia memoro vi floras kaj via peza odoro vastiĝas super
la tristaj urboj
patrinoj kaj infanoj sidas ĉirkaŭ nemetitaj tabloj kaj ilia ombro
elpaŝas de l’ muro por peze premi la kadukajn ŝultrojn
ĉi momente mi kredas, ke mortintoj estas ankaŭ ni kun ĉenitaj
lupoj en nia brusto
la kanto kiun mi ŝiras el mia doloro por ke ĝi brilu ŝvebas super
vi lace kiel la fumo
la malbenita fumo de fabrikoj kaj uzinoj la fumo de trajnoj kaj ŝipoj
ho fratoj kiujn en la dronintaj stratoj kaj belegaj placoj senindulge oni buĉis
pri viaj kreaj brakoj mi pensas kaj pri l’ maltrankvilo kiun vi portis en
viaj mallumaj okuloj
ankaŭ mi estas nodo sur la fadeno de via sorto viva parto de l’ tuto
ho faligitaj kolonoj de mia vivo
per la laŭdo de via nomo mi frapas sur pordoj ŝlositaj kaj tintas
miaj ĉenoj kaj armiloj.
Sur maldekstra bordo de l’ rivero estas la kampo. Muroj
staras ĉirkaŭ ĝi kaj ĉi muroj estas nia domo
jen ĉi tie mi vivas kun virino kaj kun sennombraj infanoj kvazaŭ reĝo
murde enviata de l’ malriĉuloj de l’ urbo
ĉu mi donu ion al ĉi orfoj mi demandas min kion mi povus doni al ili
pri kio ili ĝojus
granda estas mia forgesemo kaj plena mi estas de miskutimoj
se mi rimarkas ke el papero konsista, la grundo en kiun mi boris miajn radikojn
min kaptas kapturno
sed ankaŭ ĉi tio estas en mi nor ludo de momentoj
mia birdo suprenflugas en la lumon aŭguras kaj forpelas miajn angorojn
kial mi ja timus nek amiko nek malamiko loĝas tie ĉi
se mi bone vidas la tuto estas nur griza nubo
ĝi estas tiu flageto kiu la trajnojn translasas sur la ponto
do iru ankaŭ vi mi diras al miaj kunuloj kiuj venis kun mi por min enterigi
sub la ombro
ankoraŭ sanas miaj membroj mi ankoraŭ ne volas iri dormi
mi aŭdas la korbaton de l’ horoj kaj la kanton kiun brilas la steloj
oleon mi verŝas sur fajron
varme estas ĉirkaŭ mi kaj trankvile mi sidas en la lumo.
14 monatojn mi laboris en mino inter homoj ne vivantaj
human vivon
matene, kiam la suno sin ekmontris ni iris sub la nigran teron
kaj kiam la suno malaperis ni suprenvenis en la nigran
nokton
ni sentis ia nekonata persono pri ni disponas
kiel brutoj senvorte ni laboris kaj en nia libera tempo ni generis infanojn
pro nura enuo
tutan vilaĝon ni popolumis per niaj parencoj kaj per niaj ofte ĝemele
naskitaj idoj
kelkfoje sinjoroj al ni venis disdonis monon sed ne tiuj estis niaj tagoj plej
belaj
ni amis la kapturnon pro l’ forta tabako kaj amis aŭskulti la fabelojn
de l’ laborgvidisto Johan Filipoviĉ
blankliphara morna urso estis la maljunulo li estis la baptopatro
de l’ infanoj kaj li diris lastan adiaŭon al niaj
malbelaj sekŝrumpigitaj mortintoj
en nigra ĉemizo kaj nigra diabloleda pantalono mi staradis apud li sed
el mi ne povis ekfonti la larmoj
de kie do mi venis ke tiel krustiĝis mia naturo
fremda vi estas ankaŭ tie ĉi mi diris al mi mem iun vesperon kaj
grimpis sur la monton kiu el miaj sonĝoj elleviĝis ĝis la ĉielo
jen du maristoj ŝiprompuloj migris inter la humidaj nuboj ili
min vokis ke mi kuniru por serĉi la ŝipon
kin ekiris ŝarĝita
de oro el Hindio kaj nun kuŝas kadavre sur la fundo
de l’ maro
junaj estis ankaŭ ili bluaj rubandoj flagris ĉe ilia ĉapo kaj
la desegnitan koron de sia panjo ili portis sur la brako
ni interkroĉiĝis
tri nebrideblaj buboj en la nuboj ni ŝancelpaŝis direkte al nia vivo.
(Szilágyi.)
Apenaŭ mi povas al vi paroli — vi diras —
vi pesas miajn vortojn kaj rigardas en miajn okulojn tiel ke mi ektremas antaŭ
vi
mi ne naskiĝis servistino ankoraŭ juna mi estas por tro peza laboro
kaj mi volus resti forta kaj sana por miaj alvenontaj infanoj
kion mi donu do al vi mi demandas — kiun mi starigu apud vin ke li flegu la
rozojn de viaj vangoj kaj zorge ordigu vian ĉifitan jupon
tia estas la homo kia li formiĝs en la vivo miaj manoj kutimiĝis
al la premo kaj krudaj kaj nudaj estas miaj vortoj kvankam
ili por vi eksonas por Yin laŭdi kaj agrablumi
ofte mi rimarkis jam ke tute alia estas kion mi diras ol kion mi
ekpensas pri vi kiel mi povus ja esprimi en vortoj la
tuŝon de miaj vivaj manoj
jen simpla homo mi estas kiun sovaĝigis la malbonaj jaroj kaj malcertigis
la senreviĝoj
sed kiom gravas ĉio ĉi se tamen mi diras ke vi estas tre laŭ
mia plaĉo kaj mi ne volas vin perdi
ĉu amo aŭ malamo estas tio ĉi mi ne scias sed vi aŭdas la
erarvagan gregon ĝi iras en vintra kampo kaj ankaŭ ĝi blekas
niajn plendojn.
FONTO: Kassák, Lajos. Metiistoj, en Hungara Antologio, redaktis: Kálmán Kalocsay; kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche (Budapest: Literatura Mondo, 1933), p. 172-175. Aperas stancoj [1], 80, 83, 85, 89. Tradukis evidente stancojn 83 & 85 Ferenc Szilágyi, la ceterajn K. Kalocsay.
En Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), p. 225-227, aperas stancoj [1], 80, 89; tradukis K. Kalocsay.
Fragmento el la Romano »Vivo de Homo« de Lajos Kassák
Laborist-portreto de Lajos Kassák, tradukis Kálmán Kalocsay
Sola en la nokto de Lajos Kassák, trad. Vilmos Benczik
Leciono de Frigyes Karinthy, tradukis Ferenc Szilágyi
De animo al animo de Árpád Tóth, tradukis Ferenc Szilágyi
Oggi de Mihály Babits, el la hungara trad. Ferenc Szilágyi
Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Anglalingve / In English:
The
Horse Dies the Birds Fly Away
(A ló meghal a madarak kirepülnek)
by Lajos Kassák, translated by Edwin Morgan
Kassák
Sketches by Ágnes Nemes Nagy,
translated by Tim Wilkinson
“Interview
with Lajos Kassák”
(Edit Erki)
Alireteje / Offsite:
Lajos Kassák - Wikipedia, the free encyclopedia
Kassák, Lajos | Budapest Poster Gallery
Kassák and His Circle (Lóránt Czigány)
Selection of Dadaist Picture-Poems By Lajos Kassák from 1920-1922
Home Page | Site Map
| What's New | Coming
Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies
| Study Guides | Special
Sections
My Writings | Other
Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 14 November 2015
Updated 8 April 2016
Site ©1999-2016 Ralph Dumain