Al la edzino de mia amato

Marjorie Boulton



Mi amas vin, ĉar lin vi vere amas
kaj brodas ore, geme, milkolore,
la amon, kiun mi nur diagramas.

Vi konas liajn mankojn, sed adore
karesas, trankviligas, flegas lin,
al li rilatas sune kaj sunflore.

Vi estas mia vera amikin’;
vi amas lin; vi igas lin feliĉa;
ho, daŭru tiel ĝis la vivofin’!

En via amo sankte senkondiĉa
vi faras pli ol mi kapablus fari
por li, ho nobla koro sindediĉa!

Kaj via amo devas min forbari
de li; kaj tion mi akceptas plene;
al mia Kara mi ne rajtas kari.

Sed vidu min kompate kaj komprene;
ho malavara koro, min ekskuzu;
ĉe li vi nepre tronas suverene;

ne timu mian amon; ne ĵaluzu;
vi feliĉigas lin; kaj mi — mi scias.
Feliĉa restu li; feliĉon uzu.

Ne timu min, ĉar kvankam mi pasias,
sur ŝtormoj krucumita kvazaŭ kajto —
mi nur pri amo mem apelacias —.

Sufero, elementa Homa Rajto.



FONTO: Boulton, Marjorie. “Al la edzino de mia amato,” en Eroj kaj aliaj poemoj (La Laguna: J. Régulo [Stafeto],1959), en poemgrupo “Folioj de ora branĉo,” p. 177.

Kaj jen miabloge:

Marjorie Boulton: Al la edzino de mia amato [video]

“Sara Spanò kaj Ana Manero deklamas la poemon ‘Al la edzino de mia amato’ de Marjorie Boulton, en la omaĝo farita al ŝi kadre de la programero ‘Vivu la Teatro’, en la 77a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta kune kun la 51a ILEI-Kongreso en Madrido en julio de 2018.”


Nigra ekstazo – I & II de Evo Sveti Vrag (Marjorie Boulton)

Viriniĝo” de Evo Sveti Vrag (Marjorie Boulton)

Vespera Vizitanto” de Marjorie Boulton

Tiel, kiel ĝi ne okazis” de Marjorie Boulton

Interne kaj Ekstere” de Marjorie Boulton

“Ahasvero de amo XI”/ “Ahasuerus of Love XI” by Kálmán Kalocsay,
translated from Esperanto by Marjorie Boulton

The Second Universal Congress of Esperanto: Opening Address, Geneva, Switzerland, 28 August 1906
de L. L. Zamenhof; partial translation from Esperanto by Marjorie Boulton, completed by Ralph Dumain

Nigraj Okuloj” [recenzo de Marjorie Boulton, Okuloj]
de Sándor Szathmári

Marjorie Boulton en la Reto

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Fenikso” de Marjorie Boulton

Okuloj de Marjorie Boulton

Marjorie Boulton @ Originala Literaturo en Esperanto (Don Harlow)

Marjorie Boulton @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 30 October 2018

Site ©1999-2021 Ralph Dumain