— Ĉu mi parolas kun la verkisto?
— Jes.
— Nun mi legas en la ĵurnalo, ke ĉi-vespere estos prezentita via teatraĵo “Voronjeĵ” en la televido. Kaj mi legis ankaŭ vian deklaron. Ĉu vi estas la sama persono?
— Jes, sinjorino.
— Laŭ via deklaro, vi verkis la teatraĵon en militkaptitejo. Ĉu tio estas vero aŭ vi diris tion nur por veki la interesiĝon?
— Tio estas vero.
— Pardonu min, ke nekonate mi altelefonas vin. Mi volus nun diri nur unu nomon, ĉar mi dezirus scii, ĉu vi memoras ĝin? Ĉu mi povas diri?
— Bonvolu diri.
— Péter Bognár.
— Péter Bognár?
— Mi estas lia patrino.
— Mi tre bedaŭras, sinjorino, mi ne memoras la nomon de via filo. Kie mi povis renkontiĝi kun li?
— Mia filo estis en majo 1942 portita al la fronto. Ĉu vi estis ĉe Voronjeĵ?
— Jes.
— Iu alia kamarado invalidiĝinta venis hejmen de tie kaj kunportis slipon de li. Sur ĝi estis skribite: “Ni estas en Koŝtjenko”.
— Ĉu vidis lin lastfoje tiu kamarado?
— Ne. Ankoraŭfoje venis mesaĝo de li el la militkaptitejo de Tambov.
— Tie ankaŭ mi estis, sinjorino.
— Ĉu ankaŭ vi? Ĉu en Tambov ? Kaj ĉu vi ne memoras lin? Péter Bognár.
— Pluraj miloj da hungaroj ni estis tie. Kion mesaĝis de tie via kara filo?
— En 1943 revenis kamarado el la militkaptitejo de Tambov, kaj li kunportis longan liston pri tiuj kaptitoj, kiuj estis tie kaj vivis.
— Tio ne eblas, sinjorino.
— Kion vi volas diri per tio? Kio ne eblas?
— Mi pardonpetas, mi ne volis vin aflikti. Eble vi eraris nur pri la jaro. En 1943 neniu povis veni hejmen el Tambov.
— Mi mem parolis kun li. Li estis nur haŭto kaj ostoj! Sur la listo li montris la nomon de mia filo.
— Ĉi-kaze certe tiel okazis, sed ne en 1943.
— Kial ne en 1943?
— Ĉar Tambov situas oriente, fore en la soveta landinterno, de kie neniu povis veni hejmen en la kulmino de la milito. Ankaŭ ne en la sekva jaro kaj apenaŭ en 1945.
— Nu, ni ne parolu pri la jaroj. Kiom longe vi estis en Tambov?
— Preskaŭ tri jarojn.
— Kaj ĉu vi ne memoras pri Péter Bognár?
— Ni estis tre multope, kaj ni estis senĉese ŝanĝitaj, kaj krome mi tre malbone primemoras nomojn. Sed tio, ke mi ne memoras, havas nenian signifon. Se via filo atingis la kaptitejon en Tambov, li tutcerte ne povis perdiĝi.
— Ke mia filo perdiĝis? De kie vi prenas, ke mia filo perdiĝis?
— Tion mi ne diris, eĉ ne per unu vorto, sinjorino. Tute male. Ĉe Voronjeĵ ni perdis sesdek mil mortintojn, krom tio dekmiloj malaperis senspure. Eĉ pli poste ni erarvagadis dum semajnoj en plena kaoso malantaŭ la frontlinio. Sed kiu atingis iun militkaptitejon, ekzemple en Tambov, tiu estis inter normalaj cirkonstancoj. Oni registris la personajn indikojn, ĉiutage laŭtlegis la nomliston por kontrolo, donis manĝi, portis en hospitalon tiujn, kiuj malsaniĝis ... Do, se via filo estis tie, li jam ne povis perdiĝi.
— Tamen ĉu vi memoras lin?
— Bedaŭrinde ne. Sed tio okazis ja antaŭ multaj jaroj.
— Mia filo estis bona amiko de Imre Sallai*. Ĉu eĉ tion vi ne memoras? Dum du jaroj, ĝis li estis portita al la fronto, ankaŭ li estis membro de la partio. ĉu eĉ tiel vi ne aŭdis pri li?
— Eĉ tiel ne, sinjorino.
Kvankam tiuj estas sufiĉe okulfrapaj faktoj, eĉ se vi estis tiel multope tie.
Tio estas vero.
— Se tiam vi havus tian militkaptitan kamaradon, ĉu vi povus lin forgesi?
— Mi ne volas aflikti vin, sinjorino.
— Sed mi volas scii. Ĉu vi povus forgesi dum dudek sep jaroj la amikon de Imre Sallai?
Lin mi ne estus forgesinta, sinjorino.
— Parolu sincere. Laŭ vi, ĉu mia filo ne estis en Tambov?
— Tion mi ne asertis, sinjorino.
— Ĵus vi diris, ke tiu soldatkamarado ne el Tambov venis hejmen.
— Mi nur tion diris, ke en 1943 li ne povis reveni de tie.
— Ekde dudek sep jaroj mi atendas lian hejmenvenon. Li estis mia unusola filo, dume mi perdis ankaŭ la edzon. Tamen mi petas vin, ne estu indulgema al mi, mi volas scii la veron, la nuran veron. Se tiu kamarado venis ne el Tambov, de kie povis mesaĝi mia filo?
— Estas malfacile respondi je tio, sinjorino.
— Atendu momenton. Io venis al mi en la kapon. Ĉu ne estas hazarde du Tambov-oj en Sovetunio?
— Ĉu du samnomaj urboj?
— Kial ne? Unu, kie vi estis kaj la alia, de kie mia filo sendis mesaĝon. Aŭ tio maleblas?
— Tio ne maleblas.
— Nu, jen. Ja mi vidis la liston, propraokule mi ĝin vidis kaj tiu kamarado estis nur haŭto kaj ostoj ... Li povis veni nur el la alia Tambov, ĉar alia klarigo pri tio ne ekzistas.
— Pri tio fakte ne ekzistas alia klarigo.
— Kaj pro tio vi ne renkontiĝis kun li.
— Pro tio mi ne renkontiĝis kun li, sinjorino.
* Komunista martiro (1897-1932)
FONTO: Örkény, István. Kiam finiĝas la milito? tradukis D-ro István Nagy, en Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), p. 407-408. El Unuminutaj Noveloj. En Hungara Antologio:
Unuminutaj
noveloj (Fragmentoj) (p. 402):
Uz-instrukcio al la Unuminutaj
noveloj (L. Tárkony) |
Unuminutaj noveloj
(3 trad. de Vilmos Benczik & István Nagy)
de István Örkény
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
István Örkény - Wikipedia, the free encyclopedia
Örkény
István honlap
(with links to English translations)
Babelmatrix: Babel Web Anthology the Multilingual Literature Portal
Home Page | Site Map |
What's New | Coming
Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies
| Study Guides | Special
Sections
My Writings | Other
Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 22 December 2015
Site ©1999-2021 Ralph Dumain