Esperanto Kiel Anti-Lingvo

de Baldur Ragnarsson


La Esperanto-movado en socia senco ankoraŭ plejparte konsistas el subgrupoj entenataj en pli vastakkaj kompleksaj socioj. Ensociaj subgrupoj kutime disvolvas ian lingvon por aserti sian identecon interne de la grupoj kaj ilin distingi disde la ekstera socio. La angla lingvisto Halliday * nomis tiajn lingvojn anti-lingvoj. Evidente la Esperanto-grupoj tamen ne evoluigis per si mem Esperanton kiel tian lingvon, sed transprenis ĝin kaj utiligas en maniero paralela al tiu de la uzado de vera anti-lingvo. Regule la ĉirkaŭa socio ne komprenas la lingvon de la esperantistoj kaj emas rigardi la grupojn uzantajn tiun lingvon kiel iajn sektojn parolantajn lingvon sekretan. La esperantistoj mem konstatas tiun socian sintenon kai emas plifortigi tiun diferencon inter socia kaj subgrupa lingvo per pli-malpli grada fermiteco rilate la ĉirkaŭaĵon.

Al tio aldoniĝas la ideologio, kiu tradicie ligiĝas al Esperanto. Ideoj kiel la «interna ideo», la kulto pri Zamenhof, la «perfekteco» de la lingvo, «Esperanto» kiel la lingvo de la paco—ĉiuj ĉi tiuj estas distingeblaj partoj de tiu ideologio. Kiam la ideologiaj kvanto kaj kvalito estas superregantaj ĉe Esperanto-grupoj, la lingvo funkcias por subporti tiun ideologion kaj fariĝas rimedo por ĝin protekti kaj direkti kaj por krei la atmosferon necesan por priaplikado de tiu ideologio.

Kompreneble, multaj esperantistoj konscias pri la kontraŭdiroj, kiujn enhavas tiu tendenco al subgrupa izoliĝo de la esperantistoj. Internaciaj instancoj, kiel Universala Esperanto-Asocio, havas kiel ĉefcelon grandskalan ensociiĝon de la lingvo, kaj multe klopodas por efektivigi tiun celon. Tamen, malgraŭ iuj sukcesoj, la problemo daŭre kontinuas, la proporcio nur moviĝas sur internacian skalon. La sukcesoj kutime estas efemeraj, kaj la subgrupa situacio plue sin trudas, kvankam eble malpli senteble, ĉar la grupo estas pli vasta kai pli efike memnutra. Tio tamen ne signifas, ke konsiderinda trarompo tra la subgrupa muro ne estas reale supozebla, sed tio apenaŭ okazos sole per la premo de la esperantistoj mem, sed per premo el la kontraŭa direkto, el la ĉirkaŭa socio, ĉu sur nacia aŭ internacia skalo.

El socia vidpunkto sendube la anti-lingva aspekto de la Esperanto-komunumo estas metodologie konstruebla. En tia konstruo la evoluo de la Esperanto-movado devas esti esplorata kaj kontrastigata al la diversaj sociaj medioj. Ankaŭ la evoluo de la unuopa esperantisto, ekde ekkoniĝo kun la lingvo ĝis plena ensorbiĝo en iun kluban subgrupon, same estas esplorebla kaj kontrastigebla al lia/ŝia propra socia medio.

Sed la ekzistas aliaj anti-lingvaj terenoj, pli konvene esploreblaj, tiuj de literaturaj tekstoj. Ekzemple, poemo en si mem estas miniatura mondo, kies lingvo estas analizebla kiel la lingvo de tiu mondo. Se tiu mondo, kreita de la poeto, konsiderinde devojiĝas de la reala ĉirkaŭmondo, kaj se la lingvo, kiu prezentas tiun mondon, paralele devias de la lingvo de la socia komunumo, estas eble establi tian anti-gramatikon, kiu liveras la regulojn, kiuj direktas la konstituon de la poema antimondo. Ni prenu unue kiel ekzemplon poemon de William Auld, titolitan Septembra mateno:

Kiel manifestiĝas la antimondo de tiu ĉi poemo? Unue necesas konstati la bazan regulon, ke negado estas tiu lingva formo, kiu la plej rekte esprimas antimondon. Negado de kutimaj asertoj pri la reala mondo en si mem inversigas faktojn kaj kreas el ili antifaktojn, kiuj, sisteme aranĝitaj, fariĝas eroj de nova mondo, antimondo. Negado tamen ne ĉiam estas tiel evidenta, sed samefike transkrea. Auld en sia poemo sisteme utiligas tian metodon. Ni konsideru la unuan metaforon:

La klara vidsensa bildo ne nur transmetas la uzinojn sur tranĉe kontrastigan fonon, sed ankaŭ forprenas de ili tutan dimension, tiel puŝante ilian realon al dudimensia mondo. La pasaĝeroj en la aŭtobuso ne estas homoj de sango kaj karno, sed senaŭtentikaj plusrolantoj, kiuj eĉ ne scias siajn rolojn. La Dio de la poemo estas same senpova kiel la rolantoj, verkisto de anemia, sensenca dramo, kiun Li ne scipovas gvidi. Efektive la poeto prezentas ĉi tie tri ĉefajn negojn: negon de dimensio, negon de homa aŭtentiko, negon de Dio en la kutima senco. La rezulto estas anti-mondo, kiu pretendas plian realecon ol la «reala» mondo.

Alia poemo de Auld, Noktaj pensoj, multe pli draste rivelas negativigon de akceptitaj normoj, kaj empiriaj kaj sintaksaj. Ĝi komenciĝas jene:

La 1-a linio liveras inversigon de la atendata se l’grako de la korvo plus verbigo de la substantiva radiko nokt. Ambaŭ enkondukas alian, eksternorman mondon, kie la grako centras kaj la korvo simbolas nokton. La 2-a linio kunmiksas konatajn realaĵojn: la laktovojo asocie alvokas melkon, sed ĉio estas diserigita en restrukturon, kie la melko anstataŭas la laktovojon kaj ĉio kuniĝas en lago, kiu dissternas bildon pri konkretigita anti-mondo. En la 3-a linio la pluralo staroj malkongruas kun la fona ŝakto, kiu tiaproe akiras neatendatajn dimensiojn. En la 4-a linio la prepozicio pro efikas adverbe kaj samtempe aliĝas al la propozicio torporas ŝlim’ kaj tiel konfuzas la tuton ĝis antieco. La tuteca efiko de la komenco de la poemo estas tiu de disstrukturigo kaj negado, kio rezultas en anti-mondo.

En poemo sen titolo, aperinta en mia iama poemaro Ŝtupoj sen nomo, estas ankaŭ kreita mondo havanta karakterizaĵojn kun negativaj indicoj rilate al la norma spertomondo:

Ĉi tie temas pri ia anti-ĉambro, kies muroj estas faritaj ne el stabilo, sed el movoj kaŭzitaj de svinganta spino, kies antilogika sekvo estas korpigita vido, kiu ŝmiras la plankon.

La estigo de antimondo pere de kreive aplikata lingvo estas unu el la privilegioj de la poezia arto. Ĝi baziĝas sur tendenco al izolemo, paralela al tiu de sociaj subgrupoj, kiuj estas ja konstateblaj ekzemple dise tra Esperantujo. La tendenco estas negativa en socia senco, sed havas ankaŭ kvalitojn pozitivajn kaj de kreemo kaj kreopovo nutriĝantaj el la propra medio, kaj inverse efikantaj sur ĝin, tiel stabiligante antiecon vivipovan. La paralelo tamen ne estas senfine plilongigebla: atendeble estas, ke kiam la ĉirkaŭa socio estos finfine invadinta trans la subgrupajn murojn de la Esperanto-movado kaj la lingvo estas definitive sociiĝinta, la poetoj ankoraŭ emos krei siajn anti-mondojn, sendepende de io krom sia arto.

BALDUR RAGNARSSON

Akademio de Esperanto
Reykjavik (Islando)

* M. A. K. Halliday (1976), «Anti-languages», ĉe UEA Papers in Linguistics, 1, pp. 15-45.


FONTO: Ragnarsson, Baldur. “Esperanto Kiel Anti-Lingvo,” en Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo, v. II. Esperantismo (La Laguna: Universidad de la Laguna, 1987), p. 579-581. Ĉi tiu artikolo troviĝas ankaŭ en Strategiaj Demandoj de la Esperanto-Komunumo (1-a Internacia Simpozio Varsovio, 1984 - 04 - 24-28), red. Czesław Biedulski (Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 1985). p. 80-83.


Nonsense, Irony, Humor” by Susan Stewart

Antilanguage & Esperanto

“La celo sen difino” / “The Destination Undefined”
de Baldur Ragnarsson, translation by William Auld

Nerimarkitaj Herboj” de Baldur Ragnarsson /
“Unsung Leaves” translated by E. James Lieberman
“Unnoticed Grass” translated by Geoffrey Sutton

Pri Moderna Poezio kaj Esperanto” de Roberto Passos Nogueira

Arta partikulareco kaj Esperanto [pri teorio de Georg Lukàcs] de R. P. Nogueira

Kiom Longe Atendi” de Brian Price-Heywood

Originala aŭ tradukita literaturo?” de Izrael Lejzerowicz

Intelekto kaj ideologio en nia kulturo de K. R. C. Sturmer

The Secret Malady of Esperanto Poetry (1973) by Dr. Julius Balbin

Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
(includes interlinguistics links)

Alireteje / Offsite:

Baldur Ragnarsson @ Ĝirafo

Baldur Ragnarsson - Wikipedia

Baldur Ragnarsson ĉe Vikipedio

Baldur Ragnarsson kiel Nobel-kandidaton

Baldur Ragnarsson - Bibliografio de la verkoj en Esperanto

Baldur Ragnarsson (OLE)

Baldur RAGNARSSON (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)

Finosortas de Baldur Ragnarsson (sonregistraĵo de Don Harlow)

La filozofio de Baldur Ragnarsson

Roberto Passos Nogueira @ Ĝirafo

Recenzo de Baldur Ragnarsson, Esploroj; Roberto Passos Nogueira, Vojo kaj Vorto (Paco, 1974)
de Karl Schulze

Laŭ dezerto retorika: Baldur Ragnarsson kaj la etiko de silento
de Mauro Nervi (Libera Folio, 2007-10-28)

Recenzo: ESPLOROJ, de F. de Diego, en Boletín n203 (maj 1974)
(Hispana Esperanto-Federacio; p. 21-22)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 24 May 2006
Links added 26 Feb 2011; 14 & 18 June;
1 & 18 July 2012; 11 Feb 2014; 21 Apr 2017

Site ©1999-2024 Ralph Dumain