Unu el miaj plej agrablaj travivaĵoj eksterlande estis la jaro, kiun mi pasigis en Hispanio, kolektante materialon por mia doktoriĝa disertacio pri la historio de la 17-a jarcento. Mi havis komfortan loĝejon en la centro de Madrido kaj mi rapide amikiĝis kun la ĉirkaŭaĵo kaj la popolo. Dumsemajne mi laboris en bibliotekoj kaj arkivejoj, ĉeestis universitatajn prelegojn kaj pritraktis diversajn temojn kun miaj hispanaj kolegoj en kafejoj longe post noktomezo. La semajnfinojn mi dediĉis al ekskursoj ekster la ĉefurbo por viziti historiajn kaj artajn monumentojn en aliaj urboj. Sed ĉiam, kiarn prezentiĝis la okazo, mi volonte akceptis la afablan inviton de Prof. Ramón Cifuentes y Aguirre akompani lin al unu el la urbaj muzeoj.
Don Ramón, kiel ni familiare nomis lin en nia rondo, estis instruisto en la altlernejo pri belartoj kaj havis enciklopedian fakscion pri la arto de Hispanio. Li ofte klarigis al mi multajn aferojn, kiujn mi ne trovis pritraktitaj en la historiaj dokumentoj, kiujn mi funde esploris, sed li ne ĉiam informis min pri siaj fontoj. Kvankam mi fidis lin kaj danke akceptis la informojn, tamen mi ne kuraĝis uzi tiujn donitaĵojn en mia tezo sen povi citi skribajn dokumentojn. Iun tagon li malkovris al mi sian sekreton.
Ni iris al la renoma madrida artmuzeo, El Prado, kaj prenante min de la brako, Don Ramón kondukis min en la ĉambron, kie troviĝas la plej fama pentraĵo de Velázquez, Las Meninas — “La Ĉambelaninoj”.
“Nu,” li demandis, fingromontrante al la figuroj, “Ĉu vi scias, pri kio ili babilas, la infantino Margarita en la antaŭo, ŝiaj du ĉambelaninoj apude, la nanoj Mari Bárbola kaj Nicolasito, kaj nia amiko Diego, kiu metis ankaŭ ŝin en la scenon?”
Tiu stranga demando iom surprizis min, precipe ĉar Don Ramón traktis tiujn homojn tiel senceremonie, kvazaŭ li persone konus ilin.
“Ne, mi ne havas eĉ ideeton. Mi legis, ke oni scias la nomojn de ĉiuj homoj figuritaj en la bildo, sed kiel estas eble scii la temon de ilia konversacio? Se mi devus konjekti, mi dirus, ke la pentristo rakontis fabelojn al la reĝidino, por ke ŝi restu kvieta dum la pentrado.”
“Jes ja,” ridetante respondis Don Ramón. “Oni bone konas la rolantojn, kaj unu-du arthistoriistoj riskis diveni, kial la granda majstro faris tiun pentraĵon. Eĉ infano povas trovi la reĝon kaj reĝinon en la spegulo sur la malantaŭa muro. Sed mia demando temas pri la kaŝita, intima enhavo de la verko. Ne la pentraĵo sed la pentrado. Se alimaniere diri, la agado, ne la rezulto. Ĉu mi klare esprimas min?”
“Ne tute, Don Ramón,” mi diris, skuante mian kapon. Kelkfoje la enigma parolmaniero de la artprofesoro malfaciligis interkomprenon. “Kiel oni povas rehavigi al si eventojn el la pasinteco, eĉ se ili estas bildigitaj en ĉefverko, kia estas tia antaŭ ni?”
“Estu pacienca. Mi tuj montros tion al vi.” Li elpoŝigis malgrandan nigran skatolon, ŝajne grandan kiel 35-milimetra fotografilo. Ankaŭ ĝi havis aperturon kun lenso, sed ĝi similis pli al radioaparato, ĉar ĉe unu flanko estis enŝovebla anteno kaj sur la dorso ciferplato, diverskoloraj butonoj, ŝaltiloj kaj klavoj.
“Baldaŭ ni aŭdos la interparoladon, kiu estiĝis dum Velázquez surtoligis unu el la momentaj okazaĵoj, kiujn li ĉiutage travivis en sia ateliero en la reĝa palaco.”
Mi devas konfesi, ke la konduto de Don Ramón perpleksigis min. Mi ja scias, ke se oni longe kaj atente studas artverkon, informiĝante pri la temo, profundiĝante en la historio de la periodo kaj krome, konatiĝante kun la vivo kaj pensoj de la artisto, oni povas vidi multe pli en la verko kaj tiusence kompreni ĝin, eĉ ekscii, kion la kreinto volis komuniki kaj esprimi. Laŭ mia opinio, nur tiel artverko povas “paroli” al spektanto. Sed aŭdi voĉojn de dudimensiaj formoj sur kolorigita tolo—tute neeble!
Don Ramón jam ŝaltis la aparaton kaj, eltirante la antenon, li direktis la lensaperturon al la pentraĵo. Poste, li premis kelkajn butonojn kaj ŝovis la ciferdiskon tien kaj reen, ĝis la nadlo sub la luketo ĉesis oscili.
“Don Ramón, mi suspektas, ke ĉi-foje vi blagas. Kiel je la nomo de la diablo estas eble . . .”
Interrompis miajn vortojn sonoj venantaj el la skatolo en la mano de Don Ramón. Post plua manipulado de la butonoj, homaj voĉoj estis klare aŭdeblaj. Subite mi ridis.
“Ha! Kial mi ne pensis pri tio? Nun mi komprenas ĉion. Mi scias, kion vi havas. Ĝi estas unu el tiuj novaj porteblaj radioriceviloj, per kiuj muzeoj nuntempe provizas vizitantojn, por ke ili povu aûŭskulti klarigojn pri la objektoj kaj ekspozicioj en la muzeo. Oni luas ĝin, kiam oni eniras en la muzeon kaj oni povas aŭdi prelegeton en ĉiu salono. Eĉ eblas ricevi versiojn en fremdaj lingvoj.”
Don Ramón gravmiene kapneis. “Jes, mi konas tiuspecan radioaparaton, sed tiu ĉi ne estas unu el tiuj primitivaj instrumentoj. Mia inventaĵo ebligas la kaptadon ne de nuntempe elsenditaj programoj, sed de “programoj” de la pasinteco, ekzemple, de la tempo, kiam tiu ĉi pentraĵo estis farita.”
Nun mi fariĝis scivola. “Kiel povas okazi tio? Kiuj leĝoj de la fiziko permesas al vi transsalti la tempan dimension?”
Prof. Cifuentes malŝaltis la aparaton por ekspliki al mi siajn teoriojn pri la interpretado de artverkoj, kvazaŭ mi estus unu el liaj studentoj en la altlernejo.
“Vi komprenas, ke granda artaĵo, eĉ se gi estas tre antikva—pensu nur pri la prahistoriaj rokpentraĵoj en la groto de Altamira—povas paroli al spektantoj de postaj epokoj. La estetikaj elementoj, kiujn la artisto per vibranta energio fizika kaj spirita enmetis en la verkon, kapablas produkti similajn reagojn, sentojn, emociojn—se mallonge diri, vibrigi sentivan observanton—kaj tiel transdoniĝas parto de la mesaĝo de la kreinto, kune kun la tiutempa etoso de la verko.”
“Nu, jes, mi komprenas. Vi aludas la proporciojn, la interharmonion de koloroj, la komponadon—ĉiujn formalajn elementojn, ĉu ne?”
“Kaj ankaŭ la enhavon de la pentraĵo,” tuj aldonis Don Ramón, kaj li ripetis sian aserton: “Ĉiu artverko havas kaj supraĵan aŭ eksteran enhavon, kaj kaŝitan aŭ internan enhavon.”
Tiumomente alproksimiĝis unu el la salongardistoj por atentigi nin, ke nia vigla diskutado fariĝis iom tro laŭta kaj komencis ĝeni aliajn vizitantojn.
“Nu,” flustre daŭrigis Don Ramôn, “per diligenta studado oni povas kompreni grandan parton de la enhavo de artverko, sed ĉiam kaŝas sin de ni plej esencaj informoj. La arthistoriistoj ofte mencias tiujn mankojn kun rezignacio. Miaopinie, oni povas scii ilin nur konversaciante kun la artisto mem aŭ kun la homoj, kiujn li figuris.” Fingromontrante al la pentraĵo antaŭ ni, li daŭrigis. “Precipe vi, kiel historiisto kun speciala interesiĝo pri la 17-a jarcento devas konatiĝi kun la rolantoj en tiu sceno, en kiu aperas Velázquez mem, kiu estis ne nur la oficiala reĝa pentristo, sed ankaŭ ĉambelano. Li certe rakontos al vi pri multaj gravaj eventoj dum la regado de Felipe la 4-a, eventoj neniam registritaj sur la flaviĝintaj, polvokovritaj paperaĉoj, kiujn vi trafoliurnas en niaj arkivejoj.”
“Sed kiel eblas interparoli kun homoj, kiuj mortis antaŭ tri jarcentoj?” mi demandis kun skeptika tono. “Ĉu per spiritismo?”
“Ne, per tiu ĉi aparato.” Forprenante la kovrilon, por ke mi povu vidi la internajon, li klarigis jene. “Ĝi estas tre komplika kaj sentiva elektronika amplifilo. Mia filo, kiu estas inĝeniero, faris ĝin laŭ miaj instrukcioj. Ĝi kapablas rehavigi al spektanto aliajn dimensiojn de la artverko. Vi menciis kolorojn, proporciojn—ĝi kaptas ankaŭ sonojn, odorojn, la voĉojn de la pentristo kaj liaj modeloj, la tutan ĉirkaŭmedian fonon . . .”
Mi rigardis la vizaĝon de Don Ramón por ekvidi, ĉu estas sur ĝi tiu malica rideto, kiu karakterizas lian mienon, kiam li volas ŝerctrompi aŭ mistifiki iun, sed li aspektis tute serioze.
“Sufiĉas la klarigoj,” mi diris senpacience. “Mi kredas ĉion, kion vi diras. Funkciigu la aparaton denove, por ke mi povu subaŭskulti la babiladon de Margarita kun siaj ĉambelaninoj.”
Fingrumante la butonojn kaj diskante la ciferplaton, Don Ramón denove direktis la oblongan skatolon al la pentraĵo, aldonante pluajn sciigojn. “Kiam antaŭ du jaroj ni eksperimentis per la unuaj modeloj, ni povis aŭdi nur la klakadon de la teksmaŝino, kiu faris la tolon, aŭ la marteladon de la artisto, kiam li najlis ĝin al la ligna krado. Kompreneble, homaj voĉoj dronis en tiu bruego. Sed post profunda analizo de la ondolongoj de pigmentoj, la sorbindicoj de oleoj kaj la reflekt- kaj refraktproprecoj de vernisoj, ni sukcesis modifi nian aparaton por elimini la ĝenajn fonbruojn kaj ricevi nur la sonojn rilatantajn al la pentrado mem.” Subite la vizaĝo de Don Ramón radiis, kaj li enrnanigis la skatolon al mi.
Mi ne povis kredi, kion mi aŭdis. Diversajn voĉojn . . . jen viran jen virinan . . . jen knabinan. Ĉiuj parolis samtempe. Poste, mi aŭdis viran voĉon ordoni, ke ĉiu denove prenu sian pozicion; finiĝis la paŭzo, kaj nun necesas daŭrigi la pentradon. Tutcerte tiu estis Velázquez mem, mi pensis, kaj—ĉu estis mia imago, ĉu estis iu ŝanĝigo de la lumigado en la salono?—mi ja vidis la majstron trempi sian penikon en la farboj sur la paletro. Hundo bojis. Mi ekrigardis la dekstran angulon de la bildo, kie tiu nazmukulo Nicolasito piedbatis la kuŝantan hundon. Ĉirkaŭ la aparato en mia mano ŝvebis odoroj de olefarboj kaj terebinto.
“Ĉu vi nun kredas, ke artverko vere povas paroli?” demandis Don Ramón, ridetante kaj karesante sian blankan pintbarbon.
Mirfrapite, mi preskaŭ ne povis eligi vortojn por respondi. “Jes, via inventaĵo superas eĉ la televidon. Per ĝi oni povas akiri donitaĵojn, kiuj pliriĉigos la arthistorion de ĉiu epoko. Eblos ankaŭ aŭtentikigi kun absoluta certeco ĉiun dubindan verkon. La falsistoj fariĝos senlaboraj!”
“Jes, mi jam komencis fari notojn pri la plej signifplenaj detaloj, kiuj estas sciendaj pri la hispanaj pentraĵoj en niaj muzeoj. Temas ĉefe pri tiuj aferoj, kiuj prezentas enigmojn al kleruloj. Mi ankoraŭ ne okupiĝis pri eksterlandaj artverkoj pro lingvaj malfacilaĵoj, kvankam mi provis mian aparaton ĉe kelkaj francaj bildoj kaj kaptis sukplenajn konversaciojn inter pentristoj kaj pozistinoj.” Kun satirusa mieno li komencis ridkluki, sed ĉesis kaj abrupte demandis, “Kioma horo estas?”
“La dua kaj duono.”
“Ho ve! Mi promesis al mia edzino, ke mi venos hejmen ĝustatempe hodiaŭ por tagmanĝi. Mi devas rapidi. Jen, prenu la aparaton. Mi pruntedonas ĝin al vi. Vi povas reporti ĝin al mia oficejo lundon.” Doninte kelkajn rapidajn klarigojn pri la funkciado de sia inventaĵo, Don Ramón kure eliris, sed post momento lia kalva kapo reaperis en la pordoaperturo.
“Mi forgesis montri al vi la verdan klavon. Se vi premas ĝin kaj parolas apud la dorsflanka kradaĵo, vi povos komunikiĝi kun la personoj en la pentraĵo. Sed atentu! Elparolu klare kaj malrapide, ĉar eble ili ne facile komprenos vian fremdan prononcon de la hispana lingvo.” Kaj Don Ramón pafis sin for.
Ŝtoniĝinte pro surprizo, mi staris eble tutan minuton en la mezo de la salono, timante tuŝi la miraklan aparaton en mia mano, tiun ŝlosilon, kiu povas malfermi tute novan mondon al mi. Sed kie mi komencu?
Amaso da vizitantoj nun ariĝis antaŭ la verkoj de Velázquez, do mi decidis serĉi pli trankvilan lokon. Dum mi pasis tra apudaj salonoj, kaptis mian atenton la du famaj pentraĵoj de Goya, La Maja Vestida kaj La Maja Desnuda. Jen bona loko provi la aparaton. Mi sciis, ke arthistoriistoj longe diskutis pri la identeco de la virino, kiu pozis por Goya, jen kuŝante sur divano kaj surportante blankan diafanan piĵamsimilan haremvestaĵon, jen etendante sin tute nude, eĉ sen pantofloj sur la piedoj. Laŭ la titoloj de la bildoj, temas pri tipo de hispana kamparanino, sed skandalfrandemuloj cirkuligis la legendon, ke tiu modelo estis neniu alia ol la Dukino de Alba, tiu, alte kulturita monduma damo, kiu multe helpis la pentriston. Mi estis ege scivola, ĉu la dukino vere estis figurita en tiuj du bildoj, kaj ĉu sia edzo sciis pri la seancoj, kiam ŝi pozis en kaj sen negliĝo. Kaj kian rilaton ŝi havis kun Goya? Ĉu nur tiun de patronanto kaj patronato? Espereble la malgranda skatolo de Don Ramón povos malfermi por mi la pordon de la ĉambro, en kiu Goya pentris la du verkojn.
Mi alpaŝis antaŭ la pentraĵo de la vestita virino kaj, preminte la ekirigan ŝaltilon, mi agordis la aparaton. Baldaŭ ĉirkaŭis min la varmaj kaj parfumitaj odoroj de buduaro. Klare aŭdiĝis virina voĉo, akrasona kaj laŭta. Ŝi babilis diversteme kaj sinsekve pri ĉiutagaĵoj, pri kio ŝi faris kaj kie ŝ§i estis la antaŭan tagon. Sufiĉe! Mi turnis min al la paraĵo de tiu bildo—la nudulino. Ankaŭ ŝi laŭte parolis, preskaŭ kriis, ploris. Ho! Nun mi komprenis la kialon de la orelfendaj voĉtonoj. Kiam Goya pentris tiujn bildojn, li jam de pluraj jaroj estis surda. Mi serĉis iun manieron moderigi la laŭtecon. Bedaŭrinde, Don Ramón forgesis klarigi tion al mi. Nek la butonoj nek la ciferplato efikis tiucele.
Kelkaj apudstarantaj vizitantoj grimace kaj minace rigardis min. Tuj venis en mian kapon maniero silentigi la freneze babilantan virinon. Mi premis la verdan klavon, kiu funkciigis la sendilan parton de la aparato, por diri al la virino, ke ŝi parolu pli mallaŭte. En tiu momento, mi sentis, ke iu staris apud mi, kaj rigardante okulangule, mi rimarkis unu el la salongardistoj.
“Señor, bonvolu esti tiel afabla kaj malŝalti vian transistoron.” Li alparolis min seke kaj senemocie, sed tre ĝentile. “Mi dezirus informi vin, ke laŭ la regularo de la muzeo, estas malpermesite fari bruon en la salonoj.” Poste, ŝanĝante sian voĉtonon, li aldonis: “Rigardu la aliajn vizitantojn, kiel ili silente staras antaŭ la pentraĵoj kaj atente ekzamenas ilin. Nur tiel estas eble kompreni la signifon de tiuj ĉi artverkoj. Kredu min, señor; dum tridek jaroj mi laboras tie ĉi en El Prado kaj mi ja scias.”
La eĥoj de la sinceraj vortoj de la gardisto superbruis eĉ la tranĉan voĉon de la nigra skatolo. Mi turnis mian vizaĝon al la bildo de la nuda virino kaj, fiksante miajn okulojn sur la voluptaj konturoj de la kuŝanta korpo radianta varmajn nuancojn de mola karno, per malrapida fingromovo mi klake malŝaltis la aparaton.
Horizonto, 1977, vol. 2, n-ro 5, septembro-oktobro.
FONTO: Golden, Bernard. Posttagmezo en El Prado, en Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ: noveloj (La Laguna: TK Stafeto, 1982), p. 81-87.
Kosma
Rubaĵo
de Bernard Golden
La
Humanisma Kadro de Julian Huxley, Evolua Etikisto
de Bernard Golden
Kvar
Planlingvoj Kreitaj de Virinoj
de Bernard Golden
Imagitaj
lingvoj en fantaziaj romanoj
de Bernard Golden
“Szathmári
kaj nia revuo”
de Ljubomir Trifonĉovski
“Braĝa
skoldo por praga skolo”
de Ralph Dumain
Latinamerika Memuaro (1987-1989): Eldonaj Informoj & Enhavo
The Kovary (Kövári) Family: Holocaust & Esperanto Studies
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 29 March 2018
Site ©1999-2020 Ralph Dumain