Tiel, kiel ĝi ne okazis

Marjorie Boulton


«NI KAŜU NIN,» diris Adamo al Eva, «ĉar la Kreinto venas.»

«Kiel ni kaŝu nin?» Eva respondis; «Li kreis la cent verdojn, kiujn ni vidas sen turni la kapon; Li kreis pli da steloj, ol ni kapablas kalkuli; kaj ĉu Li ne povus krei lumon, kiu montrus la ostojn en nia karno, aŭ flamon, kiu sekigus la maron? Se Li koleros, Li povos tuj malkrei nin, eĉ dum ni restos kaŝitaj. Kaj se ni ja kolerigis Lin, la respondeco estas mia; mi proponis ai vi la oran frukton; mi diros tion al Li, kaj vin Li eble pardonos.»

«Ne!» diris Adamo, skuante la kapon; kaj la sunlumo ludis ore sur lia krispa barbo. «Ne, Eva:, mia edzino; mi estus povinta rifuzi la frukton, mi respondos por mia propra ago kaj ne deziros, ke vi portu ankaŭ mian ŝarĝon.»

Responde, Eva, kies okuloj bluis kvazaŭ la novkreita ĉielo, premis siajn firmajn, spicodorantajn mamojn kontraŭ la vilan bruston de la edzo, kaj adore kisis lian ŝultron.

Sed Adamo levis ŝian kapon, klinetiĝis kaj elsuĉis de ŝiaj lipoj longan edenan kison.

Tia lumego tuj envolvís ilin, ke ili certis prí la êeesto de la Kreinto. Ili genuiĝis; ĉar post la manĝado de la malpermesita frukto, ili sciis rekoni kaj respekti la bonon absolutan.

«Leviĝu,» diris la Kreinto, «kaj ni promenu en la malvarmeto de la tago. Sed ĉu vi ne scias, ke vi estas nudaj?»

«Jes,» respondis Adamo, «ni scias, Sinjoro, ke ni ne estas kovritaj, tiel kiel la birdoj kaj la peltaj bestoj estas kovritaj. Ni laŭdas Vín pro Via krea saĝo; ĉar en nia amo ni povas pli proksimiĝi ol la kovritaj birdoj kaj bestoj, kaj ni vidas, ke ni estas belaj; laŭdata kaj dankata estu Vi, Sinjoro!»

Kaj la Kreinto ĝojis; kaj kie la Kreinto lokigis sian pcnson, sep novaj herbospecoj ekplumis kaj ektremis modeste sub la vespera suno.

«Laŭdata kaj dankata estu Vi, Sinjoro!» kriis Eva; kaj Adamo ridetis al ŝi aprobe.

«Tamen,» diris la Kreinto, «nun stumpa tigo troviĝas sur la arbo kies frukto brilas kiel oro kaj kiu sciigas pri bono kaj malbono.»

«Jes, Eternulo,» Adamo konfesis, «mi manĝis parton de la ora frukto. Faru tion, kion ordonos Via perfekteco, mi ne trompos Vin, kreita laŭ Via bildo, mi ne diros malveron. »

«Eternulo,» diris Eva, prenante la manon de sia edzo, «Vi malpermesis, ke ni manĝu tiun frukton; kaj mi esperas, ke mi komprenis la signifon de Via malpermeso. Mi manĝis la frukton kaj proponis ĝin al Adamo. Se mi eraris pri Via intenco, mi krimis kontraŭ Vi, pli grave ol Adamo; faru laŭ la ordonoj de Via perfekteco.»

«Kaj ĉu la Serpento iel kulpas en la afero?» diris la Kreinto.

«Ne,» Eva respondis, «ĝi ja montris al mi la arbon, sed mi ne rajtas kulpigi ĝin; la decido estis mia.»

«Ho, Eternulo!» kriis Adamo, «malkreu nin, se Vi volas; sed ne disigu nin, kaj permesu, ke ni ekmalestu dum la sama momento!»

La Kreinto pli ĝojis; kaj Lia ĝojo fariĝis alaŭdoparo, kiu forflugis por multiĝi.

«Diru al mi, Eva, kiel vi komprenis Mian malpermeson ordonis la Kreinto. «Sidiĝu sur tiu ĉi mola herbejo, inter tiuj ĉi violetoj kaj primoloj, kaj klarigu ĉion al Mi, kiel inter amikoj. ― Sidiĝu, Adamo! ― Ni bone priparolu ĉi tiun aferon, ĉar ĝi estas gravega, kaj koncernas Mian tutan Universon. Sed inter amikoj; ĉar Mi estas via Amiko; kaj Mi estas kun vi ĉiam, eĉ se vi perceptas Min nur dum amaj agoj kaj kelkaj aliaj adorigaj momentoj.» Tion diris la Kreinto el la f1aveco de la vespera sunlumo.

«Vi diris al ni,» Eva komencis, karesante la delikatan malvarmetecon de violetaro, «ke Vi kreis nin laŭ Via bildo, por ke ni povu rilatiĝi senpere kun Vi, kaj ke ni regu super la fiŝoj de la maro, kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero.»

«Prave!» jesis la Kreinto. «Tian riĉecon Mi donis al vi, tian potencon, tian gloron. Sed Mi donis ai vi unu mildan, neĝenan ordonon, kaj vi malobeis. Eva, klarigu al Mi vian motivon. Ĝin Mi jam konas; sed Mi deziras, ke vi mem plene konu ĝin; kaj, tial, vi devas vortigi ĝin.»

«Mi sciis, Eterna Sinjoro, ke Vi kreis nin laŭ Via bildo, por vere kunlabori al Viaj celoj. Tial, mi kredis, ke Vi, la Kreinto, volis krei kreantojn. Sed kion ni kreu por Vi? Ni ne scias, kiel krei alian Edenon, alian Piŝan aŭ Eŭfraton; ni ne povas eĉ krei novan koloron aŭ novan meteoron.»

«Ne, ĉar vi kapablas koncepti nur tion, kion vi iasence konas. Vi deziras krei infanojn, kaj vi sukcesos, sed vi povas imagi ilin nur kiel vin mem; vi fakte deziras multigi la amatojn, kiel la homoj deziros ĝis la tempofino; sed per Miaj misteraj leĝoj, vi kreos unikulojn, ĉiam novajn homojn; kaj tíel vi estos pli felíĉaj, ol kreinte spegulbildojn.»

«Via saĝo estas senfina, kaj ni ne povas sondi Viajn sekretojn!» Adamo diris; ĉar li vidis, ke la Kreinto komprenis pensojn, eĉ neniam vortigitajn.

«Daŭrigu, Eva,» diris la Kreinto.

«Eternulo, kiam Vi malpermesis al ni, kc ni manĝu la oran frukton, mi kvazaŭ sentis subdiron, vualitan peton. Ni estas nur Viaj kreitaĵoj; malmulton ni scias; sed mi sentis, ke Vi volas nin provi, kvazaŭ . . . nu, kiel mi provus bastonon en la mano, antaŭ ol uzi ĝin por havigi al mi nuksojn. Aŭ ne . . . ne . . . tio ne ĝuste prezentas mian ideon. Adamo, helpu min, mi petas.»

«Eva, kiam vi faras Florgirlandon, vi poste tre atente rigardas ĝin, por certigi, ĉu ĝi taŭgas plene . . . ĉu ĝi estas tiel bona, kiel vi kapablas fari . . . »

«Mi dankas vin, mia vivo; vi ĝuste trafas mian penson. Ho Eternulo, Vi kreis nin; sed nin, unike, Vi kreis laŭ Via propra bildo. Vi volas do, ke ni kreu; kaj tio signifas, ke ni uzu niajn mensojn; ke, kvankam Vi kreis la mensojn, ni nun devas uzi ilin por krei ion . . . por ke ni pli bone komprenu Vian ĝojon kaj eniru Vian amikecon . . . »

«Vi pravas,» respondis la Kreinto.

«Kaj mi sentis, ke malpermesinte al ni ion, Vi deziris, ke ni malobeu.»

«Ni timis,» Adamo konfesis, «ĉar ni sentas la neperfektecon de niaj propraj mensoj; sed Eva helpis min al kuraĝo; poste, ni timis denove; ĉar se ni misinterpretis Vian volon, ni eble malhelpis al iu granda celo ... »

La unuaj vesperaj steloj komencis brili super la griziĝanta sed neniam malvarma ĝardeno; kaj la Kreinto, pro la superfluo de Sia ĝojo, kreis la noktflorantan levkojon.

«Ne, Miaj geinfanoj, vi bone interpretis Mian volon. Vi estas la ĝisnune plej alta atingo de Mia arto; Mi sciis, ke Mi faris ion unikan; sed ĉu vi vere kapablos eĉ defii Min tiun parteton de Mi, kiun vi povas koni? pro tiu scivolemo, kaj kreemo, per kiuj Mi intencis doti vin? Vi jam spertis, same kiel Mi, feliĉon ĉi tie, ĉu ne?»

«Jes, Sinjoro,» Adamo respondis, «ni estas treege feliĉaj.»

«Sed feliĉo ne satigis viajn animojn. Vi volis scii; vi volis eksperimenti; vi volis krei. Nun vi havas scion eĉ danĝeran, sed Mi protektos vin; vi kaj via speco eksperimentos dum jarcentoj, kaj formos vian propran vivon. Vi daŭrigos Mian artisman taskon, en ĉiam nova krea ĝojo.

