Intelekto kaj ideologio en nia kulturo

K. R. C. Sturmer

23.6.32.

Intelekto kaj ideologio en nia kulturo. Antaŭ kelkaj tagoj, al elementa kurso de Esperanto, mi skizetis nian literaturon, kaj leginte kelkajn poemojn de Schwartz mi diris, ke lia ideologio estas esence malnova, Mezepoka. Iu kursano demandis ironiete, ĉu ni ne havas verkiston de pli aktuala konceptaro.

En respondo mi unue atentigis, ke laŭ ĝenerala vidpunkto troviĝas nenio malbona en tio, ke iu artisto havas malnovan koncepton pri homa vivo kaj karaktero. »Ekzistas io, pri kio oni diras: Vidu, ĉi tio estas nova; sed ĝi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaŭ ni.« Kaj la vortoj de la Predikanto certe estus aplikeblaj, eĉ se la originalaj verkistoj de Esperanto estus tute aktualaj, modernecaj en siaj konceptoj; kio ĉe ili valorus, estus malnova, kaj la nova parto estus senvalora. Sed fakte, la originalaj verkistoj de Esperanto, inkluzive de tiuj kelkaj vere apartenantaj al la rango plej alta, preskaŭ senescepte havas ideologiojn malnovajn. Tiu de Schwartz estas de la mezepoko de okcidenta Eŭropo, tiu de Baghy estas parte eterna, parte de 1890, tiu de Kalocsay estas eterna, kaj apartenas tiom al Roma civilizo, kiom al 1932.

Poste mi tuŝis la punkton, ke ĝis nun la kulturo de Esperanto altiris almenaŭ kvin artistojn de unua rango, kaj ankoraŭ ne unu intelektulon, individuecan pensulon. Estas reprezentitaj la du ĉefaj religioj, la katolikismo kaj la komunismo, krom centoj da ismoj ĉiuspecaj, sed montriĝis neniu Bertrand Russell, Bernard Shaw, André Gide, Pirandello. Fakte, la. Esperantistaro ĝisnuna konsistas plejparte el homoj kiuj, kvankam pli simpatiaj pli altruismaj, kaj pli malpereigindaj ol la homaro ĝenerale, ne intelekte superis la amason krom en tiu punkto, la konstato ke ni vivas en mondo vole‑nevole internacia, bezonanta internacian lingvon.


FONTO: Sturmer, K. R. C. Notlibro de Praktika Esperantisto (Budapest: Literatura Mondo, 1934), p. 114-115.


Esperanto Literature: Notes and Impressions by K. R. C. Sturmer

"Lingvoplanado" (Language Planning)
de Rudolf Carnap, tradukis R. Dumain

Nigraĵoj” de Georgo Verda (Izrael Lejzerowicz)

Recenzo: Emba, Maria kaj la Grupo
de Ralph Dumain

Kiom Longe Atendi” de Brian Price-Heywood

The Secret Malady of Esperanto Poetry (1973) by Dr. Julius Balbin

Pri Moderna Poezio kaj Esperanto” de Roberto Passos Nogueira

Arta partikulareco kaj Esperanto de R. P. Nogueira
[pri teorio de Georg Lukàcs]

Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?

Esperanto Kiel Anti-Lingvo de Baldur Ragnarsson

Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto: Libroj laŭ Kategorio (1987) komp. R. Dumain

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 July 2012

Site ©1999-2012 Ralph Dumain