Imagitaj lingvoj en fantaziaj romanoj

de Bernard Golden


Imagitaj lingvoj kiel temo por kompara analizo

En Encyclopedie de l’Utopie des Voyages extraordinaires et de la Science fiction [1], monumenta kompilaĵo de donitaĵoj pri la historio de sciencfikcio kaj ties literaturo, Pierre Versins sugestas kelkajn temojn konvenajn por komparaj studoj de verkoj en tiu ĉi ĝenro. Inter ili estas: transportiloj, vojaĝoj al la Luno, robotiko, milito, edukado, nutrado, drogoj, amo, lingvistiko kaj ankaŭ artefaritaj lingvoj. La lastaj du fakoj okupiĝas pri rimedoj elpensitaj de SF-aŭtoroj por interkomunikiĝÊaj celoj en fantaziaj kulturoj. [2] Mi elektis tiun esplorterenon por analizo de la traktado de lingvoj en du romanoj verkitaj originale en esperanto: Vojaĝo al Kazohinio [3] de Sándor Szathmári, kaj Misio sen alveno [4] de John Francis. La unua verko, laŭ la klasifiko de Versins, estas tipa ekzemplo de “eksterordinara vojaĝo”, socia satiro pri lando en izolita loko sur la tero. La strangaj vivkutimoj kaj bizaraj pensmanieroj de la indiĝenoj estas pli emfazitaj ol ilia nivelo de teknologia disvolviĝo kompare kun samtempaj civilizoj en Eŭropo. Ankaŭ la dua romano enhavas priskribojn de vojaĝoj, ĉi-foje kun itineroj en la fora spaco, ne nur tra apenaŭ mezureblaj distancoj ekde la hejmplanedo ĝis la rando de la Galaksio sed ankaŭ en tiel nomataj paralelaj universoj. Karakterizas la verkon la futurologia etoso de spacvojaĝado. En ambaŭ rakontoj estiĝas problemoj de interkomunikado kun fremduloj, membroj de kulturoj jen transmaraj jen transspacaj.

La fontoj de la romano pri Kazohinio

Ne estas malfacile spuri la fontojn de la verko de Szathmári. Lia vojaĝanto al Kazohinio estas neniu alia ol d-ro Lemuelo Gulivero, la konata ĝisoste patriota angla kuracisto, kiu estis postenigita kiel kirurgo sur militŝipo de la brita mararmeo. Oni renkontis lin en la literaturo de fantaziaj vojaĝoj la unuan fojon en la 18-a jc. sur la paĝoj de Gulliver’s Travels (1726) de la angla satiristo, romanverkisto kaj poeto Jonathan Swift (1667-1745). En tiu libro estas priskribitaj la unuaj kvar vojaĝoj de Gulivero, nome al Lilliput, Brobdingnag, Laputa kaj la lando de la Houyhnhnms.

Du jarcentojn poste Frigyes Karinthy (1887-1938), hungara novelisto, dramverkisto, eseisto kaj humuristo publikigis Utazás Faremidoba (1916) kaj Capillaria (1921), ambaŭ tradukitajn en esperanton [5], en kiuj li rakontas la kvinan kaj sesan vojaĝojn de la temerara maroficiro. Por ebligi al Gulivero travivi novajn aventurqin en la 20-a jc., Karinthy rejunigis lin kaj donis al li postenojn sur militŝipoj defendantaj Brition dum la unua mondmilito. Kiam eksplodis tiu milito en 1914, la ŝipo de Gulivero plugis la ondojn de la Balta maro, kie flosanta marmino alfundigis ĝin. Gulivero bonŝance estis savita kaj portita al la lando Faremido, kies loĝantoj estis aŭtomatoj, komunikiĝantaj per muzika lingvo konsistanta el la sep notoj de la solfeĝa gamo. Sekvis tiun kvinan vojaĝ-priskribon la rakonto pri la sesa aventuro, okazinta same dum la unua mondmilito, kiam refoje sinistro trafis la ŝipon, sur kiu servis la misfortuna kuracisto. Ĝi estis torpedita en Nordatlantiko, kaj ĉi-foje Gulivero ne sukcesis atingi firman teron. Li subakviĝis ĝis la fundo kaj trovis sin en Kapilario, submara lando priloĝata kaj regata de virinoj, kiuj estis anatomie similaj al homoj sed parolis la oiha-lingvon karakterizatan ne per vortoj sed per ekkrioj kaj interjekcioj.

