Mi ne scias la germanan.
Inter Budionnij kaj Aleksejevka ni devis permane suprenigi sur monteton plurajn kanonojn, ĉar ili ĝis radcentro enkotiĝis. Kiam la trian fojon venis mia vico, kaj ĉirkaŭ la mezo de la deklivo komencis regliti la brutpeza pafilego, mi imitis kvazaŭ mi irus por fari neceson kaj mi deflankiĝis.
Mi konis la direkton al nia kvartiro. Trairinte grandegan sunflor-kampon, mi atingis stoplejon. La grasa, nigra tero gluiĝis al miaj ŝuoj, kiel la plumbo-aldonaĵoj de la subakvigistoj, kun kiuj ili mergiĝas al la marfundo. Mi pensas, mi iris dum dudek minutoj, kiam mi subite troviĝis rekte okulo al okulo kun hungara serĝento kaj kun germano, pri kiu mi sciis nenion, ĉar mi ne konis la germanajn rangojn. Estis frenezige malbonŝanca afιro kuri ĝuste inter iliajn brakojn, ĉar la tereno estis tute ebena.
La serĝento staris, la germano kun genuoj disetenditaj sidis sur malgranda tendara seĝo. La serĝento fumis, la germano manĝis. El ia tubo, simila tiun de dentkremo li elpremis fromaĝo-paston sur panpecon, kaj nur per okuloj li donis al mi signon por halti.
Was sucht er hier li demandis.
Kion vi serĉas ĉi tie? tradukis la serĝento. Mi diris, ke mi perdis mian taĉmenton.
Er hat seine Einheit verloren diris la serĝento. Warum ohne Waffe?
Kie estas via pafilo? demandis la serĝento. Mi diris, ke mi apartenas al laborservo.
Jude diris la serĝento.
Tiun vorton eĉ mi komprenis. Mi klarigis, ke mi ne estas judo, sed kiel peranto de la sindikata gazeto Nιpszava mi estis mobilizita en specialan laborroton.
Was? demandis la germano.
Jude diris la serĝento.
La germano stariĝis. Li forigis la panerojn de sia kamizolo.
Ich werde ihn erschiessen li diris.
Vin la sinjoro Feldwebel* nun mortpafos tradukis la serĝento.
Mi sentis, ke min inundas la ŝvito kaj ekkirliĝas mia stomako. La germano ŝraubfermis la fromaĝpastan tubon kaj prenis la pafilon. Eble, se mi scius germane, mi sukcesus klarigi al li, ke mi ne surhavas flavan brakbendon, do mi ne povas esti judo, kaj tiam ĉio okazus alie.
Er soll zehn Schritte weiter gehen.
Iru for dek paŝojn diris la serĝento.
Mi iris dek paŝojn. Dume ĝis maleolo mi enkotiĝis.
Gut.
Bone.
Mi haltis. La Feldwebel levis la pafilon kontraŭ min. Mi memoras nur tion, ke subite mia kapo terure peziĝis, kaj preskaŭ diseksplodis miaj intestoj. La Feldwebel mallevis la pafilon.
Was ist sein letzter Wunsch? li demandis.
Kio estas via lasta deziro? demandis la serĝento. Mi diris, ke mi volas feki.
Er will scheissen tradukis la serĝento.
Gut.
Bone.
Dum mi faris mian aferon, la Feldwebel tenis la pafilon kolbo-al-tere. Kiam mi stariĝis, li levis ĝin.
Fertig? li demandis.
Ĉu finite?
Mi diris, ke finite.
Fertig raportis la serĝento.
La pafilo de la Feldwebel verŝajne pafis false, supren, ĉar li celis al mia umbiliko. Mi staris tiel ĉirkaŭe minuton aŭ unu minuton kaj duonon. Poste plu al mi celante diris la Feldwebel:
Er soll hupfen.
Ransalto tradukis la serĝento.
Post la ransaltado sekvis rampado. Post la rampado dekkvin brakfleksoj en kuŝanta pozo. Fine diris la Feldwebel, ke mi turniĝu retro.
Mi faris retroturniĝon.
Stechschitt!
Parada marŝo! interpretis la serĝento.
Marsch! diris la Feldwebel.
Marŝu, ek! tradukis la serĝento.
Mi ekiris. Eĉ iri estis apenaŭ eble, kaj tiom pli fari paradan marŝon. Flugadis la kotbuletoj super mia kapo. Mi povis antaŭeniri nur kun freneziga malrapideco, kaj dume mi sentis, ke la Feldwebel celas al la mezo de mia dorso. Eĉ nun mi scius montri la punkton, al kiu direktiĝis la pafiltubo. Se ne estus tiu granda koto, mia timego daŭrus nur kvin minutojn. Sed tiel pasis eĉ duonhoro, ĝis mi kuraĝis alteriĝi kaj rerigardi.
Ankaŭ la italan mi ne scias: bedaŭrinde mi ne havas lingvokapablon. Pasintjare somerumante en la kadro de dektaga IBUSZ-grupvojaĝo** en Rimini, antaŭ la luksa hotelo Regina Palace mi rekonis la Feldwebel-on. Mi ne havis bonan ŝancon. Se nur duonminuton pli frue mi alvenus tien, mi mortbatus lin, sed tiel li min eĉ ne rimarkis. Kun pluraj aliuloj li suriris vitrotegmentan ruĝan aŭtobuson, dum mi, pro manko de bezonata lingvoscio, sciis nur hungare kriegi:
Ne startu! Elbusigu tiun faŝistan porkon!
La hotelpordisto, duonkapon pli alta ol mi, iu kolorhaŭta Sudanano min minacis per fingro kaj mansignis, ke mi forportu min. Ankaŭ al li mi ne povis klarigi, kio okazis, kvankam li eble krom la itala komprenis ankaŭ la francan kaj la anglan. Sed mi, bedaŭrinde, krom la hungara parolas neniun alian lingvon.
* Serĝento (germanaĵo)
** IBUSZ hungara turisma entrepreno
FONTO: Örkény, István. Lernu fremdajn lingvojn! tradukis Márton Fejes, en Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), p. 405-406. El Unuminutaj Noveloj. En Hungara Antologio:
Unuminutaj
noveloj (Fragmentoj) (p. 402):
Uz-instrukcio al la Unuminutaj
noveloj (L. Tárkony) |
Unuminutaj noveloj
(3 trad. de Vilmos Benczik & István Nagy)
de István Örkény
Kompara
analizo de tri tradukoj el La Tragedio de l Homo
de Márton Fejes
Al
fronto de Laboristhejmo (1919)
de Gyula Juhász, tradukis Márton Fejes
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
István Örkény - Wikipedia, the free encyclopedia
Örkény
István honlap
(with links to English translations)
Babelmatrix: Babel Web Anthology the Multilingual Literature Portal
Home Page | Site Map |
What's New | Coming
Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies
| Study Guides | Special
Sections
My Writings | Other
Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 20 December 2015
Site ©1999-2021 Ralph Dumain