Vespera Vizitanto

Marjorie Boulton


FUGO de Bach pensigas min pri punto tre delikata, sed el ŝtalaj fadenoj.

Mi aŭskultis, kaj la menso puriĝis, malpleniĝis, ordiĝîs en la perfekta ordo de la muziko, tiel ke mi staris senmova kaj ne fermis la kovrilon de la gramofono. Post kelkaj belaj momentoj, mi hazarde rigardis la rotaciantan diskon; mi vidis sur ĝi ian flavan makulon. Mi palpebrumis plurfoie; la makulo restis. Mi perdis la fadenon de la fugo, dum mi purigis la okulvitrojn. La flava makulo restis. Tial mi pliproksimiĝis al la gramofono, kiu perfekte funkciis. La makulo estis sur tiu parto, kiun la nadlo jam tuŝis. Mi volis scii, kio ne estas en ordo; mi malŝaltis la aparaton. La fugo mortis en malagrabla gruntserio . . . mi sentis doloreton ĉe la oreloj . . . kaj poste mia koro preskaŭ haltis, kaj la nervoj en mia ventro kondutis kvazaŭ mi estus en lifto tro rapida.

La haltinta makulo montris sin homforma estaĵo, eble dek centimetrojn alta, blondhara, palvizaĝa, bluokula, porcelane delikata, portanta iaspecan kostumon el brilanta ŝtofo kun perlamotaj butonoj pinglokape grandaj; kaj la homforma estaĵo tuj komencis grimpi el la gramofono.

Mi trinkis nenian alkoholaĵon dum almenaŭ kvin tagoj; mi ne englutis ian ajn medikamenton; mi okupis min dum la tagoj en rutinaj komitatkunvenoj kaj rutinaj laboroj ĉe skribotablo, kaj mi kredas min relative sana, kaj mense normala, almenaŭ laŭ la ordinaraj kriterioj pri mensa normaleco.

La homa estaĵo ne estis malbela aŭ sovaĝaspekta; sed  ĝi estis timiga, nur ĉar dekcentimetraj homoj ne estas ordinara parto de la mondloĝantaro. Mi elektis karieron ĉe la ŝtata asekura servo, parte pro ĝenerala deziro helpi la homojn; kaj tiu kariero instruis min ne tro atendi de la homoj; tamen, mi ankoraŭ atendis, ke la homaj dimensioj variu nur inter iuj statistike difineblaj limoj, kaj dekcentimetra alteco estis nepre ekster tiuj limoj; ankaŭ, verŝajne, ekster mia kapablo amikiĝi.

«Malstreĉu la muskolojn; enspiru profunde,» mi diris al mi mem. Mi penis regi min, kaj jam decidis, ke estas mia devo al la socio tuj konsulti kuraciston, ĉar tia halucino, en si mem ne danĝera kaj eĉ iom ĉarma, povas esti averta simptomo pri tre danĝera cerba aŭ psika malsano . . . kiam la homa estaĵeto, grimpinte al la planko, ekmarŝis al mi kaj diris per mallaŭta sed tre klara kaj agrabla voĉo:

«Mi ne intencis interrompi vian plezuron.»

Post kvar provoj, kiuj perdiĝis en la gorĝo, mi sukcesis formi, kvankam iom fuŝe, la vortojn:

«Kiu vi estas?»

«Mia nomo estas Afono,» respondis la estaĵo, «kaj mi estas tre soifa. Mi petas vin, donu al mi akvon.»

La peto estis en si mem modera, racia kaj eĉ ĝentila. Mi rapidis al la banĉambro kaj revenis kun glaso da akvo. Ne tre inteligente, mi proponis ĝin al la estaĵeto, kiu, kompreneble, ne povis aŭ trinki, aŭ movi la glason. Ne estis facile trovi taŭgan ujeton en mia fraŭla apartamento; sed finfine mia cerbo ekfunkciis denove. Mi deprenis la kovrilon de la inkbotelo, lavis ĝin kaj proponis ĝin al Afono, kiu ĉerpis akvon el la glaso kaj trinkis. La ujo estis iom tro granda por li, sed li sukcesis sensoifigi sin, kaj mia neordinara situacio ŝajnis iom pli tolerebla. Afono pli similis al persono; kaj mi komencis denove percepti, ke, se problemoj estiĝas, mi havas homan menson, kiu eble kapablas solvi problemojn.

«Mi tre dankas vin, sinjoro!», diris Afono, demetante la kovrilon de la inkbotelo. «Nun mi povas paroli pli komforte. Sinjoro, mi bezonas vian helpon.»

Se ĝi estas halucino, mi pensis, ĝi estas eksterordinare bonedukita kaj saĝa halucino. Mi provos la efikon de simile ekvilibra sinteno.

«Sinjoro Afono», mi diris, «mi helpos vin se eble. Ĉu ekzemple vi deziras ion por manĝi?»

«Jes, mi petas vin. Sed ne urĝas. Eble ni devas unue interkonsenti pri kelkaj ĝeneralaj principoj. Mi ne volas ĝeni vin nenecese. Sed mi devas havi la helpon de tera ĉefbesto—pardonu min!, de homo—por fari mian taskon tie ĉi.»

«Ĉu vi ne naskiĝis sur Tero?»

«Kion signifas naskiĝis?»

«Venis al Tero . . . ne, stulta difino! . . . tio ne helpas . . . komencis la vivon . . . la sendependan vivon.»

«Ne. La homoj ĵetas multajn maŝinojn en la spacon. Ne estas mirinde, se kelkfoje io ekstertera alfiksiĝas.»

«Sed kiel vi aperis en mia ĉambro, sur mia gramofono? . . . E . . . ĉu vi deziras eksidi?»

«Mi dankas vin.» Afono sidiĝis kun krucmetitaj gamboj sur la planko. Mi falsidiĝis en brakseĝon. «Mi volonte klarigos al vi. Vi scias, ĉu ne, kio estas centrifuga forto?»

