Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo:
Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?


Certe iuj riproĉos nin pro malmodesteco, sed estas nia devo prezenti la literaturkritikan aspekton de “Literatura Foiro”, kiu, per la principdeklaro aprobita de la Administra Konsilantaro (Tazio Carlevaro, prezidanto), estas la sola beletre aganta instanco kun organe difinita kulturpolitiko.

La premisoj de tiu literatura kritiko troviĝas en nia artikolo “Internacie valora kulturo kaj kulturo en internacia lingvo”. Komuna al William Auld estas la agnosko pri io indiĝene Esperanta; sed la produkto de la esperantistaro ne rajtas je la rango de internacia kulturo, nur pro la fakto ke ĝi esprimiĝas per internacia lingvo.

Socia grupo povas havi internacian, eĉ interkontinentan dimension: sekve povas ekzisti internaciaj subkulturoj. La skolta movado estas internacia: kaj ĝi produktas propran internacian subkulturon. Simile okazas ĉe la plejmulto de la oficiale neprofitcelaj internaciaj asocioj. Tiun ĉi regulon ne eskapas la E‑movado. Parolante pri Schwartz kaj Beaucaire, la jam citita William Auld asertas, ke ili pruvas la ekziston de kulturo indiĝene Esperanta; anstataŭ kulturo, laŭ nia analizo, ni devus legi pri subkulturo. La poemoj, la kalemburoj, la spritaĵoj de Schwartz kaj Beaucaire, naskitaj de la esperantista medio, ne estas internacia kulturo: ili estas subkulturo en inter‑nacia lingvo. Grandaj estas iliaj meritoj, unuavice en la lingvoflegado; ili povas eĉ havi artan valoron. Sed ni ne rajtas prezenti al neesperantistoj la produkton de certa medio kaj kontrabandi ĝin kun la etikedo internacia kulturo.

Konsekvencaj aplikoj de ĉi tiu rimarko estas almenaŭ du, unuavide inter si konfliktaj:

a) la redimensiigo de la entuziasmo pri la E‑literaturo kaj ĝia perspektivo, kun implica postulo de absoluta sendependeco de la literaturistoj rilate al la kontingenca bezono de la porlingvaj instancoj;

b) la kresko de la interesiĝo pri la E‑a kolektivo, kiu enhavas — trajtojn de internacia diasporo kaj minoritata lingvoetno.

Se do unuflanke oni kontestas la literaturan valoron de la “indiĝenaj verkistoj”, aliflanke oni emfazas la unikecon de la komunumo uzanta E‑on kaj serĉas inter la muroj de tiu verda getto la homojn kiuj sukcesis diri ion valoran ankaŭl por la gojoj, tiel iĝante vere internaciaj aŭtoroj. La metodon de tiu ĉi serĉado ne sugestas la getto mem,sed la ekstera mondo: ne estu ni, sur nia vulkana verda insuletaro, vilaĝanoj atendantaj la interesiĝon fare de la kontinento; sed ni mem iru al la kontinento, lernu tie kaj revenu al niaj feliĉaj kaj malkleraj havenoj. Nur eliminante ĉi tiun distancon inter nia kulturo kaj la civilizo kiu ankoraŭ ne akceptis E‑on, ni povos pruvi la realan superecon de nia lingva perilo.

Tiam okazos la granda antaŭenpuŝo: niaj “kritikistoj” komprenos la naivecon de sia nombrado pri mankantaj akuzativoj, preseraroj kaj evitindaj neologismoj, kaj eklernos kial kelkaj paĝoj de homo kiel Sándor Szathmári, kun unu anakoluto kaj tri solecismoj, valoras multege pli ol tuta volumo da ŝvarcaj kalemburoj, laŭ e s t e t i k a vidpunkto.


FONTO: Silfer, Giorgio. Enkonduko al Literatura Kritiko, 2-a eldono (Ĝenevo; Milano: Kooperativo de Literatura Foiro, 1983), p. 40-41.


Ĉap. VIII ‑ Ĉefaj demandoj por la E–literaturhistorio:
2. La problemo de la malfruoj

Pri la stilo de Maŝinmondo” de Giorgio Silfer

SOLe REe SOLe” de Giorgio Silfer

La facila planlingvo en la plej malfacila romano
de Giorgio Silfer

Du homoj kun ecoj... kaj homaj kunecoj?
de Giorgio Silfer

Kiom Longe Atendi” de Brian Price-Heywood

Intelekto kaj ideologio en nia kulturo de K. R. C. Sturmer

Pri Moderna Poezio kaj Esperanto” de Roberto Passos Nogueira

Arta partikulareco kaj Esperanto de R. P. Nogueira
[pri teorio de Georg Lukàcs]

Esperanto Kiel Anti-Lingvo de Baldur Ragnarsson

The Secret Malady of Esperanto Poetry (1973) by Dr. Julius Balbin

Esperanto Literature: Notes and Impressions by K.R.C. Sturmer

Originala aŭ tradukita literaturo?” de Izrael Lejzerowicz

Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto: Libroj laŭ Kategorio (1987)
de R. Dumain

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Giorgio Silfer @ Ĝirafo

literaturkritiko @ Ĝirafo

Enkonduko al Literatura Kritiko:
recenzas Fernando de Diego & Probal Daŝgupto

Giorgio Silfer - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 June 2012

Site ©1999-2022 Ralph Dumain