Evo Sveti Vrag


Nigra ekstazo – I

Sed kelkaj akraj gutoj de turmento
en tiu ĉi miela vin’ tre plaĉas;
kaj kiam en la lito ni sovaĝas;
tre ofte venas plej volupta sento;
ne nur la mola lang’, sed ung’ kaj dento
la karnon gratas aŭ petole maĉas.
Strange! en lito ofte ni kuraĝas;
doloro ŝajnas pruvo de idento.

Kaj ili, en la lumo de l’ aŭroro,
triumfe ridas. Kial? pro doloro;
ŝi mordas lin; li pinĉas ŝian pugon;
kaj ambaŭ stringas preskaŭ ĝis sufoko;
kaj ili ludas la sovaĝan fugon –
du temojn en kunkura reciproko.

Nigra ekstazo – II

For la unuaj tagoj nematuraj
flugis, kaj portis for la revon cerban;
gustumi frukton iom pli acerban
ŝi emas nun; karesoj pli torturaj
plaĉas, kaj atakemoj akraj, duraj;
ŝi nun fortiras sian monton herban
de li, kaj ŝi minacas lin superban:
“Ne! mi rifuzas!” – Brakoj nun, eburaj,

belaj, sed fortaj, tenas por mistrakto
la inon en la luda am-barakto;
li prenos ŝin per kruda violento;
sed estos ludo; ŝi rezistas, rida,
sed preskaŭ svenas pro l’ mirinda sento
en sia piĉ’, neniam pli humida.


FONTO: Vrag, Evo Sveti [pseŭdonimo de Marjorie Boulton]. “Nigra ekstazo - I” & “Nigra ekstazo - II”; en La sekreta psiko [1954] (Saarbrücken: Edition Iltis [Arthur E. Iltis / Reinhard Haupenthal], 2002; 83 p.).


Viriniĝo” de Evo Sveti Vrag (Marjorie Boulton)

Al la edzino de mia amato” de Marjorie Boulton

Vespera Vizitanto” de Marjorie Boulton

Tiel, kiel ĝi ne okazis” de Marjorie Boulton

Interne kaj Ekstere” de Marjorie Boulton

“Ahasvero de amo XI”/ “Ahasuerus of Love XI” by Kálmán Kalocsay,
translated from Esperanto by Marjorie Boulton

The Second Universal Congress of Esperanto: Opening Address, Geneva, Switzerland, 28 August 1906
de L. L. Zamenhof; partial translation from Esperanto by Marjorie Boulton, completed by Ralph Dumain

Nigraj Okuloj” [recenzo de Marjorie Boulton, Okuloj]
de Sándor Szathmári

Marjorie Boulton en la Reto

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Fenikso” de Marjorie Boulton

Okuloj de Marjorie Boulton

Marjorie Boulton @ Originala Literaturo en Esperanto (Don Harlow)

Marjorie Boulton @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 19 September 2018

Site ©1999-2021 Ralph Dumain