István Örkény

Regularo pri ekzekuto

1.

Ekzekuto per pendigo inter la muroj de armea puninstituto, aŭ en iu alia fermita loko, ekzekuto per mortpafo devas esti plenumata en tiucele konvena, por nekoncernatoj laŭeble fermita loko, sen superflua alvoko de atento, kutime en frua mateno.

2.

La komandanto ĉe plenumo de ekzekuto estas ĉiam hungara reĝa majoro, aŭ manke de tio kapitano, laŭrange la plej maljuna.

Por formi eskorton almarŝu kvar infanteriaj plotonoj, konsistantaj minimume el po 10 membroj.

3.

En la “ferman linion” t. e. por rekta gardo de la kondamnito estu komanditaj 1 suboficiro, 5 serĝentoj kaj 15 senrangaj personoj. Tiuj marŝas jam pli frue al la elirejo de la puninstituto, kaj tie ili en formacio de kvadrato formas la ferman linion, kies ĉiun flankon konsistigu po kvin homoj.

Akompanata de la gardistaro, la provoso kondukas la kondamniton ĝis la ferma linio, kiun enpaŝas ankaü la pastro, sed la gardistaro postrestas.

La eskorto en malrapida marŝo iras al la ekzekutejo kaj dumvoje honorsalutas neniun.

Komandanto de la ekzekuto, alproksimiĝante la ekzekutejon komandas:

— Firme! Plenuma kvadrato ekmarŝu!

Post formiĝo de la kvadrato la oficiroj paŝas en ties internon. La ferma linio malfermiĝas kaj delegita milita juĝisto de la kompetenta milita tribunalo en ĉeesto de hungara reĝa prokuroro kaj unu protokolisto ankoraŭfoje laŭtlegas la verdikton kaj konstatas la plenumeblecon de la verdikto, post kio la plenumo povas esti komencata.

4.

Se la verdikto estas plenumota per mortpafo, tiuokaze jam anticipe esta komanditaj tiucele kvar soldatoj, kiuj en ĉeesto de unu oficiro, ŝarĝas siajn armilojn. La kondamnito devas surgenuiĝi, kaj iu el liaj kamaradoj, kiun li el la ĉeestantoj rajtas libere elekti, vindas al li la okulojn. Samtempe komandanto de la plenumo, per sia glavo signas al la malantaŭa flanko de la kvadrato, post kio tiu silente malfermiĝas tiom, kiom necesas.

La 4 komanditaj soldatoj paŝas antaŭen, siajn armilojn sen bruo ili metas en pozicion “preta”, kaj silente ili tiom proksimen paŝas al kondamnito, kiom tio eblas sen tuŝi lin.

La komandanto de la plenumo staras flanke tiel, ke tiuj homoj povu lin vidi, kaj li, levas alten sian glavon, post kio la mezaj du homoj celas la kapon, aliaj du la bruston de la kondamnito, kaj ili je longe ne prokrastita komandvorto “fajro” samtempe pafas.

Se la ekzekutito ankoraŭ donas vivosignon, oni devas fari unu aŭ tiom da pafoj, kiom necesas.

5.

Okazu la ekzekuto ĉu per pendigo, ĉu per mortpafo, post ties plenumo la delegita kuracisto konstatas la ekeston de la morto. Post tio la pastro diras mallongan parolon kaj mallongan preĝon por la ekzekutito, al kio la komandanto de la plenumo komandas jene:

 — Al preĝo!

Post tio la oficiroj ordonas formarŝon.

6.

La ekzekutito devas esti enterigata en por tiu celo asignita loko nokte, silente, sen funebra akompano.

(tradukis Márton Fejes)


FONTO: Örkény, István. “Regularo pri ekzekuto,” tradukis Márton Fejes, en Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), p. 404-405. El Unuminutaj Noveloj. En Hungara Antologio:

    Unuminutaj noveloj (Fragmentoj) (p. 402):

Uz-instrukcio al la “Unuminutaj noveloj” (L. Tárkony)
La senco de la vivo (L. Tárkony)
In memoriam dr. K.H.G. (L. Tárkony)
La Mesio (L. Tárkony)
Regularo pri ekzekuto (M. Fejes)
Lernu fremdajn lingvojn! (M. Fejes)
Kiam finiĝas la milito? (D-ro I. Nagy)


Unuminutaj noveloj
(3 trad. de Vilmos Benczik & István Nagy)

de István Örkény

Kompara analizo de tri tradukoj el La Tragedio de l’ Homo
de Márton Fejes

Al fronto de Laboristhejmo ” (1919)
de Gyula Juhász, tradukis Márton Fejes

Hungara Antologio (1933)

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

István Örkény - Vikipedio

Hungara antologio - Vikipedio

István Örkény - Wikipedia, the free encyclopedia

Örkény István honlap
(with links to English translations)

Babelmatrix: Babel Web Anthology — the Multilingual Literature Portal


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 19 December 2015

Site ©1999-2021 Ralph Dumain