La pilgrimado de Julio Baghy ne estas tute rektvoja.
»Komuna sort’ de homo kaj homaro pilgrimi de altaro al altaro.« |
Sed kio estas altaro. Por la poeto troviĝas multe da altaroj ekde li mem ĝis la vivo, kiel komplekso. Kaj la altaroj kuŝas diversdirekte kaj la — cetere ĉiam antaŭengvidantaj — vojoj jen-jen deturniĝas al la natura forto, aŭ virina blanko, aŭ al la nigra flanko de la vivo, aŭ kien ajn, kie la poeto ekkonjektas la eblon de la ofero. Julio Baghy estas ja oferema poeto. — Kontrastoj brulas kaj batalas en unu homo, nun kolere, nun karese li citas spiritojn, kiuj devas montri al la kaduka homo la bolon, brilon kaj forton. Amo, malamo, espero, dubo kaj la singulta kolero estas tiom naturaj ĉe Julio Baghy, ili ĉiuj tiom senŝanĝe, prae ŝprucas el la animo de la poeto, ke ni sentas sinceran forton eĉ en lia, kelkfoje, sin prezentanta patoso: ni sentas nin mem, kiam li estas simple kortuŝa kaj nin mem ni retrovas en ĉia ondado de la poeta humoro. Jen tio estas la kaŭzo, ke Baghy sendube kvalifikis sin al ne ĉiutaga rolo; al rolo, en kiu li estas rekta heredanto de Zamenhof, t. e.; li estas la popola poeto de Esperantujo. Estas inter liaj poemoj, kiuj estas rekte kaj simple daŭrigoj de la Zamenhofa-poezio. Aŭskultu:
»Jen verda stel’ lumas al cel’. Vojon ĝi montras al homaro. Pro sankta flam’, mortos malam’, falos en polvon ĉiu baro.« |
Estus stulte rikane ironiadi pro la identaj vortoj kun la plej karakterize Zamenhofaj, ĉar tio estas nek imito, nek servilismo, nek plagiato, sed tute simple: simileco inter la patro kaj filo, ambaŭ indaj en la plej alta senco.
Julio Baghy bezonas la versojn, kiel oni la ĉiutagan panon; ni ne atendu do, ke li malhavu la kapricon, ke li kvazaŭ aŭtomobile kuru al unu celo. Jes, la celo estas unu, idealo, aŭ idealaro ja estas, sed la homo ne estas unu; en la homo vivas multe da voloj kaj foje tiu, foje alia volo konkeras la tutan homon. Oni ne nur preĝas, oni ja ankaŭ koleras, oni rigardas jen tien, jen reen, oni vivas ne nur per diaj vortoj, sed ankaŭ per pano kaj tia poeto neniam povas forgesi, ke oni konsistas inter aliaj ankaŭ el karno, kvankam tio ne estas bonŝance. Sendube vi, mi, li, ŝi estas same kaj samspece pilgrimantoj, sed en la poeto pli akre konturiĝas ĉiuj ekstremoj. Tial li ja estas elektita poeto.
»Karno vivas per disharmonio, la vivo por spirit’ — la harmonio. — — — — — — — El ĉi kontrastoj venas stranga malo: batal’ senĉesa kontraŭ la batalo«. (Sklaviĝo) |
La poeto insultas nin: »polvohomo, ĉevalhomo« ni estas; sed ĉu vi koleras? Ne, ĉar vi legos tion en la sanktaj horoj de la memkonfesoj. Hieraŭ li parolis alimaniere kaj morgaŭ li estos ja pli indulga. Li ja estas nia frato, li ja estas ni mem. Kaj tial ni sekvas volonte lian vokon:
»Venu homfrato! Sekvu min! Ni ektranĉu vojon en pramalklero de la mondo al la pacportanta lumoondo.« (Tagiĝas) |
Kaj same volonte ni kuras kun li, — kun ni mem — kiam oni estas invitita jene (mi diras oni, laŭ la poemo temas pri ŝi, sed finfine unu el la du ĉiuokaze estas vi):
»Ah venu al mi! Ni kune kuru al montpinto! Ho venu psalmi en dia templo de l’ Kreinto. Ĉe floraltaro de la monto la senton baptos freŝa fonto.« (Printempo) |
Oni devus paroli ankaŭ pri tio, kiel kantas tiu ĉi poeto, sed tiun ĉi arton mi nun ne volas tuŝi per rimarkoj.
»La arto plej perfektas, se ĝi tiel Sin kaŝas, ke ni ĝin eĉ ne rimarkas.« |
— diras Madách. Tamen unu poemon ankaŭ el tiu vidpunkto mi volas citi en mia senpretenda artikolo, la »Dancanta ĉevalo«-n, kie la optimisme perfekta formo kvazaŭ malice mokas la malesperigan enhavon. Instinkte mi rememoras patrajn admonojn, kiuj komenciĝis tiel: »Nu, mia bona, kara fileto, kian friponaĵon vi faris hodiaŭ dum la latina leciono?« La diferenco estas nur, ke la temo de Baghy estas mem la teruro kaj la kontrasto gigantiĝas:
á»Marŝmarŝon diktas la muzik’ Freneza sturmo, sabropik’; sangfontoj fluas« ... . . . . . . . . . . En la ĥaoso jen ĉeval’ huffrapas ritme je signal’, kraniojn rompas, korojn premas, senkapan knabon kun si trenas Trara! Trara! dancante henas.« |
Trara! Trara! Ĉu morgaŭ ni denove batalos?
FONTO: Szilágyi, Ferenc. Pilgrimo en Arĝenta Duopo, 1-a volumo (Budapest: Literatura Mondo, 1937), p. 79-81.
Kalocsay, la konscienca poeto de Ferenc Szilgyi
Senorda somera gratulo de Ferenc Szilágyi
"Oggi" de Mihály Babits, el la hungara trad. Ferenc Szilágyi
Leciono de Frigyes Karinthy, tradukis Ferenc Szilágyi
Civilizo de János Arany, trad. Ferenc Szilágyi
Fragmento el la Romano »Vivo de Homo« de Lajos Kassák, tradukis Ferenc Szilágyi
De
animo al animo de Árpád Tóth,
tradukis Ferenc Szilágyi
kun son-dosiero / Sound
file: deklamo de R. Dumain
Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay
Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide
Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide
Hungara
Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka,
Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche
Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
Poemoj de Francisko SZILÁGYI en Dekdu Poetoj
Ferenc SZILÁGYI (Originala Literaturo - Don Harlow)
Tra Mia Prismo: Tradukoj de Ferenc Szilágyi
K. Kalocsay de Ferenc Szilágyi
Home Page | Site Map
| What's New | Coming
Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies
| Study Guides | Special
Sections
My Writings | Other
Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 15 November 2015
Site ©1999-2016 Ralph Dumain