Kiam en 1935 Szathmári komencis labori super sia romano, li jam konis la verkojn de Swift kaj de sia samlandano Karinthy, do tute preta estis la kadro de la sepa vojaĝo de Gulivero. Uzante la saman trukon de Karinthy, Szathmári ankoraŭfoje rejunigis la anglan ŝipkirurgon, por ke li povu surŝipiĝi en 1935, kiam politika streĉiteco estiĝis pro la agresemo de Italio.

La eldono de Vojaĝo al Kazohinio estis prokrastita pro la dua mondmilito, kaj fine aperis tri diversgrade cenzuritaj hungaraj versioj en 1941, 1946 kaj 1957 respektive. La originala esperanta verko estis publikigita en Parizo fare de SAT en 1958.

La sepa vojaĝo de Gulivero

Kiam la Brita krozoŝipo Invincible estis en la Hinda maro, itala militŝipo pereigis ĝin per torpedo, kaj Gulivero kun kelkaj ŝipanoj surmariĝis en savboato. lom poste uragano malaperigis la boaton en la ondoj, kaj Gulivero, kroĉante sin al savzono, flosis ĝis la tagiĝo, kiam li sukcesis albordiĝi sur proksima insulo.

Tiu lando estis Kazohinio, kie la indiĝenoj evoluigis du variantojn de kulturo. Laŭ la magra priskribo de la aŭtoro, ambaŭ specoj de kazohinianoj, la raciaj hin-oj kaj la frenezaj behin-oj, estis estuloj apartenantaj al la homa raso. Sekve, ili kapablis paroli lingvon, kiu similis al teraj lingvoj fonetike kaj strukture sed ne havis evidentan historian aŭ lingvistikan rilaton kun ili. Dum la unuaj renkontiĝoj inter Gulivero kaj la insulanoj, li komprenigis sin per gestoj, kaj la kazohinianoj agis reciproke.

La lingvo de Kazohinio 

La unuan lingvolecionon ricevis Gulivero de homo, kiu kaptis lian brakon kaj diris ba; poste, fingromontrante al lia piedo, li diris bo kaj signis, ke Gulivero ripetu tiujn vortojn. Tiel progresis la lernado de la lingvo, kaj post unu monato Gulivero “jam parolis ĝin perfekte”, ĉar ĝi estas “lingvo mirinde simpla kaj tre facila”. Aliloke Gulivero karakterizis ĝin kiel tre komforta”, sed ne estas eble kompreni, kion li volis diri per “komforta”, krom ke ne estas malfacilaĵoj rilate la pronocon de sonoj.

Laŭ Gulivero la alfabeto konsistas el 30 literoj, po 15 vokaloj kaj konsonantoj. Mankas r, q, x kaj c. Li asertas (erare), ke estas pli multaj vokaloj ol en la angla, ekzemple kun elgorĝe prononcata i inter a kaj o ktp. Mankas pli malfacilaj kaj duoblaj konsonantoj, kaj post ĉiu konsonanto ĉiam sekvas vokalo kaj reciproke.

Analizo de la vortoj kaj propraj nomoj uzataj en la romano indikas, ke Gulivero (t.e. Szathmári) ne sufiĉe precize priskribis la fonetikajn trajtojn de la lingvo. Unue, estas 18 konsonantoj p, b, t, d, k, g, ts(c), ts(ĉ), f, v, s, z, ŝ, m, n, r, 1, h) kaj unu duonvokalo (j). Mankas ĝ, ĵ, ĥ kaj ŭ. Nur kvin el la 15 vokaloj aperas en la teksto de la romano i, e, a, o, u), ĉar la aliaj 10 ne estas transskribeblaj per la esperanta alfabeto.

