Erich Fromm pri malobeo en Edeno
& la ekesto de la homo


Adamo kaj Eva, vivantaj en la Edena Ĝardeno, estis parto de la naturo; ili harmoniis kun ĝi, ne transcendis ĝin. Ili ekzistis en la naturo kiel feto ekzistas en la utero de sia patrino. Ili estis homaj, kaj samtempe ankoraŭ ne homaj. Ĉio ĉi ŝanĝiĝis, kiam ili malobeis ordonon. Per rompo de ligoj kun Tero kaj patrino, per tranĉo de la umbilika ŝnuro, la homo ekaperis el antaŭhoma harmonio kaj ekkapablis fari la unuan paŝon al sendependeco kaj libero. La ago de malobeo liberigis Adamon kaj Evan kaj malfermis iliajn okuloj. Ili konstatis unu la alian kiel fremdulojn kaj la mondon eksteran kial strangan kaj eĉ malamikan. Ilia malobea ago rompis la elementan ligilon al la naturo kaj faris el ili individuojn. La 'originala peko', male ol koruptante la homon, liberigis la homon; tio estis la komenco de la historio. La homo devis forlasi la Edenan Ĝardenon por lerni dependecon nur de propraj kapabloj kaj fariĝi tute homa.

FONTO: Fromm, Erich (1900-1980). On Disobedience: Why Freedom Means Saying "No" to Power [Pri malobeado: kial libereco signifas ne-ante potenculojn]. New York, NY: Harper, 2010. La eseo “Disobedience as a Psychological and Moral Problem” [Malobeado kiel psikologia kaj morala problemo] unue aperis en Clara Urquhart, A Matter of Life [Afero de vivo] (London: Jonathan Cape, 1963).


La kristana interpreto de la rakonto de la homa ago de malobeo kiel ties 'falo' obskuris la klaran signifon de la rakonto. La Biblia teksto eĉ ne mencias la vorton 'peko'n; la homo defias la superan potenco de Dio, kaj la homo povas defii ĝin ĉar potenciale la homo estus Dio. La unua homa ago estas ribelo, kaj Dio punas la homon ĉar tiu ribelis kaj ĉar Dio volas konservi sian superecon. Dio devas protekti sian superecon perforte, pelante Adamon kaj Evan el la Edena Ĝardeno kaj tiel malebligante, ke ili manĝu de la Arbo de la Vivo. La homo devas kapitulaci antaŭ la supera forto de Dio sed nek bedaŭras nek pentas. Elpelite de la Edena Ĝardeno, la homo komencas sian sendependan vivon; la unua malobea ago estas la komenco de la historio de la homaro, ĉar ĝi estas la komenco de homa libero.

Maleblas kompreni la pluan evoluon de la koncepto de Dio se ne oni konstatas la kontraŭdiron entenatan en la frua koncepto. Kvankam la supera reganto, Dio kreis kreaĵon kiu estas propre potentiala defianto; ekde ties ekzisto la homo ribelas kaj portas potencialan diecon en si. Kiel ni konstatos, ju pli la homo disvolviĝas, des pli li kapablas estiĝi kiel Dio. La tuta plua evoluo de la koncepto de Dio malpliigas la rolon de Dio kiel la posedanton de la homo.

FONTO: Fromm, Erich. You Shall Be As Gods: A Radical Interpretation of the Old Testament and Its Tradition [Vi estos kiel dioj: radikala interpreto de la Malnova Testamento kaj ties tradicio] (New York: Holt, Rinehart and Winston, 1966), ĉapitro II: The Concept of God [La koncepto de Dio].


Variaj esprimoj de ĉi tiu temo troveblas en aliaj libroj de Erich Fromm:

Escape from Freedom [Fuĝo for de libereco] (1941)

Psychoanalysis and Religion [Psiĥoanalizo kaj religio] (1950)

The Forgotten Language: an Introduction to the Understanding of Dreams, Fairy Tales, and Myths [La forgesita lingvo: enkonduko al komprenado de sonĝoj, fabeloj, kaj mitoj] (1951)

The Art of Loving [La arto de l’ amado] (1956)

Marx’s Concept of Man [La koncepto de la homo laŭ Markso] (1961)

The Dogma of Christ and Other Essays on Religion, Psychology and Culture [La dogmo de Kristo kaj aliaj eseoj pri religio, psikologio, kaj kulturo] (1963)

Ĉi tiun retpaĝon mi tradukis el la angla:

Erich Fromm on disobedience in Eden & the emergence of humanity

Por bibliografiaj detaloj de ĉi tiuj kaj rilataj verkoj en la angla kaj en Esperanto, rigardu:

De Edeno al Kaino: Malkutimaj Interpretoj & Literaturaj Pritraktoj en Esperanto: Bibliografio

From Eden to Cain: Unorthodox Interpretations & Literary Transformations: Selected Bibliography

Mi esperantigis ĉi tiujn ĉerpaĵojn ĉar antaŭ jaroj mi konstatis similecon inter la perspektivoj de Fromm kaj Marjorie Boulton:

Tiel, kiel ĝi ne okazis” de Marjorie Boulton

La kaptilo de Dio” de Marjorie Boulton

Marjorie Boulton en la Reto


Socialist Humanism: An International Symposium
edited by Erich Fromm

Erich Fromm on artificial intelligence & psychological determinism (1968)

Revisiting D. T. Suzuki:
Selective reading, memory, & embarrassment

by R. Dumain

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Secular Humanism—Ideology, Philosophy, Politics, History:
Bibliography in Progress

Theodor W. Adorno & Critical Theory Study Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Erich Fromm - Vikipedio

Kritika Teorio en Esperanto
de R.Dumain

Marjorie Boulton @ Ĝirafo

On a Foundational Triad of Plinths
by John W. Ragsdale
(Eco-logos, Vol. 25 (No. 92, 1-2,. 1979), pp. 8-12)
[From the Erich Fromm Document Center]

Internationale Erich-Fromm-Gesellschaft e.V.
(English version)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 30 July 2021

©2021-2023 Ralph Dumain