Sir Tristram, violer d’amores, fr’over the short sea, had passencore rearrived from North Armorica on this side the scraggy isthmus of Europe Minor to wielderfight his penisolate war. Sufiĉas ĉi tiu alineo el la unua ĉapitro de Finnegans Wake, por veki ĉe ordinara leganto legitimajn dubojn pri James Joyce.
Unue necesus tre profunda kono pri la angla lingvo, kio ne ege oftas. Krome endus granda persona klereco. Fine efikus la propraj (literaturaj) spertoj de asidua leganto.
Ni analizu la citaĵon, vorton post vorto. Tristram estas la mezepoka Tristano, amanto de Izolda. violer d’amores aludas al vjolisto, pli precize al ludisto de ama vjolo; sed pli ol la muzikilon oni imagas ulon kun multaj amoj (pluralo de amor) kaj, ĉar la mezepoka legendo devenas el norda Francio, la menson trafas ankaŭ la verbo violer por “seksperforti”: ne tiel gravas la semantemoj, kiel la asociacioj kiujn ili vekas. fr’over egalus al from over— sed la angla ne kutimas je tiaj elizioj, kvazaŭ analuzigo de kastilia esprimo. had passencore rearrived enŝovas ortografie fuŝan francismon en relative bonan kunmetitan verboformon: relative ĉar la prefikso re- kun alvenis (estis realveninta) sonus male en esperanto, ne tiom en la angla; kaj kio pri tiu pas encore anstataŭ not yet? Ĝi retenas nin en Francio, kun humura spico, simile al Appárdon (france, oh, pardon!) en la hungara—el sceno en trajna kupeo, ĉe Frigyes Karinthy, se mi ne eraras. North Armorica estas la nordo de Bretonio (Armoriko en la klasika antikveco), kun aluda efekto al Nord-Ameriko. Usona slangaĵo en scraggy isthmus: scrag povus slangi en esperanto kiel klozetulino (por turpa, malbela ulino)—ĉiel, scraggy havas diversajn (ĉiam negativajn) nuancojn: de malglata, kruda, aspra, al osta, senkarna, skeleta. Evidente tiu istmo ne plaĉas al nia aŭtoro. Europe Minor neniam ekzistis kiel toponimo; sed Asia Minor jes—kun la tuta trezoro de asociacioj vekitaj de tiu antikva mondoparto. to wielderfight estas egologismo por “sagace mastrumi”: ĝi fontas el kalkeo de la germana wiederfechten kaj iel eĥas la kvakeran slangon (to oversight, an oversighter). his penisolate war singifus lian (nu, sian) duoninsulan militon; sed kian asociacion vi povus percepti en tiu penisolate, se vi ĵus legis Ulysses, de la sama aŭtoro?
Tia alludo per aludoj, hapaksoj, slangaĵoj, poliglotismoj troveblas ankaŭ en minoraj aŭtoroj, kiel la nuntempa Diego Marani. Sed li faras tion en rubriko de ĝeneva ĵurnalo, per amuza artikoleto ĉiusemajne. James Joyce skribis “tiele” dek sep ĉapitrojn en kvar libroj—iom tro multe ne por enlita, sed ankaŭ por ellita (appárdon, elita) legonto.
Esperanto eniras la grandan kaldronon kiel unu el la multaj idiomoj, pli-malpli fuŝe utilaj al la eksperimenta efiko de la verko. Ankaŭ Volapuko trovas sian lokon en Finnegans Wake, eĉ pli trafe ol nia lingvo.
Kompreneblo ne estas prioritata ĉe Joyce, eĉ se esperanto malpli strangas ol la interkrampa plurlingve onomatopeeca citaĵo: The fall (bababadalgharaghtakamminarronnkonnbronntqnnerronntuonnthunntrovarrhounawnskawntoohoohoordenenthurnuk!) of a once wallstrait oldparr...
James Joyce uzas tri frazojn en pli-malpli (pli ol malpli en la tria) fuŝa esperanto: Spegulo ne helpas al malmalbellulo, Mi Kredas ke vi estas prava. Via dote la vizago rispondas fraulino. Same kiel por la ceteraj lingvoj, ankaŭ por la nia Joyce forlasas la supersignojn, tiel ke Ia rezulto povas esti (ĉu senintence?) tre ambigua.
Esperanto aperas en la unua el la kvar partoj de lqa verko, en la tria epizodo. Tie temas pri ĝardeno kie mortiga dio haltis kaj parolis, vekante timon en la aŭskultantaro: la sama timo de Adamo pro Dio en la Edena ĝardeno, timo rilata al la Triunuo. Ĉi-lastan Joyce aludas ĝuste per la tri frazoj en esperanto (score-taking: taks[ant]e).
Ĉu hazarde ĉu ne, timo ĉeestas, nome postrestas, en la ne malpli fuŝa esperantumo de la epizodo 16:
— Li ne dormis?
— S! Malhone dormas.
— Kia li krias nikte?
— Parolas infanetes. S!
