Sepa eklogo

Miklós Radnóti

Tradukis Kálmán Kalocsay

Vidu, vesperiĝas, kaj la dornodrat-bordera, sovaĝa
kverkbaril’ kaj la barakoj ŝvebas alsorbite de ombroj.
Kadron de la kaptiteco la rigardo lanta delasas,
nur la menso, nur la menso scias pri l’ streĉiĝ’ de la drato.
Vidu, kara, tiel ankaŭ nia fantazi’ liberiĝas:
nian korpon, la rompitan, Sonĝ’, la bela liberiganto
solvas, kaj ekiras hejmen la kaptul-tendar’ tiatempe,
kalvtonditaj kaj ĉifonaj malliberuloj ronke flugas
de l’ Serbuja blinda supro al pejzaĝo hejme kaŝiĝa.
Ho, pejzaĝ’ kaŝiĝa hejme! Ĉu ekzistas do tiu hejmo?
Ĝin ne trafis bomb’? Ĝi estas, kiel ĉe la servoeniro?
Kaj ĉu kiu desktre ĝemas, sinstre kuŝas, foje rehejmos?
Ĉu do estas hejmo, kie ankaŭ l’ heksametro konatas?

Skribas mi sen supersignoj, verson sub la verso mi metas
elpalpante en mallumo, tiel same kiel mi vivas,
duonblinde kiel raŭpo sur paper’ geometradante.
Poŝlampeton, libron, ĉion prenis gardistar’ de la Lager, *
poŝt’ ne venas, kaj descendas nur nebul’ al nia barako.

Inter vermoj kaj misfamoj vivas tie ĉi en la montoj
franco, pol’, italo, laŭta, serb’ hereza, judo revema,
en dispeca febra korpo tamen unu vivo viviĝas
atendante bonan famon kaj de virino belan vorton
kaj liberan human sorton, atendante la finon, kiu
en tenebroj densaj drone sinkas, atendante miraklojn.

Sur la plank’ mi inter vermoj kuŝas, best’ kaptita. La puloj
sieĝantaj resturmadas, sed la muŝarmeo ripozas.
Noktas, do, per tag’ pli kurtas ree la mallibero, vidu,
kaj per tag’ pli kurtas vivo. Dormas la tendaro. La luno
ĝin prilumas kaj la dratoj restreĉiĝas en ĝia lumo
kaj vidiĝas trafenestre, ke armite la gardist-ombroj
sur la mur’ projekciite paŝas inter nokto-voĉetoj.

Dormas la tendar’. La sonĝoj, vidu, kara, susure flugas,
sur la strikta lok’ensnufas transturnante sin revekito,
kaj jam dormas, brilvizaĝe. Sole mi sidas en maldormo,
duonfumitan cigaredon sentas en mia buŝ’ anstataŭ
via kiso kaj ne venas al mi la dormo pacodona,
ĉar nek vivi ja, nek morti jam, mi scias sen vi, amata.



FONTO: Radnóti, Miklós. “Sepa eklogo” [julio 1944], tradukis Kálmán Kalocsay, en Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), p. 263-264.

En Hungara Antologio (1983):

Odo hezita (M. Fejes) 259
Kiel mi scius… (K. Kalocsay) 260
Kvara eklogo (I. Szabó) 261
Fragmento (I. Szabó) 262
Sepa eklogo (K. Kalocsay) 263
Letero al la edzino (F. Szilágyi) 264
A la recherche (V. Benczik) 265
“Razglednica” (K. Kalocsay) 266


Radnóti” de Emeriko [Imre] Szabó

Al la Juda Foririnto” de Lodewijk Cornelius Deij

Esperanto: Photo Archives: U.S. Holocaust Memorial Museum
traduko de biografieto pri Paul Halter & familianoj

Survivors: Hungarian Jewish Poets of the Holocaust,
edited and translated by Thomas Ország-Land

All That Still Matters at All: Selected Poems of Miklós Radnóti,
translated by John M. Ridland & Peter V. Czipott
(Contents)

Miklós Radnóti at Babelmatrix: Hungarian Works translated to English

Hungara Antologio (1933) redaktis: Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Miklós Radnóti - Vikipedio

Holokaŭsto - Vikipedio

Hungara antologio - Vikipedio

Anglalingve / In English:

Miklós RADNÓTI ( 1909 - 1945 ) / HUNLIT: Publishing Hungary

Miklós Radnóti was born a century ago.
Exhibition of the Library of the Hungarian Academy of Sciences, 5 May 2009

Miklós Radnóti: Witness to Horror, Champion of Empathy

Miklós Radnóti: The Poetry of Witness and Prophesy
Dick Shlakman

Miklós Radnóti: Deathmarch
Holocaust poems, translated from the Hungarian
by Thomas Land

Miklós Radnóti (1909 - 1944) / Rogue Embryo

Letter to my wife by Miklós Radnóti,
translation by Stephen Capus

Miklós Radnóti, "never sold a single copy"

70 Years Later, It All Still Matters
(UCSB English scholar publishes volume of selected works by Hungarian poet
and Holocaust victim Miklós Radnóti)
by Andrea Estrada
(UC Santa Barbara, The Current, January 5, 2015)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 14 August 2016

Site ©1999-2021 Ralph Dumain