Londono Tra Lupeo

William Auld

K.R.C. Sturmer estis treege angleca. Mi ne scias, ĝis kiu grado tiu komento havas sencon por aliaj angloj; logike ĝi ne devus havi sencon por iu ajn, ĉar la angloj evidente estas tiel individue malsamaj inter si kiel ĉiuj aliaj homoj. Tamen Sturmer estis, se oni juĝas laŭ liaj skribaĵoj, personigo de tiuj ecoj, kiujn ni neangloj—prave au malprave—emas rigardi kiel la tipe anglajn. Kelkfoje tiu lia »angleco« (kio signifas, finfine, nur unu speco de sudangla etburĝo) ŝajnas preskaŭ karikatura. Estus interese ekscii, ĉu tiun impreson ricevas ankaŭ veraj alilandanoj—ne nur skoto kiel mi.

Ĉiuokaze, por Sturmer Londono estis la nabo de la universo. Tio ne estas riproĉo, ĉar por multaj glasgovanoj Glasgovo estas la nabo de la universo, kaj por multaj Budapeŝtanoj Budapeŝto. Sed ĝi estas konstato tre grava rilate la verkojn de Sturmer. Kiel li amis sian Londonon! Kiel li ŝatis rimarki kaj kroniki la diferencojn subtilajn kaj signifajn inter la multnombraj klasoj kaj kvartaloj, kaj eĉ stratoj, de tiu metropolo! Plurfoje li bedaŭris publike la malfacilaĵon, eventuale maleblecon, sentigi tiujn diferencojn per Esperanto: tamen ŝajnas al mi, ke li kontraŭe pruvis la malpravon de sia teorio, ĉefe per sia 60-paĝa novelo Por recenzo! [1]

En tiu verko Sturmer prezentis al ni rolantojn el diversaj klasoj, kiuj dum unu nokto diversmaniere kontaktiĝas, kaj li studis la sintenon de unu al alia, kaj la impreson, kiun unu faras al alia. Profesoro Davis renkontas proletan junulon Bell en vesperkurso; Bell renkontas malnovan lernejan kamaradon pli altklasan, kaj envias la poeton Brooks, kiu estas amiko de Profesoro Davis—kaj tiel plu, la karuselo diversmaniere rondiras. La psiĥologio kaj vivmaniero de ĉiu rolanto estas esplorataj, kaj samtempe la aŭtoro sagace komentarias la klasan strukturon de la londona socio. Pri tio li mem en alia libro faris interesan gloson:

»En la fakto, tamen, mi neniam povas senti min ano de la pura proleta klaso, nek anime penetri ĝian animon, kvankam mi povas vivi feliĉe inter ĝi. Por recenzo! estas klara pruvo pri tio: en ĝi estas prezentitaj tri klasoj, kies etoson mi sufiĉe bone konas, la kulturita burĝa klaso, la klaso de l’ diletanta estetismo, kaj la klaso de la etburĝiĝinta proleta klaso. Sed la klason pure proletan, la klason de la patro de Bell, la klason inter kiu mi vivis plurajn jarojn—tiun klason mi ne povas anime kunsenti, kaj tial mi evitis prezenti ĝin.« (Notlibro de praktika esperantisto, 1934, p. 82).

Kun tiu, tamen grava, escepto, la observado de Sturmer ŝajnas al mi senmanka. Lia snobismo (laŭ mi la signifo de snobo: iu, kiu konscias pri klasaj diferencoj) liveras al ni vivantajn vinjetojn pri la angla socio antaŭ tridek jaroj—ĉu la samaj simptomoj de la eterna angla malsano ankoraŭ ekzistas, mi ne scias. Mi ne havas spacon por multaj citaĵoj, sed jen unu, kiu estas samtempe subtila kaj ankoraŭ aŭtentika:

»Efektive, li ricevis de sia patro pli da poŝmono ol ili de siaj. Tio tre mirigis lin, ke li, filo de laboristo, ricevas pli poŝmono ol la filoj de kuracistoj kaj notarioj, kiuj havas hejmojn kompare luksajn. Tamen, tiel estis. Li ne havis belajn vestojn, li ne havis gramofonon kun multaj diskoj, li ne povis ferii alilande, sed li havis pli da elspezebla mono.« (p. 12)

Sentiĝas en tiu ĉi verko ankaŭ la esenca izoleco de la individuo. En la ĥaosa mondo de svarmantaj milionoj, kiom efikas la individuo?: —

»Li memoris, ke serĉante iun gazeton en la publika biblioteko antaŭ kelkaj tagoj, mirigis lin la nombro de gazetoj, la multeco de medioj kiun ili spegulas. Troviĝis gazetoj de la biciklistoj kaj la filatelistoj, de la ŝtatoficistoj kaj de la flegistinoj. Li enrigardis revuojn socialistajn, liberalajn, konservativajn kaj komunistajn, gazetojn de homoj, kiuj volas forigi iun leĝon, kaj homoj, kiuj proponas novajn leĝojn, de homoj, kiuj propagandas novan religiojn, kaj de homoj, kiuj volas forigi ĉiujn religiojn.

» Kaj ĉiu medio restas aparta.«(p. 38).

Per tiaj unuopaj citaĵoj oni apenaŭ donas sufiĉe profundan impreson pri la observema kaj priskriba talentoj de Sturmer. Lia verko tamen estas en iu senco ĉefverko, matura, kronika, eĉ emocia.

Ĝia manko estas, ke ĝi estas tro mallonga. Sturmer estis temperamente fragmentema; ŝajnas, ke al li mankis la obstino kaj sindediĉo, kiuj naskigas longajn verkojn. Eĉ oni povus supozi, ke en Por recenzo! li projektis longan romanon—Totsche asertis tion en De paĝo al paĝo: »Legante ĝin oni impresiĝas, ke ĝi estas uverturo de tre interesa romano, en kiu per nekutima mikroskopa akreco ‘. . .montras sin kalejdoskope Londona vivo hejma, strata. . .’ kaj oni venas al la lasta paĝo kaj la romano abrupte finiĝas sen vera fino, kvazaŭ tranĉite per tondilo« — kaj efektive, sur la malmultaj paĝoj de la verko Sturmer dismetas la ingrediencojn sufiĉajn por romano, malfermas perspektivojn, kiujn li neniam realigas. Ni povas bedaŭri tion; aliflanke la verko Por recenzo!, kiel ĝi staras, estas arte kompleta kaj arte valora.

Al amatoroj de la konsterna akrevido mi rekomendas trastudi la kortuŝan tragedion de la Bell-geedzeco, tragedion same realisme evititan post la nokta dormo. Per la epizodo de la obscena poemo Sturmer tuŝetas per ĥirurgaj fingroj la tristan kernon de la homa maltrankvilo.

1 K.R.C. Sturmer: Por recenzo!. Eld. The Esperanto Publishing Co., Ltd., 1930. 60 p.


FONTO: Auld, William. “Londono tra lupeo,” en Pri lingvo kaj aliaj artoj (Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978), p. 193-195.


Por Recenzo! de K. R. C. Sturmer

Se Grenereto... de Kenelm Robinson (K. R. C. Sturmer)

Notlibro de Praktika Esperantisto de K. R. C. Sturmer

Esperanto Literature: Notes and Impressions by K. R. C. Sturmer

Vizito al Julio Baghy de K. R. C. Sturmer

De paĝo al paĝo de Ludwig Totsche / Lajos Tárkony
(p. 122-126; ankaŭ mencioj en kritiko pri Baghy)

Kiel Esperanto influis mian karakteron kaj mian karieron” de William Auld

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

William Auld @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 16 September 2014

Site ©1999-2015 Ralph Dumain