Vespere en la valo, sur kampo de batalo, mi amblis sur ĉevalo kaj post mi la doloro, Kaj en la malproksimo, Milit’, la Kainkrimo, orgiis kaj per timo frapegis sur la koro... |
Tiel komenciĝas la belega »Renkonto al la luno« kaj en tiuj du versoj enestas la tuta poeto kun siaj programo, sentaro, virtoj, melankolio kaj celo.
Tiu ĉi poeto ne estas facilanima. La vorto estas al li plezuro, la muziko de la vorto rava, sed ne sencela. Li estas poeto de la nuno: utila volo, li estas mem la konscio kaj konscienco, li estas perfekto de la sopirata vero. Certe oni troigus dirante, ke en ĉiuj liaj poemoj regas la sama sento, sed fakte tio, la utila volo, konsciencriproĉo anstataŭ la tuta mondo, akcepto de iu dolora devo, jen tiuj karakterizas ĝenerale la poezion de Kalocsay. La eleganteco de tiu ĉi poezio estas rezervemo de sentema koro. Tiu ĉi koro neniam krias, sed neniam trankvilas. Tiu ĉi koro kredas kaj — malgraŭ ĉio — volas kredigi. La poeto volas fekundigi nian mondon per la melankolia, varma, somera pluvo de lia animo. Sed tondron ni ne aŭdas: la patoso estas tute fremda de li; obstina, hardita, persista spirito, kiu vidas klare kaj scias klare, ke la mondo estos iam tiu de la bono. Kvankam lin kaptas nove kaj nove dolora monotono, tamen el ties nebulo riĉaj kaj ravaj bildoj konturiĝas:
... Festaj fajrolangoj disflugas tra la landoj, Ekruĝas la vangoj en fratĉirkaŭpreno, Kaj frate, en rondo solena, tra l’ mondo Ekmuĝas la ondo de l’ Kant’ pri Kompreno... |
Tiuj ĉi kordoj estas vere streĉitaj; pli ol virtuozo, — sopirplena, riĉa animo — ludas sur ili, transtere kunvaporiĝas dolĉo kaj amaro en pentiga melodio, la vortoj ricevas neniam imagitan potencon:
Fari kastelon el oro de revoj, sopiroj de l’ koro En la lazura aer’: estas ja bela afer’. Brilas per suno la muroj, ĝis nuboj atingas la turoj, Ho, sed nur la fantazi’ povas ekloĝi en ĝi. — — — — — — — — Portu, ho portu morteron: laboron, fervoron, oferon. Tintu la vigla martel’, sub la brilanta kastel’, Revu ne sonĝe kaj pale, sed revu agante, reale. Nun pli ol revo el or’ taŭgas la fer’ de labor’. |
Revu agante! Tiu ĉi trankvila poeto, tiu ĉi artisto de la poezio-ekvilibro eldiras ĉiam la plej taŭgajn vortojn, senerare kaj sen falsa tono de la bombasto.
Tiu ĉi artikoleto tute ne pretendas al si plenan analizon de nia granda poeto, tion oni ja faris jam antaŭe kaj ofte, ĝi volas nur atentigi la Leganton kaj speciale la Legonton, — kiu versojn ĝis nun ne aĉetis — ke la poezio de Kalocsay estas multe pli ol variantoj de rimludo. La poemoj de Kalocsay eĥas en ni, kaj eble eĉ ne nur la melodio estas, kiu eĥas, ne la formo reravas nin, sed la koloro de la melodio, la tono de la animo. Ĉar Kalocsay, — kvankam li konas sian potencon — neniam abuzas la vorton, neniam li oferas nur al la vorto. Estas grave noti tion, ĝuste pro la diskuto pri la neologismoj. Multaj, kiuj riproĉas lin, pekis kaj pekos pli multe ol li, ĉar li estas homo, kies kredo kaj konscienco neniam transglitas la memkontrolon.
Ni scias, ke Kolomano Kalocsay estas granda. Sed la pli feliĉa estonta generacio de Esperantujo povos vere klare vidi, kiom granda li estas. Nia vivo baraktas en la necerto:
»Ni iras firme kaj stumblas, ni preĝas kaj pekas, ni ekkuras jubile kaj baraktas en la polvo piaj kaj malicaj, heroaj kaj malkuraĝaj homoj!« |
Ni nur
»erarvagas en la labirintoj de la Materio, en la surda mallumo de sensoj«,
sed la homo iam liberiĝos kaj eterna monumento en la animo de la nova generacio konservos Kolomanon Kalocsay al la kultura universo.
FONTO: Szilágyi, Ferenc. Kalocsay, la konscienca poeto en Arĝenta Duopo, 1-a volumo (Budapest: Literatura Mondo, 1937), p. 99-101.
Pilgrimo de Ferenc Szilágyi
Senorda somera gratulo de Ferenc Szilágyi
"Oggi" de Mihály Babits, el la hungara trad. Ferenc Szilágyi
Leciono de Frigyes Karinthy, tradukis Ferenc Szilágyi
Civilizo de János Arany, trad. Ferenc Szilágyi
Fragmento el la Romano »Vivo de Homo« de Lajos Kassák, tradukis Ferenc Szilágyi
De
animo al animo de Árpád Tóth,
tradukis Ferenc Szilágyi
kun son-dosiero / Sound
file: deklamo de R. Dumain
Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay
Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide
Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide
Hungara
Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka,
Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche
Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
Poemoj de Francisko SZILÁGYI en Dekdu Poetoj
Ferenc SZILÁGYI (Originala Literaturo - Don Harlow)
Tra Mia Prismo: Tradukoj de Ferenc Szilágyi
K. Kalocsay de Ferenc Szilágyi
Home Page | Site Map
| What's New | Coming
Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies
| Study Guides | Special
Sections
My Writings | Other
Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 15 November 2015
Site ©1999-2016 Ralph Dumain