La skriba lingvo konsistas el simpligitaj geometriaj figuroj kiel horizontalaj, oblikvaj kaj vertikalaj linioj, staranta aŭ kuŝanta elipso, V en kvar pozicioj, rondaj kaj deltoidformaj literoj ktp. Kontraŭe al la klarigo de Gulivero, duoblaj konsonantoj aperas en la ortografio de la vorto ŝukk kaj la esprimo pricc-prucc, kaj vortoj kaj homoj kun konsonant-grupiĝoj ne sekvas la regulon pri alternado de konsonantoj kaj vokaloj laŭ la skemo KV kaj VK: kvari, bruhu, beratnu, dingas, fagmak, Zolter, Zift, Zeremble.

La akcentado kaj intonacio en la kazohinia lingvo esprimas multe pli ol en la eŭropaj lingvoj, kiuj, krom la ordinara akcento, konas nur la demandakcenton. En la kazohinia aparta akcento estas uzata, kiam parolanto konsilas, alvokas, jesas aŭ neas.

Ne estas uzataj ciferoj por la nombroj sed paroj da literoj, unu vokalo kaj unu konsonanto, laŭ la dekkvinuma nombrosistemo. Tiuj literoj donas la nomojn de la numeraloj: 1 = EL, 12 = IM, 14 = UZ.

Gulivero rimarkis, ke la kazohiniaj vortoj estas tre mallongaj, do li opiniis, ke la lingvo estis kreita laŭplane, ĉar la plej ofte uzataj vortoj estas la plej mallongaj. Krome, la gramatika karaktero de la vortoj estas konstatebla laŭ ilia unua litero. Ekzemple, substantivoj komenciĝas per b kiel la menciitaj bo kaj ba, adjektivoj per k kaj personaj nomoj per z. Vokaloj servas por esprimi verbojn kaj agadojn. Gulivero aprobis tiun manieron karakterizi la vortojn per la iniciala litero, ĉar ĝi faras la parolon pli komprenebla; la atento dividiĝas en la vorto pli bone ol en la eŭropaj lingvoj, kie la sufiksoj amasiĝas ĉe la fino de la vorto.

En la romano la plej granda parto de la cititaj substantivoj estas filozofiaj terminoj. Ekzemple, tre ofte estas uzataj kazo kaj kazi. La unua estas aplikata al iu situacio aŭ ago, kiu estas “laŭleĝe justeca”; kazi estas ĝia antitezo. Ekzistas tri “klasoj” en la sociordo de Kazohinio. Hin-o respondas al la koncepto “homo”, do li estas racia estulo. Belohin-o estas persono, kiu ne observas la kazo-on kaj, ĉar li estas neinstruita, faras kazi-ajn agojn pro mallerteco; tamen, li estas edukebla. La behin-oj, male, obstine faras kazi-ajn agojn pro nevolo. Estante pekuloj kaj frenezuloj, ili estas rigardataj kiel alispecaj naturkreaĵoj kaj estas fermitaj en aparta loko.

Nomoj de viraj hin-oj estas Zatamon kaj Zamon Nital; virino estas Zolema. Inter la behin-oj Zeĉeĉe, Zadaĉ kaj Zift estas masklaj, kaj Zukrula, alinome Zajkubu, estas femala. La inicialo Z indikas, ke ĝi estas person-nomo. En la kazo de Zamon Nital, amon informas pri la dato de naskiĝo, sekso kaj fakscio, dum Nital estas la telefon-numero, identa kun la loĝadreso; sekve, tiu ĉi parto de la nomo povas ŝanĝiĝi plurfoje dum la vivo de la koncernulo. La toponimo Kazohinio signifas “la landon de la homoj, kiuj konas la puran esencon de la homa estado”.

Plurloke en la romano la kazohinianoj elbuŝigis jenajn ekkriojn kaj interjekciojn: Elu! Elu! Pricc-prucc, vake vake! zuk!... zuk!..., huuu! ... huuu!.., kvari, kvari, kave!, Elak betik!.

Gulivero trovis la kazohinian lingvon facile lernebla, ĉar la gramatiko ne havas esceptojn. La vortaro estas varia, kaj interŝanĝo de du vortoj donas alian sencon al la frazo. Bedaŭrinde, Szathmári ne prezentis ekzemplojn de konversacioj aŭ alispecaj frazoj por ebligi pli profundan analizon de la lingvo.

Gulivero havis cerboskuan travivaĵon, kiam li devis obei specialan etiketon en sia parolado kun behin-a virino. Oni informis lin, ke dum konversacio inter viro kaj virino, oni devas diri ĉiun verbon en estinta tempo. Per estanta tempo oni rajtas paroli nur kun tia virino, kiu jam demetis sian buŝtukon. Alimaniere, parolante per la prezenco, oni malhonoras ŝin. Tiu stranga regulo ofte embarasis Guliveron, kiu ne sciis, ĉu vere temas pri la estanteco aŭ la estinteco, kaj li demandas: “Ĉu la homa lingvo ne estas por tio, ke ni komuniku reale estantajn aferojn sen miskompreno?”

Kvankam Gulivero laŭdis la strukturon de la kazohinia lingvo, tute konsternis lin la semantiko de ĝiaj vortoj kaj esprimoj. Li reliefigis, ke tre grava obstaklo estas la klopodo de uzantoj de la lingvo komprenigi ne nur la konceptojn sed ĉefe la intencon, t.e. la atingendan celon de la agado, kaj pro tio vortoj pri abstraktaĵoj ne povas esti tradukitaj en iun ajn eŭropan lingvon. Dum li restis kun la behin-oj, tre malfavore impresis lin tiu nekomprenebleco de multaj vortoj en la behin-a lingvo. Vane li serĉis respondaĵojn de behin-aj vortoj en la angla lingvo: “Kion signifas la vake, elak, betik, bilev, lamik, borema, boeto, bivag, tion mi nek tiam, nek poste eksciis, vane mi demandadis. Ankaŭ ili tute ne sciis…”. Pri la vorto kipu, li diris: “... mi jam avertas la Leganton, ke li ne serĉu ian ajn sencon en ĉi tiu vorto. Ankaŭ ĝi estis unu el tiuj sensencaj vortoj, kies signifon neniu scias, sed por kiu devis ĉiu suferi, mizeriĝi kaj vivi en malkomforto.” Li diris la samon pri ketni: “Ĝi estas regulo, sed neelkalkulebla kaj stulta. Idiota elcerbumaĵo, sen ia ajn reala bazo, kion mi per angla vorto eĉ proksimume ne povas traduki.” Kaj jen lia lasta kondamno de la “sensencaj galimatioj” de la behin-oj: “Kompreneble la Leganto demandas, kiel eblas fuŝi la behin-an parolon, kiu jam estas en si mem amaso de ĥimeraĵoj.”

Feliĉa fino de la sepa vojaĝo de Gulivero

D-ro Lemuelo Gulivero finfine sukcesis eskapi de la koŝmara kultura ĉirkaŭmedio sur la insulo Kazohinio. Konstruinte sian propran ŝipon ekipitan per motoro, li sekrete enŝipiĝis. Post du tagoj da navigado, neevitebla uragano minacis lin; la motoro de lia ŝipo paneis, kaj li komencis drivi reen en la direkto al Kazohinio.

Bonŝance estis en la apudeco la brita militŝipo Terrible, kies matrosoj elmarigis sian samlandanon. Reveninte en Anglion, Gulivero, kiel kutime, trovis sian edzinon kaj gefilojn en Redriff en bona sano.

1 Pierre VERSINS. Encyclopedie de l'Utopie, des Voyages extraordinaires et de la Science Fiction Lausanne: Editions L’Age d’Homme: 1972. 997 p.

