Giorgio Silfer

Enkonduko al Literatura Kritiko

VIII — Ĉefaj demandoj por la Esperanta literaturhistorio

2. La problemo de la malfruoj


Ni jam pritraktis unu evidentan malfruon en la E-a literaturo, specife en poezio: tiu de metriko. La metriko de E-o evoluis malpli rapide ol tiu de la okcidentaj lingvoj: la malfruo ŝuldiĝas precipe al la poetiko de Grabowski, siavice influata de la slava gusto, sed ankaŭ al la modelo de Kalocsay, Mihály Babits. Meze de la mondmilito pli libera versfarado jam fariĝis klasika en la angla poezio, ekzemple pere de Thomas Eliot; sed pri ĉi tiu elstara nuntempulo tiel sin esprimas en sia Notlibro de praktika esperantisto, 1934 — K. R. C. Sturmer:

Usona literatura kritikisto, Edmund Wilson, antaŭ kelkaj jaroj faris penetran analizon pri la manio ĉe multaj modernaj verkistoj en Britujo kaj Usono, uzi tre kuriozan, originaleman lingvaĵon, kaj kelkfoje montri eksterordinaran erudicion. Ekzemple, James Joyce faras plej strangajn kaj miopinie stultajn eksperimentojn pri la angla lingvo, kaj poeto T. S. Eliot verkas tiel, ke por kompreni eĉ duonon de la aludoj oni devas posedi intiman scion pri pluraj apenaŭ haveblaj verkoj en preskaŭ nekonataj lingvoj!

Sturmer, kiu per si mem estis relative avangarda. kritikisto kaj E-a intelektulo, senesperige konfirmas per siaj vortoj la kvaliton, por tiel diri, de la E-a publiko en la intermilita periodo.

Apud personaj kaj geografiaj influoj, gravis la sinteno de la publiko: la ĝenerala opinio ne estis preta akcepti pli modernan metrikon, ekster la rimaj skemoj.

La malfruo ne estas nur metrika. La E-a kulturo produktis, sufiĉe brile, poemojn kaj novelojn en granda kvanto; sed postrestis aliaj ĝenroj, precipe la teatra. Krome, dum kino kaj televido revoluciis la kulturon de ĉiuj popoloj, E-o konkeris la kurtondan radion, sed ne la filmon: nia kulturo estas ankoraŭ tro skriba, en civilizo kie regas la bildo.

Kial tiom da malfruoj? Unu kaŭzo estas la manko de financaj rimedoj; sed rimedoj ne mankis por produkti diskojn malmultekoste, kaj ekzistis publiko por E-a kanzono—alimaniere, kiel klarigi la sukceson de Mihály Sárosi, la popularecon de la kabaredoj de Schwartz? Kial do nur en 1966 aperis la unua 33-turna disko, nur fine de la 70aj jaroj vera florado de diskoj kaj kasedoj, nur en 1983 la unua Esperanta Songazeto?

La mallongaj reklamfilmoj de FIAT, aŭ kun turisma enhavo, ĉe la esperantistoj ĉiam vekis entuziasmon; grandega estas la intereso de tiuj kiuj, en kastelo Greziljono, unuafoje spektas unu el la du aŭ tri cirkulantaj kopioj de la ĝis nun sola fikcia longdaŭra filmo: Angoroj (1964), produktita de Jean-Louis Mahé. Kial do mankas pliaj klopodoj?

Eble denove temas pri individuoj. Mankis, ĝis certa epoko—ekzemple en la muzika kampo—esperantistoj kapablaj pensi pli ambicie, pli megalomanie, kaj lanĉi sin al kased- kaj diskoproduktado. Krome, ne sufiĉas la artisto, kanta aŭ skriba, necesas ankaŭ kompetentaj surmerkatigantoj: ege malofte la du ecoj situas en unu persono.

Por reveni specife al literaturo, ni povas vidi gravan klarigon en la plejparte akcesora rolo de verkado ĉe niaj aŭtoroj. Ili ĉiuj havas profesion, kaj nur flanke okupiĝas pri arto: tre malofte ja temas pri nacilingvaj profesiaj literaturistoj. Ankaŭ ĉi tie ni rimarkas malfruon: neniu povus vivteni sin el pure literatora kariero;‑analoge okazis en la komenco de la literatura vivo de malgrandaj popoloj, ekzemple la svisa.

Kiel ajn, la redaktonto de historio pri la E-literaturo devos preskau ĉiupaŝe konfronti sin kun malfruoj, kaj esplori la kaŭzojn, kaj la efikojn, de tiuj malfruoj. Renkontante la venkon super unu aŭ alia malfruo, li povos noti novan etapon en la literaturo mem.

Ĉu iam la E-literaturo “akuratiĝos” aŭ eĉ preterpasos la nacilingvajn? Tio estu celo por la dua jarcento. Certe, ĝi ne estas trafebla, sen unu antaŭkondico: ke la nacilingvaj kulturoj en teknologie evoluintaj landoj eniru longan fazon de krizo kaj stagnado . . .


FONTO: Silfer, Giorgio. Enkonduko al Literatura Kritiko, 2-a eldono (Ĝenevo; Milano: Kooperativo de Literatura Foiro, 1983), Ĉapitro VIII—Ĉefaj demandoj por la Esperanta literaturhistorio; 2. La problemo de la malfruoj; p. 44-45.

Noto: Mi iomete aliigis kelkajn tipografiaĵojn. (RD)


Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?

Pri la stilo de Maŝinmondo” de Giorgio Silfer

Notlibro de Praktika Esperantisto de K. R. C. Sturmer
(Enhavtabelo konstruita de R. Dumain)

Esperanto Literature: Notes and Impressions by K.R.C. Sturmer

Por Recenzo! de K. R. C. Sturmer

Se Grenereto... de Kenelm Robinson (K. R. C. Sturmer)

Vizito al Julio Baghy de K. R. C. Sturmer

Londono Tra Lupeo” de William Auld

Kiom Longe Atendi” de Brian Price-Heywood

Intelekto kaj ideologio en nia kulturo de K. R. C. Sturmer

Pri Moderna Poezio kaj Esperanto” de Roberto Passos Nogueira

Arta partikulareco kaj Esperanto de R. P. Nogueira
[pri teorio de Georg Lukàcs]

Esperanto Kiel Anti-Lingvo de Baldur Ragnarsson

The Secret Malady of Esperanto Poetry (1973) by Dr. Julius Balbin

Originala aŭ tradukita literaturo?” de Izrael Lejzerowicz

Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto: Libroj laŭ Kategorio (1987)
de R. Dumain

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Giorgio Silfer @ Ĝirafo

literaturkritiko @ Ĝirafo

Enkonduko al Literatura Kritiko: recenzas Fernando de Diego & Probal Daŝgupto

Giorgio Silfer - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 3 September 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain