Kosma Rubaĵo

Bernard Golden


Malgraŭ konfliktaj raportoj venintaj el Hungario kaj oficiala silentado pri la afero, estas nun certe, ke la nokton de la 3-a de aŭgusto, grandega, ekstertera objekto falis en la orientan parton de Lago Balatono. La ĉefaj sciigoj venis de turistoj, kiuj estis bruske evakuitaj el siaj somerumejoj fare de policanoj kaj soldatoj. La nekonata objekto, kies grandon kaj formon neniu povis precizigi, unue trafis la lagobordon, kie ĝi parte disrompiĝis, kaj poste, enirinte la lagon, rapide subakviĝis. Kelkaj apudlagaj somerdomoj estis detruitaj, kaj dudeko da enloĝantoj mortis. Ne okazis pli granda katastrofo, ĉar nokte la plaĝo estis preskaŭ dezerta.

Ĝis nun la plej fidinda priskribo de la evento venis de Fritz Schwarze el Hamburgo, laŭ metio hartondisto, kiu tendumis kun sia familio apud la urbeto Balatonalmádi. En televida intervjuo li vigle rakontis sian travivaĵon.

“Mi staris ekster la tendo, fumante cigaredon kaj rigardante la stelplenan ĉielon. Estis proksimume la dekunua. Mi aŭdis akran kraksonon kiel tiun de supersona aviadilo, kaj la bruo daŭre plilaŭtiĝis. Mi rigardis en la direkto al la sono, sed mi vidis nenion eksterordinaran sur la ĉielo. Mi opiniis, ke estas aviadilo aŭ malalte fluganta helikoptero. Subite venis orelsurdiga tondrado, kaj la tero sub miaj piedoj skuiĝis. “Ho ve!”, mi pensis, “tiu aviadilo kraŝis.” Mi spirhalte atendis, sed mi aŭdis nenion plu. Ne okazis eksplodo, kaj mi ne vidis flamojn. Mi scivolis pri la afero, do mi rapidis al la bordo. Aliaj homoj venis de diversaj direktoj, kaj ni kune komencis esplori la terenon apud la plaĝo. Sur deklivo malantaŭ ni estis videblaj la detruitaj domoj, lumigitaj en la lunhelo. Kondukis en la lagon larĝa, profunda sulko, en kiu glimbrilis rompitaĵoj de la falinta objekto. Ni apenaŭû komencis kolekti kelkajn fragmentojn, kiam alvenis policanoj, kiuj devigis nin malproksimiĝi de la loko.”

Dum la tagoj sekvantaj la intervjuon, Herr Schwarze ricevis vizitojn, ne nur de ĵurnalistoj kaj scivolemuloj, sed ankaŭ de registaraj funkciuloj, armeoficiroj kaj sciencistoj, kiuj celis plej detale registri la faktojn, antaŭ ol la memoro de la hamburga barbiro komencos plidramigi la okazintaĵon. La astronomoj kaj geologoj interesiĝis precipe pri la materialo, kiun Schwarze sukcesis kolekti kaj forporti. Evidentiĝis, ke la objekto konsistis el du malsamaj substancoj, unu metalsimila, la alia plastforma. La astronomoj esprimis surprizon, ke tiuj substancoj ne inkandeskis pro la rapida eniro en la atmosferon de la Tero. La geologoj neis hipotezon pri granda aerolito, ĉar la metalo ŝajne ne devenis de natura erco, sed estis alojo kun tre altgrada varmrezisto kaj krome, kun eksterordinara elasteco. La sciencistoj konstatis, ke eĉ pli rimarkindaj estas la proprecoj de la alia materialo. La senformaj masoj similis al speco de plasto, senkolora kaj senodora. Ili daŭre restis molaj kiel argilo, kaj la plej granda surprizo el ĉiuj estis, ke la materialo “kreskis”! Schwarze klarigis, ke li havis tempon preni nur plenmanon da pecoj, sed du semajnojn post sia hejmenreveno, li rimarkis, ke la origina kvanto preskaŭ dekobliĝis. La gravmienaj vizitantoj skeptike okulsignis inter si, suspektante, ke la hartondisto jam komencis ornami sian rakonton. Ĉiuokaze, ili facile konvinkis lin, ke li faros gravan kontribuon al la scienco, se li donacos specimenojn de la du substancoj al ili por plua analizado.

Dum la samaj tagoj, disvastiĝis raportoj el aliaj mondpartoj pri mirindaj “suveniroj”*, kiujn turistoj en Hungario trovis ĉe la orienta bordo de Balatono. La priskribo de la hamburgano estis konfirmita en ĉiuj detaloj. Reagante al la tutmonda scivolemo, la hungara registaro provis malhelpi la elportadon de la misteraj substancoj. Ĉe la landlimo la dogana inspektado fariĝis nekredeble rigora, sed tiuj malfruaj rimedoj estis vanaj. La transdonado de specimenoj de familianoj al konatoj kaj de konatoj al nekonatoj rezultigis, ke apenaŭ unu monaton post la okazintaĵo, sciencaj reserĉinstitucioj en la tuta mondo posedis materialon por analizi. Oni konjektis, ke la metalaj fragmentoj estas partoj de raketo aŭ spacveturilo, kiu portis interne la kreskoplaston, kiel oni nomis ĝin.

Ĉie la pecoj da plasto daŭre plimultiĝis kaj pligrandiĝis, plenigante ĉiujn ujojn kaj ejojn, en kiujn ili estis deponitaj. Baldaŭ la ordinaraj homoj enuis pri tiu verŝajne senutila substanco kaj komencis forĵeti ĝin kiel rubaĵon. Sed ĝi tute ne ĉesis kreski. Laŭ onidiroj filtriĝantaj el Hungario, la maso, kiu falis en Lagon Balatonon, nun ĉiutage dismetas milojn da kubmetroj da akvo.

En pluraj laboratorioj oni serĉis metodon haltigi la kreskopovon de la plasto, sed la fizikaj kaj kemiaj eksperimentoj estis senrezultaj. Dispistado, kunpremado, bruligado, forigo de aero, mergado en korodajn kemiaĵojn, aplikado de venenaj gasoj, elektrokutado, iksa surradiado—ĉiuj fiaskis. Granda konsterno frapis la scienculojn, kiuj konstatis, ke ne nur ne estas eble “mortigi” la substancon, sed tutkontraŭe, rezulte de la diversaj traktadoj, ĝi kreskis eĉ pli rapide, kvazaŭ la atakantaj rimedoj estus kataliziloj aŭ stimuliloj por plua, pli vigla agado de la molekuloj. Esploristoj en la tuta mondo maltrankviliĝis, ĉar en iliaj manoj estis substanco tute ne regebla kaj plie, sen iu ajn praktika utilo—unuvorte, forĵetindaĵo!

Ankaŭ la alia substanco, la elasta metalo, same perpleksigis la sciencistojn, sed ĉar ĝi ne montris danĝerajn proprecojn, ili ne tiel diligente okupiĝis pri ĝi. Neniu sukcesis finanalizi la alojon, kvankam ĉiuj antaŭvidis grandajn teknologiajn avantaĝojn, se tiu metalo povus esti produktita industrie. Fine, brita metalurgiisto elvortigis la plej evidentan konkludon pri la metalo: la aliplanedanoj, kiuj ĵetis la kreskantan substancon en la spacon, malkovris materialon por ujoj, kiuj kapablas pligrandiĝi laŭmezure kiel pliampleksiĝas la volumeno de la enhavo. Ĝi estas ideala substanco por konstrui kosman kargoveturilon, kiu devas vojaĝi plurajn lumjarojn kun daŭre kreskanta ŝarĝo. Tamen, la metalurgiisto ne povis diri, ĉu la deirpunkto de la spacveturilo estis en nia galaksio aŭ aliloke en la senlima interstela spaco.

Post nelonga tempo, ankaŭ la publiko estis informita pri la situacio. Sveda biologo, specialisto pri problemoj de ĉirkaŭmedia poluado*, en gazetartikolo avertis la mondon pri tiu ĉi nova minaco kaj insistis, ke oni trovu manieron haltigi la disvastigon de la kreskoplasto. Itala ĵurnalisto, fama pro siaj popularsciencaj raportaĵoj, verkis libron reeĥantan la vortojn de la sveda scienculo, sed li donis sian propran interpreton pri la okazintaĵo. El lia fantaziriĉa imago venis priskribo de estuloj de alia planedo, kies scienco estis multe pli evoluinta ol la nia. Ili inventis tiun novan substancon, sed trovinte ĝin noca, kaj ne povinte detrui ĝin, ili pafis la rubaĵon en la spacon, antaŭ ol ĝi surkovris la tutan surfacon de ilia planedo. Tuthazarde, unu el la raketveturiloj atingis la Teron. “Aŭ ĉu vere estis hazarda trafo?” demandis la verkisto en la dua eldono de sia furora libro. Li prezentis novan hipotezon: la spacveturilo estis celita al ni fare de malamikaj aliplanedanoj, ĵaluzaj aŭ timigitaj pro la esplorado de teranoj en la kosmo. Ili lanĉis atakon kontraŭ nian mondon per nova speco de biologia milito, la poluado! Aliaj sensacion serĉantaj publikigaĵoj pentris pli mornan bildon pri la kosma konflikto kaj elvokis la plej terurajn sekvojn por la homaro, kiam la Tero fariĝos granda rubaĵejo, kaj la kreskoplasto, envolvante ĉion kaj ĉiun, premsufokos la vivon.

Ankaŭ alarmitaj politikistoj ekkonsciis la problemon. Registaroj malpermesis la importadon de la kreskoplasto, unue kontraŭ altaj monpunoj, poste per kondamno al morto por kontrabandado de la substanco. Ĉiuj kolekteblaj kvantoj estis transportitaj el landinternoj por esti ĵetitaj en la maron aû ŝutitaj ĉe landlimoj, kie la senĉesa akumuliĝo de la forĵetaĵo baldaŭ faris tiujn regionojn nenieslandoj. Rezulte de tio, diplomatoj komencis interŝanĝi rigore vortigitajn protestleterojn, kelkfoje tekstantajn, kvazaŭ ili estus ultimatoj. La internacia streĉiĝo ĉiam pli intensiĝis. Pro tio, estis kunvokita tutmonda konferenco por pritrakti tiun kosman poluadon. Ĉar la kreskoplasto jam troviĝis tuj apud landoj, kiuj ankoraŭ sukcesis malhelpi ĝian eniron sur ilian teritorion, ankaŭ ili volonte partoprenis en la konferenco, kiu okazis en la ĉefurbo de Japanio, Tokio. Dum pluraj tagoj kaj noktoj la kremo de la internacia erudiciularo aŭskultis proponojn kaj kontraŭproponojn.

Venis en la kapon de kelkaj teoriuloj la ideo, ke oni devas senrubigi nian terglobon sammaniere, kiel faris la aliplanedanoj. Oni malkovru la sekreton de la elasta metalo kaj el ĝi konstruu sufiĉe da raketoj kaj kapsuloj por surorbitigi la tutan kvanton da plasto ekster nian galaksion. Tiam la afero estos finita. Tiu pensoŝtormo faris grandan impreson sur la nebulcerbajn politikistojn, kiuj urĝis la sciencistojn solvi la problemon tiumaniere. Sed tiuj ĉi opiniis la planon realigebla nur en la fora estonteco. Bloko da afrikaj landoj proponis tujan solvon: plenigi la kraterojn de la luno per la kreskoplasto. La scienculoj respondis, ke eĉ se oni sukcesus forporti la tutan kvanton troviĝantan nun sur la Tero, post kelkaj jardekoj la luno estus tute kovrita kaj pro ĝiaj pli grandaj dimensioj kaj pezo, ĝi finfine englutus la Teron. Tiel la lacaj delegitoj debatis kaj argumentis sen atingi realisman solvon. Pli kaj pli fote aŭdiĝis veoj de senespero.

Noktomeze, post unu el la longaj kaj tedaj diskutoj, du delegitoj, japana kemiisto kaj pola inĝeniero, sidis en la bufedejo de la konferenca salonego, trinkante kaj babilante. Prof. Takemura ekparolis.

“Ŝajnas, ke kiam la homo troviĝas en senelireja situacio, pro nervostreĉo li perdas sian racion kaj proponas la plej strangajn kialojn de nekonataj fenomenoj. . .”

“. . . kaj li faras ankaŭ egale stultajn proponojn por solvi siajn problemojn,” respondis la polo, interrompante la frazon de sia kolego. “Hodiaŭ estis la kulmino!”

“Nu, mi ankoraŭ ne aŭdis vian opinion pri la forigo de la kreskoplasto. Kion oni faru pri ĝi?” demandis la japano kun malica rideto.

La inĝeniero unuglute fintrinkis sian viskion kaj, ekstarante por foriri, diris, “Manĝu ĝin!”

Prof. Takemura, enpensiĝante, restis sola ĉe la tablo kelkajn minutojn kaj trinketis sian teon.

La sekvan tagon, anstataŭ iri al la konferencejo, la profesoro rapidis al sia laboratorio kaj petis sian asistantinon, F-inon Ueda, porti el la deponejo kelkcent gramojn da kreskoplasto. Kiam ĝi revenis de la apuda dometo, ŝia ĉefo sidis ĉe sia skribtablo kun tranĉilo kaj forko en la manoj. Antaŭ li kuŝis telero.

“Bonvolu meti ĝin sur la teleron,” li afable petis.

F-ino Ueda iom suspekteme plenumis la ordonon. Antaŭ la larĝe malfermitaj okuloj de la juna virino, Prof Takemura komencis dispecigi la molan bulon. Dum li portis la unuan pecon al sia buŝo per la forko, F-ino Ueda paliĝis kiel marmoro kaj apenaŭ povis sufoki ŝrikon. La kemiisto enmordis kaj englutis ĝin. Ŝmacante per la lipoj, li daŭrigis sian nekutiman matenmanĝon en silento, rimarkigante al la asistantino nur unu fojon, ke mankas iom da salo. Finmanĝinte, kaj viŝinte sian buŝon per poŝtuko, Prof. Takemura tumis sin al la preskaŭ svenanta F-ino Ueda.

“Bonvolu telefoni al D-ro Nakagawa de la Fako pri Gastroenterologio* ĉe la Medicina Fakultato kaj anoncu min por tuja ekzameno. Ankaŭ sendu kelkajn kilogramojn da kreskoplasto al la Instituto por Nutraĵesploro por analizado.”

Unu horon poste, Prof. Takernura kuŝis sur ekzamenlito en la kabineto de la fama specialisto pri stomako kaj intesto. Ĉe lia flanko staris F-ino Ueda kun notlibro enmane, preta registri ĉiujn observojn de la plurpersona stabo de fakuloj.

Unu asistanto forportis radiografajojn al la fotolaboratorio; dua plenigis botelojn, fiolojn kaj provtubojn per diversaj substancoj, kiujn la helpkuracistoj ĉerpis el la korpo de la kemiisto; tria helpanto asistis al D-ro Nakagawa, kiu mem kontrolis la fiziologiajn procezojn de la profesoro per aro da komplikaj aparatoj.

Posttagmeze la skribtablo de la eminenta gastroenterologo* estis kovrita per amaso da Rentgen-bildoj kaj skribaj notoj. Trafoliumante ilin kaj ridetante, la kuracisto certigis Prof. Takemura, ke ĉio estas en ordo.

“Ne troviĝas iu ajn indiko de misfunkciado de viaj organoj. Via metabolo estas tute normala. La radiografaĵoj montras, ke ne okazis eksterordinara ŝanĝiĝo en la volumeno de viaj digestaj organoj.”

“Bonŝance,” flustris F-ino Ueda.

“La rezultoj de la analizado,” daŭrigis D-ro Nakagawa, montrante per la fingro sian skribtablon, “estas tiaj, kiajn ni ricevus se vi estus partopreninta en granda festeno kun la plej riĉaj manĝaĵoj. Kion je la nomo de la diablo vi manĝis? Kaj kial vi petis tiun ĉi ekzamenon?”

Prof. Takemura, komforte sidante en mola fotelo, senvorte disblovis la fumon de sia cigaredo. Anstataŭ respondi, li demandis pri la specimenoj senditaj al la Instituto por Nutraĵesploro. F-ino Ueda tuj diskis la telefonnumeron kaj enmanigis la aparaton al D-ro Nakgawa, kiu ripetis la informojn, kiujn li ricevis, por ke ĉiuj sciu ilin.

“La analizoj de la kreskoplasto ne donis negativajn rezultojn,” raportis la direktoro, iom ekscitite. “Male, ni trovis, ke ĝi enhavas relative altan proporcion de vitaminoj kaj mineraloj. Pro la koncentriteco de valoraj ingrediencoj, ĝi estas ideala nutraĵo, multe pli riĉa ol naturaj aŭ aliaj sintezaj manĝaĵoj. La kobajoj bone fartas, do la ingestado de la kreskoplasto tute ne havas damaĝan efikon sur la bestkorpon. Krome, post digestado kaj eliminado, tiu substanco jam ne kreskas. Ŝajnas, ke la kreskelemento estas sorbita en la korpon de vivanta estaĵo. Nu, Nakagawa, kiam vi intencas eksperimenti pri homaj reagoj?”

“Mi jam faris tion!” respondis la mirfrapita gastroenterologo, demetante la aŭdilon.

Prof. Takemura estingis sian cigaredon kaj prenis el sia teko kajeron kaj plumon.

“Ĉu vi aŭdis, kion diris la direktoro de la Instituto por Nutraĵesploro?” demandis D-ro Nakagawa, ankoraŭ iom konfuzite. “Kial vi ne diris al mi, ke vi manĝis tiun rubaĵon?”

La kemiisto, tute absorbite, nur kapjesis. Li malrapide trastrekis la paĝojn en la kajero, sur kiuj estis verkita la referaĵo, kiun li intencis prezenti dum la ĉi-vespera kunsido de la Tutmonda Konferenco pri Kosma Poluado. Transturninte la foliojn en la kajero, ĝis li trovis blankan paĝon, li komencis skribi. F-ino Ueda scivoleme rigardis okulangule. La titolo de la nova referaĵo tekstis: “Pri valora nutraĵsubstanco por forigi malsaton en la mondo.”

Glosoj

suveniro — io donita aŭ gardita por rememori la pasintecon; io, kiu servas kiel memoraĵo pri okazaĵo aŭ loko.

polui — malpurigi la naturan ĉirkaŭmedion.

gastroenterologio — la studo de la malsanoj kaj patologio de la stomako kaj intesto.

gastroenterologo — specialisto pri la gastroenterologio.

Monda Karuselo, 1977, n-ro 10, septembro.


FONTO: Golden, Bernard. “Kosma Rubaĵo,” en Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ: noveloj (La Laguna: TK Stafeto, 1982), p. 89-96.


Posttagmezo en El Prado” de Bernard Golden

La Humanisma Kadro de Julian Huxley, Evolua Etikisto
de Bernard Golden

Kvar Planlingvoj Kreitaj de Virinoj
de Bernard Golden

Imagitaj lingvoj en fantaziaj romanoj
de Bernard Golden

Szathmári kaj nia revuo
de Ljubomir Trifonĉovski

Braĝa skoldo por praga skolo
de Ralph Dumain

Latinamerika Memuaro (1987-1989): Eldonaj Informoj & Enhavo

The Kovary (Kövári) Family: Holocaust & Esperanto Studies

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 2 April 2018

Site ©1999-2020 Ralph Dumain