István Örkény

(1912‑1979)

[Pron.: i!ŝtva:n ö!rke:nj.] Novelisto, romanisto kaj dramverkisto, elstara kaj tre unika kreanto de la moderna hungara prozo. Lia stilo estas preciza, senbalasta: li scias krei dramece densan atmosferon ankaŭ per malmultaj vortoj. Liajn verkojn karakterizas profunda intelektismo, en lia prezentmaniero grave ĉeestas ironio, moko kaj grotesko, la ĉi lasta ofte kunfandite kun liriko. En la prozqj miniaturoj, nomataj Unuminutaj noveloj, en esktreme koncizigita formo li parolas pri la grandaj kaj malgrandaj aferoj de la mondo en tono morde moka, malintime pseudo-objektiva aŭ varme kunsenta. Eble la plej sukcesa hungara dramverkisto: liajn pli gravajn dramojn oni ludis en preskaŭ ĉiuj ĉefurboj de Eŭropo. Ĉi-sube aperas kelkaj pecoj el liaj Unuminutaj noveloj.


Örkény István

(5 aprilo 1912 - 24 junio 1979)

Uz-instrukcio

La aldonitaj noveloj, spite al sia kurteco, estas plenvaloraj verkaĵoj. Ilia avantaĝo estas, ke per ili oni ŝparas tempon, ĉar ili ne pretendas atenton daŭantan dum longaj semajnoj, monatoj.

Ĝis la duonkuirita ovo kuiriĝos, ĝis la vokita telefonnumero (se ĝi signas okupitecon) sin anoncos, ni legu unu Unuminutan Novelon.

Ankaŭ malbona ĝenerala farto, ĝenata nervostato ne estas malhelpo. Ni povas ilin legi sidante aŭ starante, en vento kaj pluvo, aŭ komunikiĝante en plenŝtopita aŭtobuso. Plej multaj el ili estas ĝueblaj ankaŭ dum irado !

Estas grave, ke ni atentu pri la titoloj. La aŭtoro klopodis je kurteco, do li ne povis doni nenidirajn titolojn. Antaŭ ol ni ascendas tramon, ni rigardas ĝian numeron. Same grava apartenaĵo de tiuj ĉi noveloj estas ilia titolo.

Kompreneble tio ne signifas, ke estas sufiĉe legi nur la epigrafojn. Unue la titolo, poste la teksto : jen la sole ĝusta uzmaniero.

Atenton !

Kiu ion ne komprenas, tiu legu denove la duban skribaĵon. Se ankaŭ tiel li ne komprenas, la manko estas en la novelo.

Ne ekzistas malsaĝaj homoj, nur malbonaj Unuminutaĵoj !


Használati utasítás (hungara, Hungarian)

A mellékelt novellák rövidségük ellenére is teljes értékű írások. Előnyük, hogy az ember időt spórol velük; mert nem igényelnek hosszú hetekre-hónapokra terjedő figyelmet. Amíg a lágy tojás megfő, amíg a hívott szám (ha foglaltat jelez) jelentkezik, olvassunk el egy Egyperces Novellát.

Rossz közérzet, zaklatott idegállapot nem akadály. Olvashatjuk őket ülve és állva, szélben és esőben vagy túlzsúfolt autóbuszon közlekedve. A legtöbbje járkálás közben is élvezhető!

Fontos, hogy a címekre ügyeljünk. A szerző rövidségre törekedett, nem adhatott hát semmitmondó föliratokat. Mielőtt villamosra szállnánk, megnézzük, milyen jelzésű a kocsi. E novelláknak éppily fontos tartozékuk a címe.

Ez persze nem azt jelenti, hogy elég csupán a föliratokat olvasgatni. Előbb a cím, aztán a szöveg: ez az egyetlen helyes használati mód.

Figyelem!

Aki valamit nem ért, olvassa el újra a kérdéses írást. Ha így sem érti, akkor a novellában a hiba.

Nincsenek buta emberek, csak rossz Egypercesek!


FONTO: Örkény, István. “Uz-instrukcio al la Unuminutaj noveloj,” Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), p. 402. El Unuminutaj Noveloj, kun enkonduko pri la verkisto. En Hungara Antologio:

    Unuminutaj noveloj (Fragmentoj) (p. 402):

Uz-instrukcio al la “Unuminutaj noveloj” (L. Tárkony)
La senco de la vivo (L. Tárkony)
In memoriam dr. K.H.G. (L. Tárkony)
La Mesio (L. Tárkony)
Regularo pri ekzekuto (M. Fejes)
Lernu fremdajn lingvojn! (M. Fejes)
Kiam finiĝas la milito? (D-ro I. Nagy)


Unuminutaj noveloj
(3 trad. de Vilmos Benczik & István Nagy)

de István Örkény

Du mikronoveloj: “La telefonvoko”; “Amo”
(trad. Liven Dek)

Maksimanlibro de la minirakonto
de Luis Britto García, trad. Jorge C. Mosonyi

Ingrediencoj de mikronovelo de Giulio Cappa

Du plus unu libroj, kiujn vi neniam legos
de István Ertl

Lajos Tárkony in Esperanto & English translation
Deklamis / Recited by Ralph Dumain

Mitologio de Mihály Babits,
tradukis Ludwig Totsche (Lajos Tárkony)

“En Senfrukta Horo” de János Arany, trad. Lajos Tárkony

Kolomano Kalocsay de Lajos Tárkony

Hungara Antologio (1933)

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

István Örkény @ Ĝirafo

István Örkény - Vikipedio

Hungara antologio - Vikipedio

Lajos Tárkony @ Ĝirafo

Babelmatrix: Babel Web Anthology — the Multilingual Literature Portal

István Örkény - Wikipedia, the free encyclopedia

Örkény István honlap
(with links to English translations)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 11 December 2015
Introduction added 22 December 2015
Link added 27 November 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain