Evo Sveti Vrag


Viriniĝo

Dek kvara jaro. Kaj la eta digo
ellasas sangon, sendolora vundo,
simbolo de maturo kaj fekundo.
Jen panjo kun tuketo kaj klarigo
kaj—per klarig’ pli fia ol intrigo
de amo, flustras ŝi pri sang-inundo,
pri pramalbeno, pri besteca fundo
de homa vivo, bruta korp-instigo.

La virgulin’ aŭskultas monologon
pri malpuraĵoj, kredas la mensogon.
(Ankoraŭ ŝi nenion tre difinan
komprenas el la flustroj; la ide’
igas timinda nur la korpon inan.)
La menso kredas; sed la karno, ne.



FONTO: Vrag, Evo Sveti [pseŭdonimo de Marjorie Boulton]. “Viriniĝo,” en La sekreta psiko [1954] (Saarbrücken: Edition Iltis [Arthur E. Iltis / Reinhard Haupenthal], 2002; 83 p.), unua poemo en la serio.

Notoj:

En la slovena ‘Evo Sveti Vrag’signifas ‘Jen la sankta diablo’.

Laŭ Carlo Minnaja: “La poemetoj estas 77, ĉiuj egalformaj: du strofetoj el 8 versoj + 6 versoj respektive. Antaŭas unu plenpaĝa Antaŭparolo el 34 versoj, inspirita de la Antaŭparolo de la Sekretaj sonetoj.”


Nigra ekstazo – I & II de Evo Sveti Vrag (Marjorie Boulton)

Al la edzino de mia amato” de Marjorie Boulton

Vespera Vizitanto” de Marjorie Boulton

Tiel, kiel ĝi ne okazis” de Marjorie Boulton

Interne kaj Ekstere” de Marjorie Boulton

“Ahasvero de amo XI”/ “Ahasuerus of Love XI” by Kálmán Kalocsay,
translated from Esperanto by Marjorie Boulton

The Second Universal Congress of Esperanto: Opening Address, Geneva, Switzerland, 28 August 1906
de L. L. Zamenhof; partial translation from Esperanto by Marjorie Boulton, completed by Ralph Dumain

Nigraj Okuloj” [recenzo de Marjorie Boulton, Okuloj]
de Sándor Szathmári

Marjorie Boulton en la Reto

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Fenikso” de Marjorie Boulton

Okuloj de Marjorie Boulton

Marjorie Boulton @ Originala Literaturo en Esperanto (Don Harlow)

Marjorie Boulton @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 21 September 2018

Site ©1999-2021 Ralph Dumain