»Ĉu vi scias, ke Mi povas suferi? Mi ofte suferas, kiam dum momento Mi dubas, ĉu iu kreitaĵo Mia estas tiel bela kaj interesa, kiel Mi intencis. Kaj pri vi du, benita paro . . . Mi dum terura momento ekdubis, ĉu vi blinde obeos Min, kaj satiĝos per Edeno? ― Se vi estus obeintaj, Mi estus devinta krei novan vivoformon, eĉ pli altan ol vi, por havi indajn kunulojn en Mia kosmo. Dum momento, Mi timis, ĉu eble Mi fuŝis Mian plej subtilan artverkon. Kaj Eva ekmordis la pomon; kaj Mi denove ekĝojis.

»Sed alia timo subite trafis Min: ĉu vi estos sufiĉe fortaj por porti tian decidon, kaj, poste, tian scion? Se vi estus ektimintaj Min ― Min, kiu amegas ĉion, kion Mi kreis ― aŭ se, kun tiom da scio, estus veninta honto . . . »

«Eternulo,» diris Eva respekteme, «mi ne plene komprenis Vin. Kio estas honto?»

«Terura koncepto, kiu iam trafulmis Mian menson, sed kiun Mi neniam volis intence konkretigi. Mi esperas, ke vi neniam konceptos ion tian; sed ke vi ne konceptas ĝin, Mi pruvis je la komenco de nia konversacio. Sed se per iu subita penso Mi estus metinta tian emocion en vin ― kia tragedio! Se vi estus ektimintaj Min, kaj timus decidi, kaj eksperimenti, kaj eĉ ami ― via speco estus perdita dum jarmiloj per via ago!»

«Ho ve!» ekkriis Eva.

«Ne veu, Eva; tiaj ideoj restas nur ideoj, ĉar vi du venkis; vi ja estas tiaj kreitaĵoj, kiajn Mi intencis krei. Alie, Mi ja ne detruus vin; sed via speco estus dum jarmiloj suferinta en Mensogo, Timo, Honto, kaj eĉ en Malamo.»

«Ĉu tiuj strangaj vortoj estas la maloj de Vero, kuraĝo, Fido kaj Amo?» demandís Adamo.

«Jes. Kompreneble ili estas nur konceptoj en Mia eksperimentema menso. Sed dum momento Mi ektimis, ke eble ili realiĝos en la Homo. Mi ne povas klarigi al vi, kiom da mizero tio signifus por via speco kaj por la tuta mondo. Feliĉe vi ne havas tiajn konceptojn.

«Iru do en paco, feliĉa paro; fruktu kaj multiĝu en ĝojo; eksperimentu, kreu; al vi la plastika Tero apartenas. Kaj Mi ĉiam estos kun vi, eĉ kiam vi pro okupiteco ne pensos pri Mi.»

Kaj la Kreinto foriris en Sin mem, por krei uranion, iam donontan grandan potencon sendanĝeran al la eksperimentema homa speco.

Adamo kaj Eva marŝis penseme al la nupta flordometo, kiun ili konstruis por dormi inter parfumoj. Ĉe la aperturo, ili trovis grandegan tigron, kiu, vidante ilin, tuj surdorsiĝis kaj ekronronis, por ke Eva tiklu ĝian silkecan ventron.


FONTO: Boulton, Marjorie. “Tiel, kiel ĝi ne okazis,” en Okuloj (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1967 [Beletraj Kajeroj; no. 28]), p. 130-135. Aperis originale en La Nica Literatura Revuo, 2/4, p. 121-125.


Vespera Vizitanto” de Marjorie Boulton

Interne kaj Ekstere” de Marjorie Boulton

La kaptilo de Dio” de Marjorie Boulton

Nigraj Okuloj” [recenzo de Marjorie Boulton, Okuloj]
de Sándor Szathmári

Al la edzino de mia amato” de Marjorie Boulton

Viriniĝo” de Evo Sveti Vrag (Marjorie Boulton)

Nigra ekstazo – I & II de Evo Sveti Vrag (Marjorie Boulton)

The Second Universal Congress of Esperanto: Opening Address, Geneva, Switzerland, 28 August 1906
de L. L. Zamenhof; partial translation from Esperanto by Marjorie Boulton, completed by Ralph Dumain

“Ahasvero de amo XI”/ “Ahasuerus of Love XI” by Kálmán Kalocsay,
translated from Esperanto by Marjorie Boulton

Nigraj Okuloj
[recenzo de Marjorie Boulton, Okuloj]
de Sándor Szathmári

Erich Fromm pri malobeo en Edeno & la ekesto de la homo
(trad. R. Dumain)

Erich Fromm on disobedience in Eden
& the emergence of humanity

Marjorie Boulton en la Reto

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

De Edeno al Kaino: Malkutimaj Interpretoj & Literaturaj Pritraktoj en Esperanto: Bibliografio

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Fenikso” de Marjorie Boulton

Okuloj de Marjorie Boulton

Genezo” (1965) de Sándor Szathmári

Marjorie Boulton @ Ĝirafo

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

Marjorie Boulton @ Originala Literaturo en Esperanto (Don Harlow)

Erich Fromm - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 July 2021
Esperanto’s birthday

Site ©1999-2022 Ralph Dumain