« Proksimume. »

«Do, se vi bone komprenas la rilatojn inter elektro kaj atomstrukturo, kaj la matematikon de la akustiko. . . »

«Pardonu min, sinjoro: pri sciencaj temoj mi estas malklera, kaj bedaŭrinde mi ne kapablus sekvi vian klarigon.»

«En tiu kazo, mi diros nur, ke pro la speciala rilato inter spaco, tempo, materio, muziko kaj la elektro en via aparato, mi, kiu malsolidiĝis por veni al Tero, resolidiĝis, por ke vi perceptu min. Mi pardonpetas, se mi iom ŝokis vin. Mi elektis formon homsimilan, sed ni estas malgrandaj kaj estis neeble disponi sufiĉan materialon, por simili al homo laŭ grandeco.»

Mi ne estas freneza, mi pensis, sed tiu ĉi situacio povas esti multe pli grava, ol frenezo ĉe unu individuo. Povas eĉ esti, ke mia devo al Tero estas tuj detrui lin. Sed kiel? Mi ne fidis al la ŝajna supereco de mia fizika forto.

«Kion vi deziras?»

«Mi deziras loĝi ĉe vi dum kelkaj semajnoj. Mi petas vin doni al mi sufiĉon por nutri min. Mi kompreneble ne manĝas multon, kaj mi trinkas nur akvon. Miaj mastroj tiel instrukciis min, ke mia korpo funkcias kiel eble plej simile al homa korpo. Mi tamen ne povas utiligi ĉion, kion manĝas homoj. Mi petas vin, ke vi nutru min per vinberoj, fragoj, framboj, mielo, petroselo kaj migdaloj. Monon mi ne havas por kompensi vin, sed mi esperas, ke mi povos iom servi vin kontraŭ miaj manĝaĵoj.»

Kiel sciiĝi, mi demandis al mi, ĉu liaj intencoj estas bonaj aŭ malbonaj? Unue mi montru, ke la miaj estas bonaj.

«Jes, mi nutros vin.»

«Kaj vi helpos min fari aranĝojn por dormi komforte, lavi min, havigi al mi diversajn materialojn, kiujn mi bezonas?»

«Jes. Kaj kio estas via tasko tie ĉi?»

«Pri mia tasko, ni ankoraŭ ne parolos. Estos pli bone, ke unue vi alkutimiĝu al mi. Mia tasko certe ŝajnos al vi tre neordinara; kaj bedaŭrinde mi jam ŝokis viajn nervojn. Miaj mastroj donis al mi vortaron sufiĉan por ĉiuj probable bezonotaj klarigoj; sed ili ne povis modifi la mensojn de tiuj, kiuj ricevos la klarigojn. Mi do proponas kaj petas, ke unue vi gastigu min dum kelkaj tagoj.»

Kiam fraŭlo loĝas en apartamento, en domo, kie la dommastrino preparas la manĝojn, gasto el iu ekstera regiono kreas kelkajn problemojn. Tiuvespere mi havis ĉe mi nenion manĝeblan krom du pomoj, peco da ĉokolado kaj kelkaj kontraŭtusaj pasteloj. Pretekstante, ke mia gorĝo iom doloras, mi ricevis de la dommastrino iom da mielo kaj unu citronon; per du mielo Afono vespermanĝis kaj nutris sin dum la sekvanta tago ĝis mi revenis hejmen kun sortimento da taŭgaj manĝobjektoj. Kiam mi revenis hejmen, mi trovis Afonon sub la klavaro de mia skribmaŝino, tre similantan al mekanikisto kiu riparas aŭtomobilon. Li perfekte purigis la maŝinon, kvankam por li tia laboro estis iom peza kaj laciga. Li ankaŭ mortigis tri muŝojn kaj du moskitojn, kaj forigis de mia blua kravato du grasmakulojn, pro kiuj mi lasis ĝin sur seĝo en mia dormoĉambro.

Dum la sekvantaj tagoi, ni solvis diversajn problemojn. Per malnova pantoflo, kelkaj poŝtukoj kaj pinglokuseno (tiucele aĉetita) mi aranĝis sufiĉe komfortan liton por Afono. En ludilvendejo mi trovis por li miniaturajn tason, teleron kaj pelvon, sed ne trovis manĝilojn sufiĉe malgrandajn. Tial mi aĉetis kudrilojn kaj muntis du en pecoj da alumeto; kaj kvankam mustardkulero el plasto estis iom granda por Afono, li povis per ĝi manĝi mielon multe pli facile ol per la fingretoj. Ĉiam, kiam mi solvis por li problemon, li dankis min ĝentile; kaj ĉiutage li helpis min laŭ siaj kapabloj. Unu tagon, kiam lignospliteto eniris mian manon, Afono tuj sidiĝis sur mia manradiko kaj lertege elprenis la lignospliteton. Fliklaborojn li faris bonege, kvankam li ne povis levi ion pli pezan ol ŝtrumpo. Kaj kiarn la radioaparato komencis malbone funkcii, li rampis internen kaj rapide ordigis ĝin.

Mi iomete alkutimiĝis al mia stranga gasto. Li verŝajne volis eviti al mi ĉiun nenecesan ĝenon; li neniam faris troan bruon; siajn diversajn petojn li ĉiam faris ĝentile; kaj li tre zorge kaŝis sin de ĉiuj aliaj. Tamen, mi rilatis al li tute ne kiel al iu dorlotbesto. Ŝajnis, ke li havas intelekton de eminenta sciencisto kaj teknikisto, kaj ankaŭ havis profundajn sciojn pri tera muziko—kaj por aliaj specoj de muziko, kiujn mi ne povus eĉ supraĵe kompreni. Li neniam montris timon aŭ alian emocion—kvankam mi ne povis scii, kiajn emociojn li regas kaj kaŝas. Dume, mi ĉiutage faris miajn rutinajn laborojn en la kontoro, kaj penis atendi. Mi iom konsolis min per la penso, ke mia mistera vizitanto ŝajnas tute ne malica; sed samtempe mi timigis min per la penso, ke malica eksterulo, dotita per videble forta intelekto, kompreneble ŝajnigus sin bonvola. Mi ofte demandis min, ĉu mi ne devas priparoli mian problemon al iu policano aŭ administranto. Sed mi ne povis elpensi metodon por konvinki tian personon pri mia mensa ekvilibro, kaj opiniis, ke, se la eksterterulo estas vere danĝra al la homaro, mi, la sola kiu havas ian scion pri ĝi, ne povus tre helpi la homaron se mi estus mallibera en frenezulejo, kie psikiatraj drogoj kaj elektrokonvulsia terapio eble konfuzus mian relative sanan menson, kaj ju pli urĝe mi ekscitiĝus, des pli oni ne kredus min.