La dialogeto situas post alineo tre malfacile tradukebla (pro mikso de torditaj esprimoj en bebkonsola parolo), priskribante la teroriĝon de infano vekita per koŝmaro:
You were dreamend, dear. The pawdrag? The fawthrig? Shoe! Hear are no phanthares in the room at all, avikkeen. No bad bold faathern, dear one. Opop opop capallo, muy malinchily malchick! Gothgorod father godown followay tomollow the lucky load to Lublin for make his thoroughbass grossman’s bigness. Take that two piece big slap slap bold honty bottomsside pap pap pappa.
Jen proksimuma esperantigo, celanta redoni la ĝojsan torde vervan konotacion:
Vi estis sonĝe, kara. Kreditantdrako? Patriko fifulva? Ŝu’! Estas neniu fant-homo en la ĉambro entute, avidet’. Nenia mava brava patra, kara vi. Hop hop ĉevallo, mies malin-kolika etul’! Paĉjo Vojira sobiros folvoje molgaŭ la ŝancan raŭton al Lublino por fari sian jesgocon de grocisto baskontinue. Prenu tiujn du pe(n)cojn granda frap’ frap’ honteg’ sur pugeto pap pap pappa.
En sian verkon James Joyce (1882-1941) enmetis erojn [el?] dekoj da lingvoj. Li mem [firme?] posedis plurajn, inkluzive de la triesta dialekto (eĉ skribe!) ĉar en Triesto li loĝis, interalie instruante la anglan al juda entreprenisto, itallingva sed ne italkultura: Ettore Schmitz. Joyce malkovris lian verkistan talenton, kontribuante al lia famo per varma subteno al la verkaro de (jes, pseŭdonime tiel) Italo Svevo.
Kritiko kaj publiko reagis ne pozitive, okaze de la eldono de Finnegans Wake, kies titolo mem ambiguas. [1] Ni estis en 1939, jam militsojle, kaj Joyce sentis sin en la fino de certa angla socio, tra la fino de certa angla lingvo.
La rilato inter la tri grandaj dublinaj verkistoj (Shaw, Joyce, Beckett) kaj la angla estis rilato de amo-malamo. Kaptite de lingvo kiu ne estis la ilia, kaj per kulturo tiesa, ili fariĝis elstaraj verkistoj de la angla literaturo, tamen dismetante tiun lingvon ĝis la stumpeco de la personaj nomoj ĉe Samuel Beckett [2] (kiu mem verkis siajn teatraĵojn en la franca, por entute “senstiligi” ilin) aŭ la eskatologlosio de James Joyce. Pri Shaw (malamiko de esperanto, laŭ la anglalingva korespondado kun nia Reto Rossetti, inda je doktora disertacio en Kembriĝo) mi silentu. [3]
Kio plia? Tamen vi ŝatus kompreni ankaŭ la alineon cititan komence de ĉi tiu eseo, ĉu? Appárdon, mi klopodas laŭ la limoj de necesa ambigueco kontentigi vin:
Sir’ Tristano, vjolisto am-ara, desur onda maro el Norda Armoriko ne ankoraŭ transpasis la turpan istmon de Eŭropo Minora por batali sian duon-insulan (penis-izolan) militon.
1. Giulio Cappa: Rilatoj inter lingva kaj literatura kreemoj, en LF 76, decembro 1982.
2. G. Silfer: Samuel Beckett: leciono neglektita, en LF 123, februaro 1990.
3. R. Rossetti: Bernard Shaw on the question of an international language in correspondence with Reto Rossetti (1949-1950) en AA.VV. Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo, Univ. de La Laguna, 2, 1987.
FONTO: Silfer, Giorgio. La facila planlingvo en la plej malfacila romano, Literatura Foiro, n-ro 275, junio 2015, p. 118-121, & kovrilo.
Rigardu ankaŭ:
Silfer, Giorgio. “Du homoj kun ecoj... kaj homaj kunecoj?”, Literatura Foiro, n-ro 275, junio 2015, p. 122-123. (Pri Joyce & Musil.)
2. La problemo
de la malfruoj
de Giorgio Silfer
Pri la stilo de Maŝinmondo de Giorgio Silfer
Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?
Enkonduko al Literatura Kritiko de Giorgio Silfer
SOLe REe SOLe de Giorgio Silfer
Kiel James Joyce lernis Esperanton,
de Ian Wibberley
James Joyce on constructed languages
by Ronald E. Buckalew
Finnegans Wake:
what is its language?
by Krzysztof Bartnicki
For Bernard Shaw / A Note on (toward) Bernard Shaw
by Jorge Luis Borges
James
Joyce & Esperanto:
Selected Bilingual Bibliography / Elektita Dulingva Bibliografio
James Joyce: Special Topics: Bibliography, Links, Quotes
James Joyce & Hungary: Selected Bibliography
James Joyce, History, Politics, & Marxism: A Bibliography
James Joyce, Politics, & the Jews: Select Bibliography
Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / On other sites:
Finnegans Wake by James Joyce
Home
Page | Site Map | What's
New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 26 March 2022
Site ©1999-2022 Ralph Dumain