2 Vidu p. 39

3 Sándor SZATHMÁRI. Vojaĝo al Kazohinio. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda; 1958. 315 p.

4 John FRANCIS. Misio sen alveno. Antverpeno La Laguna: tk Stafeto 1982. 159 p.

5 Frigyes KARINTHY. Vojaĝo al Faremido. Kapilario. Tradukitaj de Lajos Tárkony kaj Andreo Szabó respektive. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio; 1980. 181 p.

[ellasitaj sekcioj pri Misio en alveno de John Francis:
Senfina galaksia vojaĝado tra spacoj kaj tempoj
La lingvo uropal
(specimeno de uropal kun traduko)
Resumo de la gramatiko de uropal
La lingvoj de Luomo kaj Ulomo
La enigmo de la “tera lingvo” kaj nebulecaj aludoj pri Esperanto]

Konkludo: kreado kaj funkcio de imagitaj lingvoj

Kiom da scio pri lingvistiko devus posedi aŭtoro okupiĝanta pri transkultura komunikado en fantaziaj kaj sciencfikciaj rakontoj? Ĝis kiu grado, li enkonduku en la intrigon esprimmanierojn en lingvoj de ekzotaj popoloj kaj membroj de eksterteraj civilizoj? Ĉu elpensitaj rimedoj de interkomunikiĝo, ankoraŭ nekonataj sur la Tero, povas interesi legantojn samgrade kiel priskriboj de anatomiaj trajtoj de estuloj kaj estaĵoj el foraj lokoj kaj transaj tempoperiodoj surtere kaj en la kosmo, kaj ankaŭ sciencaj aû pseŭdosciencaj priskriboj de teknikaj aparatoj kaj principoj funkciigantaj ilin? Por krei kredeblan fonon por la agado en tiu ĉi literatura ĝenro, ne estas malpli grava ol en alispeca rakonta kaj aventura literaturo, la provizo de sufiĉe da detaloj, por ke eventoj disvolviĝu en tri- (aŭ eĉ kvar-) dimensia universo de interagantaj vivantaj homoj aŭ artefaritaj mekanikaj estaĵoj. Lingva aŭ alispeca komunikad-sistemo estas nepra kondiĉo por tiu interagado. Tamen, sciencfikciaj verkistoj plejparte ignoras aŭ tro simpligas tiajn kontaktojn inter teranoj kaj aliplanedanoj, ĉar, kiel opinias William Orr [6], “problemoj de komunikado malrapidigus la rakonton, eĉ fàriĝus la centro de la rakonto”. Ĝuste tiu troiga pritrakto de filozofiaj terminoj tra la tuta romano de Szathmári fare de la loĝantaro de Kazohinio rezultigas tedan legaĵon. Plurfoje estas necese rompi la pensfadenon, relegi klarigojn kaj demandi, ĉu ili estas senchavaj aŭ ĉu temas pri nura blago por mistifiki legantojn. Vojaĝo al Kazohinio estas apenaŭ legebla “unuspire”. Same riproĉenda en la romano de Francis estas la tro detala priskribo de teknikaj rimedoj uzataj de la luomanoj por efektivigi siajn transgalaksiajn vojaĝojn.

Kritikoj de troa emfazo pri unu aspekto, aŭ la lingva aŭ la teknika, estas pravaj, ĉar verkisto neniam devas forgesi, ke la celo de lia novelo aŭ romano estas rakontado pri la rolantoj kaj iliaj agadoj. Tamen, por ke la intrigoj povu havi ekzotan fonon kun nekutimaj temoj, estas necese krei rolantojn, kiuj mem estas eksterordinaraj, loĝantaj en regionoj situantaj fore en la spaco kaj tempo, kaj, eventuale, ne estantaj antropoidaj tipoj sed fantaziaj kreitaĵoj, kiu disvolvis tre originalajn metodojn por interkomunikado. Kontraŭe al tiu konstato, kompara analizo de la temo lingvistiko kaj lingvoj en sciencfikcia literaturo pravigas la riproĉon de Robert Devereux [7] al preskaŭ ĉiuj verkantoj: malgraŭ siaj eblaj beletraj kaj sciencaj kvalitoj, ili ne fakscie kaj realece okupiĝas pri lingvoproblemoj. En artikolo, kiun mi verkis antaŭ unu jardeko, mi faris tiun ĉi demandon pri la traktado de lingvaj aferoj en la SF-ĝenro: “Ĉu aŭtoroj daŭre aplikos la malnovajn, ŝablonajn formulojn, aŭ ĉu ili evoluigos novajn komunikad-rimedojn?” [8] Rilate la du verkojn pritraktitajn en tiu ĉi studaĵo, la respondo estas definitive negativa. Nek Sándor Szathmári nek John Francis provis trarompi limojn de la tradicia kornunikad-sistemno sur la Tero. Estas evidente, ke ambaŭ aŭtoroj “solvis” problemojn de transkultura komunikado per “la malnovaj, ŝablonaj formuloj”.

La loĝantoj, jen en nuntempa fantazia lando situanta sur la terglobo, jen en civilizoj lokitaj en foraj partoj de la Galaksio kaj eĉ en paralelaj universoj, ne diferencis anatomie kaj psikologie disde hodiaŭaj membroj de la homa raso. La aŭtoroj nek strebis al kreado de alispecaj estaĵoj nek elpensis komunikad-sistemojn utiligantajn rimedojn por transdono de informoj kaj signifoj, kiuj ne bezonis artikulaciadon de tradiciaj fonemoj kaj morfemoj sed povis atingi la rezulton per alispecaj sonoj kaj signoj. Ĉi-rilate pli sukcesis Frigyes Karinthy, kies Gulivero devis lerni la muziknotan lingvon de la metalaj aŭtomatoj de Faremido kaj esprimadon per la emociplenaj voĉsonoj de la virinoj en Kapilario. Male, Szathmári kaj Francis en siaj romanoj uzis kiel modelojn nur la lingvojn, kiujn ili mem konis. Sekve, manke de novaĵoj rilate fonetikon, morfologion kaj sintakson, tiuj lingvoj estis relative facile analizeblaj, lerneblaj kaj uzeblaj.

6 William ORR. “Sciencfikcio kaj Esperanto” (intervjuo). Heroldo de Esperanto, 1978, 3 (1627), p. 3.

7 Robert DEVEREUX. “Language Treatment in Science Fiction.” Eco-logos, 1978, n-ro 89, p. 3-5.

8 Bernard GOLDEN. “Lingvoj en la sciencfikcia ĝenro.” Kontakto, 1985/1, n-ro 89, p. 11- 12.


FONTO: Golden, Bernard. “Imagitaj lingvoj en fantaziaj romanoj,”  Literatura Foiro, n-ro 159, jaro 27, februaro 1996, p. 26-39. Pri Szathmári: p. 26-30. Pri Misio en alveno de John Francis: p. 30-37. Konkludo: p. 38-9. Esenca bibliografio: p. 39. Ilustraĵoj ellasitaj ĉi tie.

Noto: Ellasita ankaŭ estas la esenca bibliografio (p. 39), sed rigardu Knowlson, Yaguello (en la franca kaj angla), kaj Barnes en Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography.


Kvar Planlingvoj Kreitaj de Virinoj
de Bernard Golden

Kosma Rubaĵo” de Bernard Golden

Posttagmezo en El Prado” de Bernard Golden

La Humanisma Kadro de Julian Huxley, Evolua Etikisto
de Bernard Golden

Szathmári kaj nia revuo
de Ljubomir Trifonĉovski

La Tento de Kul” de John I. Francis

La Klera Despoto” de John I. Francis

Okazos je la Deka de John I. Francis

Ĝeraldina” de John Islay Francis

Odo al Najtingalo”de John Keats, elangligis John Francis

“Ombroj en mateno” de John Francis / “Shades of Morning” translated by William Auld

Rimletero” (pri John I. Francis) de William Auld

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Bernard Golden - Vikipedio

Bernard Golden @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

John I. Francis @ Ĝirafo

John Francis @ Originala Literaturo en Esperanto (Don Harlow)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 21 January 2020

Site ©1999-2020 Ralph Dumain