Post kelkaj tagoj, Afono faris al mi, ankoraŭ ĝentile, novajn petojn. Li deziris tre maldikan draton kaj diversajn substancojn, kiujn oni kutime trovas nur en laboratorioj. Tamen, laŭ mia tre limigita scienca scio, nenio, kion li petis, estas danĝera por homoj. Kupra sulfato estas venena, sed kelkaj gramoj ne taŭgas por ia mortiga kampanjo . . . Mi aĉetis la draton kaj substancojn. Afono ĝentile dankis min, kaj lerte forigis ĝenan hareton de mia fontoplumo.

Kiam, sekvatage, mi revenis de la oficejo, Afono diris:

«Mi havas ion, kion mi volas montri al vi, kiam vi estos vespermanĝinta.»

Mi vespermanĝis, donis al Afono tri fragojn, kulerplenon da mielo kaj kelkajn folietojn de petroselo, kaj, kiam la dommastrino estis definitive for kaj Afono reaperis de sub la kovrilo de mia skribmaŝino, mi atendis.

Li montris al mi arĝentan objekton, kiun li povis teni inter la du manetoj. Al miaj okuloj, ĝi estis skatoleto, kiu iom similis al juvelo. Afono invitis min rigardi ĝin tra lenso. Mi uzis la lupeon, kiun mi kelkfoje uzas por rigardi mapojn. La arĝenta skatolo estis iaspeca maŝino, scienca aparato, farita laŭ tia mikromilimetra delikateco, kian mi neniam vidis, kaj kiun oni eble neniam trovus ĉe homfaritaj objektoj. La aparato aspektis ege komplika, kaj mi havis nenian ideon pri ĝia funkciado, signifo aŭ celo.

«Nun, sinjoro,» diris Afono, «se vi disponas iom da tempo, mi estas preta klarigi al vi miajn planojn.»

«Mi tre deziras aŭdi pri ili.»

Kaj mi sidiĝis sur la sofo, dum Afono grimpis sur malgrandan tablon, de kie li povis paroli kun mi sur proksimume la sama nivelo. Li prenis sian kutiman pozon, kun krucitaj kruroj, sub la folia baldakeno de potplanto.

«Tie, de kie mi venas, ni sentas bonvolemon al la ne tre evoluintaj teraj bestoj. Ni sendis diversajn misiojn por helpi ilin. Kelkfoje la misiistoj sukcesis, kelkfoje ili pereis. La celo de la nuna misio estas helpi la homojn kontraŭ unu el tiuj, malsanoj, kiuj afliktas ilin: ekscesa bruado.

»Ni perceptis, ke homaj nervoj turmentiĝas, sano suferas, kaj la rezultaj malbonhumoro kaj streĉiteco ofte kaŭzas absurdajn aŭ malutilajn agojn, parte pro tiuj bruoj, kiuj rezultas, ne de fizikaj necesoj, sed de stulta egoismo. En urbegoj, kie loĝas la plimulto da administrantoj, kiuj devas fari gravajn decidojn, muelaj bruoj preskaŭ konstante distras kaj turmentas la orelojn. Motorbicikloj sen mallaŭtigiloj, motorbicikloj kaj aŭtomobiloj kun mallertaj kaj egoismaj veturantoj, sencelaj kriegoj, radioaparatoj kaj gramofonoj tro laŭtaj, ebriuloj sur la stratoj, megafonaj anoncoj pri ne urĝaj aŭ ne gravaj aferoj . . .»

«Vi certe pravas pri la ĝenoj.»

«Nia raso estas raso de specialistoj pri tekniko, kaj larĝkulturuloj pri ĉio alia.»

Tion mi ja povis kredi: Afono jam multfoje montris scion tro profundan aŭ tro larĝan por mi, kies iama lernejo estis la kutima stultiga kolbasfabriko de niaj junaj jaroj.

«Mi venas tien ĉi kun du specialaj fakaj konoj. La unua ebligis al mi fari tiun ĉi aparaton, kiu, se mi turnas la (‘ŝaŝakecan’?—mi ne komprenis la vorton) flankon al la kulpulo, grandiĝos kaj purpuriĝos la orelojn, proporcie al la morala graveco de la bruegoismo.»

Komento ne eblis, almenaŭ ne por mi.

«Mia alia kono estas sur la kampo de etiko. Oni instruis al mi komplikan (‘kazomediecan’?—denove li uzis vorton, kiun mi ne konis) perceptkapablon pri tiaj bruaj agoj, juĝkapablon preskaŭ ne erarpovan. La grandigo de la oreloj dependas de du faktoroj: la laŭteco de la bruo, kiun la aparato mem registras, kaj la morala signifo de la brua ago; tiun ĉi mi mem perceptas, kaj, laŭ miaj perceptoj, mi turnas tiun ĉi butonon sur la maŝino . . . Vi ne komprenus la ekvacion, ĉar ĝi baziĝas sur kvin tielnomataj dimensioj. »

«Kiel vi kapablas percepti la moralan signifon de la bruoj?»

«Parte per speco de sciiĝo, kiu rilatas al tio, kion la teraj homoj nomas telepatio; parte per logiko-ekvacioj.»

Nu, ne estis la unua fojo dum mia vivo, kiam mi bedaŭris pri miaj malvastaj scioj.

«Mi bedaŭras, ke mi estas tiel neklera kaj stulta.»

«Ne ĝenu vin,» respondis Afono afable, «aŭtentikaj stultuloj ordinare kredas sin tre bone informitaj kaj escepte inteligentaj.»

«Ĉu vi povas klarigi al mi almenaŭ viajn moralajn kriteriojn? Ekzemple, ĉu por via aparato ekzistas diferenco inter junulo, kiu, sur la strato, laŭte krias por atentigi alian pri danĝero, kaj junulo, kiu laŭte krias nur por krii?»

«Certe. La unua junulo tute ne interesus mian aparaton; li krias kun utila intenco. La dua post kelkaj minutoj trovus sin kun grandaj purpuraj oreloj, grandaj proksimunie kiel virinaj manoj. Simile, motorbiciklisto, kiu farus eĉ teruran bruon, rapidante al hospitalo kun bezonata serumo, ne interesus mian aparaton; sed motorbiciklisto, kiu nur por montri la potencon de sia maŝino simile bruegus, noktomeze, en la urbo, eble vekiĝus matene kun oreloj tridekcentimetrojn larĝaj. Mia aparato kaj mi eĉ kapablas fari diferencon inter surdetulo, kiu vere ne scias, ke lia radioaparato ĝenas aliajn, kaj alia homo al kiu tute ne gravas, ĉu ĝi ĝenas aliajn.»

Ŝajnis al mi, ke Afono vere ne intencas malbonon al la homaro, kaj kredeble faros eĉ multan bonon. Tamen, kvankam mi mem ŝatas kvieton, bonan muzikon kaj trankvilecon por mediti, dumviva malbeligo ŝajnis al mi puno iom severa, kontraŭ ordinara egoisma peketo.

«Ĉu la efiko ĉe la oreloj longe daŭras?»

«Ankaŭ la daŭro troviĝas en la ĉefa ekvacio. Dependas. Ekzemple, nia hipoteza surstrata krieganto restus grandorela dum eble du-tri tagoj, la motorbicilklisto eble dum unu semajno.»

«Sed ili ne scios la kaŭzon de la . . . la malsano.»

« Ne. Kaj mi ne povas tion klarigi al.ili.»

«Nek mi, Afono. Neniu kredus.»

«Mi ne intencis postuli, ke vi klarigu. La homaro nun havas kuracistojn kaj psikiatrojn, ankaŭ pastrojn kaj filozofojn. Eble ili finfine elrezonos la necesajn konkludojn. Se ne, ni almenaŭ estos provintaj. »

Mi ankoraŭ ne scias, ĉu mi faris bone, daŭre helpante mian eksterteran vizitanton. Tio montriĝos el eventoj ankoraŭ ne finitaj, aŭ eĉ ne komencitaj. Sed, se vi volas tuj kondamni min kiel senrespondecan, eble eĉ kiel perfidinton de la homaro—mi dubas, ĉu vi mem estis iam en tia embaraso.

«Certe bonfaros al la homaro, se vi povos instrui nin, ke ne estas bone fari senbezonajn malagrablajn bruojn. Kaj la eksterordinara puno, kvankam severa, ne estos esence tragika. »

«Vi fidas al mi, do, sinjoro?»

«Jes.»

«Morgaŭ mi estos preta komenci mian mision. Mi volas eliri kun vi, kaj vidi la homojn; kaj precipe aŭdi la homojn sed kompreneble ili devas ne vidi min.»

«Vi postulas ion ne tre facilan.»

Dum duonhoro ni diskutis pri tiu ĉi problemo. Finfine ni decidis, ke Afono sidos en la poŝo de mia jako, kie la tubereto ŝajnos nur poŝtuko, kaj elrigardos per speco de simpla periskopo, kiun li tre lerte kunmetis el kartono, pingloj, vitro, stanpapero kaj gumo. Tiuj filigranaj manetoj ankoraŭ kapablis mirigi min. Kia teknikisto estus Afono, en tiu materia formo, al kiu li naskiĝis? Ĉar en sia nuna formo li verŝajne ne sentis sin tute komforta.

La sekvantan tagon ni eliris kune. Ni interkonsentis, ke mi faru nur mian ordinaran tagan rutinon. Ĉiam mia vizitanto ne volis ĝeni min senbezone; sed la tago estis eksterordinara.

Survoje al la tramhaltejo, ni vidis du junulojn en lernejaj uniformoj, verŝajne irantajn al la lernejo. Ili tiel kriis kaj interpuŝis sur la trotuaro, ke ili iom timigis maljunulinon, kiu devis deiĝi sur la pavimon. Mi sentis Afonon movi sin en mia poŝo. Mi ne vidis, kio okazis post kelkaj minutoj; mi devis rapidi al la tramhaltejo; sed mi suspektas, ke tiumatene tiuj junuloj ne atingis la lernejon.

Survoje ni devis iom atendi pro trafikbloko, ĝis policisto solvis la konfuzon; kaj mi konjektas, ke tiu dikulo, kiu ĉe la stirilo de sia aŭtomobilo malŝarĝis siajn nervojn je la kosto de ĉies nervoj per emfaza sencela kornobruado, post kelkaj minutoj trovis sin en granda embaraso.

En la kontoro mi eklaboris, kaj Afono daŭrigis sian taskon. Promesinte, ke se iu venos, li tuj sin kaŝos, aŭ en mia poŝo denove, aŭ en la kartona dokumentujo, kiun mi metis en taŭgan lokon, Afono sidiĝis ĉe la alstrata fenestro de mia malbela papernesto kaj kun intereso rigardis—kaj aŭskultis—la preterpasantojn malsupre. Mi estis ege okupita; kaj mi jam tiel plene fidis al lia prudento, ke mi dum la tuta mateno vere atentis lin nur unufoje: kiam, en la apuda ĉambreto, iu faligis ian meblon, kun bruo, kiu igis mian plumon trastreki formularon fulmsimile. Sed kiam mi rigardis Afonon demande, li respondis:

«Nur akcidento. Nenies kulpo.»

Mi konfesas, ke dum momento mi bedaŭris; dum momento mi sentis senproporcian venĝosoifon. Kiom da kruelaĵoj rezultas de la agacebla homa nervsistemo!

La tagmanĝo de Afono konsistis el migdaloj, kiujn mi kunportis, kaj du vinberoj, kiujn li mem kunportis. Mi poste iris, kun Afono en la poŝo, al la eta bierejo, kie mi ofte tagmanĝas. Dum mi sidis kun miaj tri fromaĝsandviĉoj kaj glaso da biero, inter multaj aliaj bonhumoraj, kvietaj, matene laborintaj civitanoj, kiuj simile refreŝigis sin, envenis ebriulo en tiu stato, kiu ĉiam vekas ĉe mi momentan simpation al la kontraŭalkoholistoj. Li envenis, fuŝkantegante; li stumblis kontraŭ seĝo kaj renversis ĝin, rektigis sin mem tre brue, sed ne la seĝon; trudis sin al la tablo de du senofendaj laboristoj kaj elgargaris al ili diversajn krudajn kaj senrilatajn esprimojn, dum mi sentis movon en mia poŝo, kaj subite eksciis, ke la aparato de Afono celas la ebriulon.

Nun la ebriulo ŝanceliĝis al la servejo, kie li ruĝigis nespertan, junan kaj beletan servistinon per ofendaj komplimentoj de ebria amoremo, kaj penis kapti ŝian manon. Sed dum la kompatinda junulino, larmopreta, penis kaŝi sian ĉagrenon kaj timon, dum la ebriulo ankoraŭ elfuŝis siajn trivialajn frazojn, liaj oreloj ekfloris. La kriego, kiu tiam venis el la buŝo de la servistino, ne estis krio pro pudoro, aŭ kolero. Ĝi estis kriego el du plej nerezistebla timo, la absoluta timo de homo antaŭ la absolute nekonata.

«Kio ‘ŝtaŝ’, kalulino, kio ŝtaŝ k’n vi? Ne eŝtu ŝtulta, eŝtu bona knanjo, donu belan maneteton . . .»

«Viaj oreloj!»

La servistino platigis sin kontraŭ la muro, dum la ebriulo, kun brute stulta vizaĝo, levis siajn manojn al la oreloj. Tio, kion li sentis tie, igis lin rigardi sin en la spegulo, kaj vidi tion, kio jam silentigis ĉiujn. Tie sur la planko, senkonscia en profunda sveno, li ĉesis aspekti kiel naŭza besto, kaj pli aspektis homo, homo vundita, senhelpa, kompatinda, sed homo, sur kies kapo troviĝis du oreloj, purpuraj kiel kontuzoj kaj grandaj kiel liaj propraj ŝuplandoj.

Mi estis antaŭavertita; mi ankaŭ sciis, ke la malsano ne estos daŭra aŭ danĝera; mi ne povas imagi, kia estis la ŝoko por la aliaj. La tuta deformiĝo okazis kiel eksplodo.

Neniu kuraĝis ektuŝi la viktimon. Iu diris ion pri lepro, alia pri kancero. Maljunulo diris ion ne tre koheran pri dia puno. Alia diris almenaŭ sesfoje: «Ni devas venigi hospitalan aŭton!» sed faris nenion. Kaj unu demetis sian ĵurnalon kaj diris: «Ĉu . . . eble, la milito jam komencis, kaj ili atakas per bakteriaj bomboj?»

La krizo en mia propra vivo fakte forigis el mia menso, dum kelkaj tagoj, la krizon en internaciaj rilatoj, kiu tiutempe timigis nin. Mi tiumomente rememoris pri ĝi, kaj pri miaj timoi, ke nia registaro intencas eĉ agresi. Min tute ne konvinkis la pretekstoj, kiujn argumentis la ĵurnaloj kaj radioparoladoj.

«Ne tuŝu lin . . . povas esti infekta . . . »

«Kovru lian vizaĝon!»

«Brandon, tuj!»

«Telefonu al la plej proksima hospitalo!»

«Ĉu iu havas Geiger-mezurilon?»

«Ni iru for,» diris tre mallaŭta voĉo el mia poŝo. Ni iris for. Mi eĉ laboris iom kaj iel, dum la posttagmezaj laborhoroj, dum Afono sidis ĉe la fenestro kaj ankaŭ faris sian laboron. Survoje hejmen, mi aĉetis vesperan ĵurnalon. Plenigis ĝin ĉefe detaloj pri la internacia krizo kaj la malbonaj faroj de tiuj alilandaj politikistoj, kiuj montris sin same bruemaj kaj nehonestaj, prestiĝavidaj kaj potencsoifaj, kiel la niaj. Sed ĉe unu angulo mi trovis aludon al mistera malsano, super kiu jam laboris kelkaj esplorkuracistoj en la urba ĉefhospitalo. Oni avertas la civitanojn, ke ili zorge atentu la regulojn pri higieno, kaj ke oni esperas, ke baldaŭ serumo estos preta.

Mia ironia amuzo pri tio ĉi iom pligajigis min post legado de la politikaj novaĵoj. Dum mi vespermanĝis, sen multa apetito, Afono levis sian kapon de sia taseto kaj diris:

«Sinjoro, ĝis nun mi penis ne ĝeni vin; sed nun mi devas iri al alia urbo. Estos multe pli facile por mi, se vi akompanos min.»

Kvankam, dum mia tuta profesia vivo, mi neniam akiris per mensogo elirpermeson, tiu malgranda gasto aŭ mastro tiel forte impresis min, ke la sekvantan matenon mi telefonis, kaj diris, ke mi sentas min malsana, kaj havas kaŭzojn por suspekti, ke miaj simptomoj eble rilatas al la problema malsano . . . Mi tiel sukcesis kredigi al mi mem, ke mi diris, esence, la veron. Mia superulo tiel emfaze ordonis al mi resti hejme, ĝis mi sentos min tute bonfarta, ke mi demandis min, kiajn instrukciojn li jam ricevis pri la orelmalsano.

Dum kvar tagoj Afono, en mia poŝo, ekskursis al diversaj urboi, kvankam vagonaroj kaj aŭtobusoj estis malagrable plenaj pro translokiĝantaj soldatoj.

La Subministro pri Sanitaraj Servoj diris oficiale, ke onidiroj multe troigis la nombron da homoj, kiujn trafis la nova malsano. Neniu patrioto atentos alilandajn agentojn, kiuj volas nur kaŭzi panikon.

«Ili komencas timi!» diris Afono. «Baldaŭ kelkaj komencos serĉi komunajn faktorojn. Estas bedaŭrinde, ke ni devas civilizi vin; sed ŝajnas, ke vi ne sufiĉe rapide civilizas vin mem.»

Dum momento, mi sentis koleron. Tiu etulo, kiu dependas de mi (kvankam mi sciis, ke kun tia inteligenteco li estus trovinta aliajn rimedojn, se mi estus rifuzinta helpi lin), kiu kondutadis kun mi ĉiam ĝentile kaj korekte, eĉ helpis min multe, sed kiu portas nekonatan kaj timigan plagon al la homaro, kaj arogas al si la rajton juĝi la homojn—kiel objektivaj kaj justaj liaj juĝoj estas, li ofendas nian dignon; kaj li parolas tro malkaŝe pri nia absurda primitiveco. Eĉ se li iom pravas. Tiu momento de sufokanta kolero klarigis al mi multon, kiun mi ĝis tiam ne komprenis, pri la rilatoj de nigraj kaj blankaj homoj kaj eĉ de infanoj kaj plenkreskuloj. Sed mi englutis mian koleron. Mia propra pozicio estis ne enviinda, sed ankaŭ eble hontinda. Mi ankoraŭ ne sciis, ĉu mi meritplene kunlaboris kun superulo por bonfari al la homaro, aŭ ĉu eble mi perfidis la homaron al ekstertera invadanto, kies intencoj restas kaŝitaj.

Post tri pluaj tagoj de vojaĝoj, manovroj, sindemandado kaj nervostreĉado, mi havis specon de kolapso. Mi tute perdis mian energion kaj apetiton, ploradis kiel knabino, kaj pro kapturniĝoj apenaŭ povis stari. Post kelkaj matenaj provoj, ploroj kaj eĉ faloj, mi devis enlitiĝi.

Mi malpermesis al la dommastrino, ke ŝi voku kuraciston. Mi opiniis, ke mi ne povus taŭge klarigi mian malsanon, sen rakonti la tutan historion; kaj mi certis, ke la rezulto ne estus kuracado kontraŭ nervelĉerpiteco, sed drasta kuracado celante forigon de neekzistanta frenezo. Mi malmendis miajn kutimajn manĝojn kaj trinkis nur lakton: la stomako toleris tion, sed nenion alian.

Nun mi vidis alian flankon de la karaktero de Afono. Li verŝajne komprenis, kio estas al mi. Dum la tuta tago, li flegadis min kun ĉiuj komplezoj kaj atentoj, kiujn dekcentimetra homo povas fari al homo, kiu kompare al li estas monto. Li kompreneble ne povis subteni mian korpon; sed li helpis min lavi min, subtenis por mi la laktotason, zorgis pri la fajro spite la malfacilaĵojn de tia laboro, kaj, genuante sur la kuseno, tiel mirinde lerte karesis mian frunton, ke li endormigis min. Mi dormis profunde dum kvin aŭ ses horoj, kaj vekiĝis, fartante multe pli bone. Verŝajne mi ne dormis tute normale ek de la alveno de mia vizitanto. En la lito mi iom legis la ĵurnalon. Nia ĉ'efministro parolos al la popolo, vespere. La politika krizo iĝis pli kaj pli grava. Soldatoj ekzercis sin, aŭ tiel oni klarigis la aferon, ĉe diversaj landlimoj. Oni rimarkis neordinarajn aktivojn ĉe diverslandaj aerhavenoj civilaj kaj militistaj. Kaj oni tiel forte insistis, ke la civitanoj nepre ne paniku, ke verŝajne ekzistas ia apenaŭ rezistebla kaŭzo por paniko.

«Ho ve, Afono!», mi diris. «Estas bone, deziri bonfari al homaj nervsistemoj; sed ŝajnas, ke baldaŭ eble estos nek homoj nek nervsistemoj, almenaŭ sur nia kontinento. Kampanjo kontraŭ ekscesa bruado ŝajnas iom senproporcia, kiam politikistoj kampanjas kontraŭ la homa raso mem!»

Tio, kiom mi tiam vidis sur la ne tre moviĝema vizago de Afono, tre similis al rideto.

«Ni ĉiuj tamen faru miajn proprajn devojn!» li respondis.

Mi leviĝis, iom lavis kaj ordigis min, sed trovis, ke miaj kruroj ne bone subtenas min; freŝigite, mi trinkis plenan glason da lakto, denove enlitiĝis kaj denove iom dormis. Vespere, mi vekiĝis multe pli bonfarta. Vekis min la krioj kaj marŝado de multaj homoj sur la strato, sub mia fenestro.

«Ĉu baldaŭ estos multaj purpuraj orelegoj?», mi demandis, iom malbonhumore.

«Tiuj, kiuj krias pro timo, aŭ amashisterio, ricevos nur gorĝdolorojn kaj postdeprimojn, kaj cetere sen mia interveno,» respondis Afono. «Sed tiuj, kiuj konscie kriegas malamajn sloganojn, baldaŭ havos orelojn similajn al purpuraj rabarbfolioj.»

Li sidis ĉe la fenestro kaj ŝajnis tre okupita. La malgranda aparato estis inter liaj belaj manetoj.

Proksimiĝis la horo de la vespera novaĵelsendo, kaj poste de la promesita parolado de nia ĉefministro. Mi ne scias kial, dum politika krizo, ni trovas iaspecan konsolon en lastmomenta scio pri malĝojigaj frenezaĵoj; kredeble estas tiu sama speco de scivolemo, kiu faras medicinajn enciklopediojn interesaj al la plimulto. Sed mi leviĝis, sentante min iom tremema, surmetis noktsurtuton kaj pantoflojn, kaj iris al la alia ĉambro, kie mi sidiĝis en mia plej komforta fotelo, antaŭ mia televida aparato, Kiam li aŭdis la horsignalon, kiu preludas la novaĵojn, Afono gratis ĉe la pordo, kiel kato; mi enlasis lin; kaj li iom surprizis min per gesto kvazaŭ de homa amikeco; li grimpis per mia noktsurtuto al miaj genuoj, kaj sidiĝis tie kiel dorlotbesto aŭ infano, por rigardi kun mi.

La novaĵoj temis ĉefe pri manovroj de soldatoj, koleraj amasoj sur diversaj placoj, diplomatoj kiuj eniris aviadilojn, kaj io, kio vere ŝokis min: lernejaj geknaboj, kiujn oni sendis en grupoj al la kamparo. La kruela nekompetenteco de niaj registaroj vere venis do al tiu punkto, kie oni akceptas, ke infanoj estu forŝirataj de la gepatroj, por ke eventuale ili postvivu tiujn gepatrojn murditajn. La homaro plifreneziĝis. Mi sentis en mia stomako naŭzegon, kiu ne plu rilatis al mia malsaneto.

«Ho, Afono!» mi ekkriis, kaj surprizis min per mia urĝa bezono de iu amiko, eĉ alimondano—«kara Afono, kiel bagatela ŝajnas nun via humana provo pliordigi niajn vivojn! Vi volis fari el ni, nematuraj homoj, kvazaŭ pli bonkondutajn infanojn . . . Brave, Afono! Sed nun nia vasta nematureco igas nin ne infanoj, sed subbestecaj monstroj!»

Afono, mia amiketo, ne kapablis simpatie premi mian manon, kiu estis iom pli granda ol li; sed li iel kredigis al mi pri sincera simpatio, kiam li premis mian fingron.

«Tamen ni faru nian devon ĝis nia lasta spiro!» li diris.

Kelkaj lastaj detaloj, novaĵoj kiuj ne temis pri militominacoj, brilis sur la ekrano. Kuracistoj en hospitala laboratorio esploris pri stranga orelmalsano, verŝajne infekta, sed ne doloriga. Ĝis nun ili ne sukcesis apartigi la kulpan viruson (pri tio mi ne multe miris), sed atendis sukceson ĉiumomente. Dume, oni konsilis al ĉiuj, ke oni evitu naĝejojn kaj kinejojn. La unua viktimo de la mistera malsano jam resaniĝis kaj la histoĵ ŝajnis normalaj: tia sanigado atestas pri la alta nivelo de la ŝtataj hospitaloj . . .

Venkintino ĉe kantkonkurso; novaĵoj pri sporto kaj pri aŭtomobilakcidento; prognozo pri la vetero. Eksonis nia nacia himno. Publike, mi ĝentile ekstarus; private, mi oscedis. Aperis sur la ekrano la vizaĝo de nia ĉefministro.

«Gesinjoroj! Geamikoj! Samlandanoj! Mi portas al vi gravan anoncon. Antaŭ kelkaj minutoj, mi devis ordoni, ke niaj heroaj junuloj de la Flugarmeo faligu kelkajn bombojn sur la havenon de Koriflo. Ni ankoraŭ ne uzas nukleajn armilojn, sed niaj malamikoj memoru, kie ni havas ilin, kaj ne hezitos ilin uzi. Ni devis ataki unue, por detrui niajn atakontojn. Vi ĉiuj scias, ke la malamiko montradis sin absolute senskrupula, kaj apenaŭ kaŝis sian realan celon, kiu estas, kaj ĉiam estis, detrui nin, kaj tiun ĉi plej altan civilizon, kiun ni reprezentas!»

La koro en mia brusto ŝajnis solida glacio, dum daŭris tiuj hipokritaj frazoj, tiuj frazoj fontantaj el esenca nematureco, el freneza mensa blindeco, el preskaŭ infinita malkaritato. Denove, denove, glacie gutis mia korsango. Kaj eble por la lasta fojo. Eble eĉ la elradikigitaj geknaboj sur la kamparo ĉifoje ne postvivos.

«Samlandanoj, mi devas veni al vi, jam faliginte tiujn bombojn, por postuli vian perfektan lojalecon dum nia patrujo estas en danĝero.»

Denove, denove; kaj kio pri tiu demokratio, pri kiu ni tiel multe fanfaronis dum jardekoj?

Subite mi rimarkis Afonon. Li sidis, preskaŭ rigida, sur mia genuo, kaj direktis la aparaton al la televida ekrano.

«Ĝi ne estas reala homo, Afono.»

«Distanco ne gravas.» Kaj subite li levis sian vizaĝon al mi, kun nedubebla homeca rideto eĉ iom koboldeca, bubeca.

«Ĉu vi povas proponi, amikego, bruon pli malbelan, pli laŭtan kaj pli klare okazantan pro kolektiva egoismo, ol la eksplodo de tiuj bomboj?»

Mi enspiris brue, iom spasme.

Daŭris la grimacoj de eminentulo sur la ekrano, daŭris tiuj gurditaj frazoj de politikista hipokriteco.

Ĝis, dum kelkaj sekundoj, milionoj vidis la kornencon de iu monstra ekflorado, milionoj aŭdis el siai televidaj aparatoj kriegon perfekte sinceran, aliaj vizaĝoj kaj manoj aperis, kaj la ekrano malpleniĝis. Poste aperis la vortoj:

NI DAŬRIGOS LA ELSENDON KIEL EBLE PLEJ BALDAŬ.

