Evidente estis tiel, ke mi per ardanta koro deziris viziti la cirkon, sed, eble mi same deziregis ankaŭ la violonon. Poste okazis tiel, ke mi jam ricevis la violonon, sed oni ne kondukis min al la cirko. Tial estiĝis, ke mi foje‑foje revadis pri la cirko, foje mi eĉ vidis ĝin de malproksime, de malantaŭ la montetoj, kaj ŝajnis al mi, ke iu prenas mian manon kaj kondukas min. Alifoje mi subite staris meze de fremda grandurbo, sed ĝi estis la sama cirko, la sama, enirejo: duflanka vestiblo. Ĉifoje jam okazis tiel, ke mi ŝajnis havi eĉ bileton, mi jam povintus eniri, sed, tamen nebuliĝis la sonĝo kaj mi denove ne povis eniri.
Sed lastfoje mi jam sukcesis ĝin trasonĝi. Mi staris tie, malantaŭ la kaso, ĉe la enirejo kaj apud mi staris moviĝema, barba, lameta homo: la impresario. Li flankentiris la buntan kurtenon de la enirejo per unu mano kaj laŭtege vortgalopis:
Ĉi tien, ĉi tien vi bonvolu! Tuj ĝi komenciĝos! Bonvolu, bonvolu!
Kaj la homoj svarmis, multegaj homoj, bunta popolo. Servistinoj, soldatoj, modĉapelaj sinjorinoj, bonrazitaj sinjoroj. Ili tumultis interpuŝiĝe, ridadis kaj laŭte babiladis.
Mi tuj sentis, ke la impresario tuj ekvidos min. Li vere ekvidis min kaj kaptinte mian brakon, indigne li diris:
Bonvolu, bonvolu! Ĉu vi havas bileton? Se jes, bonvolu! Se ne, tiam forportu vin!
Mia koro ektime kunpremiĝis, mi ekbalbutis, ke bileto malestas, sed mi ja ne volas al la spektejo, sed, mia violono . . . kaj tremante mi montradis mian violonon, kiun mi nature, premtenis sub mia akselo.
Li kliniĝis al mia buŝo kaj kolere atendis, dum mi elbalbutis, ke mi ne havas bileton, sed, mi komponis kanton. Mi mem . . . Por mia violono . . . Kaj se li min lasos eniri, mi ludos ĝin al la publiko.
Tiam li komencis ridegi, tiom laŭte, ke mi povis vidi en lia buŝo, kiel en tunelego, la gorĝon. Poste li rigide diris laŭvorte:
Junkamarad frenezeta, via koro tumultega.
Mi trovis ĉi tion tre sprita poemo kaj la impresarion videble trafis agrable mia spontana altestimo. Li amikece frapetadis mian sultron, kaj diris, ke mi atendu, probable eblos fari ion. Ni priparolos la aferon.
Poste li envenis al la malluma koridoro, kie mi frostotreme staris kaj li, per degna bonintenco diris, ke la violonado tiel, en si mem, estas entute nur paralelepipedono. Tuj mi ekkomprenis ties signifon: li ne fidas je mia sukceso. Mi komencis ĵuradi, sed li serioziĝis kaj komunikis, ke ni eble povas ĝin provi, sed antaŭe ni devas ĝin anonci al la soldatara superkomisiono, kie mi ricevis stampon, kiel imperiestrareĝa garbonisdo. Sed dume, ĝis tio efektiviĝos, li montros al mi la cirkon, fone la aktorojn, bestojn, do ĉion, por ke mi havu imagon pri la problemo: kio plaĉas al la publiko?
Mia koro forte batis pro la feliĉa ekscitiĝo pri tio, ke mi vere sukcesis enveni, sed, tamen mi timis. Pene mi premtenis sub mia akselo la violonon. Li kondukis min inter multegaj kurtenoj, sur kiuj estis vivecaj pentraĵoj. Alte supre laboris ruĝvestitaj homoj. Mi esperis ekvidi ankaŭ aktorojn aŭ rajdistinojn, sed vane. Sekvis larĝa, longa ŝtuparo. Poste ni trairis velurtapetan ĉambron. Hazarde mi malfermis iun pordon, tra kiu entorentis al mi flagra bruo, kriado, kaj mi ekvidis amasiĝi multegajn homkapojn. La impresario alkriis min, ke mi rapide fermu la pordon, ĉar tiuj homoj estas la publiko mem, ili atendas la spektaklon kaj ili ne rajtas ĉi tien enrigardi.
Poste li malfermis ferpordeton: sube etendiĝis giganta, duoncirkla halego. Meze de ĉi tiu pompa, palmarbara, fontanhava halego, iu belvizaĝa viro dentgrincante kaj kun sovaĝaj okuloj sufokadis virinon. La virino eligis pezajn, stertorajn voĉojn. Terura vidaĵo gi estis! Mi komencis laŭte kriadi kaj kolere mi postulis, ke oni eltiru ŝin el liaj manoj. Sed la direktoro ekkaptis mian brakon:
Stultulo! li diris. ĉi tiuj estas miaj aktoroj! La tuta sceno estas komedio! Kaj cetere, ili ne estas veraj homoj, ili estas el vakso!
Pli atente rigardante jam ankaŭ mi vidis, ke la vizaĝo de la virino estas vere kontraŭnatura kaj ŝiaj okuloj estas el vitro.
Mi hontis la aferon kaj ekparolis pri aliaĵoj, sed mia koro forte batadis. Nun la direktoro gvidis min en grandan, senordan ĉambron, kie en benkoj sidis buntvestitaj, ŝminkitaj geknaboj, kiel en lernejo. Ankaŭ mi estis sidigita en benkon kaj la direktoro vice vokis al la katedro la lernantojn por pridemandi ilin.
Unu el ili alvenis kapaltere, manpaŝante kaj lian kapon foje-foje frapis al la tero. Ĉi tiu devis ripeti la gimnastikon. Poste li elvokis iun altan viron, kiu elprenis tranĉilon kaj tranĉis sian bruston. El la vundo verŝiĝis sango kaj pulmo. La viro laŭte veadis kaj falis sur la teron. La direktoro aprobe kapjesis:
Tiel estos bone, li diris. Ĉi tio nepre plaĉos.
La memmortigisto reiris al la benko, elprenis kudrilon kaj fadenon kaj kunkudris la bruston. Tiam mi vidis, ke jam multaj similaj cikatraĵoj strias sur lia brusto.
Venis aliuloj, kiuj produktis aliajn spektaklaĵojn. Troviĝis ventroparolistoj, kiuj imitis la voĉojn de homoj kaj bestoj tiom precize, ke mi apenaŭ kredis al miaj oreloj. Unu el ili parolis infanvoĉe, sed, tiel precize, ke miaj okuloj larmiĝis, ĉar li imitis la voĉon de mortanta infano. Sed rigardante al lia vizaĝo, mire mi konstatis, ke liaj okuloj kaj buso estas senmovaj. La alia imitis plorantan kaj blasfemantan virinon. Venis aliaj virinimitistoj. Eksonis raŭka, ridanta kverado kaj en la mallumo flagris minacaj okuloj.
La direktoro nun rigardis en libron kaj diris mian nomon. Mi ekstaris. Li fiksrigardis min kaj rapide demandis:
Kion vi scias?
Mi montris la violonon kaj denove mi balbutis ion pri melodio, kiun mi komponis. Rido trakuris la ĉambregon. La direktoro kolere ekfrapis la tablon:
Eĉ nun vi molestas min per tiu violono! li diris. Kiaspeca elmondiĝinta brokantaĵo!
Mi intencis diri, ke la melodio, kiun mi komponis, estas iaspeca tre speciala kreitaĵo kaj mi volus ĝin prezenti, se ili permesas. Sed li elvokis knabon kaj gvidigis min per li, por ke li montru al mi la muzikinstrumentojn.
Mi estis gvidata al alia ĉambro. Ĉi tie staris gigantaj maŝinoj kaj ilegoj. Ĉiu el ili estis muzikinstrumento. Troviĝis gigantaj trumpetoj, funkciigataj per blovmaŝinoj. Se oni premis butonon, tondregis el la trumpet-gorĝoj. Trianguloj, tiom grandaj, kiel ĉambro, kiujn frapis vapormartelegoj. Sur tambur-giganto rondiradis elefantoj kaj tamburis per siaj piedoj. Troviĝis mirakla orgeno, kiun funkciigis elektra maŝino, kiu samtempe funkciigis ankaŭ tridek fortepianojn kaj mil ŝtalfajfilojn. La plej alta fajfilo havis la grandecon de fabrika kamentubo. La kapelestro staris sur alta ponto. Se li disetendis la brakojn, ekhurlis unusola akordo kaj estiĝis uragano, mi ektimis, ke ĝi tuj forblovegos min. Antaŭ la muzikistoj estis klavara tablo, simila al tiuj de la kompost-maŝinoj. La muzikistoj laboris kun okulvitroj, senĉese rigardante la muziknotojn.
Kapturniĝe kaj kun zumantaj oreloj, mi reiris al alia sekcio, kie min jam atendis la direktoro. Mi raportis, ke mi vidis la instrumentojn, sed mi ne konas ilin kaj mi ne povas muziki per tiuj. Li ŝultrolevante diris, ke li tre bedaŭras, sed tiuokaze la afero estas fuĝente.
Tiam mi staris antaŭ du kurtenaj pordoj, kiuj kondukis al la teatro. La aktoroj, en milspecaj maskoj, enrapidis tra la unua pordo kaj, dum ĉiu kurtenmoviĝo, tra la fendo elradiis multkolora lumfasko. Mi intencis eniri, sed la direktoro diris, ke, se mi ankoraŭ scias nenion, pli konvene estus unue rigardi la kadavrokameron.
Ni eniris tra la alia pordo. Malluma koridoro gvidis al la kelo. Etlumaj gasflamoj susuris je grandaj distancoj. AmbaŭfIanke, en nebula kaj densa mallumo troviĝis niĉoj. Blankmantelaj, malpurvizaĝaj servistoj iradis internen-eksteren. Min ekkaptis teruro kaj mi ne kuraĝis enrigardi. Ĉe la fino de la koridoro la direktoro haltis kaj paroladis kun iu.
Mi ŝtele ĉirkaŭrigardis: apud la muro staris longaj, ladkovritaj tabloj, sur kiuj kuŝis senvestaj kadavroj: maljunuloj, infanoj. Poste mi vidis malnovajn, preparitajn korpopartojn. Peza, sufoka formalin-odoro inundis el la profundo. Mi vidis, ke eĉ alia, tute malluma koridoro iras pli malsupren.
La direktoro parolis pri mi. Ŝajnis, ke li rekomendis min al la kuracisto, por ke mi povu resti tie. La kuracisto rigardis al la malluma koridoro.
Tiam mi komencis petegi, por ke mi ne devu resti ĉi tie. Mi promesis prefere ellerni ion, per kio mi povos rolludi, se mi alimaniere ne povas. Ili kapneis kaj la kuracisto deklaris, ke mi povos akiri sukceson nur per akrobatismo, ĉar la publiko jam estas senpacienca.
Nun mi estis kondukata en altan, subtegmentsimilan ejon. Tra malgrandaj bovokuloj mi vidis la urbon, tute profunde sub mi. Al la muroj apogiĝis vico de mallarĝaj, longaj eskaloj. Ŝnuregoj, gimnastikiloj kaj retoj kuŝis diversloke. Sur la eskaloj laboris akrobataj knaboj.
Oni starigis eskalon antaŭ min, por ke mi suprengrimpu. Kiam mi estis sur la pinto, oni elŝovis la eskalon tra la fenestro super la straton. Mi spasme klopodis teni min fikse kaj, kiam mi rigardis malsupren, mi vidis la tutan urbon. La sube svarmantaj homoj ŝajnis kiel formikoj. Tiam mi ekkrietis kaj perdis mian konscion.
Sed mi denove estis tie kaj tra semajnoj, monatoj mi lernis kaj ekzercis. Mi grimpis supren-malsupren sur la eskalo. Poste mi jam sukcesis stari sur la pinto de la eskalo, kaj tiam oni suprendonis al mi seĝon. Mi singarde, ekvilibrante starigis la seĝon sur la eskalon kaj mi paŝis sur la seĝon. Poste mi faris la saman per du, kaj tri seĝoj. Kaj sekvis longa tempo.
Post longa tempo, fine, mi povis iri al la scenejo. Sed tiam mia vizaĝo jam estis mallarĝa kaj sulkoplena kaj estis ŝminkita, simile al tiuj, kiujn mi vidis unuafoje.
Nun jam ŝajnis, ke mi estas ĉi tie jam de multaj-multaj jaroj kaj mi jam konas ĉiujn partojn de la cirko. Mian korpon tegis rozkolora trikotveŝto kaj mi lace vagadis inter la obskuraj flankkurtenoj. Ŝvitantaj servistoi kuradis kaj portadis la pezegajn tapiŝojn. Susuris obtuza, senĉesa zumado kaj mi estis laca por ekscii ties kaŭzon. Subite ekis akra, malsana lumo, antaŭ miaj okuloj diskuris ambaŭflanken la veluraj kurtenoj. Trans la kurtenoj kunpremiĝe amasis maro da homaj kapoj, eksonis abrupta aplaŭdo kaj poste atendega, susura silento.
Mi staris tie, sur la tapiŝo de la vasta kaj brilluma scenejo.
Nun mi kuris al la mezo per senbruaj paŝoj. La lumfasko de la reflektoro sekvis min. Mi riverencadis per serpentaj gestoj al la loĝioj. Poste mi ekkaptis la eskalon kaj rapide, senbrue, tiom facile, ke mi ne sentis mian korpon, mi suprengrimpis al kvaretaĝa alto. Tie, sur unusola, maldika ŝtupo mi singarde, ekvilibrante balanciĝis dum kelkaj momentoj. Tiam, per longa bastono, oni suprenŝovis al mi ferpiedan tablon. Mi ekkaptis ĝin kaj per ĝiaj du piedoj facile fiksis ĝin al la supera ŝtupo de la eskalo. Poste mi grimpis sur la tablon kaj stariĝis sur ĝin, dume mi senĉese min balancis. Nun sekvis tri seĝoj, unu super la alia. Mi aŭdis kontentan murmuron de la publiko kaj mi grimpis sur la konstruitaĵon. La lasta seĝo staris kapaltere. Sur unu ĝian piedon, kiu balancante rotaciis, kun retenata spiro mi starigis la pinton de giganta kubo. La tuta konstruitaĵo tiel facile tremetis sub mi, ke mi sentis: mia korbatado tremante trakuras ĝis la plej malsupra ŝtupo de la eskalo. Fine sekvis la masto. Minutojn daŭris, ĝis mi povis ĝin fiksi al la supra pinto de la kubego. Poste mi lante suprengrimpis la maston. Sur la pinto mi haltis kaj ekripozis. La ŝvito deglitis sur mia vizaĝo varmege, malrapide. Ĉiuj miaj muskoloj streĉiĝis kaj tremis, kiel la pafarko. Mi atendis, ĝis la ŝanceliĝo de la konstruitaĵo haltos.
Kaj tiam, en morta silento mi rektiĝis. Mi elbutonumis mian trikotveŝton kaj eltiris la violonon.
Per tremantaj manoj mi surmetis la arĉon . . . Nun, per unu piedo palpadante, mi malprenis la maston, mi kliniĝis antaŭen . . . kelkminute mi ekvilibris . . . kaj eluzante la silenton de la teruro, kiu sube malfermis la buŝojn kaj premtordis la korojn, . . . lante, tremante, mi ekludis la melodion, kiun mi delonge aŭdis foje sonori kaj plorsingulti en mia koro . . .
Frederiko Karinthy (1888-1938), la plej granda hungara filozofo-satiristo estis fervora amiko de Esperanto. Li estis prezidanto de nia centra organizo. Pluraj liaj verkoj estis esperantigitaj (Morgaŭ matene, Norda vento, Faremido, ktp.). Per siaj prelegoj, artikoloj ĉiam li apogis nian movadon.
Ĉi tiu lia novelo verkiĝis antaŭ la unua mondmilito kaj ĝi priskribas sonĝon. Tial troviĝas la groteskaj situacioj kaj bizaraj frazoj. (“Junkamarad frenezeta. . .”, “paralelepipedono”, “garbonisdo”, “fuĝente”.)
La senco aludas la sperton, kion W. Auld esprimis tiel: “satire, ne estas ĉies furaĝo”. La vasta publiko ekvidis en liaj satiroj nur supraĵajn ŝercojn, facilajn humuraĵojn, sed ne la filozofian kernon. Oni devas plenumi la deziron de la vasta publiko: prezenti cirkajn spektaklojn, trivialajn ŝercojn kaj en tiuj ĵonglaĵoj enŝteli la veran, valoran filozofian enhavon.
Karinthy ricevis la epiteton: “la ridanta filozofo” kaj La cirko estas mia plej ŝatata novelo el liaj verkoj, ĉar ankaŭ mi havis la saman sorton: miaj recenzistoj konstatis, ke Maŝinmondo estas scienca fikcio kaj diskutis, ĉu maŝinoj entute povos havi memstaran pensadon, aŭ ne. Ili konstatis, ke Vincenzo estas historia rakonto. Ili vidis nur la cirkan spektaklon sed escepte kelkajn adeptojn, kiel W. Auld, M. Boulton, ktp. neniu havis orelojn por la melodio de la kaŝiĝanta filozofia kerno.
La tradukinto.
FONTO: Karinthy, Frigyes [Frederiko]. La Cirko, el la hungara tradukis Sándor Szathmári, Hungara Vivo, n-ro 2, 1968, p. 16-8.
La Poeto de Frigyes Karinthy, tradukis Sándor Szathmári
En la mondon venis nova sento de Frigyes Karinthy
Norda Vento: Novelkolekto de Frigyes Karinthy, tradukis Karlo Bodó
La unua almozpeto de Frigyes Karinthy
Frigyes Karinthy (enkonduko)
La Poeto de Frigyes Karinthy
Leciono de Frigyes Karinthy
Mortinto de Frigyes Karinthy
La sama en viro de Frigyes Karinthy, trad. Károly Bodó
La Dia Providenco de Frigyes Karinthy, tradukis K. Kussinszky
»Norda Vento« de Karinthy de K. R. C. Sturmer
Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
La
Poeto de Frigyes Karinthy, trad. Sándor Szathmári
(en La Nica Literatura Revuo)
"La
du animoj de Olivia" aŭ la vojo de la kariero
de Frigyes Karinthy, trad. Ferenc SZILÁGYI
Unikoda
versio
Halanĝo
de Frigyes Karinthy, trad. Ferenc SZILÁGYI
Unikoda
versio
Korpa beleco de Frigyes Karinthy
Li donas al mi temon de Frigyes Karinthy
Magia
seĝo
de Frigyes Karinthy, trad. Ferenc SZILÁGYI
Unikoda
versio
Mi
instruas mian fileton
de Frigyes Karinthy, trad. E. J. FARKAS
Unikoda
versio
La
Poeto de Frigyes Karinthy, trad. Sándor Szathmári
(en La Nica Literatura Revuo)
Vojaĝo
al Faremido de Frigyes Karinthy, trad. L. Tarkony
(Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1980. Kun Kapilario)
Vojaĝo
al Faremido de Frigyes Karinthy, trad. L. Totsche
(Inko, 2003. Revizio de eldono de 1933)
Literaturo en Esperanto (Tradukita): Frigyes Karinthy
(Don Harlow)
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 13 September 2015
Site ©1999-2016 Ralph Dumain