Interne kaj Ekstere

Marjorie Boulton


«HENJO,» diris paĉjo, agacite, «rigardu tien, kien mi fingromontras! Vi estas eksterordinare stulta, pri tiu afero! Vi neniam atentas min. Vidu, la bela ŝipo estas tie, tie, rigardu, sekvu mian fingron!»

Henjo, kiu treege deziris plaĉi al paĉjo, obee rigardis laŭlonge de la fingro de paĉjo, kredigis al si, ke ŝi vidas ŝipon, ĉar se paĉjo diras, ke ŝipo estas tie, tie ja devas esti ŝipo; kaj diris: «Jes.»

«Jen, do; vidu; kiam vi atentas, vi tuj vidas, sed vi devas atenti tion, kion mi diras, jam la unuan fojon.»

En aliaj aferoj, Henjo bone obeis, kaj sufiĉe kontentigis paĉjon. Ŝi lernis legi jam en la kvara jaro; libroj kaj bildoj tre plaĉis al ŝi. Paĉjo volis ludi kun ŝi per pilko, sed tio ne plaĉis al la knabineto, kiu montras sin strange stulta kaj preskaŭ neniam sukcesis kapti la pilkon. Stranga ja estis tiu stulteco; Henjo estis inteligenta knabino; jam parolis flue, volonte kaj frue legis, fantazioriĉe ludis kun siaj ludiletoj—la bestĝardeno, la farmbieno. Kvarjara kaj duono; paĉjo jam komencis ambicii por ŝi.

Ankaŭ Henjo tre deziris la aprobon de paĉjo, kiu volante kiel eble plej multe instrui ŝin, tiel ofte fingromontris malproksimajn objektojn.

Se oni ne jam suspektas ion tian, ne estas facile rimarki, ke knabineto tiel malgranda estis miopa. Infanoj estas tiel malaltaj, ke nature ili agas tre proksime al preskaŭ ĉio. Kompreneble ili estas mallertaj, kelkfoje falas, kolizias, renversas objektojn. Oni povas koleri aŭ indulgi, sed oni ne miras.

Henjo preskaŭ ne vidis pli malproksimen ol dudek centrimetrojn.

Ne povante kompari, ŝi ne sciis pri sia difekto, kaj daŭre strebegis por plaĉi al paĉjo, kiu fingromontris ŝipojn, ĉevalojn, preĝejajn turojn. Ŝia plaĉemo estis tia, ke si preskaŭ ĉiam vidis ilin finfine, laŭ la bildoj en siaj libroj.

Paĉjo, kiu senscie turmentadis sian filineton, tre amis gin kaj deziris al ŝi ĉion bonan. Venis vespero, kiam li volis speciale ĝojigi ŝin.

«Henjo,» li diris, «ĉu vi volas hodiaŭ vidi la stelojn?»

«Jes,» diris Henjo.

«Do, vi estis tre bona knabineto hodiaŭ; kaj vi rajtos, specialregale, ne enlitiĝi je la kutima horo. Kiam estos mallume, ni iros en la ĝardenon kaj ni vidos la stelojn.»

La vizaĝeto eklumis. Paĉjo, kiun tre kortuŝis la ĝojo en la okuletoj, kiam Henjo ricevis floron aŭ rajtis karesi katidon, promesis al ŝi ĉarman, puran plezuron.

Henjo sciis ĉion pri steloj: ŝi vidis ilin en pluraj ferakontaj libroj. Ŝi sciis, ke steloj havas kvin pintojn kaj estas de diversaj grandecoj. Ŝi sciis, ke la plimulto estas orkoloraj, sed ke kelkaj estas rukĝaj, bluaj aŭ verdaj. Estas ankaŭ steloj kun belaj vostoj. Kelkfoje estas belaj homoj inter la steloj.

Kaj nun paĉjo montros al ŝi la realajn stelojn, same kiel li jam montris realajn ŝipojn kun multaj mastoj kaj veloj. (La libro diris veloj; paĉjo diris kamentuboj; sed plenkreskuloj komprenas ĉion.)

«Nu, Henjo, ni devas vesti vin varme: unue la jaketon; la mantelon; la skarpeton; jes, vi devas porti la gantetojn—iom frostas; nun, la ĉapelnjon; jes, kaj bone; do, ni iros en la ĝardenon.»

«Vidu, do!» diris paĉjo kun impresaria fiero, kaj montris supren.

Henjo, obeema knabineto, rigardis supren. Ĉe malgranda distanco super la kapeto, ŝi vidis la stelojn, la kvinpintajn orajn stelojn, kiel ornamaĵojn sur tegmento, brilajn kiel metalpapero, tiel grandajn, ke knabineto povus sidi inter du pintoj sur la plej grandaj. Kelkaj estis ruĝaj, bluaj, verdaj; kaj inter ili kurbiris grandaj kometoj kun oraj vostoj kiel la hararo de Linjo en la apuda domo, silkecaj vostoj, kiujn ili svingis.