Mi glutis nenion plurfoje antaŭ ol mi povis demandi Afonon:

«Kion li faros nun?»

«Ho,» la etulo respondis, «mi ne scias. La problemo estas lia, ne mia. Li povus eble volvi ilin ĉirkaŭ sin, kaj diri, ke estas nova speco de kontraŭkugla mantelo. Sed ili estos verŝajne iom tro longaj; li povus stumbli. Eble li trovos servanton, kiu portos ilin post li.» Afono atente rigardis sian aparaton, verŝajne kontrolante ion. «Kaj li denove havos normalajn orelojn . . . post . . . proksimume dekkvar monatoj. Nu, kaj povus eble fortranĉi ilin, sed ili rapide rekreskos; turbano taŭgus, se ili estus nur duonmetraj; sed li tute ne povus volvi trimetrajn orelojn en turbano. Nu, amikego, la sinjoro ĉefministro devos solvi sian propran problemon. Miaj instrukcioj diras nenion pri tio.»

Mi sidadis silente. Ia muziko nun venis el la televida aparato. Ĝi estis agrabla, kaj Afono aprobe svingetis la manon laŭ la takto. Voĉoj de tre ekscititaj homoj aŭdiĝis sur la strato sube.

Mi sidadis silente. Kion diri?

Post tri kvaronoj da horo, anoncisto aperis sur la ekrano.

«La Vicĉefministro parolos al vi.»

Kaj la vicĉefministro ekparolis al ni. Li klarigis al la publiko, ke la registaro ĵus ricevis nerefuteblajn pruvojn, ke la malamiko, karakterize ruza kaj cinike atakante antaŭ ol ĝi estis atakita, jam uzas bakteriajn armilojn. Sed nia kuraĝa kaj purkonscia popolo postulos teruran venĝon. Ĉiuj ministroj estas pretaj respondi pri siaj agoj por defendi la patrujon.

Sian aparaton Afono preskaŭ karesis.

Lia ministra moŝto daŭrigis sian paroladon dum kvar-kvin minutoj, alvokante ĉiujn civitanojn al oferado kaj heroeco, promesante, ke kiom ajn ni suferos, certe la malamiko pli suferos; ni jam montras nian seriozecon per ekbombardo de . . .

Ĉi-foje la anoncistoj kaj teknikistoj agis pli rapide, kaj sur la ekrano ni vidis ne monstrajn orelojn, sed nur konfuzaĵon el manoj kaj kapodorsoj.

NI DAŬRIGOS LA ELSENDON KIEL EBLE PLEJ BALDAŬ.

Afono sidadis antaŭ la televida aparato dum la tuta nokto, sed konsilis min dormi ĝis frua mateno, por ke mi kiel eble plej bone refortiĝu por la laboroj de la tago. Fakte mi dormis pli ol mi atendis, eble pro reakcio post tiom da nervostreĉo. Laŭ instrukcioj (sed instrukcioj ĉiam ĝentilaj) de Afono, mi leviĝis frumatene por verki tiun ĉi raporton. Se hodiaŭ mi pereos, estas mia devo postlasi ian klarigon; sed Afono kredas, ke ni ne pereos.

Li esperas, ke ni bone atingos la landlimon. Mi dubas, u la vagonaroj ankoraŭ iras, almenaŭ tiudirekte; sed ni faros laŭ niaj ebloj, kaj mi scias veturigi—eble ni trovos aŭtomobilon ŝteleblan. En mia teko estas pomoj, ĉokolado, poteto da mielo kaj iom da petroselo. En mia maldekstra jakopoŝo kaj en mia brustopoŝo estas du apartaj pakaĵetoj da kupra sulfato. Kaj baldaŭ, en la dekstra jakopoŝo, estos Afono kun sia aparato.

Oni nun invadas mian patrolandon, kaj ni alian landon ne traktas pli ĝentile. Mi povas pripensi la estontecon nun nur po horoj. Mi tute ne antaŭkonjektas. Certe mi malpravus. Afono kaj mi nun iras al io, kion ni vere ne konas, sed pri kio ni scias nur, ke ĝi estos ege brua. Kaj la motivoj malantaŭ la bruo nepre ne estos bonaj.


FONTO: Boulton, Marjorie. “Vespera Vizitanto,” en Okuloj (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1967 [Beletraj Kajeroj; no. 28]), p. 81-101.

Noto: La emfazo de ‘kazomediecan’ ĉi tiel estas la mia, por montri ligon al la (mal)utopia romano Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári. — RD


Tiel, kiel ĝi ne okazis” de Marjorie Boulton

Interne kaj Ekstere” de Marjorie Boulton

La kaptilo de Dio” de Marjorie Boulton

Nigraj Okuloj” [recenzo de Marjorie Boulton, Okuloj]
de Sándor Szathmári

Al la edzino de mia amato” de Marjorie Boulton

Viriniĝo” de Evo Sveti Vrag (Marjorie Boulton)

Nigra ekstazo – I & II de Evo Sveti Vrag (Marjorie Boulton)

The Second Universal Congress of Esperanto: Opening Address, Geneva, Switzerland, 28 August 1906
de L. L. Zamenhof; partial translation from Esperanto by Marjorie Boulton, completed by Ralph Dumain

“Ahasvero de amo XI”/ “Ahasuerus of Love XI” by Kálmán Kalocsay,
translated from Esperanto by Marjorie Boulton

Nigraj Okuloj
[recenzo de Marjorie Boulton, Okuloj]
de Sándor Szathmári

Marjorie Boulton en la Reto

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Fenikso” de Marjorie Boulton

Okuloj de Marjorie Boulton

Marjorie Boulton @ Ĝirafo

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

Marjorie Boulton @ Originala Literaturo en Esperanto (Don Harlow)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 31 July 2016

Site ©1999-2021 Ralph Dumain