Bunta prismo

Du plus unu libroj, kiujn vi neniam legos

de István Ertl

Ĉu vi memoras la «sablolibron» de Jorge Luis Borges, tiun volumegon, kiu—samkiel sablo—havas nek komencon nek finon? Borges ne elverkis mem tiun libron, sed jes la ideon pri ĝia ekzisto: intelekta ago iusence supera. Nu, se akcepti Borges-omaĝan disperiodigon de la ĵus forpasinta jugoslava verkisto, Danilo Kiŝ, la rakonta prozo disduiĝas je la epokoj antaŭ kaj post la blindulego de Buenos-Ajreso. Ĉiu prozisto devas konfrontiĝi kun la tradicio, kiun li enkorpigas, kaj malmultaj el tiuj, kiuj lin tanĝas per simileco de temo, stilo aŭ formo, saviĝas el la afero sen suspekteto de plagiato.

Al tiu malmulto apartenas la 39-jara hungara verkisto Ferenc Temesi, kiu sturmis la publikon preskaŭ senaverte (lian talenton sismografis preskaŭ nur la novelaro Látom, hogy nekem keli lemennem — “Videble mi devos iri malsupren” — en 1977) per la duvoluma “romano” Por (“Polvo”) en 1986-87. Temas pri 1100-paĝa verko en formo de enciklopedio. Nekuraceblaj legantoj de Literatura Foiro memoros, ke István Nemere jam raportis, inter aliaj libroj, pri la Temesi-verkego sur tiuj ĉi paĝoj. Li konstatis kvazaŭ pardonpete: ... malfacile estas paroli aŭ skribi pri libroj al homoj, kiuj plej verŝajne tiujn librojn neniam tralegos. Mi aldonu, ke la verkinto same opinias pri la sorto de la “polvolibro” sub la kapvorto 16.000.000:

Vortaristo ne kapablas tiujn kompreni, kiuj apenaŭ fininte sian verkon, trudas ĝin al tradukonto (troa juko por traduko!), por fariĝi eminentulo laŭ la juĝo de la fajna Okcidento kaj ŝajne pli fajna Oriento. Li mem, kiel homo naskita en la interspaco, hejmanta en sia lingvo, kontentiĝas modeste per la terglobo da hungaroj — per ~ potencialaj legantoj. Sed li enkalkulas ankaŭ tiujn cent dudek mil Moldaviajn «ĉango»-hungarojn, kiuj posedis hungarajn lernejojn ĝis la mezo de la kvindekaj jaroj, plus (minus) la hungarojn de Slovakio, Subkarpatio, Transilvanio, Baĉko, Banato, Translajtio kaj diasporajn ĉie en la mondo.*

Temesi troviĝas certe en malfavora situacio kompare kun grandlingvano, dum se li verkus esperante, li nepre devus subtrahi unu, eĉ du nulojn je la fino de la supra nombro. . . Post la recenzeto-raporteto de Nemere ekokupis min la traduka juko kaj la tento almenaŭ partetojn konigi el Polvo al nia same diaspora legantaro. Permesu, ke la “polverojn” mi kungluu per iom da komenta koto.

Borges-on Temesi ne similas per sia stilo larĝe-suke anekdoteska, sed rememorigas per la klopodo levi je universala nivelo de eterneco loke-tempe difinitajn partikularaĵojn, kaj per la konsisto de sia verko, kiu per sia alfabeta ordo, sia atendata kompleteco, (ja enciklopedio devas esti tia) pretendas ian perfekton, kiun la universo posedas. Kompreneble, rekreante la mondon ĉiu verkisto fariĝas kreanto de sia propra mondo. Mondo rekreata per vortoj: por tio la plej trafajn metaforojn eble Borges trovis (La babela biblioteko; La skribo de l’ dioj; Tlön, Uqbar, Mundus Tertius; La sudo kaj aliaj). La bezonon verki vortaron Temesi sentis, ĉar

. . . en sia laboro Vortaristo estis gvidata de la silenta konvinko, ke efektive ni ĉiuj estas vortaroj de la mondo, eĉ bene provizitaj per individuaj signifoj. Sufiĉas pripensi la absolute puran situacion de du geamantoj dirantaj inter si: “mi amas vin”. La historio de ilia amo ekzemplos, kiom diversajn signifojn alprenis tiu esprimo por la du homoj.

La konturojn de la entrepreno la malmodesta vortaristo mem fiksis limige: kiel spacajn koordinatojn li difinis sian naskiĝurbon Porlód kaj ties ĉirkaŭon, kiel tempajn: la jarojn inter 1833 kaj 1973.

Temesi estas ege konscia pri la kielo de sia verkado, kiel decas al verkisto laboranta en la epoko post la modernismoj. El la kapvorto kritiko klariĝas, ke por li la uverturo de tiu erao estis 1967, aperdato de Cent jaroj da soleco far Garcia Márquez. Postmoderneco identas esence al provincismo, ĉar tiuj verkistoj [la sudamerikaj postmodernistoj] rekonis la simplan veron, ke ekzistas nur provincoj, kaj ĉio estas provinco. Fakte, Polvo estas granda omaĝo al provinco kaj provincismo: Porlód, “Polvurbo”, kiel vi povis scii de Nemere, en la realo samas al la suda grandurbo Szeged, en multaj aspektoj eterne duaranga post la hidrocefalo Budapeŝto. Kiel okazas, ĝiaj loĝantoj pli patriotas ol budapeŝtanoj: rajte, ĉar al la urbo ligiĝas multaj historiaj nomoj: la verkistoj Ferenc Móra, Zsigmond Móricz, István Tömörkény; poetoj Gyula Juhász kaj Attila József (ĉi-lasta estis forpelita pro la skandalo de la poemo “Kun pura koro” el la universitato, kiu nun portas lian nomon); la Nobelpremiita biologo Albert Szent-Györgyi; kaj eĉ la “eta Stalino” de Hungario, Mátyás Rákosi vizitadis lernejon ĉi-urbe. . . Ĉiuj ĉi figuroj hantas la paĝojn de Polvo kaj historio re- kaj rekudre traplektas la ŝtofon de la nuntempo.

Sed pli ol provinca, la romano estas esence hungara:

La hungara esto proponas kvazaŭ sur pleto tiajn temojn [t. e. fabele surrealismajn], ĉar ĝi estas kvazaŭ denaske surrealisma. Ni pripensu, do, kia miraklo estas, ke ni, la plej okcidente orienta popolo centre de Europo, tute solaj, eknestintaj sur la krucvojo de armeoj, daŭre parolas nian propran lingvon, posedas propran kulturon, pri kiu krom ni ja neniu zorgas, sed por ni ja ĝi estas des pli kara!

(Ĉu ne simile al niaj emfazoj pri la centjara pluvivo de esperanto? Nur kulturoj en minoritata situacio estas fieraj tiom memkonscie.)

Nun ni pli komprenas, kiel povis skribi Temesi en notlibro: “mi estos provincisma verkisto”. Pripensinda starpunkto en epoko, kiam ne nur la libromerkato internaciiĝas (maldemokratie), sed ankaŭ la temaro (listigo de ekzemploj neniam estas pruvo, sed mi menciu almenaŭ kelkajn freŝdatajn sensaciojn: Satanaj versoj de Rushdie aŭ Tute malsupre de Wallraff koncernas interetnajn rilatojn. Interkultura ŝoko iĝadas kutimaĵo; ĝuste dum la skribado de ĉi linioj furoras la debato pri porto de islamaj vualoj en francaj lernejoj. . .). La partikularismo de Temesi nepre kaptas hungarajn atentojn, sed li implikis — certe konscie — sian verkon ĝis netradukeblo (-indo), i.a. per la petarda uzo de stiloj dialektaj, slangaj, oficialaj, aliepokaj. Tiu riĉa inventaro en esperanto sekiĝus aŭ kapriciĝus ĝis pli-ol-Piĉaj eksperimentoj. Redoni dialekton de Szeged, kiun karakterizas transformo al “ö” de certaj el la monotone multaj hungaraj “e”, mi eĉ ne provas. Pri slango eble helpus la bonvene multiĝanta fakliteraturo. . . Jen specimeno el la kapvorto halanĝo (duma):

“Venu eksteren, al la ciumejo, merdofik’, kaj mi draŝos vin kiel anseron hajlo! Kiel bubo la kacon, merde! Kion vi ridaĉas, merdon! Mi ĉizos eternan ridon sur vian manĝujon, merde!”

Temesi ne hezitas levi vortojn el la polvo (koto, m...) kaj poluri ilin kvazaŭ arkeologiajn trovaĵojn. Sed kial do tiu obsedo pri polvo? Vi jam konas mian laman komparon: samkiel polvo ne havas finon kaj komencon, tiel ankaŭ ne la libro — jen kiel modifi Borges. Temesi, pri la samo:

Vortaristo konscias, ke vortaro eĉ iomete deca neniam povas esti finita (. . .) La vortara formo koncedas la gracon, ke la legado estas komencebla ĉie ajn kaj same ĉiam ajn ĉesigebla.