Kaj la avide vidantaj nevidopovaj okuletoj larĝiĝis; kaj rideto de ravito kurbigis la. buŝeton; kaj paĉjo estis tre kontenta.

Kvinjara, Henjo iris al la lernejo. Jam legoscia, laŭ la gepatroj, bonkonduta, laŭ la gepatroj, ŝi ne povis legi de la nigra tabulo. La instruistino sciis, ke gepatra fiero ofte trompas; ke infanoj ofte kondutas iom strange pro la unua elradikiĝo; sed tiu Henjo ŝajnis saĝa kaj bonintenca knabineto. La instruistino invitis ŝin pliproksimiĝi al la nigra tabulo; sed vane. Ŝi proponis libron; Henjo kun rideto prenis ĝin kaj tre bone laŭtlegis. La instruistino informis la lernejestrinon, kiu tuj informis la gepatrojn.

Nova kaj stranga epoko komenciĝis en la vivo de Henjo. Plaĉi al paĉjo iĝis pli malfacile; li ne plu volis, ke ŝi legu; ne plaĉis al li, ke ŝi ludu kun malgrandaj ludiloj. .Ŝi ne povis kompreni, kiel ŝi kolerigis paĉjon; sed gepatroj ofte koleriĝas; tio estas parto de ilia metio; do Henjo iasence akceptis sian propran nekomprenon.

Post kelkaj semajnoj, panjo akompanis ŝin al granda urbo. Ili vojaĝis per vagonaro, kaj tio estis interesa. La urbo estis tre brua kaj panjo insistis, ke Henjo ĉiam tenu ŝian manon. Ili vizitis grandan sinjoron, kiu parolis al Henjo ĝentile kaj montris al ŝi amuzajn bildojn, sed kiu metis en ŝiajn okulojn ion, kio dolorigis ilin kaj poste igis ŝin ege soifa. Li petis ŝin rigardi lampojn, literojn, sagojn kaj aliajn strangajn objektojn. Li petis ŝin rigardi tra multaj lensoj kaj respondi al demandoj.

Poste panjo akompanis Henjo al kafejo kaj Henjo ĝis fragoglaciaĵon, kaj tio estis la plej grava parto de la ekskurso. En la vagonaro, reirante hejmen, Henjo soifis, pli ol ŝi iam ajn soifis antaŭe, kaj poste endormiĝis, kontraŭvole sed neeviteble.

Ili vizitis la urbon duan fojon, kaj Henjo esperis, ke ŝi ricevos duan fragoglaciaĵon. Ĉi tiun fojon la granda sinjoro ne dolorigis ŝin, do eble ŝi estis pli bonkonduta. Tamen ŝi ne ricevis glaciaĵon. La granda sinjoro donis al ŝi okulvitrojn. Kaj ĉio iĝis malpli granda, pli fiksa; kaj la objektoj iĝis pli malsimilaj unu al la alia. Henjo povis legi pli malproksime. Ŝi vidis la muron ĉe la alia flanko de la ĉambro. Ŝi vidis la vizaĝon de la patrino; ĝi estis pli komplika, ol ŝi antaŭe supozis.

Dum kelkaj tagoj, ŝi sentis sin konfuzita; sed baldaŭ ŝi komprenis, ke estas tre utile, porti okulvitrojn, se oni bezonas ilin, kvankam estas iom strange, ke paĉjo kaj panjo ne bezonas ilin. Eble plenkreskuloj lernis kiel vidi pli lerte. Estis pli da ludoj, kiam ŝi povis vidi la tutan ĉambron, la tutan ĝardeneton, samtempe.

Kaj, kiam paĉjo fingromontris ŝipojn, ĉevalojn aŭ preĝejajn turojn, Henjo povis vidi ilin.

Semajnoj pasis.

Paĉjo subite diris. «Henjo, panjo kaj mi interkonsentis, ke hodiaŭ vespere vi ne devos enlitiĝi je la kutima horo. La steloj estos belaj, klare videblaj, ĉi-nokte; kaj ni eliros por vidi ilin.»

Henjo entuziasmiĝis. La steloj estis tiel belaj, kiam ŝi vidis ilin sen okulvitroj. Nun ŝi vidos ilin klare, kiel ŝi vidas florojn, nubojn kaj aŭtomobilojn. Ŝi vidos la detalojn. Eble ŝi eĉ povos vidi belajn hometojn inter la steloj.

Dum la vespero ŝi plurfoje demandis: «Ĉu jam nigrizis ekstere? Ĉu ni iros kaj riga’dos la stelojn?»

«Ankoraŭ ne. »

«Ankoraŭ ne.»

«Unue brosu la dentojn.»

«Ni ne forgesu enlitigi Roberton.» (Roberto estis pupo kun skarlata pantalono.)

Finfine panjo butonumis Henjon en ŝian jaketon, volvis ŝin en skarpojn kiel kokonegon, kaj tiris la ĉapeleton sur ŝian kapeton. Kaj paĉjo proponis al ŝi la eksterordinare grandan manon.