Mi laŭvorte kredis je tiu antaŭparolo (előszó; kompreneble, ĝi troviĝas ne libroeke, sed sub la litero “e”) kaj legis la “romanon” poiome dum longa eksterlanda restado, kvazaŭ lingvan antidoton. Sed baldaŭ mi komprenis, ke mi tamen devos konsideri Polvo-n romano, sen citiloj. Malgraŭ la prefaco, ĝi estas pli-malpli lineara kronologie, nur ke estanteco kaj paseo alternas atentostreĉe kaj tiel, ke la distanco tempa de tiuj du niveloj daŭre ŝrumpas. Certe, la unuopaj kapvortoj ĝenre estas plejparte anekdotoj, sed la sameco de rolantoj, la multaj interaludoj (ankaŭ ĉi tiaj, →, kiel kutimas en vortaro) kreas veran, plurfadenan agadon. Centro en ĝi estas la generacioj de familio Szeles kaj precipe la juna András, evidenta duoblulo de la romanisto. Kutime ni perceptas per lia prismo, liaj memoroj sin sekvas kiel perloj sur fadeno — perloj kiel jena “mikronovelo”:

violonĉelo (cselló)

Mi amis Gabi Czékus — ŝi amis la violonĉelon. Tute kompreneble. Mi apenaŭ enpaŝis adoleskon; Gabi Czékus estis tige delikata fraŭlineto kun ĝistalia blonda hararo kaj profundaj okuloj, en kiu volonte mergiĝus ankaŭ nia instruisto pri violonĉelo, se li ne postsuferus du infarktojn. Mi ne forgesu: ludi violonĉelon mi ne scipovis. Miaj manoj ne adaptiĝis. Jen mi troe subpremis la kordojn, jen — “loziginte” la pojnon laŭ peto de la instruisto — miaj manoj tiom tremis, ke ĉiuj sonoj freneze fuĝis el la cetere bela instrumento, malhelbruna laŭ koloro kaj tembro. Restis al mi la eblo rigardi ŝin el sufiĉa proksimo dum la lecionoj pri ~, dum nia grizbukla instruisto inicadis ŝin pri la sekretoj de tiu triste belsona instrumento, kun pli granda zorgo kaj kun pli profunda pacienco ol en mia kazo. Ĝis nia komuna instruisto definitive malkonsilis al mi muzikan karieron, meze de la dua jaro, mi ĉiufoje atendis Gabi, kiu permesis al mi porti ŝian violonĉelon ĝis ŝia hejmo. Ŝi loĝis fine de la strato Ősz, kaj mi esperis, ke almenaŭ kelkaj kredos nin gekunaj. Ŝi estis la plej bela knabino de Porlód ĝis la aĝo de deknaŭ jaroj, kiam pro mistera malsano ŝi forvelkis dum duona jaro, kaj tio igis ŝin freneza, iompostiome kaj neeviteble.

La “polveroj” nombras 666 (mi ne postkalkulis) cifero de perfekteco laŭ mistikuloj; eĉ da motoj enestas ties divizoro, 11. Nature, ili troviĝas sub la kapvorto moto, krom unusola, el la verko Ebenaĵa polvo de Dezső Kosztolányi, kiu efektive antaŭas la vortaron:

Tiu ĉi polvo ne kompareblas al io ajn. Tiu ĉi polvo havas apartan konstruon, apartan kemion, eĉ apartan psikologion. Tiu ĉi polvo estas viva.

Same direblus pri la verko Polvo. Temesi unue volis titoli ĝin A-ZS (unua kaj lasta literoj de la hungara alfabeto) poste ĝuste Ebenaĵa polvo. La ideo pri la strukturo de Polvo ekfulmis al li revelacie, post longa drinkula periodo de verkista sterileco.

Kiel mi scias tion? Ĉar aperis la “plus unu” libro, kiun vi neniam legos: 3. könyv (3a libro), stranga koktelo, ekshibicia puzlo, ripozo post la streĉo, romano pri romano. Temesi, kiu en Polvo mokis pri modernismaj romanoj, kiuj temas plejparte pri tio, ke ie vivas geniulo, kiu kapablus verki ege egan romanon, sed poste li ne verkas ĝin pro iu kaŭzo, nun rakontas, kiel li sukcesis verki “ege egan romanon”. Kompreneble, 3a libro estas kromvolumo de la polva enciklopedio, sed kun pli kaprica strukturo, en kiu vicas jam publikigitaj membiografiaj noveloj (sed la postlumo de Polvo reflektoras ilin novmaniere), specimenoj el praaj fazoj de la verkado, “junaĝa verkaro”, “polvohistoriaj notoj”, kiuj faciligas la literatur-historian laboron per preciza konfeso pri la verko-kondiĉoj, influoj, literaturaj idealoj, ktp. Sekvas eĉ repafo al kritikistoj, kiuj plejparte juĝis Polvo favore, tamen preskaŭ ĉiam kun rezervoj: la ĉapitro “PS: I LOVE YOU” citas jam malice-moke.

Cetere, tiu ĉapitro unue aperis en Tekintet, kultura revuo de Hungara Esperanto Asocio, kies redaktoro, la renoma verkisto Szilveszter Ördögh, estas samurbano de Temesi, kaj havas gravajn meritojn pri la unua, felietona publikigo de Polvo en alia literatura revuo, Új Írás. Kiam Tekintet startis per sia numero 1988/1, unu el la atutoj estis noveleto de Temesi. “Mia avo inter la esperantoj”, kiu poste fariĝis ferma ĉapitro de 3a libro, bela sigelo post la vari-nivela memkompilaĵo.

Kiel vi mem povos konstati ĉi-poste, temas pri ni, esperantistoj. Tamen en la nova dimensio de la memekzegeza 3a libro la figuro de la «verda» avo fariĝas simbola: kiel li sukcesis per sia maniero emancipi sin el provinca loketo al tutmonda vasto, tiel post la “literatura dialekto” de Polvo Temesi esperas iam alproprigi la “esperanton de mondliteraturo”.

Se li tion kapablos, liaj pluaj verkoj eble ne apartenos al tiuj, “kiujn vi verŝajne neniam tralegos”.

* Temesi listigas regionojn de najbaraj landoj, loĝatajn (plej)parte de Hungaroj. Moldavio estas, laŭ la unua PIVa senco, parto de Rumanio.

BIBLIOGRAFIO

Borges, Jorge Luis. — Ficciones, Buenos Aires, 1944.

Artificios, Buenos Aires, 1944.

El Aleph, Buenos Aires, 1944.

El libro de arena, Buenos Aires, 1975.

Hungara Antologio, Budapest 1983. (verkoj de Juhász, József, Kosztolányi, Móra, Móricz.)

Kiš, Danilo: Čas anatomije, Beograd, 1978.

Nemere, István: Facetoj de la literatura kubo, en: Literatura Foiro, n-ro 110: 1987 pp. 20-22.

Temesi, Ferenc: 3. könyv. Budapest, 1989.

— Nagyapám a reménykedök kõzt, en: Tekintet 1988/1, pp. 59-62.

Por, Budapest, 1986-1987.

— P.S. I love you en: Tekintet, 1989/1, pp. 124-128.

Wallraff, Günter: Ganz unten.


FONTO: Ertl, István. “Du plus unu libroj, kiujn vi neniam legos,” Literatura Foiro, n-ro ?, p. 11-15. Bildo (de viro ludanta violonĉelon) en la revuo ne aperas ĉi tie. Postkorektojn donis István Ertl. Unu eraro—‘kapriĉa’—estas ja kap-riĉa.


Mia avo inter esperantoj
de Ferenc Temesi, tradukis István Ertl

Literaturaj facetoj de la hungara kubo...
de István Nemere

Deksep hajkoj, de Jorge Luis Borges,
tradukis István Ertl

Ekonomia pensado en la sciencfikcia literaturo
de István Ertl [patro], el la hungara tradukis István Ertl [filo]

Imre Madách on national character

Claudio Magris on identity, origins, ghettoes, provincialism, Kafka

Witold Gombrowicz on Jorge Luis Borges

Witold Gombrowicz confronts (Polish) provincialism

Maksimanlibro de la minirakonto
de Luis Britto García, trad. Jorge C. Mosonyi

Ingrediencoj de mikronovelo de Giulio Cappa

Uz-instrukcio al la “Unuminutaj noveloj”
de István Örkény, trad. Lajos Tárkony

Du mikronoveloj: “La telefonvoko”; “Amo”
(trad. Liven Dek)

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Jorge Luis Borges en Esperanto

‘World Literature’: A Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide /
Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Ferenc Temesi, hungara verkisto

Ferenc Temesi - Vikipedio

Witold Gombrowicz - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 10 November 2018

Site ©1999-2020 Ralph Dumain