Ili iris en la ĝardenon, kaj Henjo rigardis supren.

Ŝi vidis nur mizerajn blankajn punktojn, tre malproksimajn kaj tute ne interesajn. (Ni ne malestimu kvinjarulinon, ĉar ŝiaj gustoj estis pli barokaj ol klasikaj.) Tute mankis pintoj, koloroj.

Henjo silentis pro seniluziiĝo. Ŝi rigardis ĉiudirekten, esperante, ke ŝi faris ian eraron.

Ŝi ne deziris plori. Ne estas eble koleri. Neniu povus helpi. Nenio konsolos. Eĉ ne frago-glaciaĵo konsolus.

«Belege, ĉu ne?» diris paĉjo.

«Jes,» diris Henjo.

Paĉjo fingromontris kelkajn konstelaciojn; la Grandan Urson, Orionon, Kasiopeon kiel duoblan V; kaj Henjo obeeme sekvis lian fingromontradon. Ne estis simileco al urso aŭ ĉasisto. Poste ili reiris en la domon.

«La etulino estis tiel ravita, ke ŝi apenaŭ povis paroli,» diris paĉjo al panjo. «Vidu, eĉ nun ŝi restas silenta. »

«Kiel bele, esti infano . . .» panjo murmuris, kun nebula sento, ke io sankta ĉeestas. Ŝi malvolvis la lanan kokonegon kaj helpis Henjon enlitiĝi.

Henjo kuŝis en la lito. Estas malbone, ellitiĝi ĝis panjo venas matene. Ellitiĝi tuj post la enlitiĝo estas tre malbone, eble la plej malbone imagebla.

Sed sopiro kaj scivolemo turmentis ŝin. Eble se ŝi tre silentos, panjo ne scios.

Zorgante plensilenton eble ŝajne intense kiel eskapanto el karcero, tremetante, kun konstanta falosento en la ventro, Henjo ellitiĝis. Ŝi surmetis la okulvitrojn kaj iris al la fenestro. Timoplena pro la ekstremeco de la peko, ŝi flankenpuŝis la kurtenon kaj rigardis la noktan ĉielon.

Nur blankaj punktoj.

Sed, sen okulvitroj, ŝi iam vidis multajn kolorojn, riĉajn ornamojn.

Henjo demetis la okulvitrojn kaj rigardis el la fenestro denove. Sed ŝi vidis nur ian nebulecan mallumon. Sen okulvitroj, ŝi nun povis vidi eĉ ne la blankajn punktetojn. La aliaj steloj, la belaj steloj, la amikaj, rekoneblaj, personaj steloj, malaperis por ĉiam. La nova bona vidkapablo forigis la eblon vidi ilin.

Henjo ne komprenis. Ŝi provis trifoje kun la okulvitroj kaj trifoje sen ili, esperante pri iu eraro.

Ŝi perdis siajn stelojn; sed ne estis permesite lamenti, ĉar ŝi ankaŭ faris pekon nenomeblan: ŝi ŝteliris el la lito post la foriro de panjo. Venis larmoj al la okuloj; kaj tiam ŝi dum momento kredis, ke eble la steloj reaperos. Sed ŝi palpebrumis, kaj la pli grandaj lumoj denove malaperis.

Iu movigis malsupre. La falosento en la ventro iĝis netolerebla. Henjo rapidis al la lito kaj enlitiĝis denove; ŝi metis la okulvitrojn sur la tablon. Ŝi kuŝiĝis.

Baldaŭ ŝi endormiĝis. Infanoj endormiĝas pli rapide, ol ŝajnas al ili mem.


FONTO: Boulton, Marjorie. “Interne kaj Ekstere,” en Okuloj (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1967 [Beletraj Kajeroj; no. 28]), p. 170-175.


Vespera Vizitanto” de Marjorie Boulton

Tiel, kiel ĝi ne okazis” de Marjorie Boulton

La kaptilo de Dio” de Marjorie Boulton

Nigraj Okuloj” [recenzo de Marjorie Boulton, Okuloj]
de Sándor Szathmári

Al la edzino de mia amato” de Marjorie Boulton

Viriniĝo” de Evo Sveti Vrag (Marjorie Boulton)

Nigra ekstazo – I & II de Evo Sveti Vrag (Marjorie Boulton)

The Second Universal Congress of Esperanto: Opening Address, Geneva, Switzerland, 28 August 1906
de L. L. Zamenhof; partial translation from Esperanto by Marjorie Boulton, completed by Ralph Dumain

“Ahasvero de amo XI”/ “Ahasuerus of Love XI” by Kálmán Kalocsay,
translated from Esperanto by Marjorie Boulton

Nigraj Okuloj
[recenzo de Marjorie Boulton, Okuloj]
de Sándor Szathmári

Marjorie Boulton en la Reto

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Fenikso” de Marjorie Boulton

Okuloj de Marjorie Boulton

Marjorie Boulton @ Ĝirafo

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 August 2016

Site ©1999-2021 Ralph Dumain